Klaku por menuo de numero 47-a
Kovrilo Manĉeto Redaktore
Informoj de la Prezidanto La 73-a Kongreso de SAT Ne ĉeestintulo
Semajno kulturisma Tel-Avivo 2000: impresoj de kongresano UK Telavivo 2000
Tiuj niaj Resurekto! Letero de naciisto
Respondo al naciisto Intervjuo Ekonomia klarigo de terorismo
La 20-a datreveno de Raŭma manifesto La manifesto de Raŭmo Fiaskis INOE

Jam vidita de de la 30-an de januaro de 2001.

Sentuka Kajeroj | Esperanto Hispanio Isaac Albéniz
Muziko: Majorko,, de Sŭito Hispanio, de Isaac Albéniz
Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon, 4-an de februaro de 2001.














Muziko: Andante en la, verko 31-a 8-a de Fernando Sor, kiun li komponis en 1830. Legu.
La kajero de oktobro de 2000

Kajero 47-a: La kovrilo

Du temoj elstaras en nia kovrilo ĉi foje: la Kongreso Universala en Tel Avivo, kaj tiu de SAT en Moskvo.

Kutime, ni ĉiuj, eĉ membroj de SAT, volas iri al Universala Kongreso, pro tio, ke ĝi estas pli amasa, oni povas renkonti pli da samideanoj, oni povas koni pli da homoj kaj interŝanĝi spertojn, ideojn kaj tiel plu. Oni, tamen, envias tiujn esperantistojn, kiuj pli bone regas Esperanton, kiuj pli bone prononcas, kaj kiuj ĉiam verŝajne trovas la ĝustan vorton por tio, kion oni volas diri. Sed tio ne falas el aero. Male, tion oni prilaboras. Estas maloftaj okazoj, kiuj permesas al ni praktiki nian regon de Esperanto.

Ĉe kongresoj de Sennacieca Asocio Tutmonda oni diskutas, asertas, kontraŭasertas, varme defendas sian opinion, kaj oni finfine balotas. Oni finfine venas al plejĝenerale akceptata decido post diskuto. Kaj tio okazas ĉiutage dum la kongreso. Ĉiu sesio daŭras, laŭ mia kono, tri aŭ kvar horoj. Ne ĉiuj parolas, vere, sed bonaj parolantoj de Esperanto parolas, analizas, atakas ideojn, serĉante veron aŭ plejvaste akceptatan eldiraĵon. Tio estas vera praktiko de Esperanto. Ni diru, ke kongreso de SAT estas LA praktiko de Esperanto. Se oni ne estas membro de SAT oni ankaŭ rajtas aliĝi la kongreson kaj diskuti, eĉ se oni ne rajtas voĉdoni.

Tial mi invitas vin ĉiujn partopreni la kongreson de SAT en Hungario la venontan jaron. Nur unu semajno antaŭ la kongreso de UEA en Kroatio.

Indekso 47-a ~ relegu ~ Venonta artikolo

Muziko: Andanto, de Fernando Sor. Legu.

Kajeroj el la Sudo: Manĉeto


Pretigas la kajeron
Prezidanto:
Juan Antonio Cabezos Martínez
Sekretario:
José Pina Tuells.
Kasisto:
José María Bernabéu Franco.
Libroservo:
María del Mar Guirao Gallego.
Redaktoro:
Jesús de las Heras Jiménez.


Monsendo de kotizoj kaj abonoj al la nova konto n-ro 1302 0412 860022655110 en libreta de Caja Postal. Sen aldona kosto. La abono kostas 1000 pesetojn aŭ egalvaloron. Kvintancon oni ricevos.
La skipo de HALE Faras la Kajeron:
Provkorekto: José Pina Tuells.
Administro: Juan Antonio Cabezos Martínez.
Redakto: Jesuo de las Heras Jiménez.
Ni ne korespondos pri nepetitaj artikoloj. Tamen, ni klopodos publikigi ĉiun artikolon kies enhavo estas interesa kaj ne mistraktas iun ajn personon.

Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem, ne la redakcio.

Oni povas reprodukti la enhavon de Kajeroj el la Sudo, kondiĉe ke oni agnoskas la fonton.

Nesubskribitaj artikoloj estis verkitaj de la redaktoro.

Indekso 47-a ~ relegu ~ Venonta artikolo

Muziko: Sevilla, de Isaac Albéniz. Legu.

Redaktore:

Jen ni denove post la somero.

Redaktoro de *Kajeroj el la Sudo*

Mi ricevis strangan leteron de kataluna esperantisto (paĝo 16-a), kaj mi publike respondas en niaj paĝoj (17-a), pro tio, ke estas tre interesa sinteno ĉe kelkaj esperantaj rondoj. Bonvenigata estos debato pri la afero, kondiĉe ke oni honoras la limigoj pri tio ĉe ni, difinita en nia ĉikuna paĝo.

Alia debato komenciĝis pri raŭmismo. En paĝo 22-a Laszlo Zsilvasi esprimas sian opinion pri la deka datreveno de la Manifesto de Raŭmismo, kiun ni prezentas en paĝo sekvanta. Bedaŭrinde ni ne povis inkluzivi ĉi foje la reagon de Giorgio Silfer, kiun nepre ni publikigos la venontan numeron. Tamen, oni povas jam legi en interreto, en http://storm.prohosting.com/jesuo/k48rauma.htm. Se estas pluaj reagoj al tiuj dokumentoj, bonvolu sendi al jesuo@ono.com.

Kvankam mi ne povis ĉeesti la kongreson de Moskvo, nia kamarado Nikolao Gudskov ĝentile resumas tion, kio okazis tie, por ni en paĝo 5-a. Mi mem aŭtoras la raporton pri la Kongreso Universala de Tel Avivo (paĝo 8-a), pri kiu germana Maria Merla rakontas sian duan opinion. Multaj detaletoj mankas en ambaŭ raportoj, sed tamen ĉiuj esencaj estas tie. Ni esperu, ke tiu cifero da partoprenantoj, 1 200, estos almenaŭ duobligita en Zagrevo la venontan jaron, kaj ankaŭ tiu de la Kongreso de SAT, kiu estos nur 134 kilometroj for de Zagreb, en Hungario. Kongresumi ankoraŭ estas la plej bona maniero praktiki Esperanton, kvankam ĝi ne estas la sola. Nia lingvo eble iam venkos, sed ĝi tute ne ekzistas dum neniu parolas ĝin. Pro tio, ni neniam parolu al esperantistoj en nacia lingvo. Tio utilas certe kiel praktiko por ni ĉiuj -sendepende de kielgrade fuŝan uzon de la lingvo ni faras-, tiel ke kiam ni finfine kongresumas, ni ne tiom multe eraras, kaj ni pli lerte uzos la lingvon. Oni kutime pagas ĉirkaŭ 42 eurojn po unuhora lingva klaso. Kostas multe malpli mallonga telefonalvoko al amika esperantisto, kaj paroli en nia lingvo, eĉ se nia amiko loĝas en alia urbo. Se vi ne kuraĝas telefoni al tiuj de vi konataj geesperantistoj, mi elkore invitas vin telefoni min (00 34 658166323, la unuaj kvar ciferoj nur el ekster Hispanio) tiucele.

En paĝo 14-a ni legas pri la libro verkita de fama instruisto kaj ĵunalisto Federiko Ĥimenes Losantos, Tiuj niaj, los nuestros, per kiu li presentas al ni la vivon de la cent plej interesaj hispanoj, laŭ li, kvankam kelkaj vivis antaŭ ol Hispanio mem. Resurekto!, de Leo Tolstojo, jam estas tradukita al Esperanto, kiel ni sciigas en paĝo 15-a, kaj mankis al ni la spaco por recenzi tiun mirindan libron, La Ŝtona urbo, kion ni faros la venontan kajeron. Ankaŭ tie ni komentos pri la kurso de Esperanto kiu okazis en Sète (Francio, apud Montpellier) por 26-a fojo, en kiu eblas gajni diplomon por instrui laŭ la Ĉe-a metodo, kaj ankaŭ diplomon pri kapableco paroli Esperanton. La dato estas tre konvena: la lasta semajno de aŭgusto. Sekve, esperantistoj havas la ŝancon komenci la ĉiujaran kurson per freŝa enventumado de Esperanto.

Pro manko da spaco ankaŭ ni ne povis inkluzivi la ĉikajeran ĉapitron de nia Kurso pri Muziko, kiu prokrastiĝas ĝis la venontan januaron. Sed ni povas legi interesan intervjuon, kiun oni faris al kunredaktorino de La Litova Stelo, Dalia Pileckiené en paĝo 19-a, kaj en la sekvanta oni povas legi pri interesa teorio ekonomia de terurismo, farita de nia malnova amikino Isabel Acevedo.

Mi esperas, ke vi havas facilaniman kaj senĝenigan legadon de nia magazino, kaj se tio ne okazas, ke vi ne hezitu sendi al mi viajn komentojn.

Elkore,

Jesuo

Indekso 47-a ~ relegu ~ Venonta artikolo

Muziko: Valso en re, de Fransisko Tarego. Legu.

Informoj de la prezidanto

Estimataj samideanoj:

Juan Antonio Cabezos, Prezidanto de HALE

Esperantio ekzistis dum la pasintaj monatoj de julio kaj aŭgusto, kiam la esperantistaro kunvivis en la Kongresoj de Moskvo kaj Tel Avivo.

Esperantio ne volas morti, ĉar ekzistas multaj aranĝoj, kulturaj semajnoj, renkontiĝoj en multaj landoj. Esperantio ekzistas kiam du esperantistoj parolas en Esperanto.

HALE havas novajn defiojn kaj tio ĉi estas bona, kiam iu asocio ne havas defiojn, ĝi komencas morti. HALE, same kiel Esperantio, ne volas morti.

Ni organizos en la jaro 2002 la Kongreson de SAT en la bela mediteranea urbo Alikanto. Tiu ĉi urbo estas plej konata en la mondo kiel turisma urbo. HALE volas organizi bonan kongreson: Alikanto havas multajn domegojn por dormi, la manĝado ne estas multekosta, la vetero ne estas tro varma, tamen malvarmo fremdas tie.

Aliflanke, UEA kongresos en Brazilio. HALE kaj la haleanoj bondeziras, ke UEA sukcesos en Fortaleza (fortikaĵo), la kongresurbo. Ni esperas, ke SAT ankaŭ havos bonan kongreson kun alta nombro da partoprenantoj en la kongresurbo Alikanto.

