Ziryab, fama muzikisto kaj erudiciulo de Al-Andalus

Ziryäb estis genia muzikisto kaj erudiciulo de Al-Andalus, kromnomita La Nigra Birdo pro la bruneco de lia haŭto, klareco de lia voĉo kaj dolĉo de lia karaktero, sed lia vera nomo estis Abü-l-Hassän Ali ibn Näfi, naskiĝinta en Bagdado en la jaro 789. Li devenis el persa familio kaj lernis muzikon kaj kanton en la muzik-lernejo de la Bagdado-kortego sub la gvido de la majstro Ishäq-al-Mawsili.

Tie kantis LA NIGRA BIRDO

Laŭ rakontas la historiisto Al-Maqqari en sia verko Analeqtes, Ziryab, talenta knabo, rapide lernis de sia majstro Isahäq, tiel kaŝe kiel eble, ne nur la teknikon sed ankaŭ lian ampleksan kanto-repertuaron kaj dank' al lia bela voĉo kaj lerteco, baldaŭ superis lian majstron en ĉiuj kampoj.

Iun tagon, en la palaco de la tiama kalifo Härun-al-Raŝid (766-809) oni menciis en konversacio la lernanton Ziryäb tiel laŭde, ke la propra kalifo sentis certan scivolemon pri la juna muzikisto. Efektive, je la unua okazo, ke al-Mawsili vizitis la palacon, la kalifo demandis al la kanto-majstro ĉu li havas inter liaj lernantoj unu pli elstaran ol la ceteraj. Jes, mi havas, unu sufiĉe lertan, li ruze respondis, ja mi aŭskultis al kelkajn melodiojn tre emociigajn, kiujn mi lernigis lin per nova sistemo mia, kiun mi konsideris adekvata al lia talento kaj artaj kapabloj. Aŭskultante tion, la kalifo alparolis la lernanton priesplorante per liaj respondoj kiaj estis la veraj kapabloj de la junulo. Ziryäb respondis per ĝentilaj elegantaj esprimoj: Moŝto, mi scias kanti tion, kio kantas ĉiuj bonaj kantistoj, sed granda parto el mia privata repertuaro konsistas el kanzonoj destinataj nur al via kalifa moŝto. Se vi tion deziras, mi kantos antaŭ vi ion ĝis nun tute ne aŭskultata de iu ajn homo.

La tiamaj kronikoj rakontas, ke kiam Ziryäb jam estis preta komenci sian recitalon antaŭ Härün-al-Raŝid, oni donis al li la liuton de lia majstro, sed li ne akceptis ĝin kaj firme diris al la kalifo: Sinjoro, mi havas mian propran liuton elpensitan kaj konstruitan de mi mem. Se via moŝto deziras, ke mi kantu laŭ la karakterizoj de mia majstro, mi akompanos mian kanton per lia liuto, sed se vi volas aŭskulti min laŭ mia propra stilo, mi tion faros per la mia. Tiam la kalifo prenis la liuton de Ziryäb kaj diris al li: Kaj tamen ambaŭ tre similas.

_ Pardonu, via moŝto, sed konstatu ke mia liuto pezas la trionon el tiu de mia majstro kaj krome ĝi havas aliajn avantaĝojn, kiujn mi povos ekspliki al vi en alia pli oportuna momento; ekzemple, la kordoj de la mia estas silkaj ne faritaj en varma akvo, la trian kaj kvaran mi faris per tripo de leono, ĉar ili havas resonojn, purecon kaj fajnakutecon pli belsonaj ol tiuj de aliaj bestoj per kiuj oni faras la ceterajn, kaj alia avantaĝo, kiujn ili prezentas estas pli longa rezisto kaj pli delikata vibrado kaj kontakto sub la arĉo.

Kaj tuj, kun la bonvolo de la kalifo, alkompanante sin de sia delikata instrumento, Ziryäb kantis kanzonon tute originalan dediĉitan al la kalifo mem, kaj li tion faris tiel mirinde bone kaj emociige, ke la kalifo restis tre agrable inpresita. Härün-al-Raŝid sin turnis al la majstro Isäq, riproĉis lin ne informi al li siatempe pri la grandaj kvalitoj de Ziryäb kaj montris sian volon ne nur reaŭdi la lernanton, sed ankaŭ kontribui per la necesaj financaj alportoj al la kompleta formiĝo de tiu granda artisto.

