Esperanto malsanktigita

Ziko Markus Sikosek estas germano, kiu konvinkis min per sia zorge dokumentita libro Esperanto sen mitoj, ke ne ĉiam gravas aŭ utilas pravi. Ziko Markus Sikosek

Ni vidu: laŭ Ziko Markus, la esperantistoj kondutas dekomence kvazaŭ sekto, ili propagandas (fia vorto, laŭ li) por Esperanto kaj ofte mensogas, ĉefe pri la kvanto da esperantistoj en la mondo. Ankaŭ ili memtrompas pro tio, ke ili opinias, ke Esperanto estas la sola solvo al la lingva problemo (kiu ne ekzistas en la singularo, laŭ S-ro Sikosek), kaj ili fidas, ke iam estos fina venko de Esperanto. Ankaŭ ili uzas flagon kaj himnon tiel adore kiel naciistoj.

Esperanto sen mitoj: mensogoj kaj memtrompoj en la Esperanto-informado.

Fakte, mi mem konsentas pri preskaŭ ĉio, sed nur pri la faktoj, ne pri la sinteno esprimita en la libro. Mi volas diri, ke esperantistoj erare faras tion, sed ne fuŝe (vidu tiurilate interesan artikolon de Evaristo Al mia kara instruisto en Kajeroj el la Sudo n-ro 42-a).

Ankaŭ mi opinias, ke S-ro Ziko Marko Sikosek-o erare verkis tiun ĉi libron, sed estus troe aserti, ke li fuŝas iun ajn aferon per tio. Esperanto estas, laŭ mi, tiom daŭrebla, ke ĝi postvivos certe malgraŭ la agado de tiuj esperantistoj, kies fian agadon Sikosek notigas, kaj ankaŭ ĝi postvivos tiun agadon de Sikosek mem. La subtitolo de la libro pensigas multe pri ĝi, kaj estas efika aĉetilo: Mensogoj kaj memtrompoj. Se la libro estus pli milda kaj malpli aroganta, ĝi efikus multe pli. Ni esperantistoj ne volas gajni --ĝenerale parolante-- iun ajn personan profiton el Esperanto. Multoj sentas kvazaŭ religian miron al interna ideo, al la iniciatoro kaj al la lingvo mem. Mi opinias, ke tiu miro ne speciale utilas, sed ankaŭ tute ne malutilas al disvolvo de Esperanto. Sed tio verŝajne ĝenas al sektoro de esperantistoj, kiuj, dirante, ke oni ne parolu pri fina venko, konsideras ke tiuj infanecaj sintenoj malhelpas ĝian alvenon. Ĉar se oni konsideras, ke ne necesas fina venko, kial ĝeni pri malbona informado?

Tamen la libro maljustas pri elstaraj esperantistoj estintaj kaj estantaj, kiuj, kvankam ili faris erarojn, estas tute imitindaj. Sikosek diras, ekzemple, ke:

  1. Esperanto ne estu prezentata kiel lingvo de Zamenhof. Vivanta lingvo apartenas al ĉiuj, kiuj uzas ĝin (paĝo 217). Evidente, malutilas tiuj idiotoj, kiuj parolas pri la Lingvo de Shakespeare, kiam ili vere signifas la anglan...
  2. Zamenhof ne estis lingvisto. [...] Zamenhof estis lingvistika amatoro (paĝo 223). Tio veras. Zamenhof diplomatiĝis pri medicino kaj okulkuracado, ne pri lingvistiko. Mi aldonos al la listo de tiuj bruemaj nelingvistoj la nomojn de Miguel de Cervantes kaj William Shakespeare, tute ne konitaj ĉe la universitatoj de siaj tempoj. Lingvistoj ekde ilia tempo ĝis hodiaŭ malsukcesis uzi la anglan aŭ la hispanan tiel efike kaj bele kiel tiuj du ruzuloj. Otto Jespersen estis tre altkvalita lingvisto, kiu eĉ inventis artefaritan lingvon, Novial. Oni neniam parolis ĝin. Eble ĝi estis tro lingvistika...

Aliaj malakceptindaĵoj tuŝas plifunde Esperanton mem (bizare, Sikosek uzas la vorton Esperanto, escepte de en citaĵoj, kvazaŭ ĝi ne estus propra nomo, ...): la 16-a regulo estas mito (paĝo 158); oni ne insistu pri la artefarita kvalito de Esperanto (kio malbonas pri faro arto?); Esperanto ne estas lingvo sen esceptoj (vidu pri lando kaj -io, paĝo147); mankas nuancoj al Esperanto; homoj lernas lingvon se estas avantaĝo, eĉ se ĝi estas malfacila (mi ne vidis tion, kiam mi vizitis Germanion: preskaŭ neniu povis elteni normalan konversacion kun mi en la angla, la imperia lingvo tiom utila por ĉiuj). Laŭ mi, la plej grava eraro de Ziko Marko Sikosek estas, ke li taksas Esperanton lingvo kiel iu alia, eĉ li konsideras ĝin fremda lingvo, verŝajne pretervidante, ke tiu vorto signifas alies, alilanda, senrilata al la koncerna persono. Tiu erarkonsidero generis la libron, laŭ mia opinio.

Oni diras en Hispanio, ke bona libro havas centon en sia sino, kaj tiu ĉi enhavas milon. Tamen, tio ne pruvas ĝian bonecon, sed ĝian polemikindecon. Pensigas ĝi pri niaj fundaj konceptoj rilate al Esperanto, kaj tio estas bona. La libro ŝajnas katalogon pri novaj antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto kaj ties subtenantoj. Ĝia pridiskuto meritus pli da spaco ol ni povas dediĉi nun. Mi rekomendas legi ĝin kun almenaŭ tiom da kritika sinteno, kiom la aŭtoro montris al aktiva esperantismo.


Recenzoj ~ Kajero 44 | Kajeroj | Esperanto Hispanio

Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton, 25-an de septembro de 1999 je la 16:15:55-a horo. Muziko: Giga en sol, de Silvius Leopoldo Weiss.