SAT renoviĝas. Ĝi havas internan fortecon, per kiu ĝi volas renovigi la movadon. Mi opinias, ke la granda renoviĝado okazos dum la kongreso de Alikanto. Kial? Ni esperas amasan partoprenadon, ĉar la Kongreso de UEA kaj multe da esperantistoj eble ne povos iri tien. Se ni publikigas la alikantan kongreson de SAT, pro tio, ke niaj kongresoj krom laboristaj ankaŭ ili estas universalaj, pli ol eble ni havos grandan kvanton da partoprenantoj. Ankaŭ, Hispanio estas gastigama kaj turisma lando, kaj sekve ĝi havas vastajn rimedojn por loĝado kaj manĝado, relative malmultekoste.

Fine, mi informas, ke ni volas disvastigi nian bultenon inter esperantistoj ĉie en la mondo. Pli ol 10 000 vizitoj al nia elektronika versio, http://www.iespana.es/Esperanto/kajeroj.htm, tute ne kongruas kun la nombro de abonantoj al la surpapera versio.

Indekso 47-a ~ relegu ~ Venonta artikolo

Muziko: Sonato, verko 14-a de Fernando Sor. Legu.

73-a kongreso de SAT en Moskvo
(15-23 julio 2000)

Dum preskaŭ 50 jaroj SAT estis sur teritorio de USSR organizo fakte malpermesita, eĉ en tiuj epokoj, kiam E-movado en la lando relative floris.

Nur dum lastaj 3 jaroj de la sovetunia historio aperis ebleco de amasa aliĝo al la asocio, kaj post ĝis disfalo en 1992 en Kaunas (Litovio), en 1996 en Peterburgo (Rusio), en 1998 en Odeso (Ukrainio) okazis kongresoj de la asocio. Ties sukceso estis premiso por okazigi ankoraŭ unu kongreson en Rusio en Moskvo en la jaro 2000.

Kongresanoj en auxtofabriko

La kongreso ricevis fortan informan subtenon de homoj kaj revuoj, eĉ ne apartenantaj al SAT: la revuo La ondo de Esperanto, A. Junusov kaj aliaj. Malgraŭ tio, ofta ripeto de la kongresoj en la sama mondparto plus certaj politikaj ŝanĝoj en la mondo ĝenerale kaj en Rusio speciale, pro kiuj pliseveriĝis viza reĝimo, iom bremsis amasan partoprenon en la kongreso entute partoprenis ĝin, inkluzive la organizantojn kaj artistojn, ĉ. 125 personoj el 13 landoj kaj 16 urboj de Rusio, kio estas ne pli ol duono kompare al ordinara kvanto. Tamen, la kongreso pasis en plena ordo kaj estis sukcesa de ĉiuj ceteraj vidpunktoj, inkluzive la financan: la kongreso ricevis profiton je ĉ. 4000 eŭroj, kiujn disdividis inter si SAT kaj OKK (kaj la lasta transdonis ĝin al REU por libroeldonado kaj aliaj poresperantaj celoj).

Parto de la sukceso estas rezulto de tio, ke la OKK ricevis subtenon de Moskva ŝtata industruia universitato, kiu preskaŭ senpage disponigis la kongresejon, kaj de Registaro de Moskvo, kiu donis certan sumon al la organizantoj. Kio koncernas la unuan, subteno de esperantistoj por ĝi jam estas bona tradicio: en la universitato oni oficiale instruas Esperanton (ekzistas eĉ ŝtata posteno de instruisto de Esperanto!), en 1997 tie okazis REK. Kio koncernas la duan, tio estas la unua okazo, kiam esperantistoj ricevis helpon de oficialaj instancoj sen iuj ajn kondiĉoj! Ni nur esperu, ke ne la lastan fojon Krome, bonan helpon faris societo Teorio de Feliĉo, kiu tre favorpreze disponigis buson por ekskursoj kaj renkonto de kongresanoj.

Malgraŭ malalta ĝenerala kvanto da partoprenintoj, vizitado de laborkunsidoj estis proksimume sama, kiel en multe pli multnombraj kongresoj. Verŝajne, tiuj, kiuj ja venis, venis por kongresi, ne nur por turismi, kaj la diskutoj pri la asocia vivo kaj estonteco estis tre viglaj kaj eĉ akraj. Ankaŭ la turismemuloj havis dum la kongreso bonajn eblecojn. Unue, 10 personoj partoprenis la 5-tagan antaŭkongreson en Vladimir (vizitis ankaŭ Suzdal kaj Gusj-ĥrustalnyj), kaj 14 personoj la 3-tagan postkongreson (vizitis moskvajn vidindaĵojn, muzeojn kaj Sergijev-Posad). Due, dum la mem kongreso okazis ekskursoj du duontagaj ekskursoj urborigardado kun vizito al Kremlo kaj Novvirgulina monaĥinejo kun vizito al memortombejo, kaj tuttaga ekskurso al Novjerusalema Releviĝa monaĥejo kaj la urbo Zvenigorod. Krome, paralele al aliaj aranĝoj estis ekskurso al la reĝa bieno kaj parko Kolomenskoje. Cetere, por pli bone orientiĝi en la kongresurbo kaj ties vidindaĵoj, ĉiuj kongresanoj ricevis Malgrandan gvidlibron pri Moskvo far N. Gudskov kaj N. Aroloviĉ, speciale eldonitan okaze de la kongreso.

Laŭ la tradicio de SAT-kongresoj okazis konatigo de la kongresanoj kun la loka socia kaj laborista vivo. Estis organizita ekskurso al la aŭtofabriko je la nomo de Liĥĉov, kie eblis vidi konstruadon de kamionoj kaj la fabrikan muzeon. Post la ekskurso aro da delegitoj havis longan kaj interesan konversacion kun la estroj de la fabrika sindikato. Krome, okazis renkontiĝoj kun Sergej Grigorjanc, eminenta defendanto de la homaj rajtoj kaj plitika prizonulo de la stagna periodo (li rakontis pri la nuna akra kontraŭstaro inter la ŝtato kaj problemaj sociaj organizoj ekologiaj, homrajtdefendaj, virinaj ks.), Vadim Damje (kiu rakontis pri la sorto de la anakrkiisma movado en nuna Rusio), gvidoro de moskvaj liberecanoj, kaj Aleksandr Abramoviĉ, prezidanto de Estraro de la politika movado Novaj maldekstruloj (iu parolis pri serioza manko de maldekstra kaj laborista movado en Rusio pro reala dekstriĝo kaj naciismiĝo de granda plimulto el la socialismaj partioj). SAT-membro el Kamĉatka A. Natinj organizis por interesiĝantoj ankaŭ renkontiĝon kun unu el moskvaj komunistaj gvidoroj.

Bedaŭrinde, la frakciaj kunvenoj preskaŭ ne okazis, ĉar ne kolektiĝis po sufiĉe multe da frakciaj membroj. La sola escepto estis la liberecana frakcio, kiu sukcesis pridiskuti siajn problemojn kaj eĉ elekti novan sekretarion. Ankaŭ, dank' al Manfred Westermajer, el la plurjara latenta ekzistado dum la kongreso vekiĝis la ekologiisma frakcio. Krome, reprezentantoj de la frakcio pri distribua ekonomio kaj de la ekologiisma faris prelegojn pri siaj principoj kaj celoj al ĉiuj interesiĝantoj.

La kleriga programo estas sufiĉe granda, kvankam oni ne okazigis paralelajn prelegojn. La plej interesaj kaj brilaj estis du prelegoj pri literaturaj temoj: Tolkien en Esperanto far' A. Korĵenkov kaj Juda fluo en la la rusa poezio far' M. Bronŝtejn. La lasta prelego estis ilustrita per la propraj bonegaj tradukoj de la preleginto el O. Mandelŝtam, E. Bagrickij, S. Marŝak kaj I. Brodslkij. La aliaj prelegoj tuŝis tre diversajn temojn: aŭstraliajn aborigenojn, teorion de feliĉo, aikidon kiel ne nur batalarton sed ankaŭ sanigan metodon, ĉinan sanigan metodon cigunon ka. Bedaŭrinde, ne sukcesis veni A. Junusov, kaj la de multaj personoj atendata prelego pri Dagestano ne okazis. Tamen alia prelego pri tre aktuala temo Homaj rajtoj en postsovetio far profesoro G. Ŝilo estis tiom interesa, ke ĝia teksto fariĝos artikolo en Sennacieca revuo. Preskaŭ ĉiuvespere estis koncertoj. Dum unu el la koncertoj sian arton demonstris 14-jara pianisto Andrej Korobejnikov. Malgraŭ sia juna aĝo li jam estas studento de la dua kurso de la muzika supera lernejo kaj samtampe duajara studento-juristo. Vere admirinda estis koncerto de profesia kantistino Ludmila Titova, kiu prezentis en Esperanto, unue, kronon de diversnaciaj popolkantoj kaj, due, kronon de rusaj romancoj. Antaŭ la SAT-kongresanoj elpaŝis Meri Abolskaja kun prelego-koncerto pri la vivo de aktoro-esperantisto Nikolaj Rytjkov (cetere, pasintjare ŝi jam prezentis ĝin dum la berlina UK). Tre plaĉis al ĉiuj ankaŭ koncerto de Mikaelo Bronŝtejn, kiu prezentis aron da siaj novaj kantoj kaj poemoj. Dum la lasta tago okazis koncerto de rusiaj esperantistoj amatoraj kantistoj kaj poetoj, kiu finiĝis per la ankoraŭa elpaŝo de M. Bronŝtejn, ĉi-foje kun malnovaj kantoj.

Fine, necesas mencii la viglan funkciadon de la libroservo, en kiu okazis ne nur librovendado, sed ankaŭ aŭtoraj prezentoj de la libroj kaj ekspozicioj de arta kreado de esperantistoj, inter kiuj necesas speciale noti ekspozicion de bildoj far' forpasinta pasintjare Barbara Cvetkova.

La sekva, 74-a, kongreso de SAT okazos en la jaro 2001 en sud-okcidenta Hungario en la urbeto Nagykanizsa. Ĝi estas nur je 130 km de Zagrebo, kie okazos UK, do por dezirantoj estos tre facile post kongreso de SAT atingi UK-on.

Indekso 47-a ~ relegu ~ Venonta artikolo

Muziko: Studo, verko 6-11a de Fernando Sor. Legu.

Neĉeestintulo

Moskvo vizitota...

