Kongresa temo:
Mediteraneo, ponto inter kulturoj.

Vojaĝante al Montpeliero aŭtobuse mi renkontis plenajn aŭtomobilojn kun valisoj suprenmetitaj. Ili estis de marokanoj, al kiuj mi parolis arabe. Ili ege ŝatis tion. La afero pensigis min pri tiuj tempoj, kiam Mediteraneo estis loko de sama lando: ne estis problemoj por iri de parto al parto; oni havis saman moneron, saman lingvon. Tiam oni povis vojaĝi el norda Irako al Skotlando ene de sama unu kulturo. Tiam estis granda sola kulturo, granda sola ŝtato, kaj sama juro.

Jen la Mediteraneo!

Tiel enkondukis la kongresan temon itala profesoro pri semidaj lingvoj Fabrizio Pennachietti. La temon prezentis kvar prelegoj kaj debato. La prelegoj estis: 1 Enkonduko, 2 Kulturo kaj historio (Malto, Mare Nostrum kaj Al-Andalus, brila mediteranea ponto inter kulturoj), 3 Izraelo/Islamo (prelegoj kaj debato) kaj 4 Tamazirto (Berberoj); alia nediteranea kulturo, kaj konkludoj al kongresa temo.

Nekompreneble, la debato ne okazis post la lasta prelego, sed inter la unua kaj la dua (sub titolo LA-oj en Mediteraneo). La debatantoj estis ĉefe el mediteraneaj landoj, kvankam ankaŭ partoprenis alilokanoj. Katalunoj petis dufoje esti internacie agnoskita de UEA, por ke ili povu havi subtenon de sia registaro komunuma. Ili plendis, ke siaj kulturo kaj lingvo estas katalunaj, sekve ili petis de UEA, ke ili agnosku Katalunion kiel landa asocio. Representanto el Valencio diris, ke estas tri diferencaj asocioj esperantaj en Katalunio: KEA, KAE kaj HEF, kaj li demandis pri kiu reprezentas al katalunaj esperantistoj. Al kiu el la tri UEA devas agnoski kiel sian landan asocion (tamen, ĉar HEF jam estas agnoskita, ĉiu kataluno volante esti agnoskita de UEA povas aliĝi HEF, se li aŭ ŝi ankoraŭ ne faris tion). Pri tio, kio katalunino diris, ke la katalunoj havas propran monon, la valensjano ne reagis. Ĉar mi ne konsideris tiun lokon aŭ momenton taŭgan por diskuti la aferon, mi ne aldonis plian argumenton. Tamen, loĝante mi en urbo kreita de muslimoj en Hispanio dum la oka jarcento, Mursjo,Avisena en katedro. kaj naskiĝinte en la plej malnova urbo de Eŭropo _ fondita de feniksoj je sia enirloko en Eŭropo _ , Cádiz (Gades), mi petas, ke se oni agnoskas naciajn privilegiojn al Katalunio, oni pli rajtige devas ankaŭ agnoski tiujn privilegiojn al Mursjo kaj al Andaluzio, kies kulturoj estas egalvaloraj al tiu de Katalunio, se ne plu. Ibn Arabi, Avicena kaj Averroes estis intelektuloj famaj tra la tuta mondo multe pli frue ol oni povus revi pri iu kataluna kulturo.

S-ro Korsetti rekondukis la temon al Mediteraneo kaj kelkaj ĉeestantoj plendis pri kial la kongrestemo devas reduktiĝi al Mediteraneo, kaj ne al aliaj kulturoj, kiel la belga aŭ irlanda. Samideano de Britio diris, ke pontoj bezonas kolonoj, kiujn povus alporti aliaj kulturoj eĉ se ili ne troviĝis en la Mediteraneo mem. Alia interesa temo estis larĝigo de la temo, ĉar ne nur estas norda kaj suda Mediteraneo, sed ankaŭ orienta kaj okcidenta. Nordo kaj sudo diferenciĝas ĉefe mone _ oni plendis _ , sed oriento kaj okcidento diferenciĝas filozofie, kaj tio estas pli grava diferenco. Alia grava konsidero en tiu renkonto estis kial estas tiom malmulte de esperantistoj en Afriko.Augusto Casquero Aŭgusto Kaskero diris, ke iam, disdonante librojn kaj helpmaterialon al samideanoj de la tuta Afriko, oni konstatis, ke plejmulto el ili estas eŭropanoj, kiuj loĝas en Afriko. Kiel oni vidas, je tiu debatoj oni ne povis konkludi pri la temo kongresa, sed konsideri okaze de ĝi, pri taŭgeco de la temo. Mankis al ni klarvido distingigi inter kulturo kaj civilizacio, du vortoj uzitaj tra la kongreso kiel sinonimoj, sed kiuj vere estas antonimoj.