Ĵaluza al-Mawsili de la sukceso de sia lernanto, post ne longe citis al Ziryäb por sekrete konversacii kun li, en kiu la majstro eksplikis al la lernanto pri tiu kriza situacio inter ambaŭ, substrekante, ke li ne estis preta toleri rivalecojn en la kortego, do nepre li devas tuj decidi ĉu akcepti konsiderindan monokvanton kaj foriri eksterlanden aŭ resti ĉi tie sub lia konstanta mortminaco...

Ziryäb, kiu perfekte konis la duran temperamenton de sia majstro, tuj sciis ke tiu minaco ne estis simpla fanfaronaĵo sed reala danĝero por lia vivo, pro tio li decidis akcepti la monon kaj foriri kun sia familio eksterlanden, eble al la lontana Al-Andalus, lando regata de omajido, kies prestiĝo sub vidpunkto lirika kaj kultura tiel laŭde oni parolis en Bagdado.

Efektive, li kun sia familio vojaĝis al Nord-Afriko, de kie li adresis mesaĝon al la kordova emiro al-Hakam la 1-a informante lin, ke li sciis kanti, do, kun lia permeso li dezirus sin prezenti en la Kordova Kortego.

Al-Hakam akceptis la proponon, kaj Ziryäb kun la siaj enŝipiĝis survoje al Al-Andalus, sed apenaŭ alvenitaj ĉe Alĝeziro, li estis informita pri la forpaso de la emiro. Okupis tiun plej altan postenon lia filo, Abd-al-Rahmän la 2-a, kiu, apenaŭ eksciis pri la alveno sur la al-andalusa teritorio de la kantisto, ne nur konfirmis la inviton de lia patro, sed ordonis, ke komisiono de la propra kortego prezidata de la juda kantisto Manür-al-Yahudi, iru al Alĝeziro por komplimenti kaj sekve akompani al la invito ĝis Kordovo.

Ziryäb venis akompanata de siaj edzino, filinoj Ulayya kaj Hamdünä, la sklavinoj Gaslän kaj Humajda kaj sia lernanto Muta. Alvenis al la al-andalusa ĉefurbo la muzikisto kun sia sekvantaro dum nokte, kaj laŭ ordono de la emiro ili okupis unu el la plej bonaj domoj de Kordovo, kaj post tri-taga ripozo, Abd-al-Rahmän invitis lin sin prezenti en palaco kaj kanti en la kortego.

Tiel multe la kanto kaj la persono placis al la emiro, ke ambaŭ rapide intimiĝis kiel tre bonaj amikoj. La emiro montriĝis tre malavara kun la kantisto: asignis lin pli ol 40 000 dinaroj po jare krom donaco de pluraj kampo-domoj, kaj kiam la emiro konsideris, ke li estis sufiĉe bone pagata, invitis la kantiston ofte viziti la emiran palacon kiel unu el siaj preferataj invititoj.

Cetere Ziryäb baldaŭ montriĝis kiel genia muziko-renoviganto kaj vera erudiciulo, ja li krom muzikisto kaj kantisto, li perfekte regis geografion, astronomion, fizikon, meteorologion, beletron, ktp. Estis vera ĝuo aŭskulti lin paroli pri landoj, moroj, saĝaj homoj el diversaj civilizacioj kaj pri mil aliaj diversaj anekdotoj aŭ opinioj pri scienco, poezio kaj arto... Rilate poezion, li instruis la poetojn de la kordova kortego pri la antikva kaj moderna poetikoj, pri stiloj, versoformoj kaj sekretoj por la bona rimado. Pri muziko, laŭ rakontas unu el la tiamaj historiistoj, ibn Hayyän, en sia verko Almoctabis, li elpensis kaj uzis la plektron el aglo-plumo, grava avantaĝo rilate la antaŭan el ligno, ĉar mildigis la kontakton kun la kordioj kaj eltiris pli fajnaj sonoj. Li riĉigis la liuton per la kvina kordo; tiurilate komentis la tiuepokaj fakuloj, ke la antikva liuto havis nur kvar kordoj: la unua (akutkordo) estis flava kaj simbolis galon; la dua estis ruĝa kaj simbolis sangon; la tria, blanka, simbolis flegmon; kaj la kvara, nigra, borduna kordo, simbolis melankolion. Mankis al tiu liuto la animo, kaj tial Ziryäb aldonis centran ruĝan kordon, kaj tiel la instrumento akiris pli delikatan esprimon kaj sin montris pli kapablan por aliaj studoj aŭ uzoj. Li ankaŭ estis la kreinto de nova muzik-sistemo, kiun li prezentis sub la simbola formo de arbo: la Arbon de la Temperamentoj (Chajarat-attubü), tio estas, la arbo de la modoj. Por indiki la modon aŭ melodian stilon, speco de oktavo de Abü-l-Faray, Oriento adoptis la vorton maqän (loko), kiu indikas la tonogradon. De tiu momento, de la mano de Ziryäb, Al-Andalus uzos vorton kun pli vasta signifo: täba (naturo), kiu resumas la rilatojn de la homo kun aliaj vivantoj kaj estaĵoj. La diferenco inter ambaŭ skoloj jenas: la unua, ĉio tekniko, la alia artomistikismo.