Malgraŭ la koverto de nia antaŭa Kajero, finfine mi ne iris al Moskvo. Mi ege bedaŭras tion, kaj la kaŭzo estis ĉefe tio, kion mi pleje malŝatas: naciismo. Inter la abomenindaj kutimoj, kiujn Rusio heredis el Sovetunio, la plej ĝenanta kaj faŝisma estas tiu devigo havi vizon. Oni devas certiĝi, evidente, ke eskternaciulo ne estas spiono, kiu teruriĝos la civitanaron. Tamen, se oni pagas 100 dolarojn, la monata atendo iĝos tagan! Mia eraro estis, ke mi kredis, ke du semajnoj sufiĉos por havi vizon por viziti Rusion. Tiel, Rusio devas atendi mian viziton dum kelkaj jaroj, kiam SAT denove kongresumos tie.

Indekso 47-a ~ relegu ~ Venonta artikolo

Muziko: Katalunio, de Isaac Albéniz. Legu.

Semajno de Kulturo kaj Turismo en Katalunio.

La 8-a Internacia Semajno de Kulturo kaj Turismo okazos inter la 30-a de septembro kaj la 7-a de oktobro de 2000 en Blanes, Katalunio, Hispanio. Okazos diversaj interesaj prelegoj pri kulturo kaj turismo. Eblos viziti la belegan ĉirkauaĵon eĉ per ŝipo. Okazos diversaj turismaj programoj, inter aliaj gustumado de speciala loka drinkaĵo. Kontaktoj kaj aliĝo ĉe:

HFEA
Apartado 15027,
ES-08080 Barcelona, Hispanio
Rete: luis_serrano@mixmail.com
Indekso 47-a ~ relegu ~ Venonta artikolo

Muziko: Tel Aviv, de Jesuo de las Heras. Legu.

Tel Avivo 2000: impresoj de kongresano.

Kio signifas Tel?, estis mia demando kiam nia aviadilo surteriĝas en Izraelion la lastan 25-an de julio. Kunvojaĝantino ĝentile klarigis al mi, ke Tel estas monteto rezultanta el konstrui urbon sur ruinaĵoj de pli antikva urbo kelkajn fojojn. Aviv, mi lernis poste de junulino portante tiun belan nomon, signifas Printempo en la hebrea lingvo.

Temis pri la unua fojo, kiam ni esperantistoj kongresumis en Izraelio. En 1967 estis okazonta kongreson en tiu ĉi lando, sed la Milito de la Ses Tagoj malebligis tion, kaj la kongreso translokiĝis al Roterdamo.

Jen Jaffa kaj Tel Avivo: estinto kaj estanto.

Pro duhora malfruiĝo de nia aviadilo, ni ne povis atingi la kongresejon, Hotelon Dan Panorama, ĝis la sekvinta tagon. Pro tio ni ne povis plani sufiĉe bone nia kongresumado tiun tagon. Elstaras, kompreneble, la parolada malfermo de Prezidanto Enderby. Min ĝenis iomete, ke en la Stela Vivo senpaŭze -kongresa tagĵurnalo-, oni tranĉis la plej interesan ideon de la Prezidanto: li diferencigis inter naciismo kaj nacieco, en tio, ke la lasta estas jura ideo, pro kiu ni ricevas apartan pasporton. Naciismo, male, estas filozofio kiu kuŝas en la kapo de naciistoj, kaj kiu havas ne multon komunan al realo, sed preskaŭ tute al milito. Alia interesa ideo de Prezidanto Enderby estas, ke lingvo komuna ne sufiĉas por ke homoj interkomprenu. Alia bezona kondiĉo estas, evidente, ke oni volas intrekomprenon. Krom tiu parolado oni legis tiujn kutimajn vortojn de la Ĝenerala Direktoro de Unesko kaj la Ĝenerala Sekretario de la UN, veraj frapetoj sur nian dorson, kiu kompromitas neniun al nenio. Aliflanke oni povas taksi ilin kiel agnoskilo pri tio, ke ili scias, ke ni estas kaj ke ili gratulas nin. Amri Wandel, Amri Wandel, prezidanto de la loka komitato de Tel Avivo la Prezidanto de la Loka Komitato, bonvenigis nin en Tel Avivon, kaj prezentis al ni la prezidanton de la neokazinta Universala Kongreso en Tel Avivo en 1967, kaj ties partoprenontojn. Kortuŝan momenton.

La alveno ne povis esti pli varma: 42º C, kaj 65% da humideco! Tio ne estis tro malbone por ni hispanoj, kiu senhezite kaj senkonscie trovas ombron laŭstratan, sed samideanoj de plimalvarmio certe suferis pri senakviĝo. Lokaj akvovendistoj Akvo mankis...jam pripensis tiun problemon, kaj po nur unu dolaro -ofte du- ni povis sekure malsoifi. Grava parto de mia budĝeto akviĝis, bedaŭrinde...

Ni ne emis partopreni la plaĝbalon en la Parko Ĉarles Kor', do ni promenetis laŭ grandega strando, kaj reiris hotelen por bone dormpretiĝi por la kongreseroj de la veninta tago. Tiam, ni povis legi en la kongresa kuriero, ke nia kongresurbo fondiĝis antaŭ 90 jaroj apud 4 000 jaraĝa urbo Jaffa kaj ke ĉefa strato de Tel Avivo estas Strato Zamenhof.

La merkredon 26-an de julio mi multe babiladis, kaj ĉirkaŭ la 6-a horo mi ĉeestis kunvenon pri Internacia Ĥoro. Ĉi-foje denove Dimitar Terziev ne venis -verŝajne pro manko da sano-, sed nun li ne sendis anstataŭlon, kiel li faris en Berlino. Elena Puhxova, artistas kongrese Elena Puĥova -rusĉeĥa mirinda kantisto kaj pianisto- entreprenis tiun taskon, kun helpo de izraelino Tova Ben Cvi kaj dudeko da amatoraj kantantemuloj, kiel mi, sed ĉefe de ruso Miĥaelo Bronstein, kiu koncertis ankaŭ la 27-an sole. Ni rekunvenis ankoraŭ tri fojon pli, antaŭ nia prezento ene de la Internacia Vespero. Sed ni reiru al la Nacia Vespero, kiu okazis la 26-an kun iom da prokrasto. La sekvintan matenon polino plendis, ke franco raportis per la Stela Vivo, ke Kvankam la kvalito de la spektaklo estis tre kontentiga, oni povas bedaŭri, ke ĝi ne vere kongruis kun la kongresa temo. Dancistaro militvestita ne tre taŭge ilustris kulturon de paco, krome dum kongreso de pacamantoj. Nu, mi nur povis aserti, ke mi ne povintus diri tiun sintenon -kiun mi tute kunhavas al tiu franco- tiel ĝentile. Armeo -eĉ hazarde milito- estas kvazaŭ malsano, kiu eble oni devas trapasi, sed ĝi estas tute nenio por prifieri. Do, kial danci armevestita? Tiu dancado elvokis ĉe mia menso tiun sensencan krion de hispanaj legionanoj, vivu la morton! Aliflanke, la ensemblo dancista, nomita Anaĥnukan (ni etas ĉi tie, hebree), tre bele dancis, kaj kvankam oni konsideras ĝin vera izraela grupo, ĝi naskiĝis en Vilno, Litovio en 1956 kaj funkciis kaŝite por teni kaj konservi la judan kulturan heredaĵon ĉe la sovetia judaro. La spektaklo de ili dancita konsistis el 3 partoj: la unua honore al sefardoj, tiuj judoj forpelitaj de Hispanio en 1492, en kiu ni aŭdis muzikon kantatan en ladino (tiama hispana lingvo); la dua estis omaĝo al la rusaj judoj, kiuj venis en Izraelio en kvanto de miliono post 1989. Fine, la tria parto estis dediĉata al nuna Izraelio: ni vidis kelkajn el la pli ol mil dancoj kaj kantoj nunaj izraelaj. La koreografio volis reprezenti, laŭ mia kompreno, la nunan vivon de Izraelio, kaj eble tial la armeaj vestoj aperis.

Profesoro Humphrey Tomkin, iam prezidanto de UEA.

La ĵaŭdon 27-an mi aŭskultis Profesoron Tonkin paroli pri ŝekspiraj dramoj. Fakte indas aŭskulti lin prelegante pri io ajn, ĉar li altkvalite regas Esperanton; sed aldone lia prelego ankaŭ estis tre interesa, eĉ amuza, kiam li klarigis kiel la publiko malamikiĝas al kontraŭheroo Rikardo la 3-a en tiu tragedio.

Poste, mi ĉeestis la kunvenon de SAT. Oni informis tie pri ties ĵus okazinta kongreso en Moskvo, kaj ankaŭ pri la asocio. Floreal Liberto Gabalda legis ties kongresan rezolucion. Mi ankoraŭ ne komprenas, kial SAT ne havas budon en Universalaj Kongresoj. Je la oka kaj duono ĝis la unua matene okazis balo postbankeda, kie loka kantisto regalis nin per siaj kantoj.

La vendredon 28-an estis speciala tago por mi, ĉar mi unuafoje deĵoris ĉe la budo de Ateista Tutmonda Esperanto Organizo (ATEO), kune kun francino Claude Nourmont. Mi bedaŭris, ke mi ne havis filmilon, ĉar la vizaĝoj de la samideanoj, kiuj preterpasis nin, estis tre amuzaj. Ankaŭ estis tiuj, kiu haltis kaj demandis pri la faka asocio ATEO. Mi konsideras, ke ĝia ekzisto estas la plej solida argumento por pruvi, ke Esperanto ne estas sekto! Poste, je la oka kaj duono, mi vidis la teatraĵojn Vida Jerman, aktoris *La poto*-n preskaux sole.La poto, aktorigata de kroata Vida Jerman, kaj La ŝtelita letero, aktorigata de SEK (ensemblo kroata). Ambaŭ estas tradukoj de Zamenhof, sed la lasta havis pluan koreografion iom strangan, per kiu oni rediris la faman rakonteton de Edgar Allan Poe.

Sabato estas sankta tago en Izraelio, do ni ankaŭ ne kongresumis. Kelkaj el ni ekskursis al trisankta urbo Jerusalemo. Tie mi vizitis la Muron de Lamentoj, kaj konstatis, ke estas dividita en du partoj: unu por viroj (66 %) kaj alia por virinoj (33%).

