Ĉu Esperanta retaĵo inter indiĝenaj popoloj?

Katalin Smidéliusz instruas

Eĉ multkulturema Nederlandano ĝenus klopodante precizigi la loĝlokon de la sekvaj popoloj: Tlingit, Ŝor, Mapuĉe, Brunka, Masai, Dajak, Lumbe, Papuoj, Majaoj. Ja, ili vivas respektive en Alasko, Siberio, Ĉilio, Kostariko, Kenjo, Malajzio, Usono, Nov-Gvineo kaj Gvatemalo. Ĉiuj apartenas al la indiĝenaj popoloj, kiuj internacie en nenia maniero povas valorigi siajn rajtojn. Inter la nacioj por tiuj ne estas ejo. En 1945 Unuiĝintaj Nacioj estis fondataj, kies fonda akto sin apogas sur la nacio kiel jura persono kaj ne rekonas la diversecon de popoloj ene de unu nacio. Tiu difekto - postkonsidere - havadis multajn jurajn kaj faktajn konsekvencojn malavantaĝajn por la decidrajteco pri propraj aferoj kaj por la memkonservado de indiĝenaj popoloj. En diversaj manieroj oni provas en la lastaj jaroj adaptiĝi al tiu diverseco. Tiel funkcias ekde 1995 la «Internacia Jardeko por la Indiĝenaj Popoloj» de Unuiĝintaj Nacioj. Veriĝas, ke la regreso de iliaj kulturo, lingvo, ekonomia memsubtenado kaj natura medio firme daŭras sub la premado de kapitalismaj interesoj. Tiuj interesoj ofte estas subtenataj ankaŭ de la publikaj oficistoj de la landoj, al kiuj tiuj popoloj apartenas. Kiam la Kostarikano Jose Carlos Morales, membrante la Konsultan Grupon de la Jardeko, antaŭ du jaroj renkontis la direktorinon de la Nederlanda lingva institucio «Narwal», li deklaris, ke la plej granda problemo de sia popolo estas la komunikado eksteren. Tiu ovo estis kara (proverbo: Ovo estas kara, kiam venas Pasko) por la esperantula direkcio kaj ili elpensis planon por rimedi la izolitecon de la indiĝenaj popoloj. Tiu izoliteco povas esti duobla: al la aŭtoritatoj de sia lando, ĉar ili ne sufiĉe regas la nacian lingvon kaj al aliaj indiĝenaj popoloj en la mondo, ĉar tiuj uzas lingvojn malsamajn naciajn. Tamen granda nombro da indiĝenaj popoloj klopodas starigi internacian retaĵon, kiu devas helpi haltigi la neniigajn procezojn. Ili konscias pri la fakto, ke pli intensa interŝanĝo de konoj kaj spertoj helpas al la disvastigado de kreivaj kaj efektivaj alternativoj. La malesto de komuna lingvo kaj la limigita aliro al modernaj komunikiloj grande malhelpas ilin. La plano adoptis la nomon «Indiĝenaj dialogoj». Ĝi enhavas por 1999 du kursojn pri Esperanto por kontaktpersonoj de indiĝenpopolaj organizacioj. La unua kurso kun dudek unu partoprenantoj okazis dum la unuaj tri semajnoj de septembro. Dum la unuaj du semajnoj ili estas trejnataj legi kaj skribi (la parolado estas nur kromcelo) Esperanton. Sed altkvalita komunikado pere de Esperanto ne sufiĉas! Por maksimume profiti la uzadon de Esperanto kontraŭ malaltaj kostoj la partoprenantoj ankaŭ devus lerni - efektive utiligi retpoŝton kaj fakson - enkonduki la utiligon de ambaŭ teĥnikoj ene de siaj organizoj. Do post du semajnoj, kiam la komunikado estas ebligita, la enteno de la instruado direktiĝis al la regado de la komputilo kaj la aliro kaj uzado de Interreto.

