Nacioj: nova manifesto por homaro

Ŝokis nin vortoj legitaj en Laŭte! pri kastilianoj loĝantaj en Katalunio (n-ro 136, paĝo 32), kaj tio diskutigis nin pri tiu nocio, nacio. Kio estas nacio? Ni konkludis, ke tio estis bona afero elpensita de reĝoj por nuligi la povon fian de mezepokaj feŭdistoj, kiuj mortigigis siajn sklavojn (servoj de la gleba) pro stultaj diferencoj mastraj. Post kreo de Hispanio, Anglio, Francio kaj tiel plu, oni konceptis komunajn taskojn (laŭ eldiro de Ortega y Gasset) kaj sangfluado haltis, almenaŭ en granda kvanto. Kelkaj nacioj, kiel Germanio kaj Italio, devis atendi ĝis la XIX-a jarcento por konstrui sin. Lokaj memamegoj malfaciligis ĝin ĝis vastiĝpensantaj homoj finfine sukcesigis sian projekton.

Oni atakas grandajn naciojn, akuzante ilin pri manko da senseco pri individuaj kaj lokaj idiosincrazioj kaj rajtoj gajnitaj antaŭ multaj jaroj. Malgrandaj nacioj, tamen, ankaŭ neas tiujn rajtojn al alilokaj nacioj kaj komunumoj -- eĉ al siaj propraj malplimultoj-- , kiel ni povis vidi ĉe Bosnio Hercegovino kaj Kosovo. Ĉiu diferenco taŭgas por rajtigi mortigon, perforton kaj subpremon!

Oni ne devas esti tro inteligenta por kompreni, ke tiaj krimoj tute ne okazis kiam Jugoslavio ankoraŭ ekzistis. Afrikaj subnacioj ankaŭ mortigas inter si, malsame kiel ili formis pli grandan nacion subpremata de eŭropa regio.

Kelkaj etnacianoj diferencigas siajn najbarojn pro malsama religio, kvazaŭ oni povus rilati al dio provante, ke ili ne scias kiel rilati al sia najbaro. Aliaj etnacianoj, kiel vaskoj --eŭskoj, ili perfortignomas sin-- defendas, ke grava diferenco estas sia pozitiva rh, kvazaŭ oni stultus sufiĉe por ne kompreni, ke tio estas tute hazarda genetika karakteristiko trovebla ĉie en la mondo. Finfine, plejmulto de etnacianoj proklamas, ke lingvoj difinas apartajn naciojn. Estante nur 189 nacioj en la mondo pruvante, ke paco estas malfacila se ebla, ni ne sukcesas kmpreni kiel se estus 3 000 senependaj nacioj (tiom da lingvoj nun ekzistas), paco povus esti alio ol utopio el pasinto tre malofte atingita kaj neniam plu atingebla.

Tiuj etnaciistoj tute ne komprenas kiel kaj el kio lingvoj devenas. Ni ne celas klarigi tion al ili, estante iliaj celoj tute fremdaj al kompreno. Ili nur celas povon, senrigarde de kiom malgrandan povon ili iam atingos. Sed nia celo estu klarigi al tiuj trompotoj de etnaciistoj, por ke almenaŭ ili komprenu pri la lingva mensogo, kiam tiuj etuloj svingis dum tiom da tempo.