Dimanĉon mi aventveturis al norda parto de la lando, Haifo kun amerikanino María. Tio ne estis en la programo, sed ĝi estis tre riĉa sperto el homa vidpunkto, ĉar ni ne estis viktimoj de rabista taksisto dank' al sindonema invito de usona paro, kiun hazarde ni trovis en la Monto Karmelo. Ili montris al ni Kesarean, la urbo de Herodes'. Kiam ni revenis en la kongresejon, ni ankoraŭ povis ĉeesti la koncerto de mirinda Elena Puĥova, kiu regalis nin per siaj esperante verkitaj kantoj, kelkaj de ŝi mem. Tio konsolis nin pri tio, ke ni perdis la koncerton gitaran de Duo Barcelona, kiu ludis verkojn de Bach, Granados, Grieg kaj ankaŭ la de mi plej ŝatata muzikisto, Fernando Sor.

La sekvintan tagon, la lastan lundon de julio (31-an) mi pigre trodormis ĉe mia hotelo, dum anoj de Muzika Esperanto Ligo -al kiu mi apartenas- renkontis. Poste oni diris al mi, ke nur kvar anoj renkontis, kaj tio vere domaĝas, ĉar MEL vere bezonas reveki. Estas retpaĝo pri MEL ĉe http://esperanto.dragonfire.net/mel.htm, kie oni povas eklerni pri la muzika fakasocio de UEA. Ni ne lasu velki la asocion, bonvolu.

Je la dekunua horo ni prezentis nian asocion Claude Nourmont, vicprezidanto de ATEO restarigatan ATEO, pri kiu ni kelkajn tagojn antaŭe informis ĉe nia budo. Kunvenis 27 kongersanoj el deko da lando, kiu intresiĝis pri la fakasocio, kies celo estas kunligi esperantistajn ateistojn kaj liberpensulojn. Ni proponis novan provizoran estraron: Prezidanto Ralph Dumain (Usono), Vicprezidanto Claude Nourmont (Francio), Sekretario Helga Rapley (Francio), Kasisto Dieter Rooke (Svislando), Redaktoro de la bulteno Ateismo: Jesuo de las Heras (Hispanio), kaj helpanto por specifaj taskoj Anna Lowenstein (Italio). Ni diskutis la celojn, kaj presentis la statutojn de la asocio. Ne temas, ke ni estas kontraŭ religio, sed por toleremo kaj kontraŭ premo de religio en la socia vivo. Ni intencas ankaŭ krei interretan paĝon kaj retliston, kaj ankaŭ kontakti samcelajn neesperantistaj asocioj.

Estas multe da interesoj, multe da fakaj asocioj en Universala Kongreso de Esperanto, kaj estas nur unu semajno por ili ĉiuj. Tial, kelkaj okazas samtempe, kaj oni devas elekti. Post la kunveno de ATEO, estis samtempe la Internacia Ĥoro, Monda Turismo, Aŭtora duonhoro, Strategia Forumo, KELI, Societo Lorenz (spiritismo) kaj ILERA (radioamatoroj). Mi elektis la Internacian Ĥoron, kaj sekve ne povis ĉeesti la kunvenon de radioamatoroj, al kies asocio mi apartenas antaŭ kelkaj jaroj. Sed kelkaj horoj poste, mi partoprenis la Internacian Vesperon, kio estis interesa novaĵo por mi. Mi kantis kun la Internacia Ĥoro, kaj ankaŭ mi ludis gitarsolon (Judea, de cigana aŭtoro Mario Escudero), honore al la gastiganta kongreslando. Mi neniam antaŭe ludis por tiom da homoj. La tuta vespero estis tre zorge kaj profesie pretigita de Elena Puĥova kaj Miĥail Bronstein. Elena, krom reĝisori ĉion, akompanis kantistojn per piano, kaj Miĥail kaj juna Tani aktoris fadenan rakonteton pri avo kaj nepino kun Biblio, kiu gluis la diversajn ludojn kaj dancojn de diversaj partoj de la mondo. La tuto daŭris du horojn.

Kep Enderby, la lasta prezidanto de UEA dum la 20-a jarcento.

La 1-an de aŭgusto la kongreson fermis oficiale por la lasta fojo Prezidanto Kep Enderby, kiu ne rekandidatiĝos por la posteno. Estis iom malgaje ĝisi tiujn amikojn novajn kaj malnovajn, sed post unu jaro eble ni renkontos denove en Kroatio. Kelkaj foriris tiun tagon, sed kelkaj el ni restis kune por postkongresumi en Jordanion...

Pri la Kongresa Temo, ĝi estis Lingvo kaj kulturo de Paco. Humphrey Tonkin skizis ĝin tre koncize kaj klare per sia prelego la 26-an de julio: Kia kulturo? Kia paco Kia lingvo? Li diris, ke Paco estas pli ol manko de milito, aŭ paca kulturo, kaj ke Esperanto celas krei kulturon de paco. Aparte kortuŝa estis tiu momento, kiam li asertis, ke paco estas kvalito de la vivo, ne simple ia licenco por mistrakti unu la alian laŭ ĉiuj rimedoj escepte de militado.Paco ne estas ŝtata aŭ kolektiva rimedo, sed individua: ĉe la kerno, la koro de Esperanto troviĝas du homoj el diversaj landoj kaj lingvoj, en konversacio neŭtrala kaj egala. Ĉio alia estas nur marĝena. Kaj notu, ke mi parolas pri koversacio: ne sufiĉas paroli Esperanton, oni devas ankaŭ povi aŭskulti Esperanton. Tutmondiĝo bazata en la angla havas kiel ĉefan malavantaĝon la homoneigo da homo. Esperanto konsistigas alternativan kulturon, kiu ne dependas de ekonomiaj faktoroj kaj potenciale povas ŝirmi diversecon de kulturoj. Dua avantaĝo de Esperanto estas, ke ĝi ebligas multe pli profundan ekkonon de aliaj homoj ol aliaj lingvoj en sama kvanto da tempo kaj energio. Esperanto estas vere poemo kiu ŝanĝas la mondkoncepton. La preleganto konkludis, ke Nia tasko estu larĝigi la mensojn de la homoj, ŝanĝi la manieron laŭ kiu ili rigardas siajn homajn sampecanojn kaj krei, surbaze de la poezia forteco de Zamenhof kaj lia lingvo, inkluzivan aliron al la problemoj de nia epoko, en kiu neniu homo estu forgesata, neniu homo estu sen espero: tio estas kulturo de paco.Li konkludis sian prelegon per kvin demandoj:

  1. Ĉu Esperanto estas aŭtentike alia ol aliaj lingvoj? Ĉu ĝi vere povas roli kiel lingvo de la paco?
  2. Se jes, ĉu ni devas ŝanĝi la metodojn, kiujn ni uzas por utiligi kaj disvastigi Esperanton?
  3. Kiujn konkretajn paŝojn ni povas fari por plifortigi la rolon de Esperanto kiel lingvo de la paco?
  4. Kiun rolon ni povas ludi kiel privataj civitanoj en la lukto por pli justa mondo kaj la kreo de kulturo de paco?
  5. Kiel mastrumi mondon de multaj kulturoj kaj multaj lingvoj?
Tel Avivo, okcidento en oriento.
Indekso 47-a ~ relegu ~ Venonta artikolo

Muziko: Studo 31-a 18-a, de Fernando Sor. Legu.

UK Tel-Avivo 2000

Maria Merla rakontas pri Tel Avivo.

Post agrabla semajnfino en Pomarbo, mi revenis germanien por de tie eki tel-aviven. Necesis esti kvar horojn antaŭ la ekflugo en la frankfurta aviadilejo pro la eksterordinaraj sekureckontroloj de la flugkompanio El Al. Du sekurecoficistoj longe intervjuis min pri la kialoj de mia vojaĝo kaj mi do havis abundan eblecon paroli pri la internacia lingvo. Mi eĉ devis montri al li la kunportatajn ekzemplerojn de Babilemoj sen limoj, kiujn la oficisto scivole trafoliumis.

Mi alvenis en Tel-Avivo nur vespere en la unua kongrestago. Jam malhelis kaj ĉe la strando kiu troviĝis proksime al la kongresejo la esperantistaro sidis en cirklo, ĝuis la bongustan falafelon kaj aŭskultis beduenan rakonton kiun Moŝe Ben-Portat', izraela esperantisto, vestita en palestineca stilo, rakontis.

Poste Mike Englund, el Svedio, kantis kun gitaro kelkajn de la plej ŝatataj Amplifiki-kantojn. La strando kaj la maro restis allogaĵo dum la tuta kongrestempo, ĉefe dumnokte, kiam la varmego de la tago estis for, sed ankoraŭ eblis ĝui varman marakvon kaj ĝui de la maro la imponan aspekton de la lumanta kaj vivanta urbego Tel Avivo. Ĝi al mi ŝajnis nokte eĉ pli vigla ol tage. Eĉ post la dua nokto ankoraŭ videblis multaj homoj surstrate kaj en la restaŭracioj. Dumtage oni ĉefe serĉis ombron.

Jen la muro de lamentoj, restanta parto de la Templo de Salomono.

Multe oni fakkunsidis dum la kongreso, sed mi ŝatintus iom pli aŭdi la temon kongresan, Lingvo kaj kulturo de paco. Maltrafis mi kelkajn tiurilatajn prelegojn pro ekksursoj. Vizitis mi ekzemple la Mortan Maron _ ege impresis min tie la etoso, la ega varmo de la dezerto kaj la kapablo de la sala maro vin porti se ke vi iel ajn moviĝu _ , la Fortikaĵon Masada, en ĝia apudeco, kaj alian tagon la urbojn Betlehemon kaj Jerusalemon. Iom rapide okazis la vizitoj sed ili donis apetiton je revizito estonta.

Pri la politika situacio en Izraelio oni nek en nek ekster la Universala Kongreso multe diskutis/rimarkis. Estintus interese _ espereble iam estonte efektivigeble _ havi prelegon/diskutrondon komunan de izraelaj kaj arabaj esperantistoj. Bedaŭrinde la 85-a UK kun siaj 1200 partoprenantoj el 55 landoj okazis sen la partopreno de araboj.

Por mi la UK estis denove okazo revidi malnovajn geamikojn, amikiĝi kun novaj kaj ekgustumi hebrean lingvon kaj kulturon en lando de mirinda beleco. Nepre revenos tien!!!

Maria Merla

NOTOJ.- 1 Pomarbo estas la nomo de la domo en kiu loĝas la francaj esperantistoj apud Limoges.
Sekvo.
Indekso 47-a ~ relegu ~ Venonta artikolo

Muziko: Asturias, de Isaac Albéniz. Legu.

Tiuj niaj

Federico Jiménez Losantos estas instruisto kaj verkisto sufiĉe konata per sia fama radioprogramo La linterna (la lanterno) ĉe la COPE (hispana kunmetaĵo de Ĉeno de Ondoj Popolaj Hispanaj). Lia lasta verko, Los nuestros (tiuj niaj) prezentas al ni la biografiojn de cent hispanoj tra la historio de unu el la plej maljunaj landoj de Eŭropo.

