Verkante, pensante

Ĉu ci, estimata leganto, iam konsideris tion, ke La Biblio estas la plej vendita libro tra historio? Mi kredas, ke tio obeas al kelkaj tre difinitaj kialoj:

Jen legxaj tabuloj!
  1. La libro estas tre grava por dikredantoj, kiuj estas multaj: tiuj kredas, ke la aŭtoro de la libro estas Dio Mem.
  2. Ankaŭ ili kredas, ke ĉio en la Biblio estas vera. Oni provas klarigi memevidentajn stultaĵojn kaj mensogojn, dirante ke Dio parolas hiperbole por tiuj mensoj semidaj arkaikaj. Sekvo de tio estas, ke kredantoj devas engluti interpretojn de profesiaj religiuloj, se ili ne volas havi problemojn kun Dio.
  3. La Biblio estas tre varia. Fakte, ĝi ne estas unu libro, sed sepdek du. Unu el ili prezentas la dia interpreto de la origino de homo, apero de peko _ revolucia elpensaĵo! _ kaj ankaŭ pri la unua hommortigo; alia libro parolas pri leĝoj (Deŭteronomio), alia, pri amo kaj poezio (Psalmoj), alia pri militoj (Makabeoj), kaj tiel plu. Do, oni povas konkludi, ke grava trajto por bonega disvendado de La Biblio estas ĝia varieco.

Do gravaj trajtoj estas, kiel jam menciite, graveco de la aŭtoro, kaj vereco. Tio kontraŭagas malbonan trajton rilate al divastigo libra, kio estas dikeco (sinonimo de teda).

Oni povas konkludi, kiel plua vereo el la Biblio, ke por ke verko disvastiĝos, ĝi devas konformi laŭ _ almenaŭ _ kvar karakteristikoj: graveco de sia aŭtoro, varieco, vereco (almenaŭ ŝajna, ni revenos al tio) kaj maldikeco. Kompreneble, tiuj karakteristikoj estas relativaj. Ekzemple, se ci ne ŝatas poezion, Kanton de Kantoj (Laŭŝajne verkita de Reĝo Salomono de Izraelo), ci konsideros dika, kvankam ĝio estas nur kvinpaĝe longa! Male, se ci amas la hispanan lingvon kaj literaturon, ci ne opinios, ke Don Kiĥoto estas dika, malgraŭ ĝiaj pli ol mil paĝoj. Ankaŭ helpas maldikigi longan libron arta uzo de la skribo mem, kaj konekto de la aŭtoro kun la legantoj, pere de la skribo mem. Kiel oni povas vidi, dikeco kaj tedo estas interkonektitaj, ni diru, ke ili estas la du flankoj de sama monero.

Vereco ne volas diri nepre, ke oni rakontas verajn okazaĵojn. Mil kaj unu noktoj (ankaŭ nomita Orientaj noktoj) rakontas aferoj pri homoj de diversaj profesioj kaj feoj, princoj, kaj tiel plu, kiuj evidente ne veras. Sed dum la leganto lernas pri ili, li aŭ ŝi vivas la rakontojn kiel veraj, tio estas, dum tiuj momentoj tiuj aferoj veras por li aŭ ŝi. La nekonata aûtoro aŭ aŭtoroj de tiu libro longa kaj mirinda ludas per deziro kaj fantazio de la leganto por kredigi sian rakonton, kaj tio estas sana ĉar kiam la legado jam finis, la ensorĉo ĉesas, kaj leganto reiras al reala mondo, kaj komprenas, ke ĉio ne veras. Sed li aŭ ŝi ĝuis la legadon, kaj tio estas sukceso por aŭtoro. Aliflanke, rakonto de vera afero, kiel ekzemple insekta vivo, povas dikiĝi ege, se la leganto ne interesiĝas. Vera artisto povas, tamen, eĉ tion maldikigi, kiel Isaac Asimov pruvis per siaj libroj pri scienco kaj historio. Ekzemplo de tio estas sia dika sed interesa libro La universo. Kio estas lia sekreto? Alproksimigi la temon al leganto, kompreneble.

Pri varieco ne estas multe por diri. Eĉ se oni parolas pri ununura temo, oni povas konsideri ĝin el diversaj flankoj aŭ vidpunktoj. Ekzemploj ankaŭ helpas. Ĉiukaze, estas malmulte de temoj kiuj ne rilatas al aliaj temoj.

Kaj mi venas al la plej tikla afero, graveco de aŭtoro. Tio ne volas diri, ke la aŭutoro devas esti gravulo. Se Hila-ri Klintn, ekzemple, verkas libron, ĝia intereso povas esti relative grava..., ĝis kiam oni malfermas la libron mem. Se le enhavo de la unua paĝo estas interesa, oni povas legi ĝin ĝis intereso ĉesas. Se tio ne okazas antaŭ la fino, la verko estas interesa, evidente. Se la enhavo estas peza, la graveco de Hila-ri ne estas graveco de aŭtoro, sed eksterliteratura. Aliflanke se nekonatulo sukcesas, ke oni malfermu sian libron, kaj se oni estas kaptita de tio, kion la libro diras, ĝis la fino, la aŭtoro graviĝas per tio kaj eniras Olimpon de Gravaj Autoroj por la koncerna leganto, kiu eble rekomendos tiun aŭtoron al siaj amikoj kaj konatuloj. Tio okazis al Conan Doyle (konan dojle) kaj al ĉiuj aliaj aŭtoroj, ĉar kutime ili estis nekonatuloj dekomence...

Mankas aliaj gravaj karakteristikoj de legindaj skribaĵoj, sed mi parolos pri ili alian tagon. Estu nun mia celo verkante tiun ĉi artikolon konvinki al ci, kara leganto, ke ci ankaŭ povas verki artikolon.

Olga López

Cxu egiptoj ankaux difilinumas?

Kajero 40 | Kajeroj | Esperanto Hispanio
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton 29-an de aªgusto de 1998 je la 13:38:59-a horo.