Sed estis precipe en la regado de la muzikformoj, ke la talento de Ziryäb montrigis meritoplena: la pretigo de la nüba tiel kiel ĝi nun ekzistas, ka tio jam estas rimarkebla en ĉi tiuj paragrafoj de Al-Maqqari: la kutimo starigita en Al-Andalus komenci muzikan recitalon per kanto-recitado kaj ia ajn ritmo kun eventualaj sangoj, t.e., (kontraste kun la tiamaj reguloj kaj kutimoj) ligi movon largan de komenco kaj fini ĝin per alia pli rapida, laŭ starigis la majstro Ziryäb.

Temas pri kohera kaj unueca muziko-formo, kiu sin anticipis al tiu problemo aperonta kelkaj jarcentoj poste.

La talento de tiu eminentulo estis tiel eksterordinara kaj estis tiel alte admirata, ke oni murmuris en la sino de la popolo, ke li estas vizitata dum la nokto antaŭa al liaj recitaloj de la genioj kiuj dum sonĝo inspiris lin, ne nur por elpensi originalajn kanzonojn sed ankaŭ la muzikon. Sed, kompreneble, tio estas onidiroj frukto de la admiro kiun li vekis, la vero nur Alaho scias.

Tiu ĉi majstro, aŭtoro de pli ol dek mil kanzonoj, kvanto neniam atingita de iu ajn alia muzik-verksito, fondis konservatorion pri la kant-arto kaj muziko, kiun li mem gvidis kaj majstris dum longaj jaroj, funkcianta en palac-salono de la kordova emiro.

Ziryäb estis vera idolo de tiu urbo: neniu kiel li sciis prepari poezian aŭ muzikan feston pli bone ol li (tre oftaj en tiu epoko) elekti la adekvatajn poetojn en ĉiu kazo, kaj pretigi la necesajn elementojn kontribuontajn al la kreo de konvena etoso kaj por ekzalto de la motivo de iu ajn difinita festo. Li zorgis pri ĉio, de la tablotukoj, kies lina konsisto li laŭmode anstataŭigis per aliaj ledaj, ĝis la glasoj kaj teleroj, antaŭe oraj aŭ arĝentaj, kiuj per lia iniciato ŝanĝis por tiuj kristalaj.

Laŭ sugestoj de Ziryäb, la kordovaj korteganoj lernis vesti sin laŭmode per vestokoloroj adekvataj al ĉiuj sezono, kombi sin laŭ pli originalaj formoj, manĝi fajnstilo aŭ konversacii pri intelektaj kaj seriozaj interesaj homaj temoj. Resume, li kreis tute novan socion en la emiria ĉefurbo, organizante la intelektan mondon de Kordovo, en tiu momento unu el la plej gravaj de la mondo. Multnombraj poetoj, scientistoj kaj simplaj homoj kun sci-soifo venis kvazaŭ pilgrime el la tuta Eŭropo al Kordovo viziti la itelektajn centrojn, verajn fokusojn pri scio de Okcidento.

Ziryäb lernigis sian sklavinojn Gaslan kaj Humayda kaj lian lernanton Muta, siajn grandajn sciojn pri muziko kaj kanzonoj, kaj dum jaroj kaj jaroj oni elvokis lian figuron kiel mago de la muziko kaj plej alta pinto pri kanto-arto en Okcidento. Liaj kanzonoj estis zorge kolektitaj kaj konservitaj de Aslam ibn Abd-al-Aziz, homo perfekte scianta ĉiujn kanzonojn de Ziryäb kaj ankaŭ kapabla ludi la muzikon de la eminenta artisto.

La skolo kaj muzikteorioj de Ziryäb fariĝis tradiciaj en Al-Andalus dum pluraj jarcentoj kaj preterpasis marojn kaj landlimojn ĝis atingi la Orienton, kie ankaŭ estis tre admirata.

La fama muzikisto kaj erudiciulo de Al-andalus, Ziryäb, forpasis en la jaro 857.

Antonio Marco Botella


Kajero 41 | Kajeroj | Esperanto Hispanio
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton, 12 de marto de 1999.