Al mia kara instruisto,
respekteme kaj ame...

Mi salutas, mirata majstro, la horon kiam mi unue eniris vian klason. Vi montris al mi novan manieron rilati al aliuloj kaj respekti alies pensemojn.

Mia mirata instruisto

Afero ekzistas, tamen, kiu kontraŭdiras tion. Mi memoras, ke vi uzis tiujn vortojn, erari kaj fuŝi, tiel, kiel ili ambaŭ estu sinonimoj. La diferenco, vi asertis, estas ĉe la uzo de tiuj vortoj: erari estas netransitiva, transitivas fuŝi. Mi persone preferas la duan, ĉar scii kion oni fuŝas ege plibonigas la propran uzon de Esperanto.

Bedaŭrinde, mia sperto laŭ tiom da jaroj ekde kiam vi instruis Esperanton al mi montras, ke transitivo bezonas aganton. Oni eraras kutime kontraŭvole kaj senscie; sed oni ne povas diri tion pri fuŝo. Vi fuŝis la aferon! (hontinde!); sed vi eraras... (kompatinde). Tiel, diri ke eraranto fuŝas iel insultas lin -aŭ ŝin-. Male, diri ke fuŝanto eraras iel ajn senkulpigas lin -aŭ ŝin-. Erari malkaŝas ignoron, fuŝo malkaŝas mankon da bonvolo. La unua bezonas helpon; la dua, baton.

Ĉio igis min repripensi vian opinion, mirata (ne gravas kiom disvastigita ĝi estas), pri transitivo. Veras, ke en la hispana, la franca kaj eĉ la angla (kaj mi sekve emas pensi, ke okazas same en la aliaj miloj da lingvoj ignorataj de mi) estas listoj pri verboj transitivaj kaj alia listo pri verboj netransitivaj. Estas bizara afero, ke la hispana kaj la angla listoj ne koincidas: mírame transitivas hispane, sed maltransitivas la angla look at me. Óyeme transitivas, sed ne listen to me.

Plia fenomeno estas, ke vi, kara instruisto, instruis dum kvardek jaroj. Pro tio, ke vi instruis, vi estis instruisto. Oni ne bezonas diri kion vi instruis por pruvi, ke vi instruis. Se oni klarigas, ke vi instruis Esperanton, oni transitivigas la vorton instrui. Mi, aliflanke, lernis Esperanton el via mano. pro tio, ke mi tion lernis, mi estis -mi ankoraŭ estas, feliĉe-, lernanto. Tio signifas, ke mi lernas ekde dudek jaroj. La lasta frazo sentransitivigas lerni...

Kion signifas mia parolado? Bone, mi tute ne zorgas pri gramatiko aŭ vortaro. Oni diras, ke gramatiko estas kvazaŭ instrukcioj manlibraj por kompreni kiel lingvo funkcias. Kiam oni funkciigas lingvon, oni ne plu bezonas gramatikon... Nu, mi zorgas nur pri komuniko. Lingvo ne estas io por montri kia saĝulo oni estas, aŭ kiel lerta oni estas. Lingvo -pleje Esperanto- estas nur ilo por komuniki. Tio portas min al penso, ke se blindulo estas tiu, kiu ne vidas, pentristo estas tiu, kiu pentras, kaj verkisto estas tiu, kiu verkas, tiu uzado de tiuj vortoj ne devigu nin serĉi aliajn vortojn por esprimi, ke mi vidas belulinon, ke mi pentras ĉarman bildkarton, aŭ ke verkas mi ĉi tiun artikolon. Maniistoj gramatikaj restu for el aktiva kaj viva Esperanto!

Alian tagon mi parolos pri PIV kaj PAG, mi promesas...

Evaristo


Kajero 42 | Kajeroj | Esperanto Hispanio
Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon, 20-an de aprilo de 1999.