Intervjuo al Ivo Pejrot, Prezidanto de SAT

Ivo Pejrot', Prezidanto de SAT

Kiam kaj kial vi esperantistiĝis?

Mi esperantistiĝis en 1950, preskaŭ antaŭ duonjarcento, kiam mi estis liceano en la antaŭlasta klaso, ĉar dum tiu tempo en Francio la Abituriento okazis sur du diversaj jaroj, do mi esperantistiĝis dum la jaro kiu estis antaŭ la unua abituriento, do tiutempe mi estis 16-jaraĝa.

Kiun jaron vi iĝis membro de SAT, kaj kiel?

Kiam mi kontaktis la Esperanto- Movadon mi estis tre juna, kaj mi estis membro de la junulargastejo movada, kiu estis tre vigla en Francio, kun multaj junuloj kiuj mastrumis siajn proprajn feriojn, kaj tiel plu, kaj en tiu medio ni havis ĉiujn malvirtojn (vivis trockistoj, komunistoj, anarkiistoj, kooperativanoj, esperantistoj..., do multaj diversaj tendencoj de la laborista movado ĝenerale, kaj la grupo, kiun mi aliĝis unue estis grupo kiu estis de SAT-amikaro kaj de SAT, kaj dum tiu momento mi aliĝis al SAT pro amikeco, ni diru. Sed ankaŭ ĉar la movado tre plaĉis al mi. Ankaŭ post kelkaj monatoj mia profesoro, kiu estis masonisto, estis tre honesta persono, kaj li diris al ĉiuj kursanoj: ekzistas SAT-amikaro, ekzistas SAT, sed ekzistas ankaŭ aliaj organizoj, kaj li montris al ni multege da diversaj gazetoj, kaj li klarigis rezume la vivon kaj ekziston de praktike ĉiuj esperantaj asocioj, por ke ni povu mem elekti tute plenkonscie posedinte ĉiun necesan informon. En 1952, jam 18-jaraĝa, mi finis la licean periodon de mia vivo, mi partoprenis mian unuan SAT-kongreson en Duseldorfo, kaj la postan jaron mi ĉeestis la Universalan Kongreson organizita de UEA en Zagrebo, kaj eĉ unu jaron poste mi estis en la kongreso de UEA en Nederlando. Tiel, oni provizis al mi sufiĉe da kono pri multaj asocioj esperantistaj, kaj kvankam mi neniam diris aŭ pensis kontraŭ iu ajn el ili, mi devis kompreneble elekti inter ili, kaj SAT kaj SAT-amikaro estis plej proksimaj al miaj personaj pripensaj ideoj.

Laŭ Sennaciulo estas redukto en la perdo de la rimedoj de SAT. Kio estas la kaŭzo, laŭ vi?

SAT akiras monon per du aŭ tri manieroj: la unua kaj plej simpla fonto estas la kotizoj; la dua fonto estas la donacoj, ĉar maljunaj kamaradoj akumulas iom da mono kaj donas sufiĉe gravajn sumojn al SAT. La tria fonto estas la vendo de la fama vortaro PIV, ĉar ĝi estas la sola kiun uzas la Esperanto komunumo, kaj ĝi estas tre valora, kaj ni tre fieras pri tio. Ni vendas sufiĉe multekoste kaj tiel ni gajnas iom da mono.Tiu la tria fundfonto ne malgrandiĝis: ni vendas regule 1300, 1500 ekzemplerojn de Sennaciulo ĉiujare. Pri la donacoj ni ne povas plendi ankaŭ ĉar regule malavaraj kamaradoj kontribuas al la financoj. Sed pli kaj pli SAT perdas siajn membrojn, do perdas kotizojn, kaj interalie nun la duono de la membroj de SAT vivas en orientaj landoj. Tie la laboristaro vivas mizere, kaj do ili pagas minimuman, simbolan kotizon, kaj tiuj membroj kostas monon al SAT, ĉar iliaj kotizoj ne kovras la koston de la afranko por sendi al ili la revuon. Sed SAT decidis, pro solidareco, daŭre sendi al ĉiuj la gazeton eĉ se ili ne havas monon, kaj do, aldone al tio, ke la nombro de membroj konstante regresas, ni havas konstantan deficiton, kaj ni povas vivi ĉar estas kelkaj kamaradoj kiuj donas multege da mono.

Dum kiom da jaroj povas SAT elteni perdojn?

Dum la kongreso ni tion bildigis. Ankaŭ mi dirus, ke dum tri jaroj maksimume, kun la sama sistemo: tio estas, ke nuntempe la plej grava sumo, kiun ni elspezas, estas la salajro de nia dungito, Kreŝo. Ni ne maldungos lin, kompreneble, sed li iam atingos la aĝon de emerito, kaj do ni ne plu pagos salajron al li. Sed, laŭ mi SAT povos verŝajne vivi ankaŭ vivi longe per alia stilo, per alia maniero, kiu estas ke ĉiuj taskoj: redaktado, ekspedado, adminstrado, kaj tiel plu, ĉiuj taskoj estu farataj nur de bonvolemuloj. Tiel, do, se ni trovas kamaradojn kapablajn kaj bonvolemajn, ni povos daŭre vivi!

