Neperforto kaj Esperanto


Kadre de la unua Kongreso de HALE ni aŭskultis du prelegoj. Ni prezentas ĉi tie tiun prelegon de Prezidanto de HALE, Johano Antono Kabezos Martinez.
Kabesos prelegas pri Neperforto kaj Esperanto

Gesinjoroj, dankon tial, ke vi venas al ĉi tiu prelegeto pri neperforto, civila rezisto kaj Esperanto.

Antaŭ ol mi komencas, mi volas danki la anojn kaj estraron de la Kazino de Lorko pro tio, ke ili permesis okaziĝon de la 10 Kongreso de Esperanto de la Federacio de Valensjo kaj Mursjo.

Nun, kiam oni malbondiras pri la kono de la klasika mondo ĉe studoplanoj, estas utile memorigi, ke greka aŭtoro, Aristofano, skribis en sia verko Lisistrato, ke virinoj rifuzis havi seksajn rilatojn kun siaj edzoj por ke ili ĉesu praktiki militon. Lisistrato, la heroino de tiu rakonto, sukcesis: viroj ne faris militon por fari aliajn aferojn. Tio, kion Aristofano starigis komedie, ankaŭ faris, sen legi la antikvan komediiston, irokaj virinoj en antaŭkolomba Nordameriko, kiam ili rifuzis koiti siajn edzojn militemajn, ĝis kiam ili konkeris la rajton decidi ĉu sia nacio devis militi aŭ ne. Per tio ni eniras plene en la klavon de neperforto: bezono kunlabori por konservi funkciadon de esencaj taskoj de socio.

Registaroj bezonas popolojn multe pli ol popoloj registarojn, kaj el tiu konsidero ni povas alproksimiĝi al la difino pri civila rifuzo, kiel proponite de Miĥaelo Randle en sia libro Civila Rifuzo, konceptita kiel metodo de politika batalo kolektiva, bazita sur funda ideo, ke registaroj dependas esence de kunlaboro, aŭ almenaŭ, de obeo de plimulto de la loĝantaro kaj lojaleco de militistoj, policanoj, de servoj pri civilaj sekurecoj, kaj de ĝiaj partianoj. Miĥaelo Randle mem signalas du trajtojn de rifuzo civila: la unua temas pri kolektiva agado, kaj la dua evitas ĉiun sisteman apelacion al perforto. Li inkluzivas, ankaŭ, la tiel nomatan agon neperfortan ene de civila rifuzo. Ĉi tiu inkluzivas agojn pri rezisto individua, kiel ekzemple konscian obĵeton.

Tial post difino de neperforto kiel kolektiva ago kiu evitas iun ajn apelacion al perforto kaj kiu komplementiĝas per ago neperforta kiel ago individua, ni povas demandi al ni pri kian efikon havas la elekto neperforta. Neperforto ne estas panaceo (ĉionkuracilo), ĝi ne solvas ĉiun problemon starigatan al socio, sed ĝi ne pligravigas ilin, male al la elekto perforta. Neperforto estas produkto de civilizo eŭropa, kvankam ĝia plej karisma homo estas la bharata Mahatma Gandhi. Sed ni ne forgesu, ke li studis en la prestiĝa angla universitato de Oksfordo, kaj tial li ricevis eŭropan intelektan edukadon.

Mi citos kelkajn ekzemplojn pri eŭropa intelekta alporto al neperforto:

Ĉe Antigono, verko de malnova greka aŭtoro Sofoklo, ni vidas, ke la heroino defias la ordon de Reĝo Kreono pri neentombigo de ŝia frato Poliniko. La krimo de Poliniko estis gvidi fremdan armeon kontraŭ sia ŝtatcivito, Tebas. Antigono stariĝis kiel defendanto de la devo de obeo al propra konscienco. Kontraŭ leĝo de devo, Antigono kontraŭagas leĝo de konscienco. Oni ne devas malplivalorigi tiun alporton de Sofoklo, ĉar la teatro havis en la klasika mondo rolon de edukado intelekta kaj politika de civitano de ŝtato-civito greka, kiel ĵurnalisto kaj historiisto itala Indro Montanelli rimarkas ĝin en sia Historio de grekoj.

