Letero el pasinto (socia vivo)

Homo rangas inter la plej malfortaj bestoj kiuj estas. Antaŭ longe, ni devis serĉi protekton ĉe arboj kiam leono, tigro aŭ preskaŭ ĉiu ajn alia besto venis. Same kiel aliaj simioj, ni havis manojn kaj cerbon. Dum ni nur uzis manojn, same kiel aliaj simioj ni loĝis nur ĉe arboj kaj manĝis fruktojn. Ekde kiam ni komencis uzi la cerbon, ni plibonigis nian vivon. Unue, ni rekonis angoran kaj avertan krion, lernante interpreti bazan informon por nia bonfarto: leono venas, aŭ homomanĝanta besto iras. Jaro post jaro, ni finfine atingis mirindan elpensaĵon: lingvon. Post tiuj bazaj, vitalaj konceptoj, ni ankoraŭ lernis trapasi al sekvantaj generacioj tion, kion ni faris, tiujn praktikajn solvojn al danĝeraj problemoj, kiuj minacis niajn vivojn. Post tempo pasis, ni idealigis aktorojn de tiuj anekdotoj, kaj lerta solvo iĝis heroaĵo, lertulo heroiĝis, ofte eĉ diiĝis. Ĉar praktikaj bonaj solvoj estis fundamentaj, oni vestigis ilin per manto maĝia, eĉ religia: gefratoj ne povas naski bebon, ĉar dioj punos la gepatrojn per malsana bebo. Virinon ne povas fekundi pluraj knaboj, ĉar malbono atingos la grupon, kaj tiel plu. Estro devas esti por kontroli stultulojn, kiuj ne respektas lertan regularon, kaj tiel ankaŭ leĝo aperas. Sed estro estas ĉar estas socio, aro de homoj kies fortojn li povas kunigi al bezonata celo. Tial dudek homoj povis venki, kuiri kaj manĝi (kune kun sia tribo) mamuton, besto pli granda ol tiu dudeko de homoj!

Nia speco _ same kiel la ceteraj _ havas du premojn en sia sango: supervivo kaj nasko, kiujn eble ni povas redukti al unu: daŭrigado de la propra speco besta. Tial viroj batalas por plej allogaj virinoj montrante tiel, ke la plej forta viro povas fekundi la plej belan inon, nature serĉante pliperfektecon. Naturo havas sian propran eksperimentan laboratorion, kvankam ĝi blinde kondutas ĝin, kaj fiaskoj ne mankas. Naturo mortigas ilin, tamen, kaj ĉio estas en ordo, kiel Darvino montris en sia La origino de specoj: fascino al geeksterlandano eble estas natura altiro por korekti endogenan malformon, kvankam ĝin kompensas timon al nekonatulo. La Milito de Troja ekzemplas la duan kazon, kvankam Inrabo de Sabinoj ekzemplas la unuan.

Kiam nasksoifon oni jam satis, aliaj homaj grupoj estas nur konkurenco kaj tiam milito okazas: la emon batali kreas la bezono detruo tiujn, kiuj forprenos manĝaĵojn el ni aŭ el nia ĉirkaŭaĵo. Tial la naturaj malamaikoj estas ĉiam najbaraj socioj; sekve milito en antikvaj tempoj estis kruela kaj fina. Kiam homoj vidas sin venkitaj, ili petas kompaton, kaj pli ofte ol ne, nur morton oni ricevas, ĉar oni jam venkis ilin: vae victis diris la romianoj (ve al venkito!) Tamen, iam venkinto sentis kompaton al venkito, kaj pardonis lian vivon kaj tiujn de lia familio, kondiĉe ke la venkinto kaj sia familio dumvive laboru por la venkinto: tial sklaveco kreiĝis, el kompatanta sento. Sekvantaj generacioj de sklavoj tute ne ekzistus, se al la unua oni ne pardonis la vivon.

Sed kiam socio de homoj pligrandiĝis, la estro tute ne povis kontroli la ceterajn individuojn, eĉ se helpata de konsilantoj, kaj li devis delegi en anstataŭuloj (inspektoroj, ŝerifoj, vidantoj kaj aŭdantoj, kaj tiel plu). Por eviti maljustaĵojn kaj memprofitojn, li devis krei leĝon, kies interpreton li lasis al juĝistoj. En kelkaj partoj, kiel en Britio, la juĝistoj mem rajtas pligrandigi la leĝon per siaj decidoj, kvankam en aliaj lokoj, kiel Francio kaj Hispanio, juĝistoj nur povas juĝi ĉu oni rompis leĝon jam faritan aŭ ne. Tial en Britio oni povis enkarcerigi la unuan homon kiu komputile elprenis monon el alies bankokonto, dum en Hispanio oni ne povis fari tion antaŭ ol Parlamento aprobis novan leĝon konsiderante tiun kazon kiel kriman.

