La teknikigita mondo

Antonio Marco Botella

Antaŭ kelkaj tagoj mi legis interesan verkon pri la percepto de la homa vivo dum la 21-a jarcento, ĉe kies sojlo ni troviĝas. Temas pri grava studo de, laŭŝajne, fantazia mondo, por kelkaj studemuloj reala kaj promesplena, kiun la teknologio puŝas nebremseble al galaksioj de la nekredeblo, kaj antaŭ tiu nia menso infaniĝas, ĉar ne povas ĝin bone kompreni. Kaj tamen estas la vojo kiun ni sekvas, speciale dum tiu ĉi jarcento jam finiĝanta. La aŭtoro de tiu interesa libro, Antonio Díaz, krom verkisto estas biologo, muzikisto, dokta pri informadiko kaj reganto de pluraj avangardaj teknikoj, kiuj ebligas al li ne nur analizi ĝis kia nivelo oni situas en tiu ĉi momento la homa vivo sub vidpunkto de la teknologio, sed ankaŭ invadi la neantaŭvideblan futuron nekredeble proksima. Mi opiniis oportuna komenti ĝin, ja tiu mondo apenaŭ se estas rigardata de la esperantista mondo.

Kiel decas laŭ mia vidpunkto, li komencas sian studon analizante la difinon de la librotitolo (la sama de mia artikolo), ja la tuta verko rondiras ĉirkau ĝi. Mi konfesas, ke mi troviĝas antaŭ simila problemo ol li, kun la aldono de la deviga espreantigo (malfeliĉe mia esperanta vortaro negalopas tiel rapide kiel la tekniko kaj sekve ĝi ankoraŭ statas ne sufiĉe modernigita), do forlasante la tenton meti en la titolon la esprimo fikcia mondo, ĉar ofte ni renkontiĝos en nia priskribo ke io, kion ni nomas fikcio fakte iĝas tuŝebla realo, do forlasante tiun fonemon, ĉu ni uzu la terminon artifika, artefarita teknikigita mondo? La unua vorto difinas mondon lerte aŭ ruze farita, sed implicas certan trompon aŭ iluziigon; la dua havas similan difinon sed nuancita per certa arto-ideo; la tria, kiun mi plene akceptas, difinas la mondon rezultantan el apliko de la tekniko kaj ties sekvoj, do miaopinie, kiel esperantista versio mi decidas: la teknikigita mondo.

La aŭtoro de la libro donas pli ampleksan difinon, kiu ne plu estas tiu, kiun ni kutime trovis en niaj vortaroj, t.e.: ĉio farita per la homa mano, sed alia ne tiel facile komprenebla: ĉio, kio per si mem ne kapablas aperi spontane ekster la homa medio. Pli konkrete, por li tiu teknikigita mondo estas tiu, en kiu nur ekzistas tio, kion oni povas percepti. Lia difino de la perspektivo pri la teknikigita mondo estas akceptebla, sed tute ne lia filozofio; kaj en miaj konkludoj mi rezonos kial.

Moderna fabelo

Tuj, la verkisto komentas, ĝis la punkto nia vivo estas jam envolvita de la teknologio: la elektriko, radio, aŭtomobilo, televido, medikamentoj kaj nutraĵoj pretigitaj en laboratorioj, laboriloj emiaj sterkoj, informatiko-instrumentoj, kaj por ne plenigi paĝojn kaj paĝojn, longega listo de produktoj kreitaj de la teknologio, kiuj efike helpas la vivadon de la homo en nia planedo. Ni jam alkutimiĝis al ili, eĉ ekzistas kelkaj, kiuj eniras en la internon de ni por ŝanĝigi niajn sensojn: la kuraciloj, alkoholo, certaj drogoj kaj alia longa listo de produktoj: de tiuj, kiuj mildigas aŭ nuligas niajn dolorojn al tiuj, kiuj donas al ni la sensacon de neimageblaj plezuroj. Al tio aldoniĝas certaj ĥirurgiaj teknikoj, kiel la starigo en nia korpo de kristala-fibra kokso, koro-valvoj, silikonaĵoj kaj multaj aliaj aparatoj, tuboj kaj pecoj, kiujn la ĥirurgoj instalas en la korpo de malsanuloj anstataŭante difektitajn organojn.

