Pri la arto paroli

Skribi estas vivi Ĉe la antaŭa numero oni legis pri la arto verki (Malskribemuloj, supozeble verkita de la redaktoro). Ekzistas, tamen, kaŝita arto paroli, pri kiu verŝajne tre malmultaj el ni scias, pro tio, kion oni aŭdas kutime ĉie ajn.

Ni difinu (eksterpive) tion, kion oni komprenas pri bazaj vortoj tiurilate: konversacio, debato, disputo, interinsultado, rimarko, klarigo, monologo, parolado, demando kaj respondo... Mi kredas, ke tiuj vortoj enhavas la tutan aferon pri kio oni kutime komprenas kiel parolo kaj paroli.

Oni parolas arte...

Paroli estas, laŭ mi, la homa ago komuniki ion per logike ligitaj vortoj, sendepende al ĉu estas kunparolanto aŭ ne, kaj ĝi enhavas la sekvantajn konceptojn: koversacio postulas, ke ekzistas almenaŭ du kunparolantoj. Oni povas konversacii nur por plezuro, kaj do kion oni diras aŭ kiu pravas tute ne gravas. Tio okazas ĉefe inter geamantoj aŭ unuafojaj interkonatiĝantoj. Ankaŭ inter amikoj bonaj, kiujn ni nun renkontas post longa nekunesto: pli ol novaĵoj (kiujn eble ili ambaŭ jam konas perkoresponde) gravas aŭskulti amikan voĉon, senton, kunridon kaj nevortumeblajn voĉajn indikojn. Kutimas, ke oni interrompas unu la alian kaj ne estas ĝeno en la komuniko: ĉio gravas al vera amiko pri sia amiko. Sed ankaŭ nekonatuloj povas konversacii: parolante pri sengravaĵoj ĉe tramo aŭ metroo (bedaŭrinde tiu kutimo jam perdiĝis) la vojaĝo mallongiĝas multe, kaj iom post iom konversacio povas eniri tiun fazon prikomentita pri interamikiĝo.

Dialogo estas plua fazo karakterizita de ideo pli ol formo; tiu estas, ke ambaŭ kunparolantoj devas aldoni proprajn ideojn al sama temo. Tamen, la temo ŝanĝiĝas laŭ nevortigita akordo. En dialogo povas aperi monologoj, kiel ni vidis en tiu mirindaĵo, Dialogoj de Platono. Tamen, oni kutime reiras al pura dialogo -tio estas, interŝanĝo de ideoj- kaj eĉ al konversacio kiel fino de parolo..., kvankam eksterparolaj okazaĵoj povas interrompi ĝin senĝene (eliro, nova konversacio kun aliu, kaj tiel plu).

Tamen, dialogo povas subite malkaŝi koncepton pri kiu malkonsentas la kunparolanto. Tiel komencas la debato, tio estas, interparolo celante konvinki la alian pri io. Nun gravas ne interrompi kaj argumenti bone. Oni devas aŭskulti la tutan argumenton de la alia kunparolanto por bone rifuti ĝin. Estas multaj rimedoj por argumenti, kaj la arton bone debati kaj argumenti oni konas kiel retorikon. Aliartikole ni pridiskutos ilin, sed nun mi volas averti kontraŭ -laŭ mia kono- preskaŭ universala kaptilo en debato, kiu povas porti ambaŭ parolantojn en disputon kaj eĉ interbaton: atako ad hominem (al homo). Tio estis tre uzata de grandaj argumentistoj en antikvaj tempoj -kiel Johano Krisostomo kaj aliaj patroj de la Eklezio Katolika-, sed eĉ tiel ĝi estas fia, kruela, kaj ĉefe eksterdebata: ataki ne la argumenton, sed la argumentiston ne pruvas, ke oni pravas. Atakoj al homo estas tre malmultekostaj kaj malaltaj rimedoj, kaj ili ne postulas inteligenton aŭ lertecon, sed nur fivolemon. Renkontinte tion, la sola afero por fari estas ripeti la argumenton, kaj signali, ke oni ne debatas personojn, sed ideojn.

Disputo estas malbona flanko de argumentado aŭ debato, kaj ties celo ne estas trovi veron, sed pravi sian argumenton. La celo estas pruvi, ke la alia disputanto ne pravas. Estas facila eliro al tiu: pravigdiri la alian. Aŭ bati ŝlin (ŝin aŭ lin). Mi preferas la unuan, ĉar ĝi estas la plej inteligenta ago de homo pacema. Se oni ne faras tion, kutime komencas interinsultado, kiu malaltigas ambaŭ interparolantojn...

Meze de debato oni povas permespeti por fari rimarkon, pli longan intervenon celante klarigi aŭ difini etoson pri io dirita aŭ dirota. Se tiu rimarko estas tro longa, oni faras monologon, kio kutime ne estas ĝentila al kunparolanto. Tamen, estas eksterparolaj indikoj, kiuj povas informi, ke la monologo estas ne sole permesata, sed eĉ dezirata de kunparolanto, kaj sekve oni povas trankvile fini ĝin. Tamen, mi ne konsilas multe uzi monologon, ĉar la tempo por interparolado estas kutime malmulta, kaj la celo de la afero estas interkompreno, ne instruado. Ambaŭ parolantoj devas interveni sufiĉe ofte, por ke la interparolado estu viva kaj renkompenciga.

Parolado Parolado estas tio, kion instruisto faras en sia klasĉambro, kaj ankaŭ prelegisto antaŭ aro de homoj, kiuj venis al aparta loko por aŭskulti pri koncerna temo. Male al debato (kaj konversacio, ĝenerale), kiu postulas, ke la kultura nivelo estu pli-malpli sama ĉe ambaŭ intervenantoj, kutime la preleganto aŭ prelegisto ja regas la temon dirantan je pli alta nivelo ol siaj aŭskultantoj. La parolado devas esti klara kaj dirata de sufiĉe laŭta voĉo, kun bona prononco kaj distinkta melodio, neniam monotona, ĉar tio tedas. Ne estas pli absurda afero ol spritaĵo aŭ ŝerco dirita meze de parolado per monotona voĉo: ĝi povas eĉ nerimarkiĝi. Oni povas deflankigi la temon, sed nur momente kaj por klarigaj celoj. Alimaniere la aŭskultantaro perdiĝas kaj oscedoj aperas.

Kanto malama komencas kiam parolo mankas. Post parolado -se sukcesa- aperas demandoj. Tiuj demandoj devas celi klarigojn pri kio oni ĵus aŭskultis, sed pro respekto al la cetera aŭskultantaro, demando ne povas esti kaŝita prelegeto. Se oni ne konsentas pri io, kion oni aŭdas en la prelego, sufiĉas ĵus averti ĝin kaj aldoni etan argumenton pri ĝi, sed ne komenci debaton. Kiam tion oni ne plenumas, oni komencas debaton kun la preleganto, kaj tio povas konduki al simpla konversacio, kiu ne ĝentilas al la cetera aŭskultantaro. Se okazas, ke ili jam foriris, la afero ne gravas, tamen.

Isabel Acevedo


NOTO.- Kiam Sirilo de Aleĥandrio kaj sia popolaĉo murdis Hipatjan, li ne mortigis sciencon aŭ pruvis, ke ŝi ne pravis, sed sole, ke li kaj la kristanoj estis barbaroj.

Reiru.

Kajero 44 | Kajeroj | Esperanto Hispanio

Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton, 25-an de septembro de 1999 je la 16:15:55-a horo
Muziko: Memoru, mia ben', sekveto 3-a de Fernando Sor.