La alporton de malobeemo sekvis la kristanoj, kiam ili starigis duoblan kriterion: unuflanke, oni devas obei civilan aŭtoritaton, sed aliflanke, kristano devas malobei leĝojn konsideratajn pekigajn. Sankta Tomaso de Akino, influita de tradukoj faritaj en tia Hispanio de la tri kulturoj pri intelektuloj de la mondo grekolatina, defendas doktrinon pri natura leĝo bazita sur racieco kaj komuna bono por kiu oni devas pritaksi ĉiun leĝon faritan de homo: kune kun ideo pri racia natura leĝo, Tomaso de Akino subtenas la ideon pri civila malobeemo, kaj en ekstremaj kazoj, eĉ perfortan agon kiam registoj alvenis al povo per perforto aŭ koruptado.

La dua granda intelekta movado de nia civilizacio, Renesanco, alportis mane de Mirandolo la koncepton pri homa digno al individua konscienco kaj renaskiĝo de la Klasika Mondo. Ankaŭ dum Renesanco, Kalvino, la kreinto de kalvinismo _ kiun en Anglio oni nomis puritanismo kaj en Francio hugonotismo _ insistis pri la devo obei civilan aŭtoritaton, sed li agnoskis, ke oni povas rezisti legitime kontraŭ malpia registo. Tio estas kristana tradicio.

En la 17-a jarcenta Anglujo okazis historia ago, same kiel antaŭe en tia Hispanio de Karlo la 1-a kaj tia Francio de Ludoviko la 16-a: ribelo de popolo kontraŭ reĝa klopodo starigi absolutisman ŝtaton, kiel oni jam faris en la cetera Eŭropo. Sed malsame de la hispana kaj franca kazoj, la popolo sukcesis en Anglio kaj senkapigis sian reĝon, Karlon la 1-an.

Defendanto de la Angla Revolucio, Ĝon Loke (John Locke) justigis senoficigon de la monarĥo, dirante, ke li estis nek protektanta liberecon, nek propraĵon, nek la vivon de siaj subuloj, kaj pro tio, ke li ne protektis tiujn individuajn rajtojn, homo havis devon malobei la reĝon. Alia anglo, Ŭiljam Godŭin (William Godwin) defendis, ke por malstarigi maljustan registaron sufiĉas nei obeon al ĝi: se oni ne obeas, la meĥanismo, sur kiu maljusta rego apogas sin, kolapsas: anstataŭigo de libereco kaj perforta subteno.

Usonano Henri Davido Soro (Henry David Thoreau) aŭtoris en la jaro kiam naskiĝis Zamenhof, 1859, eseon pri malobeemo civila, kiu devenis klasikon ene de literaturo pri malobeemo. Ĝia titolo estas Pri civila malobeemo (originale On Civil Disobedience), kaj ĉe ni oni tradukis kiel Resistencia al gobierno civil (rezisto al civila rego). Soro defendas civilan malobeemon selektitan laŭ konscienco: mi ja scias, ke se mil homoj, aŭ cent, aŭ dek, kies nomon mi povus mencii, eĉ se unu honesta homo de ĉi tiu ŝtato de Masaĉusets, ne plu havante sklavojn, decidu fakte apartigi sian kunpartoprenon kaj oni enfermigu lin pro tio en gubernan malliberejon, ĝi iĝus la abolicio de sklaveco en Nordameriko. Soro rifuzis pagi kapan imposton (individua imposto), argumentinte, ke ĝi subtenas sklavecon kaj maljustan militon kontraŭ Meksiko.