Tiuj niaj, de Federiko Hximenez Losantos

Nun, kiam estas tiom da naciistoj, kiuj neas la eston de Hispanio kaj ties kulturo (!), Federiko Ĥimenes portas al ni cent sangostajn hispanojn, kiuj pruvis, ke ili ekzistis tra politiko, milito, literaturo, pentrarto, scienco aŭ ideologiismo. La ĝenerala ideo de la libro, laŭ mi, estas prezenti imagon pri lando, kies civilazio kaj kulturo gravparte formigis Okcidentan Civilizon.

La maniero prezenti ilin estas brava kaj sensindetena. Parolante pri Fransisko Franko, ekzemple, li komencas dirante, ke Estas nur unu hispano pri kiu oni povas certigi, ke kion ajn oni skribas pri li , ĝi ne plaĉos al plimulto da legantoj: Fransisko Franko. Li same priskribas Dolores Ibárruri, plej konata kiel La pasionaria (la pasiula), sed li ankaŭ kromnomas ŝin La Karmen de Stalino. Originala trajto estas, ke ĉiu biografiito ricevas kromnomon en tiu ĉi verko. Tiu de Franko, ekzemple, estas la entombigisto de liberalismo, tiu de Ibn Hazm de Kordovo estas la Kiĥoto kolera de Al-Andalus, Ignacio Sánchez Mejías, la taŭristo de la jaro 27-a, Santiago Ramón y Cajal, la volo scii, Clara Campoamor, unu virino, unu voĉdono.

Ŝokis min pleje legi pri Argantonio, mita reĝo de Tartessos (la unua reĝlando en Hispanio, kiu disvastiĝis tra duono de Hispanio kaj Portugalio, de la Atlantiko al Mediteraneo) antaŭ 3 000 jaroj. Aliaj mirindaj hispanoj de tiu ĉi libro priskribitaj estas Viriato, Sertorio, Toda Aznar, Borrell II, Al-Mutamid, Carlos IV, Juan Martín, Antonia Mercé..., krom la famaj Felipe IV, Kristoforo Kolombo, Hernán Cortés, Isabel la Katolika..., kaj tiel plu ĝis 100-a biografio, Miguel Ángel Blanco, fie mortigita de naciistoj.

La auxtoro, katedrulo pri Hispana Literaturo

Tiu ĉi libro estas brava deklaracio de hispano, kiu diras, ke li ne scias kiel klarigi sin sen Hispanio. Mi ankaŭ ne volas. Mi ne renoncas rakonti kelkajn aferojn, kiujn mi scias aŭ kiujn oni rakontis al mi, sed mi ne volas konvinki pri difinita ideo nacia aŭ libera. Mi abomenas ĉiun ideon pri nacio, kiu premas individuon, unu aŭ ciujn el ili. Pro tio mi nur intencas rakonti pri cent vivoj, kies komuna afero estas, ke ili kontribuis krei aŭ rekrei Hispanion. Kelkaj pasis tra tiu lando, kiun ni nomas nia antaŭ ol oni nomigis ĝin tiel [...] Aliaj staris kiel kverkoj, salikoj, poploj de la vojo kaj riverflanko. Aliajn faligis malklaraj akvegoj aŭ malamoj ĝis la fundo kota. Sed ankaŭ de la fundo enportas ilin frue-malfrue, purigitaj sub la suno de memoro la Iber, tiu malmova rivero, tiu Iberia aŭ Hispanio, kiu portas nin. Li poste konkludas, ke En Romo kaj Kadiz' estas la fundamento de hispana libereco kaj ke se libereco estas lukto de memoro kontraŭ forgeso, savi memoron estas savi nian liberecon.

Indekso 47-a ~ relegu ~ Venonta artikolo

Muziko: Paŝo unua al du, de Fernando Sor. Legu.
Leo Tolstojo estis unu el la unuaj esperantistoj.

Nova libro

Resurekto, de Lev Tolstoj, eldonita en 1899, estas la lasta el la grandaj rusaj romanoj de la 19a jarcento, kaj ĝi restas unu el la plej legataj verkoj, iam ajn verkitaj en la rusa lingvo pro la kombino de la romantika intrigo kun la filozofia, morala kaj etika problemaro. Nun la «simpla kaj terura historio de Katjuŝa Maslova» estas legebla ankau en Esperanto per la traduko de Viktor Sapojhnikov. «Sezonoj» Jekaterinburg, Ruslando) eldonis ĝin kiel la sesan volumon en la libroserio Rusa literaturo. La libro havas 368 paĝojn, fortikan bindon kaj belan kromkovrilon de Maŝa Baĵenova.

Aŭtoro:Lev Tolstoj
Titolo:Resurekto
Tradukinto:Viktor Sapojhnikov
Notoj:Aleksander Korĵenkov
Eldonis:Sezonoj (Ruslando)
Eldondato:junio 2000
Paĝokvanto:368 paĝoj.
Prezo:24 EŬR

La libro estas mendebla ĉe la eldonejo poŝte (RU-620014 Jekaterinburg-14, p.k. 162, Ruslando) aŭ rete: al sezonoj@mail.ru.

Indekso 47-a ~ relegu ~ Venonta artikolo

Muziko: Katalunio, de kataluno Isaac Albéniz. Legu.

Letero el naciisto

Gekaraj,

Ekde mia naskiĝo mi suferis lingvan premon kaj imperiismon. Krom mia denaska lingvo, mi estis devigita scipovi aliajn dekreskan devigan lingvon. Ĉar mia dekreska lingvo tute ne estis neŭtrala, oni ne nur devigis min scipovi alian lingvon sed ankaŭ alian fremdan kulturon.

Ja por mi estis ŝoke ke, post trapaŝi landlimon, montri la paŝporton kaj iri en supozitan fremdan landon, mi trovis homojn kiel mi, kiuj ne nur parolis mian lingvon sed kiuj ankaŭ havis mian saman kulturon. Kaj male, iam mi devis iri militservi al iu armeo (kiu iatempe estis nialande la malamika sed kiu nun estas la amika armeo) en iu loko kiu supozeble temis pri mia sama lando kaj tie mi spertis ke homoj estis tute malsamaj, ilia kulturo estis fremda kaj ilia lingvo estis tiu kiun mi devis scipovi perforte. Krome neniu scipovis mian lingvon; tiel do mi pensis: "se oni devigis min lerni ilian ĉar laŭdire dulingvismo estas bona, kial diable ili fajfas pri la mia?"

Oni povas supozi ke, post tiaj spertoj mi trovis ke Esperanto estus perfekta solvo al tiuj premoj, kaj tiel mi komprenis la ideon. Estus mirinde se oni havus tutmondan komunikilon. Tia maniere kastilianoj ne necesas preme surmetigi ilian lingvon tie kie ia armeo suksesis sinimponi. Eĉ ĝi solvos la tutmondan lingvan imperiismon kaj senkulturigon. Tre bona solvo, ĉu ne? Neniesa lingvo por interkompreniĝo de ĉiuj, jen la kialo de Esperanto.

Tiel do, mi iĝis esperantisto pro memsperto de lingva imperiismo kaj senkulturigo.

Dum mia esperantumado mi konis ĉieajnajn esperantistojn kiuj eniris en la movadon pro diversaj kialoj, tamen la plimulto homfratecaj.

Katalunjo, kaj io pli...

Neniam mi konsentis la landlimojn, almenaŭ la nunajn. Mi ja klarigis ke mi trovis katalunojn eksterŝtate kaj nekatalunoj enŝtate. Do se iam estas necese dividi la mondon pro kultura asociemo kaj pro aliaj kialoj mi komprenas ke laŭ esperantisma vidpunkto ĝi estu je lingvioj.

Mi miris kiam mi vidis vian TTT-ejon. Neniam mi imagintus ke esperantisto povintus agi tiel aĉe.

Komence ŝokas vidi la vorton España kiu mezepoke havis geografian signifon sed kiu post la faŝisma periodo memorigas kelkajn suferintojn je post-vorto de Arriba. Kvankam España estas nomo de ŝtato ne estas nomo de lingvio. Eĉ la mapo mem kiun vi publikigas sur tiu TTT-ejo temas pri plurlingva ujo kie unu el ĝiaj lingvoj sumpremis ĉiujn aliajn ekzistantajn (eĉ malaperigis kelkajn) se necese per la forto de armiloj.

Krome, la plej granda parto de mia lingvio estas en via mapo; do almenaŭ vi povintus informi la leganton pri la ekzisto de kataluna Esperanto-movado kiu fakte estas sufiĉe grava kaj kvalita, sed vi tute fajfas informi pri ĝia ekzisto.

Kaj ja idignas la aferon ke en viaj diskut-listoj vi nur akceptas, krom Esperanton, la anglan kaj la kastilian.

Mi legis en via TTT-ejo Somos esperantistas porque somos, antes que nada, españoles 1. Sciu ke kelkaj el ni estas esperantistoj ĉar antaŭ ol ĉio ni estas katalunoj sed oni devigis nin esti hispanoj per la forto de la armiloj.

Al abrazar el Esperanto, lo que estamos haciendo en realidad es defender nuestro idioma de la lengua del Imperio actual 2. Jen la kialo esti esperantisto karaj. Kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo?

Via,

Katalunisto


NOTOJ.-
  1. Ni estas esperantistaj ĉar ni estas, antaŭ ĉio, hispanaj. Sekvu.
  2. Ĉirkaŭbrakumante Esperanton, tio, kion ni vere faras estas defendi nian lingvon kontraŭ la nuna imperia lingvo.

Muziko: Andanto, de Fernando Sor. Legu.
Indekso 47-a ~ relegu ~ Venonta artikolo

Muziko: Katalunio, verkita de Isaac Albéniz, kadre de sia Sŭito Hispanio. Legu.

Respondo al naciisto

Jen nia mondo! Cxu divido aux kunhavo?

Estimata Katalunisto!

Interesa estis via mesaĝo. Mi vidas, ke vi havas etan pensmanieron. Ĉe ni oni diras, ke la branĉoj ne lasas vin vidi la arbaron, kaj pro tio mi havas nenion diri al vi.Nur konsili, ke vi eliru vian arbaron.

Vi diras, ke:

«Al abrazar el Esperanto, lo que estamos haciendo en realidad es defender nuestro idioma de la lengua del imperio actual». Jen la kialo esti esperantisto karaj. Kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo?