Ĉu SAT estas ankoraŭ tia, kia Lanti fondis ĝin, laŭ vi?

[Ivo ridas] Nu, mi naskiĝis multege da jaroj post tiam, do mi nur havas hipotezon pri tio. Laŭ mi, jes, pri kelkaj punktoj. Pri aliaj, ne. Pri la Statuto, krom detaletoj, ĝi ne ŝanĝiĝis. La celo mem de SAT, tio estas, ke ĝi estas kleriga asocio, ankaŭ ne ŝanĝiĝis. Tio, kio ŝanĝiĝis estas, ke la membraro ne estas tiel multnombra, kaj ankaŭ ŝanĝiĝis la fakto, ke ni ne plu vivas en la sama mondo. La mondo de la epoko de Lanti ĝis la Dua Mondmilito, eĉ ĝis la falo de la Muro de Berlino, estis ke ni vivis en mondo dividita en du partoj. Tio estas ankaŭ malvera, ĉar ĉiuj forgesas ke ankaŭ ekzistas Ĉinio, Vietnamo, kaj Nordkoreio, kiuj estas ankaŭ bolŝevikaj. Sed videble tiu bloko ne aktivas eksterlande: praktike vivas sur si mem.

Lanti

Sed dum la periodo de Lanti kaj postaj jaroj, estis dividita en du partoj kaj la esperantistoj kaj la satanoj devis sindetermini rilate tiun dividon inter du mondoj. Sen la Muro de Berlino la mondo ne plu estas tiel. Tial, same kiel maldekstraj partioj ni devas reĝustigi niajn punktojn por daŭre antaŭeniri sur la vojo de socialismo kaj se ni vidas nun niajn malfacilaĵojn, ne nur en SAT, sed en la maldekstrularo, estas ke kiam ĉi tie ni estas nuntempe, ni sidas en unu el la eks-sovetiaj landoj, tiam oni parolas pri socialismo al iu ajn, tuj en la menso de tiu, kiu aŭskultas, tio referencas al tiu abomena reĝimo, kiu estis tie longe. Do pro tio estas ege malfacile konvinki niajn nuntempajn individuojn kiuj estas ĉirkaŭ ni, pri tio, ke la socialismo povas esti idealo daŭre vivanta, daŭre valora, ĉar tro postrestas en la spiritoj, la memoro pri kio dum 57 jaroj regis la komunismo, la vulgara stalinismo.

Ĉu vi opinias, ke la spirito de SAT estas anarĥia en sia vera senco, aŭ alia: sociisma, aŭ kia?

Eĉ mi povis respondi iom diplomate, ke anarĥio en sia vera senco, mi ne kuraĝus difini tion. Sed mi respondos en pluraj facetoj.

Se ni aludas al la anarĥiista movado organizita, kiu ekzistas en diversaj organizoj tra la mondo, ĉu anarĥiistaj, ĉu anarĥosindikatistaj, SAT estas proksima de tiuj organizoj, sed ĝi ne sindeterminas kiel anarĥiista. Kaj la anarĥiistoj, kiuj estas membroj de SAT estas sufiĉe multnombraj. En SAT estas nur SATanaoj. Ili ne kaŝas siajn opiniojn, eĉ vi scias, ke estas liberecana frakcio kun bulteno, kun eldonoj de tempo al tempo.

Due, pri la funkciado de SAT, ĝi vivas daŭre sur la tiel nomata demokrata sistemo. En niaj kunvenoj ni uzas la metodon de la klasikaj parlamentoj: plimulto, malplimulto, ktp. Kaj tio estas malsimila al la funkciado de multaj anarĥiistaj asocioj, kie oni serĉas unuanimecon. Oni serĉas kune la plej bonan solvon, por ne voĉdoni, ĉar tio havas sencon. Hieraŭ ni partoprenis alian forumon de alia organizo kiu, paralele al nia kongreso, kongresis en la sama loko kiel ni, kaj pri iu teksto baza, kiu estis ellaborita, ili havis tre bonan metodon: kiam pri temo estis du opinioj, en la teksto oni metis la du opiniojn. Tiu indikas, ke ne estas la plejmulto kiu pravas, sed ke pri grava problemo estas diversaj opinioj.

SAT

Pri nia lasta demando, kiu tute ne rilatas al SAT, sed al la politiko de la hispana CNT dum la revolucia periodo, oni riproĉas, ke CNT havis kvar ministrojn, sed oni debatis multe ĉu havi aŭ ne ministrojn. Estis dure, kaj finfine oni agnoskis, ke estis du frakcioj kiuj volis kaj du aliaj frakcioj, kiuj ne volis tion.

Futuraj planoj de SAT.

Dum la restantaj kunsidoj ni diskutos pri futura agado. Ni lasos respondon. Gvidrezoluzioj estos tiaj pluraj. Tiel funkcias SAT.

Kajero 46 ~ Kajeroj ~ Kurso de Esperanto ~ Esperanto Hispanio

Muziko:Tria variaĵo pri temo, komponita de Giulio Regondi antaŭ 100 jaroj.
Kreita de Jesuo de las Heras la mardon 27-an de junio de 2000 je la 14:02:06 horo.