Antaŭ kelkaj jaroj, diras Soro, ŝtato postulis al mi nome de la eklezio pagi Soro, Henry David Thoreau certan kvanton por subteni pastron, kies oficon miaj patro kutimis ĉeesti, kvankam ne mi. Pagu, oni diris al mi, aŭ vi estos enkarcerigata. Sed bedaŭrinde alia persono decidis pagi anstataŭ mi. Mi ne vidis kial instruisto devas kontribui per sia imposto la subtenon de la pastro, kaj ne la pastro al tiu de la instruisto. Kaj eĉ mi ne estis ŝtata instruisto kaj mi subtenis min per popola subskribo. Mi ne vidis kial al lernejo mankis rajto ricevi imposton ŝtatan, dum eklezio ja havis ĝin. Ĉiel, antaŭ postulo de urbkonsilantoj, mi akceptis redakti deklaracion je tiuj terminoj: sciu ĉiuj per ĉi tio, ke mi, Henri Soro ne volas esti konsiderata ano de iu ajn socio laŭleĝe starigata en kiu mi ne enskribis mi mem. Mi donis ĝin al pedelo kaj li havas ĝin. La ŝtato, sciante tiel, ke mi ne volas esti konsiderata ano de la eklezio, neniam postulis tiun imposton al mi, kvankam ĝi postulis al mi tiun solan fojon. Se mi sciintus tiam kiel nomi ilin, mi forstrekus mian nomon de ĉiu socio al kiu mi neniam aliĝis, sed mi ne sciis kie trovi la kompletan liston.

Soro estas la iniciatoro pri la obĵeto fiska, kaj li estis influita de la verko de La Boetjo Pri volonta servuteco. La verko de Soro influis Tolstojon, kiu defendis individuojn, kiuj agis senrigarde al sekvoj de siaj agoj. Aliflanke, ne perforto laŭ Tolstojo estas religia vidpunkto defendanta la kristanan doktrinon, kaj laste li komprenis pri la povo de publika opinio. Tiel, li defendis sukcese la plendon de pacisma sekto kristana, kaj deklarante favore al ili, oni permesis al ili elmigri amase al Kanado.

Kaj Soro kaj Tolstojo influis Mahatman Gandion, eĉ pli, tiuj du lastaj interrilatis perkoresponde. La grava alporto de Gandio estis satyagraha. En Bharato ne estis ekvivalenta vorto al rezisto paca. Pro tio, li elpensis la vorton satyagraha en 1907 kiel ekvivalenta vorto en ĉiuj lingvoj parolataj en Bharato. Aliflanke, Gandhio substrekis transformi pacan reziston en konverton de kontraŭulo baze de la propra volonta sufero kaj rifuzo pro principo pri ciu apelacio al perforto. El tio venas, ke la vorto satyagraha estas sinonimo de neperforto kaj sufero volonta celante konverti la kontraŭulon.

Kiam Gandio klarigis pri modoj de funkciado de satyagraha, li emfazis la impakton moralan kaj psikologian de volonta sufero sur la kontraŭulo kaj li insistis pri dependo de registaroj de kunlaborado fare de popolo kaj vundebleco de aŭtoritato kontraŭ nekunlaborado daŭranta. Gandia penso ankaŭ faris pluan alporton: diferenco inter devoj moralaj altruditaj al tiuj, kiuj akceptis plene doktrinon pri ahimsa (neperforto) kaj ankaŭ al tiuj, kiuj ne akceptas ilin. Tiuj unuaj neniam devis apelacii al perforto, sed ili devus preti ankaŭ doni sian vivon se venas la okazon oponi sin al maljusteco. La lastaj ne nur havis rajton uzi perforton en ekstremaj cirkonstancoj, sed ili ankaŭ devis fari tion, kondiĉe ke ili ankaŭ pretas adopti neperfortajn metodojn.

