La trobadoroj,
artikolo verkita de
Johano Luko Tortel

Ni ĉiuj pli malpli bone konas la mapan figuron de la lando Francio. Ĝi similas sesangulon; cetere ĝi estas ofte metafore nomata tiel en la francaj amas-komunikiloj. Malgraŭ tiu forte regula aspekto, tiu lando havis nenian antaŭdestinon por fariĝi la teritorio de la nuna franca ŝtato. La nun nomita franca lando etendiĝis ĝis la Rejnobordo sub la regado de la imperiestro Karlo la Granda. Ĝi poste limiĝis al sia okcidenta parto dum la regno de lia filo Karlo la Senhara.

Poste venis longa periodo de malprogreso de tiu reĝa potenco, ĝis kiam la reĝa teritorio limiĝis al centra regiono inter Parizo kaj Orleano. Samepoke instaliĝis la tiel nomita feŭda sistemo, kies ĉefa karaktero estis la konata diseriĝo en landetoj kun lokaj estroj plenpotencaj sed tamen socie interligitaj horizontale kaj vertikale per kompleksa reto de interdependo. Tiam la nocio Francio ne ekzistis. Tiu nocio de nacio, moderna en la historio, estas kuniĝo de gento, tio estas, popolo genetike, lingve kaj religie homogena, sur difinita teritorio regata de homogena politika sistemo.

Proksimume du mil jarojn antaŭ nia erao, gaŭloj konkeris la nunan Francion, kaj trudis sian lingvon kaj kulturon. Ĉe la ekerao la romianoj konkeris la landon, en du ondoj disaj de unu jarcento: unue parton de la Sudo, poste far Cezaro la tuton ĝis Rejno. Ili trudis sian latinan; tamen tiu lingva invado ne estis rapida; el ekleziaj arkivoj oni scias, ke la gaŭla lingvo restis en uzo en la kamparoj ĝis la 5-a jarcento. Tiu latinlingvo ne estis la klasika cicerona, sed slango de veteranoj, krudaĵoj de negocistoj, ĵargono de ŝtatoficistoj. En kelkaj jarcentoj ĝi fariĝis ne plu latina, sed tute alia lingvo, kiun oni nomas nun romanika, kaj kiun la tiamaj kleruloj simple nomis la vulgara.

Grava faktoro estis la ĝermanaj invadoj de la 4-a, 5-a kaj 6-a jarcentoj. Ili kunportis lingvon tre malsimilan de la romanika, kaj la miksiĝo kun la loka romanida naskis ĥaosan kreoliĝon inter ambaŭ lingvospecoj; sed strange, dupartan, duteritorian kreoliĝon. Se horizontala ondumanta linio estas strekita, proksimume meze de nia priparolita sesangulo estus difinitaj norda lando, en kiu oni parolis la lingvon de Oil [ojl] laŭ la maniero diri jes, kaj suda lando, kie oni parolis la lingvon de Oc [ok] samdifine.

Mistera restas la kaŭzo de tiu duiĝo, kiu estas sufiĉe atentinda: ambaŭ tiom malsimilis, ke nordanoj kaj sudanoj ne interkompreniĝis. Kiel tion klarigi? La unua tezo, de von Wartburg, apogas sin sur la fakto, ke la suda lingvo restis gramatike kaj fonetike tre proksima de la latina kaj de ĝia ido, la tiama romanika. Von Wartburg do simple konkludas, ke la sudo, multe pli profunden romanigita ol la nordo, pli bone rezistis al la invandintaj lingvoj, kaj ke visigotoj, burgundoj kaj aŭstrogotoj rapide asimilis la romanidan lingvon kaj kulturon. Male en la nordo, la frankoj venis poste, pli multenombraj, en regionojn malpli romianigitajn.

Tamen, la romanida civilizacio estis grandaparte urba. Do, devis ankaŭ troviĝi en la nordo kvazaŭ insuletoj de lingvo Oc en la urboj kreitaj de romianoj. Nu, tute ne; male la lingva limo estas tiel kruta kiel akuta interŝtata landlimo.