Iom post iom socio pligrandiĝis, kaj novaj celoj devigis nin serĉi asociojn de asocioj: la grekaj ŝtaturboj tute ne taŭgas de la tempoj de Dario la Persa; do urboj kaj provincoj unuiĝas aŭ laŭvole aŭ pro imperia procezo, kiel ekzemplas faraonoj en Egipto, Aleksandro la Granda en Makedonio, Aŭgusto en Romio, kaj tiel plu. Nenie en la mondo popolo povis eviti tiun imperian procezon. Poste, lokaj premoj disrompis tiujn imperiojn, sed aliaj kreiĝis, kiel tiu de Karlomagno en Francio kaj Germanio, aŭ tiuj de la islamanoj en Hispanio kaj Nordafriko. Tiu procezo imperia kaj kontraŭ imperia (nacia) kreigis progreson pri arto de milito, kaj pri scienco kaj teknologio. Ni pensu, ke sen la Dua Monda Milito, ekzemple, nuklean energion oni fine atingus, sed pli malfrue ol 1945, eble jarcenton poste.

Scienco kaj teknologio ne nur mortigas homan vivon, sed ili ankaŭ plidaŭrigas ĝin, kreante malkonforton kaj alitipan danĝeron por la homa vivo. Tute ne por la tero, ĉar nia planedo atingis _ dum sia juneco _ multe pli duraj kondiĉoj per volkana aktivado, tertremoj kaj toksikaj gasoj en sia atmiosfero. Multaj plantoj kaj bestoj kreiĝis kaj malaperis senrigardataj de tero kaj naturo. Dinosaŭroj vivis dum 120 miljonoj de jaroj, kaj ili malaperis subite, sen risko por nia planedo.

Ĉar ili malaperis, ni simioj havis ŝancon krei nia socio kaj regi la planedon. Ni estas, tamen, nur la aktuala luanto de la planedo, kvankam ni opiniu, ke ĝi estas nia posedaĵo. Ni eĉ kreis dion simile al ni, por ke ĝi gracie donacu la universon al ni, senrigarde al fakto, ke formiko sur futbala balono estas giganto kompare al ni, rilate al nia mondo (eĉ pli tiel, rilate al universo!)

Nun ni suferas problemon sekvante al demografa bombo. Mortrisko en malriĉaj landoj rapidigas naskojn, kaj malsato kaj senespero devigas homojn trapasi Ĝibraltaron surpatere, kaj eĉ se la plejmulto mortas, sufiĉe da kontraŭleĝaj enmigrintoj alvenas en Eŭropon (simile okazas en Usono) kaj veran minacon ili kreas. Senrigarde de kiu venkas tiun maljustan, stultan militon, la problemon tute tio ne solvos: nek okupiĝo de Eŭropo de afrikanoj, nek mortigo de tiuj ĉi fare de eŭropanoj: riĉuloj daŭrige ekspluatos malriĉulojn, kiuj ĉiam perdos ĉiun militon, same kiel Espartako.

Laŭ mia vidpunkto, la nova solvo eble kuŝas en edukada projekto tutmonda. Oni kreu lernejoj kaj universitatoj en la tiel nomita tria mondo per mono de riĉuloj aŭ ŝtatoj de la unua mondo. Tiel naska bombo malaktiviĝos, kaj la procezo tute maliĝos. Oni kalkulas, ke dum la romiaj tempoj ekzistis nur dek milionoj de personoj en la tuta mondo. Eble tio estas tre malmulte por sekuri la daŭrigo de nia speco, se la nombro stagnas. Sed kvaroblo de tio, eĉ dekoblo, povus esti perfekta nombro: 100 milionoj de homoj vivus en tiu ĉi planedo kvazaŭ ĝi estus Edeno. Neniu ŝtato, neniu mastro, neniu sklavo, nur homio. Bedaŭrinde, mi ne vidos tion, se ĝi iam okazos. Nek mia filoj aŭ nepoj. Sed mi optimiste opinias, ke iam homaro, se ĝi sukcesas sanigi sian aktualan stultecon kungeneritan, povos atingi tiun edenon finfine.

Tial mia artikolo restu kiel letero el pasinto al estonto, al pli feliĉaj kaj inteligentaj homoj ol tiuj, kiujn mi konas.

Elpasinte via,

Olga López


Kajero 40 | Kajeroj | Esperanto Hispanio
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton 29-an de aªgusto de 1998 je la 13:38:59-a horo.