Mi vidas nenion en la okulo de mia «frato». Fakte, mi ne havas fraton. La tiel nomitaj «naciismoj» estas nur aro da mensogoj kaj misfaroj por ke kelkaj demagogoj ekhavu kelke da povo kontraŭ la ĝenerala bonfarto de siaj najbaroj. Mi, honeste, tute ne komprenas kion ajn diable naciisto faras -aŭ povas fari- en movado tiel sindona kiel esperantismo. Zamenhof mem diris iam, ke «tiu naciismo de grandaj nacioj estas maljusta. Tiu de malgrandaj nacioj estas, ankaŭ, malprudenta». Oni povas diri, ke tiu naciismo de hispanoj estas maljusta, sed tiu de katalunoj estas, aldone, perfida. Vi tute eraris direktinte viajn venomajn sagetojn de naciismo al sennaciulo.

Kiam ni diras, ke ni estas «españoles», ni ne diras, ke ni estas «castellanos». Se vi diras, ke la nekatalunoj, nevaskoj kaj negalegoj estas kastelanoj, vi ofendas nin senbezone. Nur por aserti, ke vi katalunoj estas tiel gravaj kiel la nevernakulanaro. Se vi apartigas vin de la cetero da hispanoj, vi suferos solaj. Eble vi scias pri tio, kion «español» vere signifas: fakte la vorto estas provensala -tio estas, kataluna, laŭ vi-, kaj origine ĝi signifis «tiu, kiu loĝas preter la Pirineoj». Vi opinias, ke Katalunio iam estis sendependa nacio, subpremata de fia imperio, Hispanio. Fakte Katalunio neniam estis sendependa, kaj en tiuj senbrilaj tempoj de Mezepoko ekzistis sendependaj tiel nomitaj nobeluloj, kiuj militis unu kontraŭ la aliaj nome de religio aŭ pro alia persona profito. Ili fondis regnolandojn, kiujn ili nomis Kastiljo, Leono, Aragono, kaj tiel plu. Mi ne memoras, ke iam ekzistis tia sendependa lando, Katalunio. Eĉ en tiuj sendependaj landetoj menciitaj, la loĝantoj ne estis liberaj, sed ili estis posedaĵoj de la koncerna nobelulo. Laŭ historio, la unuan fojon, kiam katalunoj estis liberaj (pro tio, ke ili estas hispanoj), estis dum la Respubliko Hispana. Laŭ vi, pro tio, ke ĝi estis hispana, ĝi devis esti faŝista, sed kompreneble Respubliko estas la antipodo de faŝismo, eĉ se vin oni devigas kredi male.

Lingvo estis tiu kiun mi devis scipovi perforte. Krome neniu scipovis mian lingvon; tiel do mi pensis: «se oni devigis min lerni ilian ĉar laŭdire dulingvismo estas bona, kial diable ili fajfas pri la mia?»

Ĉar dulingvismo estas perdo da tempo. Lingvoj estas praktikaj rimedoj por interkompreniĝo, ne sanktaj standardoj por defendi la «nacian identecon». Katalunoj povas studi katalunan aŭ iun ajn alian lingvon, kiun ili volas, sed intenci, ke la ceteraj hispanoj lernu la katalunan estas simpla faŝismo. Ekzistas multaj katalunoj, kiuj ne volas lerni la katalunan, sed la ceteraj katalunoj faŝisme perfortas ilin lerni tiun lingvon.

Neniam mi konsentis la landlimojn, almenaŭ la nunajn. Mi ja klarigis ke mi trovis katalunojn eksterŝtate kaj nekatalunoj enŝtate. Do se iam estas necese dividi la mondon pro kultura asociemo kaj pro aliaj kialoj mi komprenas ke laŭ esperantisma vidpunkto ĝi estu je lingvioj.

La mondo estas jam sufiĉe dividita. La mondo bezonas integriĝo. Kaj tiu sinteno, kiun vi havas, tiu paranoida sinteno -pro tio, ke vi ĉie vidas imperiismon, kiu perfortas vin fari aĉajn aferojn, kiel lerni la lingvon de la tuta hispanaro -kiu inkluzivas la tutan katalunaron, eĉ se vi ne volas-, tiu sinteno apartigas la mondon, kreas konflikton, kaj kaŭzas militon fine. Estas danĝera tiu sinteno, ĉar ĝin havis multaj jugoslavoj, kaj ili nun estas ses diversaj nacioj, kiuj batalas unu la alian, kelkaj milite. Hispanio havas propran kulturon kaj vivovojon de antaŭ pli ol mil jaroj, kaj pro tio tiuj sencerbuloj kiuj aĉe mensogas kaj agas kontraŭ siaj najbaroj ankoraŭ ne sukcesis militigi la landon. Sed ili klopodas.

Mi miris kiam mi vidis vian TTT-ejon. Neniam mi imagintus ke esperantisto povintus agi tiel aĉe.

Vi povintus agi male, kaj krei similan TTT-paĝon, informante pri Esperanto kaj via Katalunio über Alles.

Komence ŝokas vidi la vorton «España» kiu mezepoke havis geografian signifon sed kiu post la faŝisma periodo memorigas kelkajn suferintojn je post-vorto de «Arriba». Kvankam «España» estas nomo de ŝtato ne estas nomo de lingvio.

Vin kaptis faŝistoj pri tio, ke vi opinias, ke España apartenas nur al ili. Feliĉe, hispanoj nun komprenas, ke Hispanio estas ni ĉiuj. Eĉ vi katalunoj, kiuj ne volas esti hispanoj.

Eĉ la mapo mem kiun vi publikigas sur tiu TTT-ejo temas pri plurlingva ujo kie unu el ĝiaj lingvoj subpremis ĉiujn aliajn ekzistantajn (eĉ malaperigis kelkajn) se necese per la forto de armiloj.

Vi erare asertas, ke Hispanio iam konkeris Katalunion, same kiel ĝi konkeris Amerikon... Mi konsilas al vi, ke vi studu pri historio de via lando.

Krome, la plej granda parto de mia lingvio estas en via mapo; do almenaŭ vi povintus informi la leganton pri la ekzisto de kataluna Esperanto-movado kiu fakte estas sufiĉe grava kaj kvalita, sed vi tute fajfas informi pri ĝia ekzisto.
Io pli kaj Katalunjo...

Lingvio ne ekzistas. Ekzistas nacioj, ekzistas landoj, ekzistas eĉ patrioj, sed lingvioj estas elpensaĵo de iu tempoperdulo, kiu sopiras al mondo de 3000 sendependaj landoj. Nun estas tro da milito kun nur 200 landoj. Multobligi la nombron da landoj multobligus la nombron da militoj. Sed mi komprenas, ke tiuj evidentaĵoj estas tro por naciisto,kiu verŝajne konfuzas la nociojn nacio, patrio kaj kulturo.

Kaj ja idignas la aferon ke en viaj diskut-listoj vi nur akceptas, krom Esperanton, la anglan kaj la kastilian.

Tiuj estas la lingvoj por diskonigi Esperanton. Mi ankaŭ uzus la rusan, la ĥinan kaj la araban por efike fari tion, sed bedaŭrinde mi ne regas ilin. Uzi lokan lingvon por paroli al hispano estas perdo de tempo. Politika korekteco kaj ŝovinismo estas regresiloj, kaj tute ne favoras interkomprenigon, la veran senton kaj sencon de Esperanto.

Vi povas krei TTT-paĝon, kiu diskonigos Esperanton en la kataluna, se vi volas. Se vi bezonas materialon, vi povas uzi parton de Esperanto España, kondiĉe ke vi agnoskas la fonton.

Mi ne insultos al vi dirante, ke via eta menso malpermesas a vi pensi monde. Mi ankaŭ ne insultos al vi, dirante, ke vi estas imperiisto, kiu volas subpremi Valensjon kaj Balearojn. Mi simple fajfas pri kontraŭimperiisma sinteno. Ĝi estas tiel danĝera kiel tiu imperiisma, kaj ofte pli malkonvena.

Sennacie salutas vin,

Jesuo

Indekso 47-a ~ relegu ~ Venonta artikolo

Muziko:Variaĵoj pri fama franca kanto, komponita de Fernando Sor en 1827. Legu.

Intervjuo al LSanino

Dalia Pileckiené

Pli ol eble vi iam trovis la revuon Litova Stelo. Dum la pasinta Universala Kongreso ni trovis ties helpantinon pri redakto, Dalia Pileckiené. Ŝi parolis al ni pri la magazino kaj vivo litova.


1 Kia estas la sekreto de la sukceso de Litova Stelo?

Kompare al la aliaj revuoj kaj gazetoj, la enhavo estas sufiĉe inda kaj nuntempa, kaj ĝi ampleksas diversajn materialojn laŭ la enhavo. Ankaŭ, de la jaro 1931 ĝi eldoniĝis seninterrompe, kio estas grava afero.

2 Oni diras, ke estas granda la korupto en Litovio. Ĉu tio estas vera?

Jes. Ĝi plejparte tuŝas ŝtatan entreprenojn, ŝtatajn oficistojn kaj ankaŭ policon, sistemon de klerigado kaj edukado. Tamen Litovio ne estas escepto: same okazas en ĉiuj aliaj ŝtatoj.

3 Kiaj estas riĉaĵoj el via lando?

Nuntempe intelekta cerbo. Dum la lastaj 3-4 jaroj estis danĝera tendenco ĉe niaj intelektuloj eliri el Litovio. Ilin aĉetas aliaj landoj, kiel Germanio aŭ Usono. Ili alte taksas tiun homan kvaliton. Litovio estas kruco de ĉefaj vojoj inter multaj landoj. Pro tio ĝi estas ege oportuna inda loko por turismo. Ankaŭ nia industrio nun komencas evolui.

4 Oni kredas, ke la prezoj estas altaj kaj la salajroj malaltaj. Kiom gajnas, ekzemple, licea instruisto?

Jes. Tamen oni devas koni alion por kompari. Litovio nun estas en ekonomia kavo. Niaj politikistoj diras, ke Litovio jam komencas grimpi el tiu kavo, sed laŭ mi tio estas nur politika ludo antaŭ baloto.

Instruisto gajnas ĝenerale de $150 al $200 monate, kaj loĝigo por normala familio kostas $70 al $100. Por manĝi kvar-membra familio bezonas almenaŭ $250. Do edzino devas labori.

5 Kiel fartas la litova esperanta movado?

La Esperanto Movado estas sufiĉe vigla, altnivela, gaja kaj entuziasma. Oni kalkulas, ke estas ĉirkaŭ 10 000 geesperantistoj en Litovio. Tuta loĝantaro estas 3 520 000. Aktivaj membroj varias laŭ la cirkonstancaro. Estas ili de 1000 ĝis 3000.