Tiun teorion klasikan, nomitan de la supertavolo (tavolo de popolinfluo) venis kontraŭi la pli modernan teorion de la subtavolo, kiu opinias laŭ Auguste Brun, ke ĉiam ekzistis, jam antaŭ la gaŭla invado, du malsimilaj popoloj en Nordo kaj en Sudo. Tion atestas observadoj de arkeologoj, de geografoj, de historiistoj: eĉ nun plurestas diferencoj en la manieroj kultivi la kampojn, konstrui la vilaĝojn, la domojn, la tombojn, la vojojn, la urbojn, prizorgi la bestojn, jungi ilin, plugi, kaj tiel plu. Sed ĉu post tiom da jarcentoj kaj invadoj, tiu pradiferenco de popoloj sufiĉus pro krei du apartajn lingvojn?

La mistero restas do tuta; sed estas fakto; ekde la frua Mezepoko ĝis la 20a jarcento, estis parolataj en Francio du malsamaj lingvoj; norde la Oil, sude la Oc. Estis kompreneble aliaj lingvoj, kiel la bretona, la vaska, ktp., sed nombre ili ne havis la gravecon de Oil kaj Oc, kiuj dividis preskaŭ la tutan teritorion. Tio estas ofte nekonata, ne nur eksterlande, sed en la nuna Francio mem; oni oficiale kaŝas tiun dividon por ne agnoski la duoblan kulturon nordan kaj sudan; oni volas ignori la sudan, kiun oni perforte malaperigis.

Kiuj estas la skribaj mejloŝtonoj de tiuj du ĉefaj lingvoj? En la okcitana la unua postrestanta teksto se ne okazos alia malkovro estas la Kanzono de Sankta Fida, priskribanta la martiron de kristana junulino. Ĝi datumas de la 11-a jarcento ĉirkaŭ 1060-1080. La teksto en 493 oksilaboj arigitaj po strofoj estas teknike bona kun versoj rimitaj, dum la samepoka fama Kanzono de Rolando, ĉirkaŭ 1100 en Oila lingvo (dialekto normanda) uzas nur pli arkaisman asonancon [rimo = sameco inter du versofinoj de la lasta akcenta vokalo kaj de ĉiuj ĝin sekvantaj sonoj, dum asonanco estas nur sameco de la akcenta vokalo, sed ne de la postakcentaj konsonantoj: dua - ĝua; kria - iras. Parnasa Gvidlibro]. La pli frua ojla teksto, Vivo de Sankt Aleksio estas tiel nur asonanca.

Ne vere estus diri, ke sub plurdialekta vesto regis nur du lingvoj sur la teritorio de tiu sesangulo, kiu ni ripetu tute ne konstituis ŝtaton, eble male eĉ ĝi havis ĉion por ne fariĝi ŝtato!

Tria lingvo havis ĉefan rolon en administracio, juro, kaj notariaj aktoj: la latina. Oni nun malfacile imagas la unuarangan rolon de tiu lingvo en Mezepoko; ĝi estis la cemento de la ĉiopova eklezio; la lingvo de la universitatoj en la tuta Eŭropo; la lingvo de la kleruloj, filozofoj kaj poetoj. Ĝis la 11-a jarcento ĉiuj poetoj verkis latine. Tiu poezio estas nun forgesita, krom de specialistoj, sed multaj kleruloj, cetere ĉiuj klerikoj, tio estas, altnivelaj pastroj, verkis latinajn poemojn, ekzemple la francaj abatestroj Fortunat, Robert de Lavardin, aŭ la germana abatino Hildegarde von Bingen, pri kiuj studoj lastjare aperis en La Gazeto kaj en Kontakto.

La preleginto Tortel Oni ne miru, ke nur klerikoj kapablis verki; nur ili sciis legi kaj skribi; tiuj artoj ja oni parolu pri arto, kiam oni memoras, ke temis pri manskribado estis instruataj nur en monaĥejoj, kie estis la solaj lernejoj kaj bibliotekoj. La granda amaso da kampanoj estis tro mizeraj por eĉ havi ideon pri libroj, kiuj ege kostis; en la urboj la junaj metiistoj rapidis lerni la profesian scion, kiu estis ekskluzive pergesta kaj perimita; la junaj nobeloj ĵus forlasintaj la infanaĝon tuj lernis rajdadon kaj skermadon. Eĉ grandsinjoroj, dukoj, êc reĝoj ne sciis legi. Por kia bezono?