Ni konsideru la 20-an jarcenton, eble la plej konfliktan jarcenton en la homa historio. Ni centriĝos en Eŭropo por vidi kiom efikas neperforto:

En 1905 en Rusujo estis granda kvanto da manifestacioj. Por subpremi ilin, la registaro uzis perforton dum la tiel nomita ruĝa dimanĉo ĉar la urbo Sankta Peterburgo tinktoriĝis ruĝe per la pafoj de la cara polico. Manifestantoj ne uzis perforton kaj rezulto estis, ke la aŭtokrata registaro de Rusujo bezonis permesi la ekzistadon de parlamento aŭ Duma. Se manifestantoj respondintus perforte al policaj pafoj, la estraro povus justigi morale sian neon al malfermo de parlamento.

Juna Tolstojo

En 1914 la ĉefaj laboristaj aroj de Eŭropo antaŭvidis danĝeron pri eŭropa milito grandskale, kaj por eviti ĝin ili lanĉis konsignon pri ne aliĝo al la naciaj armeoj. En julio de 1914 komencis la milito, kaj la aliĝintoj al grandaj organizaĵoj de laboristoj estis la unuaj aliĝi al la koncernaj armeoj kaj la sekvo estis buĉado, kiu daŭris 4 jarojn. Se ili obĵetintus, la milito daŭrintus malmulte da tempo ĉar neniu registaro eltenas militon kun societo dividita.

La Duan Mondmiliton karakterizis scienca uzo de perforto kaj aplikado de kriterio pri planado industria por morto. Tamen, naziistoj malsukcesis nur kiam estis neperfortaj respondoj de la popolo. Sir Basil Liddlehart, strategiisto kaj oficiro de la brita armeo enketis post la 2-a Milito Monda pri strategio de la germana armeo. La germanaj generaloj deklaris, ke ili ne kapablis alfronti civilan reziston bazitan sur neperforto. Ilia fako estis perforto kaj ilin oni kapabligis alfronti kontraŭulojn, kiuj uzas perfortajn metodojn. Sed aliaj manieroj rezisti perdigis ilin, ĉefe pro subtila kaj sekreta trajtoj de tiuj metodoj uzataj. Ili komfortiĝis kiam rezisto uzis perforton, kaj kiam la perfortaj kaj neperfortaj metodoj kuniĝis, ĉar tiam faciliĝis la tasko apliki durajn rimedojn subpremi tiujn du rezistojn samtempe. Ni ne forgesu du allogajn faktojn kiuj okazis dum la 2-a Mondmilito:

1 En Norvegujo 43 organizaĵoj kiuj totalis 750 000 anojn starigis organizan komitaton por kontraŭi tiun provon de Kinsling (Quinsling) meti iun ajn el ili sub nazian regadon. En 1942 instruistoj sukcese defiis provon enkonduki doktrinon naziisman en lernejojn, kio kaŭzis, ke Kinsling forlasis sian klopodon starigi en Norvegujo ŝtaton korporativan.

2 En Danio la decido de la Reĝo porti la stelon de Davido, deviga insigno por ĉiuj judoj, evitis persekuton fare de naziistoj, kaj tiu ago ebligis, ke oni kontrabande eksterlandigis en Svedion 95 pocenton da norvega judaro.

Sed tio, kio restas ĉe kolektiva menso de eŭropaj popoloj, estas la Praga Printempo. Post elekto de Aleksandro Dubĉek' kiel sekretario de la komunisma partio en januaro de 1968, tiu lando brakpremis programon pri reformoj ekonomiaj kaj politikaj, kiuj celis konstrui socialismon kun homisma vizaĝo. Tiuj reformoj inkluziviĝis ĉe Programo pri Agado, kiun oni aprobis en aprilo de 1968. La du plej danĝeraj flankoj de tiu programo, laŭ sovetoj kaj kelkaj gvidantoj de la Pakto de Varsovio, estis reorientiĝo de komerco al Okcidento (al Germanio aparte), kiel parto de pakedo de reformoj ekonomiaj kaj virtuala Aleksandro Dubcek nuligo de cenzuro, kiel parto de politikaj reformoj.