Carmel Mallia La kvinan de aŭgusto estis triprelega sesio: ni aŭdis pri la Historio de Malto, dirita de S-ro Carmel Mallia, kaj pri Mare Nostrum, dirita de nederlanda Gerit Berveling. La unua substrekis la grandan gravecon de la Kavaliroj de la Ordo de Malta kaj Napoleono en la historio de sia lando, dum la dua, aŭtoro de la Antologio latina ĵus eldonita de UEA, rakontis la historion de la Romia Imperio, kaj kiel la Mediteraneo iĝis Mare Nostrum (maro nia). Interesa klarigo estas tio, ke Romulon kaj Remon (fondintoj de la urbo Romo) nutris lupino. Sed tiatempe lupino estis eŭfemismo por putino... Je la fino de la prelego vietnamo klarigis sian opinion pri la mediteraneaj kulturoj kaj Romia Imperio.

Antonio Marco BotellaAntonio Marco Botella ne povis prelegi, kiel anoncite, pri Al-Andalus, brila mediteranea ponto inter kulturoj, ĉar li estis malsana en hospitalo. Tamen, li sendis sian prelegon, kies kopion mi legis, kaj bedaŭras, ke li mem ne povis legi ĝin al ni, ĉar ĝi priskribas brile kaj klare la paŝojn kiuj mediteraneaj kulturanoj sekvis al eŭropa lando, kiun ili transformis kune kun ties enloĝantoj kreante novan kulturon, pli kompletan kaj pacan, kiu funciis kiel vera ponto inter kulturoj mediteraneaj, kaj kiun malfeliĉe detruis netoleremo fanatika kristana. El lia prelego mi eltiras la jenajn paragrafojn:

En la jaro 762 [...] En tiuj jaroj oni parolis en tiama Hispanio plurajn lingvojn: la romanca, devenante el la latina en sia vulgariĝa periodo, parolata de hispanoj; la araba, kiel oficiala lingvo de la regantoj; berbera, dialekto nur parolata de soldatoj de Nord-Afriko, kaj la hebrea, uzata en la judaj kvartaloj de tiu minoritato. Baldaŭ la araba superis ĉiujn aliajn kaj ne nur ĉar ĝi estis la lingvo de la regantoj, sed precipe ĉar teorie kaj pragmate ĝi montriĝis kiel la plej kompleta kaj fleksebla de tiu epoko, kapabla esprimi de la fantazio de la plej imagopova menso al tiu objektiva de pragmata homo en ĝia ordinara uzo. Ĝi posedis riĉan trezoron konsistantan el alta nombro da uzeblaj vortoj, kaj krom tio ankaŭ la eblecon por derivi el unu vorto-radiko indikanta agon, multnombrajn terminojn por aliaj esprimoj laŭ la kapablo kaj sentiveco de ĉiu homo, tiamaniere ke la multnombro da fonemoj ebligis al parolanto esprimi plej diversajn bildojn, ĉu pior simpligo de la diroformoj, ĉu por beletra uzo inventante rafinitajn paragrafojn envolvitajn en belaj metaforoj, kio en la lirika kampo faciligis la trovon de la ĝusta vorto eĉ por nuanci ĝin de certa melodio kaj ritmo vere nekredeblaj... Se al tiu ebleco oni aldonas la tradicion de la poezio el beduena origino, ni tuj komprenos kial la araba lingvo neniam havis seriozan rivalon en Iberio.

[...] Jen kiel ekfunciis Al-Andalus kiel ponto inter kulturoj! (paĝoj 8-9).

(NOTO.- Oni jam povas legi la tutan prelegon -Andalus, brila mediteranea ponto inter kulturoj en Interreto, ĉe la adreso http://www.distrito.com/esperanto/k40al-an.htm kaj http://www.dragonfire.net/~Esperanto/k40al-an.htm. Ankaŭ surpapere, mendebla senpage al KN 1950).