Je la fino de la unua semajno la kursantoj ĝuis komunan esploradon tra la Wassenaaraj dunoj. Mi havis la plezuron ĉeesti kiel tradukanto elnederlanda, ĉar kompreneble la elpaŝo ne nur intencis konatigi la kursanojn kun la restaĵoj de la Nederlanda naturpejzaĝo. Ĝi estus ankaŭ elprovo ĉu ili povus interkompreniĝi kun Nederlandaj esperantoj. Dum tiu tago mi parolis kun tri el la dudek unu partoprenantoj. (La kursantaro konsistas el du enloĝantoj de Nov-Gvineo, kvin membroj de Rusiaj minoritatoj, unu nord-amerika indiano, ses latin-amerikaj indianoj, unu berbero el Maroko, du enloĝantoj de Ruando kaj du de Burkina-Faso, du bharatanoj.)

La unua intervjuo estis kun Fati, 26-jara virino de la tribo Tuarega. Tri milionoj kaj duono da tuaregoj dise loĝas en kvin landoj: Burkina-Faso, Malio, Niĝerlando (ne intermiksenda kun Niĝerio), Alĝerio kaj Libio kaj partoprenas la saman kulturojn kaj lingvojn. En ĉiu lando ili konsistigas po minoritato (malpli ol 10%, escepte de Niĝerlando). La organizacio, por kiu Fati klopodas en ŝia libera tempo, laboras ekde 1997 por la alfabetigado, klerigado kaj faka instruado de la nomadinoj. 90% el ili ne povas legi kaj skribi. La kulturo de la tuaregoj estas grave minacata, inter alie ĉar la respektivaj registaroj ne permesas kontaktojn kun tuaregaj organizacioj trans la bordo. Fati plene fidas, ke la korespondado per elektronika poŝto en Esperanto prosperos. Ĉiukaze Internet ebligos al ili kontakti senĝene parencajn organizaciojn tuaregajn en la najbaraj landoj.

Raymond Sensmeier estas usona indiano el Yakutat, Alasko. Li estas deputito de la popolo _ Tlingit _ , unu de la ses Indianaj popoloj en Alasko. Lia tribo nombras 22 000 homojn. La indiĝenaj popoloj en Alasko estas minacataj de la oleborado, la arbarsegado kaj la sportfiŝkaptado. La kulturo de ĉi-tiuj indianoj pereus, se ili komplete dependiĝus de la moderna monekonomio. Por sia kultura kaj socia postvivado ili devos povi je difinitaj periodoj subteni sin per la ĉasado de alkoj, rangiferoj, fokoj kaj per fiŝkaptado. Problemas, ke la indianaj vilaĝoj pro leĝo de la jaro 1971 asigniĝis multe tro limigitan ĉasterenon. Vilaĝo de 600 enloĝantoj ekz. ricevas nur 9200 hektarojn. Kompreneble ĉi-tiu terenasignado estas direktita por doni liberan agpovon al la grandaj oleboraj kaj arbarsegaj kompanioj en la lando. Neprimireble la pormedia movado estas signifa aliancano de la indianoj. Raymond ire-returne dum dudek jaroj prezidis _ Alaskan Native Brotherhood and Sisterhood _ (Gefrata Kongregacio de Indiĝenaj Alaskanoj). Kiel tia li faris prelegojn en la Universitato de Alasko, en Virginia Beach okaze de la tie pasinta Saniga Konferenco pri Patrino Tero kaj ĉe la Universitato de Kopenhago.