Dum la someraj monatoj estis konversacioj inter Dubĉek kaj sovetaj gvidantoj. Subite, la nokton de la 20-a de aŭgusto, 400 000 soldatoj de Sovetunio, Polujo, Hungarujo kaj Orienta Germanujo invadis la landon. Sovetoj esperis, ke oni rapide nomigu marionetan registaron, sed tio fiaskis, kaj la Presidium, tio estas, la ĉeĥoslovaka registaro, elsendis komunikon, kiu kondamnis la invadon. Ili petis la popolon, ke oni trankviliĝu kaj ke oni ne rezistu la eksterlandajn fortojn en sia progreso en la landon. Popolaj protestoj komencis: aldone al sidiĝo antaŭ la tankoj, studentoj kaj junuloj, kiuj lernis la rusan en lernejo kaj universitato, ekparolis al surprizataj rusaj soldatoj, troŝarĝante ilin da argumentoj kaj defiante ilin trovi iun ajn pruvon pri kontraŭrevolucio. Post kelkaj tagoj sovetaj militaŭtoritatoj devis anstataŭi siajn soldatojn, ĉar ili estis morale venkitaj. La Praga Printempo estis venkata kiam ĉeĥaj gvidantoj vojaĝis al Moskvo por trovi eliron al invado. Sovetoj diris, ke se ili rifuzus akcepti rusajn postulojn, ili ne nur kompromitus siajn proprajn vivojn kaj liberecon, sed ili riskus, ke ega bano sanga estu en Ĉeĥoslovakio. Poste oni montris al ili torturilojn kaj la delegacio mem komprenis, ke ili estos torturataj kaj mortpafataj. Neperforto ne evitis, ke Ĉeĥoslovakio estu okupata dum kelkaj jaroj de la armeo de la Pakto de Varsovio, sed la kosto por landoj de la reala socialismo estis granda: unuflanke, ĝi devigis komunismajn partiojn de okcidentaj landoj kondamni la invadon, kaj alifanke ĝi nuligis ĉian moralan aŭtoritaton por provi novajn invadojn. Tiel, ni povas kompreni ke Gorbaĉov, iniciatoro de glastnost kaj pereŝtrojka, al peto, ke li evitu la disiĝon de komunismo en Polujo, respondis jene: kion vi volas, ke ni faru, sendi denove tankojn, kiel en 1968 en Pragon?

Ni ne forgesu, ke reĝimoj komunismaj kiel tiu pola aŭ orientgermana kun sia muro hontiga falis pace pro premoj el manifestacioj petante politikajn reformojn, escepte de en Romanio.

Laste, mi ŝatus mencii tri faktojn:

1 En Polujo kiam la pionira movado Solidareco komencis agi, poloj konstatis, ke kiam la laboristoj eliris en manifestacio paca, polico atakis ilin. Sekve, laboristoj de Gdansk ne eliris la ŝipejon, sed ili sidis sur la korto. La polico, surprizata, ne atakis ilin.

2 En Litovujo, dum la procezo rehavi sian sendependecon, gvidantoj studis taktikojn pri rezisto neperforta okaze de soveta invado.

3 En 1991 Gorbaĉov _ suferis puĉon: en moskva Ruĝa Placo centoj da manifestaciantoj metis sin antaŭ la tankoj, haltigante la puĉan agon.

Tamen, ankoraŭ ni ne pritraktis la problemon pri subpremado, kiu estas la plej grava problemo pri neperforto. Ni ŝatus, ke ĝi eviteblas, sed tio dependas de registaroj, kvankam la dispono mem elteni tiujn penojn kaj suferojn kaj tamen daŭrigi la aferon povas enhavi povegan impakton. Krome, subpremado povas turni sin kontraŭ tiu, kiu ekzercas ĝin.