Se ekzistas tiom da malsimilaj lingvoj en la mondo, nur kulpas pro tio la ekzistanta disigo de homaro. Montaroj, riveroj kaj oceanoj apartigis homojn dum centmiloj da jaroj, kaj homoj --se ni ĉiuj iam parolis same, kio estas estas tute dubinda-- ŝanĝis niajn parolmanierojn pro nescio, forgeso kaj turpeco. Lingvo natura tute ne havas gramatikon aŭ internan meĥanismon, ĉar kaŭzo kaj bazo de lingvo estas nur interkonsento kaj konvencio. Kiam grandaj imperioj formiĝis, oni trudis siajn lingvojn (greka, latina, hispana, angla, ĉina...) al plimulto de homaro. Post tiuj trudoj senjustaj kaj egoismaj, denove nescio, forgeso kaj turpeco disigis la normigitan lingvon kaj lokaj dialektoj iĝis iimperilingvidaj lingvoj, kiel la franca, hispana, itala, aŭ tiom da dialektoj ĥinaj kaj anglaj de Azio, tute nekompreneblaj inter si (fakte apartaj lingvoj per si mem kvankam ili ne havas armeon aŭ monon). Sed ni ne forgesu, ke lingvo ne estas diferencigilo, sed interkomprenilo. Ksenofobio kaj rasismo ekskludas la alilandanojn, ĉefe pro timo kaj pro ignoro, kaj tiuj du motoroj kreas etnismojn kaj naciojn. Ŝajnas, ke post ekstermi preskaŭ ĉiajn aliajn bestojn, homoj nur toleras sian lokan kulturon kaj provas ekstermi siajn najbarajn. Tion klopodis fari katolikoj kaj muslimoj en Bosnio antaŭ nelonge, forgesante, ke Kristo kaj Allah predikis amon al najbaro, kaj ke sanktan militon oni kondamnis en ties ambaŭ sakraj libroj. Sed tiun saman aferon faris hitleranaj germanoj antaŭ 60 jaroj, kiam ili decidis, ke ĉar sudetoj (tio estas, sudanoj) estis subpremataj de ĉeĥoj, ili aneksiis la tutan landon Ĉeĥoslovakion, politike komencante tiam la Duan Mondmiliton, eĉ se franca kaj brita stulteco tute ne vidis tion.

Aliflanke, ni vidas tian Grandan Fraton (Eŭropusono) invadante malriĉajn naciojn nur kiam siaj interesoj endanĝeriĝas, kaj ni ne tute kondamnas la aferon. Invado povas esti oportuna aŭ ne, homrajtkomprenebla aŭ ne, ne tiom multe laŭ la celo, kiom laŭ la rezulto. Ne estante nacio iom respektebla laŭ nia vidpunkto, la sola komprenigo de invado kuŝas ĉe plibonigo de individua aŭ socia bonfarto. Tute ne rajtas Granda Frato ne invadi malriĉion, se invadante ĝin homoj el Etiopio, Somalio kaj multalioj ekmanĝas kaj ekresaniĝas. Eŭropo lasis Afrikon ĉar stultuloj aŭ mensoguloj ribelis laŭ krioj de libereco kaj sendependo. Multaj jardekoj poste, homoj tie ankoraŭ ne liberiĝis kaj sendependiĝis el malsato kaj malsano. Filozofio kaj politiko anstataŭis justecon kaj homajn rajtojn.

Kion fari en la nuna situacio? Ni vidas, ke landoj kiuj posedas atombomban teĥnologion malsukcesas nutri kaj kuraci siajn popolojn. Sekvo de tio povas esti, ke elmigrantoj fuĝos horde el siaj landoj kaj invados Eŭropon kaj Usonon, kreante kvazaŭmilitan situacion, kie oni devos murdi aŭ esti murdita sociskale. Por malestigi tion, oni povas krei -- urĝe-- industrion kaj modernan terkultivadon en Afriko kaj aliaj triamondaj landoj. Sed tio kolizios kun la jam eleŭropita kaj forte radikiĝinta nocio de nacio kaj ŝtato sendependa en tiuj landoj. Kuraĝan decidon ni proponas, konsistante en rekoloniigi la landojn, demeti netaŭgajn registarojn kaj eĉ ŝtatojn, eduki popolojn en la plej altaj atingoj de homaroi, kaj post tio resti estante nur unu nacio mondskale, regita demokratie per reprezentantoj el ĉiu loko el la mondo, el ĉia kulturo. Tio estu antaŭfina paŝo por atingi finan solvon por ni, la homaro: ni uzu nur tion, kion ni bezonas, ni lernu feliĉiĝi.

Marta kaj Englebardo


Kajero 41 | Kajeroj | Esperanto Hispanio
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton 29-an de aŭgusto de 1998 je la 13:38:59-a horo.