Pri malriĉuloj kaj bezonuloj

Laŭ Markizo de Sade, malriĉuloj estis kaŭzitaj de riĉuloj, kaj tiuj ĉi bezonas tiujn plie ol inverse. Tial estas kritikenda la kristana koncepto de karitato, ĉar ĝi maleblas malaperon de malriĉeco.

ONGa averto

Kion la Markizo prezentis estas ekzisto de profesia malriĉulo: lia ekzisto baziĝas ne sur tio, ke li ne havas ekonomian rimedojn por vivi, sed al ekzisto de riĉuloj mem, kiu praktikas karitaton.

Sade skribis pri tiu koncepto de profesia malriĉulo ĉe sia libro Kamerina filozofo, kaj tion farante li laŭtparoligis ideon pri ilustriuloj pri karitato.

Kontraŭ kristana karitato, kiu kreas profesiajn malriĉulojn, ni havas la ilustritan ideon pri filantropio: fari bonon. Fari bonon signifas, inter alie, helpi bezonulon. Kiel gravas la penso de Markizo de Sade je la fino de la 20-a jarcento? Ĉiel, ĉar ni vivas sub sindromo de NRA (Ne Registaraj Asocioj, (hispane ONGs, Organizaciones No Gubernamentales) kaj de tiu, ke malriĉeco ĉe la Tria Mondo estas nia kulpo.

Sufiĉu du ekzemploj: antaŭ malmulte de tempo NRA mendis averton kie malnutrita infano aperis klune kun la mesaĝo per 500 pesetoj (3 eŭroj) vi povas nutri infanon en la Tria Mondo. Infano kulpiganta. La celo de la mesaĝo estas klara: kulpigi televidantojn per tio, ke ili subtenu kampanjon de kapto de mono. Same kiel kristanaj eklezioj aplikis moralon kulpigantan, alitempe, for financi siajn ekonomiajn bezonojn.

La dua ekzemplo: antaŭ unu jaro privata televido organizis konkurson kies celo estis patronigi infanojn triamondajn. En raporto televida aperis centramerikana virino dirante, ke mi havas kvin infanojn kaj nur mankis ĉi tiu por patronigi, ĉar la aliaj jam havas patronon.

Sekvas el tio, ke tiu centramerikana patrino havis kvar patrinigitajn geinfanojn, kiuj subtenigas ŝin.

Se profesia malriĉulo estas etike rifuzenda, karitata profesiulo estas eĉ pli abomeninda. Tradicie profesiulo pri karitato estas reprezentata de kristanaj eklezioj, tiel katolika, kiel protestantaj kaj ortodoksaj.

Amiko mia eksvicdirektoro banka rakontis al mi tiun anekdoton: monaĥinoj de ... (ni ĵus ne memoru) almozpetis la klientojn kiuj estis en la bankoficejo, dum en la oficejo de la direktoro la monaĥestrino negocis kun ni kie investi siajn du mil milionoj, kaj ni tiam dubis ĉu aĉeti publiktrezorajn bonojn aŭ akciojn de tiu firmao de La Beatloj.

Kaj por fini tiun parton de mia artikolo, mi alportas mian propran sperton. Mi helpis ekonomie misiojn, kiujn jezuitoj havis en Bharato ĉar mi ŝatis tiun sistemon, kiun ili uzas, pro tio, ke mi pagis nur por projektoj konkretaj, kiel fari puton, konstrui lernejon, kaj tiel plu. Ĝis iun tagon mi ricevis leteron per kiu oni petis mian monon por konstrui seminarion. Ekde tiu tago mi neniam plu sendis monon.

Moderne aperis kiel profesiuloj de karitato NRAj, kiu havas entreprenan strukturon, demarŝas buĝetojn pli gravajn ol tiuj de multaj entreprenoj, kaj ili anoncas sin per televido.

La mondo laŭ ongaj.

Pro ĉiu tio endas, ke oni repuŝu tiun koncepton de malriĉulo, kaj oni uzu tiu de bezonulo; oni ankaŭ forpuŝu tiun karitaton nra-an kaj eklezian, kaj anstataŭu ĝin de ilustra koncepto de filantropio. Filantropio estas fari bonon, kaj tio estas kion esperantistoj faras kiam ni pagas kotizon al Sennaciulo por bezonantaj esperantistoj.

Juan Antonio Cabezos


Kajero 42 | Kajeroj | Esperanto Hispanio
Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon, 20-an de aprilo de 1999.