Kiam ili tre malmultaj kapablis tion, kiel la franca reĝo Karlo la Kvina, fama ĝuste pro tiu kapablo kaj la posedo de biblioteko, ili ofte ne sciis skribi, kio konstituis plian nivelon de klereco. Ni ankaŭ memoru, ke tiam oni ne sciis legi nur per la okuloj kaj ke oni devis laŭtlegi tekston por ĝin kompreni.

Resume, en la dekunua jarcento supera socitavolo de klerikoj parolas kaj skribas la latinan; la resto de la homoj (nobeloj, burĝoj kiuj ekaperas en la urboj, negocistoj, riĉaj metiistoj, kaj la popolo) nek scipovas la latinan, nek scias legi aŭ skribi, kaj konas nur sian lokan lingvon, plejofte dialekton el al du grandaj grupoj Oil kaj Oc.

Sed jen aperas neceso. Same kiel en la komenco de nia erao en la unuaj jarcentoj la episkopoj petis, ke la pastroj prediku en la gaŭla lingvo, por ke la popolo komprenu, same tiel ĉirkaŭ la dekunua jarcento la eklezio insistis, ke la pastroj instruu la popolon pri kristanismo. Tiucele monaĥoj fabrikis kanzonojn, tio estas, versojn kaj muzikon por akompanado, por ke la pilgrimantoj, kiuj tradormis en la monaĥejoj, povu tiel lerni, admiri kaj parkerigi faktojn, aŭ pli ĝuste legendojn pri la historio de kristanismo. Ĝuste tiel naskiĝis en ambaŭ lingvoj kanzonoj kiel tiu de Sankta Fida en Ok aŭ tiu de Sankt Aleksio en Ojl. Tio estis la unua bato al la ĉiopova latina: oni povas ankaŭ verki en la vulgara ĉiutaga lingvo!

Tiam okazis en la Sudo fenomeno socia iel revolucia: la nobelaro ekkonfidis siajn multajn infanojn dum kelkaj jaroj antaŭ la adoleska tempo al monaĥejoj por edukado. Kompreneble tuj ĉe la viriĝa tempo oni tiris ilin el la klerikaj manoj por transdoni ilin al la vere necesaj instruistoj, la militistoj. La seriozaj aferoj estis rajdado, skermado, turnirado, militado. Sed tio lasis tamen kelkajn antaŭajn jarojn; se l infano estis kapabla, li havis la tempon lerni legi, skribi kaj kanti (en la latina, kompreneble). Kanto kaj muziko estis esencaj por taŭga dia servado. Jam delonge Papo Gregorio la 1-a donis grandan puŝon al la ekleziaj ĥoroj; la tiel nomita Gregoria Ĉanto restas de tiam fama.

Kial tio okazis? El la flanko de la nobeloj sendube rolis la deziro favorigi al si la ekleziaron tiam tutpotencan; oni bezonis la indulgon kaj favoron de la servistoj de Dio, pro la multaj okazoj de pekado, ĉu en milito, ĉu en ĉiutaga sinteno al virinoj, al kampanjoj, al subuloj, kiujn oni traktis tre perforte. Eble ankaŭ rolis la emo ne plene fidi al monaĥoj aŭ al notarioj en la redaktado de la aktoj, ĉe geedziĝoj, mortoj kaj sekvaj heredoj; tiu, kiu scipovas legi, kapablas scii pri kio li subskribas. El la flanko de la pastraro, la intereso estis mona: tiu kelkjara restado tute ne estis senpaga! Ĝi ankaŭ estis alianca: pli bone estas amiki kun la loka grandsinjoro; fina kaj ne sengrava estis la deziro rekruti junajn nobelojn kiel novajn monaĥojn; tiu rekrutado estis ankaŭ finance alloga por la monaĥejo, kiu pro l okazo ricevis grandan monsumon de la familio de la nova nobeladevena monaĥo, kvazaŭ ia doto.

Pri tiu edukado, la abatejo Sankta Martialo, en Limoĝo, kie okazis antaŭ tri jaroj la kongreso de SAT-Amikaro, grave rolis pro la alta nivelo de sia instruado. La junuloj elirintaj el ĝi perfekte legis, skribis, kantis, muzikis tiu tempo vidis ankaŭ la aperon de novaj instrumentoj de muziko kaj eĉ sciis tre bone verki latinajn versojn; pli mirige, ili ne plu prikantas la Madonon latinlingve, sed surterajn virinojn, grandsinjorinojn, ofte edzinojn de la loka nobelestro, kaj en la loka ĉiutaga lingvo.

