Virgaj plumoj

Infana afero

Kandido vokis min aparte, per gesto sia. La ĉambro estis plena da personoj, kaj li ne ŝatis pardonpeti publike. Neniu ŝatas tion, mi supozas. Sed verŝajne li ne suferis multe pro tio. Mi devas paroli pri kio okazis antaŭ kelkaj tagoj, li anoncis. Ĉu vi ankoraŭ memoras pri tio?, mi respondis. Bone, mi nervozis, familiano mia malsaniĝis. Finfine, ni entombigis lin hieraŭ. Li silentis. Mi komprenas, mi diris. Sed ne gravis multe al mi tio, kion ni diris unu al la alia, Kandido. Se ni ĉiam konsentas, vivo estus tro malamuza, mi aldonis, klikante mia sana okulo. Sed vere mi estis tiu, kiu pikis lin. Bona Kandido nur diris al mi, ke se mi ne vidis ĝin, mi ne povis paroli pri la afero. Certe, silentigi min enhavas riskon. Eĉ se mi ne vidis, mi parolis al implikitoj, kaj ankaŭ mi rajtas opinion. Mia amiko replikis: tute ne! Eble mia amiko ne komprenis tion, kion mi diris tiam: Kio okazas, estas ke vi ne kredas je libereco pri opinii, etulo. Sed rigardu: mi ekzempligos similon: ankaŭ vi ne estis tie, kiam oni malkovris Amerikon, kaj vi povas paroli pri la afero. Vi eĉ povas klarigi vian opinion. El la vidpunkto de indianoj. Aŭ el tiu de Kolombo. Aŭ el tiu de la Reĝo de Aragono. Aŭ el tiu de judoj senlandigitaj el Kastilio tiudate... Mia amiko jam delonge turnigis sian fingron kontraŭ sia tempio, kvazaŭ li ŝarĝus sian meĥanismon kapan.

Nu, ni pagu, interrompis Ambrosjo, mi supozas ke por rompi la buklo..., aŭ almenaŭ por ke ni ekiru. Mi, por malfuŝi la aferon, diris: mi pensas ion pli bona: pagu Kandido!

Kaj nun, tri tagoj poste, la paginta Kandido senkulpigas sin. Infana afereto, mi konkludas..!

Andi

Kio farendas

Tio estas rakonto malreala, kiel vivo mem. Ni supozu, ke vi konas virinon pere de Interreto. Supozu, ke ŝi trairas malbonegan momenton: ŝia nura filo ĵus mortis. Ŝi skribas serĉante forgeson pri sia doloro, sed vi estas grizaj personoj, ideosenhavaj kies parolo estas aĉa, sen imageco. Vi nur povas legi ŝin. Kaj respondi per sensencaj aferoj. Ŝi venkas ŝian doloron iom post iom, ĉar ŝi nun nur petas, ke iu ajn estu proksime de ŝi. Kaj tiurilate vi ja helpis ŝin.

Tempo pasas, kaj tagon venas vidi vin. Danki vin pro tio, ke vi estis tie. Ŝi ankoraŭ belas. Ŝi ŝajnas kaj parolas sinjorine; ŝia kompanio gravigas iun ajn. Ŝi alportas ion brilan kaj rutinajn.

Nun vi ĉiuj scias kio farendas, anstataŭ perdi vian tempon kun interretaj novaĵgrupoj...

Vulpo


Kajero 41 | Kajeroj | Esperanto Hispanio
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton, 12 de marto de 1999.