Pli poste en la tago, dum la pikniko sur la Scheveninga strando mi parolas kun Olga Torres Ortiz el Kostariko. Olga estas librotenistino kaj administra asistantino de _ Asociación Regional Aborigen (= indiĝena) del (regiono:) DIKES _ . Ĉi-tiu organizacio alstrebas la disvolviĝon kaj aŭtonomion de la indiĝenaj popoloj en ses _ rezervejoj _ . Ŝi faras tion helpante la ordinarajn homojn defendi siajn rajtojn kaj entreprenojn, kiuj baziĝas sur la protektado de la kultura kaj ekologia medioj. ARADIKES ricevas neniun oficialan subvencion. Ĉar en nombro de Latinamerikaj landoj ankoraŭ cirkonstancas, ke la gvidantaro estas dominata de kreoloj, la (koloritaj) posteuloj de europanoj. Ankoraŭ por ili indianoj ofte estas pigraj kaj malinteligentaj. La kreoloj por si faciligis la vivon, postulante la proprecon de la plej bone kultureblaj terenoj. Per tio la indiĝena loĝantaro estis plupelita en la montojn. Sur la tiea malfekunda tero ili kulturas siajn tradiciajn kreskaĵojn: fabojn, rizon kaj maizon por sia uzado. Kaŭze de la influo de la eklezio pri la familia vivo kaj de la ŝtato pri la lerneja sistemo la socio ricevis strukturon en kiu regas rasismo de kreoloj kontraŭ indianoj. La organizacio de Olga strebas interalie al subtenado de la indianaj virinoj en la establado de propraj entreprenoj. Financa subteno por tio venas el eksterlando. Ankaŭ Olga estas konvinkita pri la signifo de ĉi-tiu projekto. Ŝi volas scii, kio okazas en la cetera mondo por rompi la hegemonion de la superregantaj kulturoj.

Mi parolas ankoraŭ kun pliaj partoprenantoj de la duna ekskurso kaj miregas pri ties sindediĉo. Ĉiuj sin sentas morale bone subtenataj de la komunumo, por kiu ili klopodas.

Mi dezirus scii ankoraŭ pli pri ĉi-tiuj batalpretaj homoj, sed la tago alfiniĝas. Homo el Manipuro kantas dum la vesperiĝo pri amorada sceno. Eble ĉe liaj proksimuloj hejme li ne estus tiel senĝena, sed ĉi tie ja neniu lin komprenas. Berbera junulo sin prezentas per evidente tre komika moka kanto. Sekvas lin kvin hispanlingvuloj, kiuj dum multe da sia rikanado aŭdigas siajn aŭdacaĵojn. Neniu kantas en Esperanto. Tio ankoraŭ ne eblas kaj ne necesas.

Nature la starigitaj en Wassenaar kontaktoj estos daŭrigataj post la foriro de la partoprenintoj al la hejma ariero: pere de retpoŝto kaj fakso. Tio estas la unua paŝo sur la vojo al la tria celpunkto de la projekto: la enkonduko de la uzado de retpoŝto kaj fakso ene de la organizoj. La projektmastroj intencas trejni 250 kontaktpersonojn antaŭ 2005. Ili esperas, ke dumtempe la Indiĝenaj Popoloj estos konstruintaj fortan kaj dinamikan retaĵon de proksimume ducent organizojn, kiuj povas en Esperanto komuniki rapide. Per tio ili estos rompintaj sian izolecon. Sed la estrada vizio streĉiĝas plue: Dank _ al sia virtuala interkultura indiĝena universitato ili devas lerninti unu de la aliaj kiel ekzemple konservi sian lingvon, kiel kontroli la plenumadon de traktato, kiel protekti siajn intelektulajn rajtojn aŭ ekologian medion. Plue devos esti establata organizacio de la «Unuiĝintaj Indiĝenaj Nacioj», kiu postulos komprenon kaj respekton pri la rajtoj de la indiĝenaj popoloj.

Katalin Smideliusz

Mi daŭre serĉas onklojn, traduk-emulojn kaj subtenantojn por la projekto.

Amikaj salutoj al vi ĉiuj:

Katalin Smidéliusz

Kajero 46 ~ Kajeroj ~ Kurso de Esperanto ~ Esperanto Hispanio

Muziko:Al la Esperanta Domo, komponita de Katarina Roskes Dirksen kaj aranĝita de Dina Appledorn. Partituro kaj vortoj troviĝas en paĝo 46-a kaj 47-a de Memorlibro Omaĝe al Andreo Cseh okaze de lia 100-jara naskiĝdatreveno verkita de Katalin Smidéliusz en 1995.
Kreita de Jesuo de las Heras la mardon 27-an de junio de 2000 je la 14:02:06 horo.