Oni malfacile nuntempe taksas la revoluciecon de tiu fenomeno. Ĝi signifas, ke la nobelaro fariĝis finance sufiĉe komforta, por lasi al si tempon de distriĝo; intelekte sufiĉe klera, por ne nur ŝati ĉasadon kaj militon, sed ankaŭ artaĵojn; ke ĝi nun kapablas sinteni al virinoj respekteme, preskaŭ adore almenaŭ en kanzonoj . La junajn homojn kapablajn verki tiujn kanzonojn oni nomis trobadoroj.

Tiu vorto originas el la okcitana: trobar, tio estas, kapabli inventi kanzonojn. La verbo trobar mem devenas de la latina mezepoka tropare, verki tropojn (vortfigurojn). Tiuj altnivelaj kanzonistoj unue aperis en Limoĝio, la regiono de Limoĝo, kaj verkis en la loka dialekto. Tre rimarkinde, iliaj imitantoj kaj posteuloj en la tuta Sudo uzos la saman limoĝan dialekton, ĉu ili estas gaskonoj, provencanoj, katalunoj, ktp. Tiu varianto limoĝa de la okcitana restis beletra komuna esprimilo de la tuta Okcitanio. Kiel la Biblio de Lutero unuecigis poste la germanan lingvon, la trobadoraj tekstoj unuecigis la beletran lingvon de la suda lando. Tio estu por ni esperantistoj memorinda: la tiama literaturo kreis la unuecan lingvon, kiun la klera klaso komprenis; kaj la trobadoraj interpretistoj disvastigis ĝin de kastelo al kastelo, de kortego al kortego. La literaturo kreis, unuecigis, disvastigis la lingvon. Same kiel pri Esperanto.

Tiuj trobadoroj estis nobeloj aŭ altklasaj homoj. La unua (el kiu restas tekstoj, ĉar tre certe li havis antaŭulojn) estis Vilhelmo la 9-a, Grafo de Piktavio, Duko de Akvitanio, unu el la plej potencaj nobeloj de la epoko, multe pli ol la reĝo de la tiama Francujeto Jaufre Rudel, de Blaye, ĉe la buŝego de rivero Garono, estis princo. Ĉu vere princo, aŭ simple la unua, la ĉefo, laŭ la latina etimologio? Ĉiel, grandsinjoro. Rambault d Aurenĝa estis ankaŭ plej potenca feŭdomastro; sed la potenco kulminis en la personoj de Alfonso la Dua, Reĝo de Aragono, kaj de Rikardo Leonkoro, filo de la angla reĝo.

Pli poste ekbrilis etnobeloj, kiel Bernard de Ventadorn, Bernard de Born aŭ Gaucelm Faidit. La arton de trovado praktikis ankaŭ klerikoj kiel Folko de Marsejlo, kiu poste fariĝos episkopo de Tuluzo dum la tiel nomita albiĝensa milito; kiel Peire Cardenal, Joifre de Foixa, Daude de Pradas... Riĉaj komercistoj kiel Bertrand Carbonel, Pistoleta; burĝanoj kiel Peire Vidal aŭ Peire Ramoun de Tolosa. Tio pruvas ian demokratiĝon de la trobadora arto, se tiu vorto havas sencon pri tiu fora Mezepoko. Tamen, la fakto, ke simplaj kantistoj de tiuj kanzonoj ĉar kompreneble la grandsinjoroj ne vojaĝis por kanti siajn poemojn kaj lasis tion al profesiaj muzikistoj kaj ĵonglistoj mem ekverkis poeziaĵojn kaj ekkomponis ariojn kiel Marcabru aŭ Cercamon estas fina pruvo, ke la trobadora arto plene enradikiĝis en la tiama okcitana socio. Nur kamparanoj ne troveblas en la trobadoraj vicoj: iliaj tiamaj teruraj vivkondiĉoj facile klarigas la kialon.

