ĈU PROFITO, AŬ ALTRUISMO?

Giordano Moya Escayola

La nuntempo, precipe en certaj industriaj landoj, karakteriĝas per la nomata bonfarta socio. La nuna prospero eĉ ne estis elpensita en la antaŭaj jarcentoj. Krome, ĉiuj ideologioj hereditaj de la pasinta naŭdekjara jarcento ne sukcesis, kaj la nuntempaj homoj kredas nenion. Celas la bonfarton kaj nenio pli kaj plu.

Tiu ĝenerala sinteno ankaŭ tuŝas nin, esperantistoj. Ni ne atingas altiri la junulojn kaj nia movado preskaŭ stagnas. Antaŭ tiu fakto oni alvenas al la konkludo, ke se Esperanto restas nur idealismo sen iu ajn materia profito ĝi ne havos alian sorton ol morti. Tamen tiu konkludo povas esti erara. Nuntempe ankaŭ estas plena de idealismoj. La etnaj naciismoj, kiuj retrorigardas la pasintecon estas nuraj revoj al pasintaj tempoj neniam ekzistantaj. Multaj aspektoj de la bonfarta socio ankaŭ estas sinteno por reliefigo de propra personeco.

La nuna materialismo sen kiu ajn rilato al intelektaj valoroj nur kondukas al divoĉado kaj al la drogoj, sed kvankam ĝi forte tuŝas la junulojn, restas tre minoritata. La elfalo de la tradiciaj valoroj estas la precipa faktoro de eskepticismo. Alie, ankaŭ proliferas la plej fanatikaj ideologioj sin apogante en la terorismo. La socia aspekto de nia socio estas de malorientiĝo.

Kion denove diri pri Esperanto kaj la esperantismo? Esperanto kiel lingvo apartenas al la scio, kaj la esperantismo estas en rilato al la edukado por tutmonda paca kunvivado.

Tiel same la scio kiel la eduko ne aldonas tujan profiton. Antaŭe, krom la ĝenerala analfabetismo, multaj homoj nur ĉeestis elementajn lernejojn. Hodiaŭ en la industriaj landoj granda parto de la junuloj studas en la universitato. La nuna instruo estas longtempa kaj multekosta. La junuloj pergajnas sian vivon, precipe la universitatanoj, kiam antaŭe oni konsideris ilian aĝon kiel maturulojn. La nuna instruado estas multekosta, la profiton oni atendas post multaj jaroj, tamen sen tiu altiĝo de la instruo la bonfarta socio estas neebla. En multaj landoj la naturo estas alte fruktodona, sed pro manko de instruo kaj eduko restas mizeraj. Analfabetoj ne kapablas regi industrian socion kaj sen civitana edukado ĉiuj politikaj reĝimoj malsukcesas.

Ni ne esperu, ke pro tujaj materiaj avantaĝoj la esperantismo prosperu. Ni devas atendi la alvenon de favoraj cirkonstancoj. La nuna socio tiel rapide riĉiĝis, ke la plej multo ankoraŭ restas en la fazo de novriĉuloj. Granda materia ĝuado kaj mensa malstreĉiteco. Sed tia situacio sendube estas efemera, ankaŭ la novriĉuloj, post ŝatiĝo, deziras sin kulturi. La kvanta vivnivelo pli frue aŭ malfrue aspiros kvalitan vivnivelon en la scio, arto kaj intelekto. La spirita ĝuo estas senlima kaj ligita al la altruismo.

Esperanto estas lingva scio, sed tio ne estas la plej grava. Tio grava estas la eduka faktoro de la esperantismo. Nia aktuala mondo pro materiaj faktoroj, kiel la komunikado kaj la ekonomio havas proceson de planediĝo. Multaj reakcias al la planediĝo per retrorigardo al la pasinteco kaj proliferas naciismoj. La planediĝo sen tutmonda eduka civitaneco povas disvolviĝi kun gravaj krizoj de kunvivado. La edukado por tutmonda civitaneco estas la precipa rolo de la esperantismo. Kiel eduka tasko la profito ne estas tuja. Atingi tutmondan pacan kunvivadon estas la plej granda profito de tiu laŭŝajne senprofita laborado de la esperantistoj.

(Novembro, 1998) Giordano Moya.


Kajero 41 | Kajeroj | Esperanto Hispanio
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton, 12 de marto de 1999.