Subpremado kunportas kostojn politikajn al tiu flanko, kiu faras ĝin. Tial registaroj pripensas ĝiajn sekvojn, sed kelkfoje ili decidas favore al ĝi, kiel en 1989, kiam ĥinaj aŭtoritatoj decidis ataki la Placon de Tianamenn. Je aliaj kazoj, registaroj havas nek la moralan nek la fizikan fortojn por ekzerci ĝin. Tiu estis la kazo de Erik Honeker, gvidanto de Orientgermanio, al kiu mankis apogo de Miĥajl _ Gorbaĉov _ kaj de sufiĉe granda nombro de sia propra partio por adopti subpremadan agon kontraŭ manifestacioj amasaj en Dresdeno kaj Berlino.

Povas esti periodoj de ekstrema subpremo kaj pro tio ĉiu malkaŝa konflikto iĝas katastrofo, sed je tiuj okazoj kelkaj simbolaj agoj, kiel porti insignojn, kanti naciaĵojn aŭ ekzerci naciajn tradiciojn, povas kontribui konservi viva kulturon rezistan. Mahatma Gandio

Kontraŭ subpremado, plej korodige estas uzo de humoro kiel armilo.

La sukcesoj de la povo de la popolo en la jarcento 20-a eŭropa pruvas, ke eĉ reĝimoj kiuj ŝajne ne eblis moviĝi, ekscepte de per milito, povas esti vundataj de povo de neperforto.

Kaj por fini mian prelegon, mi devas referenci al Esperanto, kaj vi certe demandos al vi: kia estas la rilato inter neperforto kaj Esperanto? Ĉia, ĉar la bazo de Esperanto kuŝas sur tavolo de neperforto, kiu konsistas el nia neo praktiki la lingvon imperian, kaj tial ni rifuzas kunlabori, kaj tio estas rilatpunkto al neperforto. Alia kialo estas, ke ni volas esperantigi la anglojn mem!

Dum la jarcentoj 16-a kaj 17-a la ĉefa lingvo monda estis la hispana, dum la franca ĉefrolis la jarcentojn 18-an kaj 19-an. Se veras tiu historia teorio pri Apogeo de Imperioj, laŭ kiu la monda povo translokiĝas el Oriento al Okcidento, la povo nune havata de Usono transiros al Japanio la venontan jarcenton. Pro tio, tiuj homoj, kiuj penas nun lerni la anglan por helpi sin trovi laborpostenon, post kelkaj jaroj ili devos lerni la japanan, kaj se scienco kaj genetiko ebligus nin vivi ducent jarojn, ni povus vidi, ke tiuj personoj je la fino de la 21-a jarcento devus lerni la ĥinan lingvon, ĉar Ĥinio kuŝas okcidenten el Japanio.

Fronte al tiu situacio ni proponas Esperanton kiel idiomon logikan kaj simplan.

Se Esperanto sukcesis postvivi dum pli ol cent jaroj, tio estas certe pro tio, ke ĝi havas la neperfortan trajton. Hitler persekutis Esperanton ĉar ĝin kreis judo, kaj sia konstraŭulo, Stalin, ankaŭ persekutis ĝin ĉar li konsideris, ke estas danĝere por la ŝtato, ke homoj parolu lingvon, kiun li ne povis kontroli. Kelkajn jarojn poste oni malfermis la esperanto-klubojn de Sovetunio, kaj same okazintus en Hitlerio, se ĝi estus vivinta plilonge.

Ĉe okcidentaj demokratioj ankaŭ Esperanto postvivis la falon de la franca el sia piedestalo kiel ĉeflingvo, malgraŭ la subteno de la franca registaro. Kaj tio eblis ĉar ni esperantistoj, per kolektiva neperforta ago, rifuzas kunlabori praktiki la regantan lingvon.

Ni ne kritikas aŭ batalas kontraŭ la angla lingvo nun, kaj ankaŭ ni ne kritikos aŭ batalos kontraŭ la japana lingvo post kelkaj jaroj, kiam ĝi ĉefrolos: ni simple rifuzas kaj rifuzos kunlabori.

Koran dankon.


Kajero 45 ~ Kajeroj ~ Kurso de Esperanto ~ Esperanto Hispanio
Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon 8-an de januaro de 2000.