Eĉ troviĝis kelkaj virinoj inter ili: sep restas konitaj: Grafino de Die estas la plej renoma. Sendube multaj aliaj ekzistis, por ĉiam forgesitaj; oni sciu, ke nun restas nur

2 500 trobadoraj kanzonoj; oni konas la akompanan muzikon nur de 400 el ili; nur 350 trobadoroj restas konitaj; multaj per nur unu kanzono, ofte sen muziko. Oni facile komprenas, ke tio estas nur la videbla parto de glacimonto; sendube amaso da kanzonoj kaj da nomoj perdiĝis ĉe la detruo de tiu civilizo, tiom pli, ke multaj el tiuj tekstoj ne estis skribitaj, sed konservitaj nur per la orela memoro kaj per la parola ripetado.

La konservita muziko estas ankoraŭ misterplena. Ĝin oni skribis per la epokaj kvadrataj notoj, nomitaj neŭmoj; lin oni uzis ankaŭ por la gregoria ĉanto. Tiuj neŭmoj indikas la altecon de la sonoj, sed neniel la daŭron. La plej malfacila punkto restas tiu de la grupoj de notoj, kiujn oni kantu sur la sama silabo; la muzikologoj nomas ilin ligaĵoj. Tiu trobadora muziko estis tre parenca kun la eklezia muziko, kaj precipe kun la tiel nomita polifonio. La ŝafistaj kantoj de Sicilio aŭ de Korsiko estas similaj al tiu trobadora muziko.

Alia malfacilaĵo venas el la instrumentoj. Malmulte kostaj, malbone prizorgitaj, ili tre malbone konserviĝis, kaj estas nun tre malfacile retrovi iliajn sonojn. Ekzistis kordinstrumentoj; liuto, gitaro, liro, vjelo (praviolono); blovinstrumentoj: kornoj, trumpetoj; batinstrumentoj: tamburoj, timbaloj. Orgenoj jam ekzistis, kaj ankaŭ orgenetoj.

Retrovi la muzikon de tiu epoko estas do vera arkeologia laboro; tamen, tiun spiton kelkaj modernaj muzikologoj ne hezitis alfronti, kaj kelkaj orĥestroj provas revivigi por ni tiujn forgesitajn trobadoraĵojn. Jen ni aŭdu arion el tia disko...

Se la neindiko de la daŭro de la notoj lasis multe da libereco al la interpretisto de la kanzono rilate la muzikan parton, la afero estis tute alia pri la versoj de la teksto. La versfarado estis ekstreme rigora kaj kompleksa. La verso plej uzata estis la deksilabo, kiu plene akordiĝis kun la tre densa okcitana lingvo. La poemoj dividiĝis en strofoj, kaj la versoj ne nur rimis interne de la strofo, sed ofte la rimoj retroviĝis de unu strofo al alia, foje kun regula ŝanĝo de unu strofo al alia. Ekzemple la rimo de la unua verso de la unua strofo fariĝis la rimo de la dua verso de la dua strofo, poste la rimo de la tria verso de la tria strofo... En la interno de la versoj ofte aperis aliteracioj (sonripetoj); ankaŭ reuzo de la lasta vorto de strofo ĉe la komenco de la sekva, aŭ male ĉe la fino de la unua verso de la sekvanta strofo (rimas capcaudadas capfinidas). Tia komplekseco faris la poeziaĵon vera teksaĵo; la trobadoroj mem uzis tiun vorton: entrebescament, kiu ĝuste signifis teksaĵon. Neniam la franca poezio atingis tiun nivelon de rafiniteco, krom eble ĉe la 20jarcenta poeto Aragon, kiu sciis krei tiajn reaperojn de rimoj, tiajn internajn rimojn aŭ asonancojn, imitante precize la teknikon de la trobadoroj.