En mia urbo Kaunas aktive funkcias eĉ tri kluboj: junulara, katolika kaj «merkreda»: geanoj renkontiĝas ciu-semajne. Litovaj gesamideanoj havas ĉiu-jaran tradician aranĝon - Zamenhof tagoj (meze de decembro), kiun partoprenas ne nur gelitovoj, sed ankaŭ poloj, latvoj, rusoj, svedoj, k.t.p. E-movado aktivas ankaŭ en aliaj urboj: en Vilnius, Klaipeda, Ŝiauliai, Panevezxys. aŭ - vice en tri Baltaj landoj (Litovio, Latvio kaj Estonio) okazas someraj Baltaj E-Tagoj. Ĉi- somere verdulojn gastigis Estonio, sekvontsomere mi invitas ĉiujn en Litovio (pliajn informojn oni trovos en «Litova Stelo» kaj en aliaj E- eldonaĵoj).

Indekso 47-a ~ relegu ~ Venonta artikolo

Muziko: Ĉesu turmenti min! estas sekvidiljo verkita de Fernando Sor. Legu.

Ekonomia sinklarigo pri Terurismo

Oni kutime diras, ke teruristoj estas fiaj homoj, ke ili ne pensas, ke ili sencele mortpafas inocentojn, kaj tiel plu. Oni protestas, oni manifestacias, oni kondamnas, kaj oni bedaŭras, ke teruristaj agoj restas senpunataj. Kion oni povas fari?

Moralaj kodoj estas tre glitemaj, pro tio, ke ekzistas multaj kaj diversaj. Oni povas ankaŭ aĉeti sian konsciencon, kaj konkludi, ekzemple, ke la centra ŝtato -pro tio ke centra, ĝi fias- kulpas, ĉar ĝi ne agnoskas la rajton teruristoj sendependigi sian landpeceton. Simile, eble nur virino kulpas, kiam perfortinto murdas ŝin pro tio, ke ŝi ne konsentis esti seksperfortata...

Sed mi fajfas pri moralaj kodoj, ĉar neniu el ili helpas min kompreni pri tiu terurista fenomeno. Eble psikologio infana helpus pli: mi ne havas ludilon, sekve mi ploras kaj krias..., sed ne, mi ne punos la leganton per ekskurso en psikologian fakon, kiun mi ne regas. Mi koncentriĝu sur alia kampo, kiun mi ankaŭ ne regas, sed kiun mi suferas: ekonomio.

El amatora vidpunkto, mi vidas, ke kiam oni starigas negocon, oni devas investi pri iloj kaj homforto por produkti varon, kies vendado donos al negocisto monon, po kvanto multe pli granda ol tiu investita. Se la varon oni ne aĉetas, aŭ la aĉetantoj senmoniĝas, la negoco bankrotas kaj la negocisto devas serĉi alian okupon, aŭ iri en malliberejon...

Bone, ni konsideru terurismo el negoca vidpunkto.

Ni konsideru, ekzemple, tiu hispana organizo, ETA (Eŭsko Ta Alkartasuna, libereco por Vaskio, se mi ne eraras). Kio estas ETA? El ekstera vidpunkto, ĝi estas aro da homoj, kiuj metas bombojn en diversajn lokojn, murdas homojn selektitajn, kaj postulas, ke vaskaj entreprenistoj pagu al ili impoŝton revolucian. Por ke ili pagu, ili uzas potencan reklamilon: timon. Do, se ni ne konsideras, ke tiom da murdoj kaj bombado, estas alio ol investo en negoco, oni ĉesas vidi en tiuj fiaj agoj sencelaĵon. Timo esti murdata aŭ homrabata ja ebligas, ke ili pagas. Polico konsilas ne pagu, sed kompreneble ĝi ne povas garantii personan sekurecon al ĉiuj minacitoj, do eble multaj pagas. Kiuj pagas? Tio, kompreneble, estas tre malfacile sciebla. Sed ni scias, ke tiuj, kiuj ne pagas, havas problemon. El tio ni povas eltiri la konkludon, ke tiuj, kiuj ne havas problemojn, pagas.

La negoco estas fruktodona. Dum la 20-aj jaroj, kiam Seka Leĝo malpermesis disvendi alkoholaĵojn en Usono, mafiistoj disvendis tre malaltkvalitajn alkoholaĵojn tre multekoste. Kiam finfine la koncernaj ŝtatoj permesis disvendon da alkoholaĵo, la kondiĉoj nepraj por tiu negoco kolapsis, kaj ne plu la krimuloj povis riĉiĝi.

La problemo pri terurismo ne estas tiel facile solvebla: kiel oni malebligas la kondiĉojn, por ke ili riĉiĝu sen akcepti iliajn postulojn? Unue, ili volas sendependiĝon -aŭ almenaŭ tiel ili diras. Se tio estus ilia celo, lia procezo estas turpa: pli utilus konvinki la tutan civitanaron sian, ke oni balotu por sendependismaj partioj, kiuj postulus en madrida parlamento la sendependon por Vaskolando. Sed se oni konsideras, ke mono estas la nura celo, la procezo efikas, ĉar ili havas monon el la revolucia impoŝto. Kiom da mono donus la leganto, por ke oni ne forrabu sian edzinon, filon, aŭ lin mem? Tie kuŝas la ŝlosilo por kompreni terurismon, laŭ mia kompreno.

Nu, kion fari por haltigi ilin? Ke iu ajn homo riĉiĝu ne ĝenas la civitanaron, kompreneble, sed se la maniero riĉiĝi estas sendiskriminacia mortpafado, oni devas fari ion por haltigi ilin. La kriterio, per kiu ili selektas viktimojn estas tre mallarĝa: malnaciisto ja kandidatiĝas, eĉ simpla nenaciisto. Kion povas fari tiu granda amaso da civitanoj senkulpaj por malebligi terurisman agadon? Se mia analizo pravas, la nura solvo estas malebligi al komercistoj kaj negocistoj pagi la impoŝton, aŭ almenaŭ ĝeni tion plej multe kiel eble. Ni ne aĉetu varojn produktitaj de tiuj entreprenoj, kiuj laŭ nia scio suspektindas pagi la revolucian impoŝton. La universo de tiuj entreprenoj estas sufiĉe malgranda: tiuj vaskaj. Oni povas argumenti, ke multaj inocentaj laboristoj povas perdi sian postenon, sed ne necesas esti senkruelulo por kompreni, ke pli domaĝas, ke senkulpuloj perdas sian vivon, kiel hieraŭ okazis al konsilanto malaga José María Martín Carpena. Ĉe kapitalismo oni povas kaj rajtas elekti, kiujn varojn oni volas aĉeti. Kutime ni elektas tiujn plejaltkvalitajn aŭ tiujn plejmalmultekostajn. Kiam parto de la pago estas makulota per sango, tiu varo estas tro altkosta. Ni konsideru pri kiu firmaoj pagas revolucian impoŝton, kaj ni bojkotu ilin. Tiuj firmaoj ne rajtas ekzisti.

Isabel Acevedo

Indekso 47-a ~ relegu ~ Venonta artikolo

Muziko: Variaĵoj pri franca temo Que ne suis-je de la fougère, komponita de Fernando Sor en 1827. Legu.

La 20 jara jubileo de la (t)Raŭma Manifesto

Antaŭ precize 20 jaroj, la 31-an de julio 1980 kelkdeko da gejunuloj lanĉis kadre de la tiujara IJK en la finna urbo Raŭmo dokumenton, poste nomata Raŭman Deklaracion. Malgraŭ la klopodoj de la iniciatintoj ĝi ne iĝis oficiala dokumento de la kongreso, nur tiu de la 106 subskribintoj. Motoro de la preparado estis Valerio Ari (aliel Giorgio Silfer), la unuaj subskribintoj estis Jouko Lindstedt kaj Amri Wandel. La Raŭma Manifesto la unuan fojon deklaris publike la intencon ŝanĝi la celon de la E-movado, provis redifini la koncepton de esperantisteco, kaj publike rezignis pri la konkurenc-intenco al mondlingvoj kiel la angla.

La Deklaracio longajn jarojn estis sufiĉe prisilentata en la tiama organizita internacia movado, sed manpleno de aktivuloj pere de Literatura Foiro persiste laboris kaj laboras ankaŭ nun por ĝiaj diskonigo kaj realigo.

Multaj konataj subskribintoj de la deklaracio hodiaŭ jam forlimigas sin de tiu ideologio, sed la LF-stabo (kaj la lastatempa Pakto por E-Civito) konsideras ĝin kiel gvida, baza ideologio.

Laŭ multaj aktivuloj por hodiaŭ la enhavo de raŭmismo signife ŝanĝiĝis kaj diferencas de la origina, ĝi reprezentas pli-malpli la idearon de Silfer.

Hodiaŭ fare de multaj ĝi estas konsiderata kiel konsumisma esperantismo (vi nur ĝuu kaj konsumu la E-kulturon, sed ne zorgu pri la disvastigo de la lingvo, ne zorgu pri la konkurencado al aliaj mondlingvoj, ktp.). Tio (kaj la personeco de Silfer) elvokis tre fortajn kontraŭstarojn inter la aktivaj esperantistoj, kiuj alternative vidas la vojon je aplikado de modernaj organizikaj kaj merkatikaj rimedoj por vivteni kaj disvastigi la lingvon.

En la 80-aj jaroj (en etoso atendanta miraklon de la 100-jara jubileo en 1987), en periodo de konstanta kresko, kiam la nombro de esperantistoj estis plene sufiĉa por vivteni multajn diversajn servojn - parto de la originaj ideoj estis eĉ pozitivaj, kiuj helpis turni la atenton al la grava tasko zorgi ne nur pri la ĉiama varbado de novuloj, sed ankauŭ zorgi pri la jamaj lingvolernintoj, pri la esperantista identeco, pri la utiligo de la lingvo en fakaj medioj, pri la neceso flegi la kontakton al la jamaj parolantoj.

La hodiaŭan raŭmismon, la konsumisman esperantistecon plejmulto de kleraj aktivuloj konsideras ege damaĝa kaj malutila, ja ĝi ne subtenas la mobilizon kaj individuan aktivigon de esperantistoj en la diskonigo kaj disvastigo de la lingvo. Sen la aktivado de esperantistoj mem ja povas okazi nenia sukceso. En Esperantio ja ne ekzistas iuj eksteraj fortoj, kaj esperantistoj MEM devas zorgi pri la sorto de la lingvo kaj movado. Se ni mem ne disvastigas la lingvon, neniu faros ĝin anstataŭ ni...