Unu lando, du pensoj. PRELEGDEBATO IZRAEL/ISLAMO: komenciĝis la sesio post dek-minuta prokrastro, pro ne ĉeesto de islamano kiu devis debati kun S-ro Jozefo Ŝemer, israelano. La titolo de la restanta prelego estis Rolo de Mediteraneo, rigardita de okuloj de klera israelano. Sed, ĝi fakte estis prezento de la nuna stato de la ŝtato de Izraelo. La prelego ne estis altkvalita, kaj lasis multe da temoj neresponditaj kaj _ laŭ mia vidpunkto _ ne respondeblaj. La preleganto ne citis alian aŭtoritaton ol sia propra sperto kiel israelano, sed ne uzis ian ajn statistikon, citaĵon el gravulo politika, psikologia aŭ scienca el sia lando. La sola dokumento alportita de li al ni (skemo pri sia prelego), estis verkita tute en la hebrea lingvo! Aldone, lia prelego estis nur sia persona sperto kaj opinioj. Bizare estas, ke li parolis pri du etnoj, judoj kaj araboj. Nu, judo ne estas raso aŭ etno, sed ĉiu, kiu adoras Dion laŭ mosea maniero, kaj arabo estas naskito en Arabio, kiu ne apartenas al Izraelo, evidente. Resumante la prelegon laŭ mia interpreto, ekzistas Ŝtato Izraelo, kies enloĝantoj diferenciĝas laŭ siaj religioj: ekzistas israelanoj judaj kaj israelanoj islamaj, kaj tiu religia diferenco estas tiel grava, ke renkontiĝo inter tiuj du specoj de civitanoj estas tute neebla. Estante izraelanaro direligia, oni ne sukcesas kompreni, ke la vera, fakta konstitucio de la lando tuta estas la Sanktaj Skribaĵoj de unu el la du religioj. Sed S-ro Ŝemer neis tion: li diris, ke Izraelo ne havas konstitucion (sekve ĝi ne povas laikiĝi). Ankaŭ li diris, ke integriĝo ne eblas ĉar araboj (stranga nomo por palestinanoj) ne volas integriĝi en tiu kulturo de la plimulto (juda). Li ne menciis, ke kiam Abrahamo venis en la landon (antaŭ preskaŭ 7 000 jaroj) filistinoj (praavoj de palestinanoj hodiaŭaj, kaj sekve la sama popolo) jam estis tie. Kiam la romianoj ekspelis judojn el nuna Izraelo, palestinanoj restis tie dum ankoraŭ du mil jaroj ĝis kiam la angloj kaj francoj perfortis ilin akcepti la alvenon de judoj el la tuta mondo. Nun oni plendas, ke sepmiljaraĝa tradicio kaj kulturo ne adaptiĝas al okcidentema viva kaj pensa maniero perforte, ke oni starigas getojn por popolo diversa al sia, kaj kvankam palestina lingvo (araba dialekto) estas unu el la tri oficialaj en la lando, ĝi estas la sola nedevige lernita kaj parolata. Krom la hebrea, la angla _ eble pro sia enradikiĝo en la hebrea kulturo _ ja estas deviga!

Tamen, S-ro Ŝomer avertis, ke ni esperantistoj tute ne devas timi pri nia kongreso de Tel-Aviv en la jaro 2 000: ĉio estas kontrolita, kaj dum la pasintaj kvin jaroj okazis pli da bomboeksplodoj en Parizo ol en Tel-Aviv...

Ginette Texier Similan plendon pri ne interkultura alproksimiĝo faris Katrin Texier la sekvintan tagon, parolante pri problemoj ĉe Berberio, norda parto de Alĝerio. Sed tiukaze kulpuloj, ne viktimoj, estas araboj. Fakte tiuj ĉi ĵus malpermesis uzon de la berbera kaj de la franca lingvoj en la lando. Kvankam ŝi eraris pri disvastiĝo de lingvo berbera (Kanariaj Insuloj neniam parolis ĝin, kvankam erudiciuloj subtenas, ke la iam parolita gŭanĉa lingvo parencas al la berbera), sendube ŝia prelego estis interesa kaj valora por kompreni kial Mediteraneo ne estas ponto inter kulturoj: naciismo kaj viktimismo malhelpas tion.

Fabrizio Pennachietti finfine eltiris kelkajn konkludojn por ni pri la Kongresa Temo. Li diris, ke laŭ Mediteraneo ekzistas multaj miljaraj kulturoj, kiuj iam unuiĝis sub regado de romianoj, farante tiel la Mare Nostrum, ponto inter ili; sed nun ili apartigis denove. Esperanto verŝajne povas funkcii kiel nova ligilo inter ili ĉiuj, sed estas ankoraŭ multe da laboro por atingi tion.

La sekvintan tagon, dum la Fermo de la Kongreso, S-ro Reto Korsetti komentis la temon ankaŭ tiusence.

Montpeliero, la 2-an al 7-a de aŭgusto de 1998
Jesuo de las Heras

Jen la diskutita ponto...
Jam legis la Kongresan Temon samideanoj ekde la mardo 25-a de aŭgosto de 1998 je la 13:30:57-a horo.
Kajero 40 | Kajeroj | Esperanto Hispanio
.

NOTO.- Eĉ se ĝi estis lingverforto: la nomo peseto estas ktaluna vorto, ĉar diminutivo de peso en la hispana estas pesita, sed la kataluna ja diminutivo ja estas peseta. Sed tiu monero estas oficiala mono en la tuta Hispanio, ne sole en Katalunio (al kiu -pro amo- mi preferas nomi Katalunjo, kio ankaŭ konformas pli al la originala nomo en la kataluna prononcado de tiu vorto). Do, paroli pri propra mono parolante pri Katalunjo, mi opinias ke estas tute frenezaĵo aŭ emo al mensogo.

Reiru al teksto.