Kion prikantas la trobadoroj? Plejofte amon, al damo ofte pli aĝa, socie pli altanivela. Tiu amo baziĝas sur admiro kaj respekto; ĝi estas platona, almenaŭ teorie; ĝi promesas fidelecon al la elektito, kaj asertas, ke la amanto trapasos ĉiujn eltenindaĵojn por meriti la amon de la adorata grandsinjorino. Do reliefigataj estas la kvalitoj de la kavalirecaj medioj: respekto al la hierarkio, sindonemo, eltenemo, kuraĝo, kortega ĝentileco, perfekta obeo al la amatino konsiderata kiel vera suzereno, tio estas, estranta grandsinjoro; cetere la poeto nomas sian amatinon Midons, kio ĝuste signifas: suzerena Moŝto, kaj ne suzerenino! La plej malŝatataj malvirtoj estas avareco, ĵaluzeco kaj misklaĉado far de la aliaj korteganoj. Lauzengier, misklaĉulo, estas la plej granda finomo! Malstabila ekvilibro: la poeto devis prikanti flatitan sinjorinon, kiu ne devis respondi al tiu amo, kaj la edzo de la damo ne rajtis interveni, fidante nur je la fideleco de l edzino; dume neniu alia devis enmiksiĝi en tio per klaĉoj aŭ denuncoj! Bernard de Ventadorn tamen estis forpelita de sia suzereno ĉar la suzerenino ne restis sufiĉe malvarma antaŭ la kanzonoj. Malfeliĉa trobadoro estis eĉ punata per tranĉo de la lango! La turmentisto eble kompatis, kaj nur ŝajne obeis, ĉar tiu Peire Vidal povis rekanti..., sed en alia kortego!

Retroviĝas la ĉefa temo de la feŭda literaturo: la elprovado, kun ties korolarioj: la eltenemo kaj la ĉiam renoviĝanta arda kuraĝo.

La plej ofta poemomodelo estis la kanzono, kun ses strofoj el ses deksilaboj. Ĝia temo estas plej ofte gurdita: la poeto laŭdas la revenon de la bela sezono, kun la naturo plena de ekfloradoj kaj de birdaj amkantoj, dum li male reliefigas sian malesperon antaŭ la deteno de la plej aminda virino, kiu rifuzas aŭskulti lin.

Tamen ekzistas aliaj temoj ol la prikantado de la rafinita amo (la fin amor). La trobadoro ne ĉiam senfine atendas la kompaton (merces) de l amata. En la ĝenro tagiĝo (alba) la temo estas la kruela reveno de la taglumo, kiu devigas la amanton forlasi la liton de sia amatino; la gardista kanzono (pastorela) ĝenerale priskribas lertaĵon de izola ŝafistino por elturniĝi el la premo de alveninta sola kavaliro; la tenson rivala dialogo kontraŭstarigas du trobadorojn, kiuj inter si luktas kante pri antaŭelektita temo; fama restis la tenson inter Raimbaud de Aurenĝa kaj Guiraud de Bornelh pri la maniero verki: ĉu klare (trobar leu) ĉu hermetike (trobar clus). La poezio evoluis, laŭlonge de la 150 jaroj de la trobadora epoko; kelkaj poemoj de la lasta periodo estas preskaŭ surrealismaj, Ekzistas ankaŭ la planh, la plendo, ofte pri la morto de suzereno aŭ de grandnobelo; ankaŭ la sirventes, defenda pamfleto, kiel tiuj de la lasta periodo, kontraŭ la abomeninda invado de la francoj, kiuj venis priplagi la landon, okaze de la Albiĝensa Krucomilito. Nin modernulojn amuzas la erotikaj poemoj, kiel tiuj de Vilhelmo la 9-a; kaj male plej malplaĉas la abomeninda ĝojo de Bertrand de Born, kiu glorigas la fian plezuron de militado, antaŭ la kadavroj de batalintoj trapikitaj per lancoj kaj cirkaŭitaj de izolaj senrajdulaj ĉevaloj.

Dank al la trobadora epopeo, la suda tiutempa civilizo atingis tre altan nivelon de poezio, muziko, kaj rafiniteco. Amuzaj estas la vortoj de okcitana nobelo vizitinta la kortegon de la franca reĝo; ĉe la reveno, li diris, ke la franca reĝo estas agrabla persono, sed ke lia trobadora kortego estas nur porbarona ĉirkaŭbarejo, kavazaŭdirante porŝafa aŭ eĉ por ankoraŭ pli krudaj bestoj!

En la fino de la 12-a jarcento kaj la komenco de la 13-a, Okcitanio estis do la plej civilizita lando de Eŭropo. Ĝi influis la nordan parton de la nuna Francio, kie aperis la truveroj (trouvères) kaj Germanion kun la Minnesänger, kiu imitis ilin.