Kune al tiu teknologio kiu nin ĉirkaŭas funkcianta en nia domo kaj ĝenerale en nia ĉiutaga vivo, ofte eĉ sen nia propra rimarko, ekzistas alia jam ĉe la sojlo de niaj hejmoj sin anoncanta, kiu denove reŝanĝos nian ordinaran vivon, temas pri la infomradiko: antaŭ apenaŭ du jardekoj naskiĝis Internet, kiu baldaŭ ebligos ke la tuta ekonomio de la homoj, la hejmoaparatoj kaj eĉ niaj amuzoj funkcios tra tiuj kanaloj. Tri kvaronoj de la libro emfazas la miraklojn de la informadika reto, la eblojn kiuj prezentas tiun teknikon kaj la futuron de tiu mondo preskaŭ nekonata de la plej granda parto de la homaro, escepte de informadikaj fakuloj, kies ekzemploj mirigas nin: li indikas la ciberspacon kiel la unua provo o rla kreo de mondo paralela al la nia, regata nur de la percepto, kie la homo povos malvolviĝi, interrilati sin kaj vivi en medio kie spertoj la plej diversaj estos egblaj per teknologio, ka laŭ li tio kio gravas nur estas kion oni perceptas. Li intencas tiel rezonadi: se ni vivas en valo plena de floroj, kie belaj birdoj trilas kaj infanoj ludas apud rivero kaj studas la lastajn tekniko-sciencojn, kie la atmosfero donas la korektan miskaĵon de oksigeno, nitrogeno kaj hidrogeno, ĉu mujlte gravas se lafloroj estas la sekvo de genetikaj eksperimentoj aŭ naturnaskiĝintaj? Ĉu vi povas imagi natura mondo plena de bestoj en la adkvata ekosistemo: riveroj, arboj, floroj, pura aero, ĉio projektita laŭplaĉe en laboratorio? Cetere li opinias, ke la kreo de privataj mondoj ene de ni mem, jam atingebla per Internet estas la enviinda futuro de la homaro. La verkisto de nia komentita libro certigas ke, en Usono kaj Japanio ekzistas jam privataj societoj, kiuj preparas grandeajn buĝetojn por realigo de spacaj projektoj, kiuj iras de la starigo de urboj en la planedo Marso kaj en la Luno ĝis la klonado de belegaj knabinoj kaj fantaziaj bestoj... Io tute neimagelba! En tiu ĉi momento jam eblas viziti per Internet la plej interesajn urbojn kaj lokojn de la mondo, arbarojn kun ties bestoj aŭ ĝui agrablan nokton kun belulino...

La verko de Dyaz indikas kiel uzi la reton por eviti altajn kostojn, trompojn, ŝtelojn kaj aliajn fraŭdojn de senskrupulaj navigantoj. Ankaŭ kiaj risortoj oni devas manipuli nesperta reto-uzantoj por trovi servoj en la reto, kiel atingi senti kvazaŭ aŭtentajn emociojn aŭ nematerian seksumadon, uzi mortdanĝerajn videoludojn, ĥemiajn paradizojn, fikcian medion kaj aliajn risortojn de tiu teknologio ankoraŭ ne bone konatajn aŭ tute nekonatajn de la plejmulto.

Kio gravas por ni, esperantistoj, de tiu mondo de Internet? Unue, ke la uzanto ne trovas barojn: landlimojn, lingvajn malpermesojn aŭ ekskluzivismajn politikojn. Iu ajn povas meti en la reton siajn teoriojn , kredojn aŭ propagandon, libere esprimi en ĝi la plej avangardajn opiniojn, elekti lingvon, serĉi interesan temon, sin dokumenti pri iu ajn specifa temo, konsulti bibliotekojn, legi la lastajn librojn eldonitajn, kaj tiel plu. Ekzemple, tre bona amiko mia, amanta kiel mi mem la kulturojn de antikvaj popoloj, ofte konsujltas la bibliotekojn de Kairo, Vaŝingtono aŭ Parizo kaj fotokopias antikvaj kokumentojn kiujn ni poste uzas en niaj beletraj kaj kulturaj taskoj. Ekzistas ankaŭ en Internet certa libro enhavanta serion da libroj, ek kiu aperas en unu aŭ diversaj lingvoj reprodukton de lastaj eldonoj de noveloj, prisciencaj traktatoj, informadika literaturo aŭ telematiko, kaj mikl kaj unu temoj kiuj povas interesi la homon: je la fino de 1998 oni komercigis unu el tiuj gigantaj libtroj kontraŭ pago de 300 dolaroj.

Kio estas dezirinda por labona evoluo de Internet? Ke simile kiel okzas jam en Usono kaj Kanado, modernigi la teknikon en Eŭropo uzante elektrikanm reton por malaltigi la prezojn kaj ebligi ĝian uzon al ekonomie modestaj homoj.

Kio tute ne plaĉas al mi de tiu intersea libro? Tiu kvazaŭ mistifiko de la reala vivo: por tiu verkisto validas ĉio kio estas fikcia, artefarita aŭ teknikigita. Tute ne interesas la mondo de la ideologioj, de la pensado de la homaj fvaloroj. Tio estas tiel subtaksata, tiel ne ŝatata, ke li rekomendas al pensantaj homoj kaj tiuj pli ol kvardekjaraj ne legi l verkon: li ne respondecas pri eventualaj psikaj malsanoj kiel sekvo de la librolego...

Komputigita virino.

Ĝis nun miaj impresoj pri tiu libro interpretanta la teknikigitan mondon. Evidentas, ke la temo tute ne elĉerpiĝis. Estas unu el la grandaj defioj de nia tuja futuro. Ĝis kiam la laboristaro restos akirita en la sociaj kaj politikaj teorioj de la 19-a jc? Ĝis kiam ni toleros ŝovinismajn politikojn kaj agresemajn naciismojn de antaŭ longe kadukaj kiel civilizacioj? Kiam ni, laboristoj, decidos transsalti ĉiajn barojn kaj unuiĝos por alfronti la kapitalismajn politikojn nun jam regantaj en la tuta mondo? Ĉu ni restos pasivaj antaŭ la defio de la informadika teknologio jam antaŭ ni?

Mio esperas, ke aliaj samideanoj komentos ĉi tiun temon ĉu sub alia aŭ sama vidpunkto, ĉar temas pri afero tre interesa kaj tre aktuala: la teknologio kaj novaj vivoformoj je la atingo de niaj manoj...

Antonio Marco Botella


Kajero 42 | Kajeroj | Esperanto Hispanio
Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon, 20-an de aprilo de 1999.