Komence de aŭgusto dediĉe al la 20-a datreveno okazos rememora studsemajno en KCE, Svisio, ĉefsidejo de raŭmismo, kiun partoprenos ankaŭ kelkaj el la iamaj subskribintoj de la Manifesto. Krome okaze de KEF (Kultura Esperanto-Festivalo) okazos ankaŭ ronda tablo en Helsinki, kiun partoprenos i.a. Jouko Lindstedt, Sabira Stahlberg kaj aliaj. Ankaŭ en la granda somera kunveno de E-gejunuloj Internacia Junulara Semajno, IJS en Hungario estas antaŭvidita prelego kaj diskutrondo pri raŭmismo okaze de la 20-jara jubileo, kiu dividis la movadon.

Laszlo Szilvasi

Ĉefredaktoro de Eventoj
(fonto: ret-info)


NOTO de la redaktoro.- Por plibone juĝi, bonvolu legu la artikolojn La Manifesto Dudekjara kaj La Manifesto de Raŭmo
Indekso 47-a ~ relegu ~ Venonta artikolo

Muziko:Andanto de la verko 24-a de Fernando Sor, komponita en 1827. . Legu.

La manifesto de Raŭmo

Ãi tiu dokumento ricevas la nomon de la urbo, en Finnlando, kie oni debatis, okaze de la 36a Internacia Junulara Kongreso (1980 07 25 / 08 01), la temon "Esperanto en la 80aj jaroj: celoj kaj metodoj".

Ïi ankoraª ne esprimas la oficialan opinion de TEJO kiel organizo, sed nur de tiuj, individuoj kaj grupoj, kiuj subskribis aª subskribos ßin. La originalo de la Manifesto trovißas ¤e FEJO (Finnlanda Esperantista Junulara Organizo), kiu akceptas eventualajn alißojn en skriba formo ßis 1980 12 31.

[FEJO, ¤e s-ro B. Holmberg, Arentikuja 1 B 253, SF-00410 Helsinki 41, Finnlando.]

  1. Krizo de identeco

    La subskribintoj konstatis kontraªdiron en la sinteno de la esperantistaro, kvazaª konflikton inter idea superegoo kaj egoo: nia superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj - la dua lingvo por ¤iu / la angla lingvo estas nia malamiko / UNO devas adopti Esperanton, ktp - kaj laªdegi la lingvon e¤ neobjektive okaze de intervjuo; samtempe, inter ni, ni ßuas kaj aplikas Esperanton laª tio kio ßi efektive estas, sendepende de la pracelaj sloganoj. Tio ja estas krizo de identeco, kaj ni sentas la neceson motivi nian esperantistecon per io pli kohera.

  2. Kritiko de praceloj

    Ni kredas ke:

    1. la oficialigo de esperanto estas nek verÙajna nek esenca dum la 80aj jaroj - oni havu alternativajn celojn;
    2. la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel helplingvo, analoge al la franca siatempe (e¤ malpli grave ol iam la franca mem); Zamenhof neniam proponis al la E-movado kiel celon kontraªstari la francan, ¤ar por Esperanto li antaªvidis pli valoran alternativan rolon.
  3. Niaj celoj:

    Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi ßiajn pozitivajn valorojn:

    1. propedeªtiko por lingvoinstruado;
    2. kontaktoj inter ordinaraj homoj;
    3. kontaktoj sendiskriminaciaj;
    4. novtipa internacia kulturo.

    Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la ser¤ado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaª la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj kaj la alißo de novaj homoj estas nepre kondi¤itaj de la konsciißo pri tiuj ¤i valoroj.

  4. La kongresoj kiel vojo al kresko. Internaciaj kongresoj kaj renkontißoj estas esencaj por la asimilißo de homoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke kongresi pli ofte inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj funkciulaj kunvenoj, laª la modelo de la TEJO-seminario en Strasburgo (junio 1980), kaj aliflanke necesas fortigi la uzon de E-o kiel laborlingvo en fakaj konferencoj internaciaj, laª la modelo de la Freinet-instruistoj.
  5. Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taªgecon de la lingvo por esprimi ¤ion; meze de la 80aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaª diri ion - ion kulture originalan kaj internacie valoran.

    LA KVIN TEZOJ DE RAºMO

    1. Disvastigi nian lingvon pro tio kio ßi reale estas, ne pro tio kio ßi volas, povas aª devas esti.
    2. La rolo de helplingvo povas sufi¤i por la angla, sed ne por Esperanto.
    3. Pro siaj pozitivaj valoroj Esperanto farißis pli ol komunikilo, e¤ arta perilo kaj kolektiva identigilo.
    4. La kongresoj restos vojo al kresko (sed ne ununura vojo), se ili plenumos du precizajn kondi¤ojn.
    5. Ni ¤esu lingvi parolon, ni komencu paroli lingvon.

    La supraj estas provo kondensi la kvin artikolojn de la Manifesto en kvin specifaj mesaßoj.

    Aldone, kio la Manifesto NE estas:

    1. kolektiva anonima¢o (unuafoje en niaj kongresoj!);
    2. invito al malaktivißo kaj izolißo (male, ßi eksplicite esprimas la celon disvastigi la lingvon!);
    3. pure metafora prezento pri la propra identeco (ne la mem elektita diaspora lingva minoritato estas kvazaªa, sed la aparteno al ßi estas kvazaªa - la analogio insistas pri la aparteno al la subjekto, ne pri la subjekto mem!).

    Aªtenta kaj plena teksto - plus marßena komentario (en LF 62, aªgusto 1980)

    Subskribis ¤i tiun dokumenton, disdonitan en Raªmo praktike nur dum la lasta tago, sesdek unu kongresanoj. La unuaj subskribintoj estas Jouko Lindstedt, Giorgio Silfer, Amri Wandel, membroj de la Komisiono por la kongresa rezolucio (la tria estas ankaª TEJO-estrarano). Inter la ceteraj alißoj trovißas du ¤efredaktoroj: Perla Martinelli kaj Dario Besseghini (Kontakto); kaj pluraj estraranoj kaj komitatanoj de TEJO, interalie Marianne Böckmann, Börje Holmberg kaj Walter Zelazny.

    Inter la membroj de LF-koop ßis nun ne menciitaj trovißas la nomoj Irma Heikkilä, Herbert Mayer, Barbara Poterucha. Ãiuj subskriboj havas individuan valoron, sed la Administra Komitato de LF-koop decidis subteni la Manifeston per disvastigo kaj stimulo al debato, ßis eventuala kolektiva alißo, pri kiu povas decidi nur la ßenerala Asembleo.

Indekso 47-a ~ relegu ~ Venonta artikolo

Muziko: Muziko:Trosième Duo, verkita de Don en 1757. Legu.

Fiaskis INOE en UK de Tel Avivo

Kiam mi aliĝis al INOE mi estis tie ĝoje: finfine havis asocion kiu estas nudisma kaj esperantista. Mi kunlaboris per artikoloj, ĉar mi scias, ke ĉiu bulteno havas la saman problemon: ili ne havas sufiĉe da materialo por eldoni.

Mi ankaŭ estas pacienca, ĉar mi scias, ke ne paroli pri problemoj, kiujn oni havas, ne signifas nepre ke oni kunsentas pri proponataj solvoj.

Kio okazas en INOE?

Okazas, ke INOE havas bonan bultenon, kies papero estas altkvalita kaj kies fotoj estas bonaj. Okazas, ke INOE fiaskas en la Universalaj Kongresoj. Kial? La respondo estas facila: la estraro ne aperas en la Universalaj Kongresoj. Okazis tio en la Universala Kongreso de Valensjo en 1993: ne venis la prezidanto, kaj ankaŭ ne venis la sekretario kaj la kasisto. Okazis ĝi denove en Montpeljero: neniu estrarano partoprenis. Ankaŭ en Tel Avivo, ĉi jare, denove okazis tio. Ekzistas leĝa problemo: se estraro ne venas, ne ekzistas asembleo, kiu povas eventuale aprobi la raporton de la budĝeto (kun elspezoj kaj enspezoj, kaj propono de nova jarkotizo) de la estraro. Tio signifas, ke ne funkcias la asocio.

Kiaj solvoj?

  1. Se la estraro ne partoprenas en la universalaj kongresoj, ĝi devas elekti reprezentanton de la asocio en la ĝenerala asambleo.
  2. En la numero de januaro de la bulteno devas aperi la raporto, budĝeto kaj proponoj de la estraro.
  3. Per Interreto la estraro povas interkonsenti kun la naturista asocio pri eventoj naturistaj. Tio signifas, ke la inoanoj partoprenos en la natur-asocio de la lando, kie okazas la Unviersala Kongreso, almenaŭ dum ĝi daŭras.
  4. Mi ne scias, kiom da inoanoj estas, kaj ĉu ili volas agi por la asocio.

Mi scias, ke la nudmovado ne estas tre forta en multaj landoj, kaj ankaŭ en la esperanta movado. Pro tio, mi ne trovas inteligente disigi la movadon nudisman.

Mi kredas, ke estas bona ideo havi propran spacon en orienta lando de Eŭropo. Se ni aĉetas terpecon por praktiki nudismon, la prezo estas alta. Sed ni inoeanoj povas aĉeti terpecon en lando, kie ties prezo estas malalta. La Domo de Nudismo kaj Esperanto devas esti Domo por disvastigi la naturisman kulturon, nome la vegetaranismon, naturkuracadon, nudismon kaj la lingvon Esperanton. Tamen, la Domo de Nudismo kaj Esperanto ne nur devas malfermiĝi al viroj kaj virinoj, kiuj estas kaj vegetaranaj kaj nudismaj kaj naturkuracadismaj kaj esperantismaj. Ĝi ankaŭ devas malfermiĝi al homoj kiuj estas almenaŭ aŭ vegetaranoj, aŭ nudsimaj, aŭ naturkurcadamikaj, aŭ esperantismaj!

Kiel oni aĉetas la terpecon? Laŭ mia informo, estas en Pollando grupo da samideanoj, kiuj apogas tiun ideon. Ili povas elekti la terpecon, krei la asocion, kaj proponi al INOE la monsumon, kiun ili bezonas. Kie ni trovos la monon? En nia jarkotizo, kiu estas malalta, oni povas aldoni apartan kategorion, ekzemple: financ aĉetadon.

Indekso 47-a ~ relegu

  Finverkita la 20-an de septembro de 2000 de Jesuo de las Heras en Mursjo, per AceHTML
.