Ĉu la trobadoroj mem ricevis influon? probable tiun de Al Andalus, la araba regolando, kiu tiam en la suda Hispanio brilis en la islama mondo. Ili certe interŝanĝis influojn; tion pruvas similaĵoj inter la trobadora kanzono kaj la zagalo de l arabaj poetoj; oni ankaŭ trovas bildojn el manuskriptoj aŭ vitraloj montrantaj arabajn kaj okcitanajn poetojn en kunaj aŭ rivalaj kantoj. Tiuj renkontoj devis esti oftaj; male al komuna opinio oni multe vojaĝis en Mezepoko, ofte foren (oni nur pensu pri la senĉesaj pilgrimoj) kaj interŝanĝoj inter kortegoj estis kutimaj. Cetere jam komenciĝis la krucomilitoj ĝis Oriento, kie okcidentaj kavaliroj instalis feŭdobienojn en islamaj teritorioj kaj alkutimiĝis kun la lokaj moroj, interlie kun kantata poezio akompane de muziko.

Sed alia kruela krucomilito ruinigis la Sudon kaj malaperigis la trobadorojn. Ĉe la fino de la 12-a jarcento aperis tie herezio, de inspiro maniĥeisma, kiu estis facile tolerata de la loka kristana majoritato, pro la bonega konduto de l adeptoj, kiuj ofte estis grandnobeloj. La Katolika Eklezio maltrankviliĝis, kaj la Papo vane sendis predikistojn post predikistoj, por provi konvinki la loĝantojn denunci la tiel nomitajn albiĝensojn kaj forpeli ilin. Antaŭ la malbonvolo de la popolo kaj de la nobelaro, kiuj kaŝe rezistis al tiu ostracismo kontraŭ estimindaj homoj, Papo Inocento la Tria deklaris Sanktan Krucomiliton kontraŭ la grafo de Tuluzo, posedanto de la plej granda parto de la Sudo. Lin anatemis la Papo, kiu deklaris liajn bienojn konkereblaj laŭ la bonvolo de Dio.

Je tiu morala rabopermeso amasiĝis privata armeego da aviduloj (pli ol cent mil soldatoj aŭ banduloj) kiuj invadis la Sudon laŭ sinsekvaj ondegoj de amasmurdoj, bruligoj, detruoj ĝisfundaj de rikoltoj, vilaĝoj, kasteloj, urbetoj kaj urboj. Post dudeko da jaroj de milito (1207-1229) la lando daŭre rezistis, komplete ruinigita; tiam la Franca Reĝo, kiu ĝis la lasta momento rifuzis interveni, devigis la Grafon de Tuluzo edziĝe forcedi sian ununuran filinon al ano de la reĝa familio. Laŭ la kutimoj tiamaj, ĉiuj tuluzaj bienoj tiel pli poste apartenos al la reĝa krono. Plie, ĉiuj konkeritaj teritorioj ne plu apartenos al la konkerintoj, sed al la reĝo mem; rabisto rabistojn rabis!

En tiu tempesto la vivkondiĉoj necesaj por la florado de la trobadora arto tute malaperis. Kelkaj trobadoroj eskapis trans la montojn kaj daŭrigis sian arton eksterlande, en Italio, Katalunio, Aragono aŭ eĉ Portugalio. Sed sen sia socia radikaro ilia talento malaperis kun ili, sen posteuloj.

Kiujn lecionojn ni esperantistoj eltiru el tiuj eventoj? Ke literaturo firmigas lingvon, kiu sen ĝi restas nestabila ordinaraĵo, vulgaraĵo, kiel oni tiam (kaj ankoraŭ nun) diris; ke lingvo sukcesas nur, kiam ĉiuj socitavoloj uzas ĝin (ĝuste tio estas grava manko en Esperanto, lingvo de etklasaj homoj, al kiu mankas sociaj potenculoj), ke malbonaj socikondiĉoj povas malaperigi lingvon. Sed ĝuste ĉar ĝi ne estas lingvo de iu difinita popolo, Esperanto ne riskas malaperi, kiam uzantoj malaperas aŭ kunfandiĝas en alian etnolingvon; senĉese kaj senfine, la trudherbo Esperanto fenikse renaskiĝas!


Kajero 44 | Kajeroj | Esperanto Hispanio

Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton, 25-an de septembro de 1999 je la 16:15:55-a horo,
Muziko: Sŭito en re minora, de Roberto de Viseo.