UK Tel-Avivo 2000

Maria Merla rakontas pri Tel Avivo.

Post agrabla semajnfino en Pomarbo, mi revenis germanien por de tie eki tel-aviven. Necesis esti kvar horojn antaŭ la ekflugo en la frankfurta aviadilejo pro la eksterordinaraj sekureckontroloj de la flugkompanio El Al. Du sekurecoficistoj longe intervjuis min pri la kialoj de mia vojaĝo kaj mi do havis abundan eblecon paroli pri la internacia lingvo. Mi eĉ devis montri al li la kunportatajn ekzemplerojn de Babilemoj sen limoj, kiujn la oficisto scivole trafoliumis.

Mi alvenis en Tel-Avivo nur vespere en la unua kongrestago. Jam malhelis kaj ĉe la strando kiu troviĝis proksime al la kongresejo la esperantistaro sidis en cirklo, ĝuis la bongustan falafelon kaj aŭskultis beduenan rakonton kiun Moŝe Ben-Portat', izraela esperantisto, vestita en palestineca stilo, rakontis.

Poste Mike Englund, el Svedio, kantis kun gitaro kelkajn de la plej ŝatataj Amplifiki-kantojn. La strando kaj la maro restis allogaĵo dum la tuta kongrestempo, ĉefe dumnokte, kiam la varmego de la tago estis for, sed ankoraŭ eblis ĝui varman marakvon kaj ĝui de la maro la imponan aspekton de la lumanta kaj vivanta urbego Tel Avivo. Ĝi al mi ŝajnis nokte eĉ pli vigla ol tage. Eĉ post la dua nokto ankoraŭ videblis multaj homoj surstrate kaj en la restaŭracioj. Dumtage oni ĉefe serĉis ombron.

Jen la muro de lamentoj, restanta parto de la Templo de Salomono.

Multe oni fakkunsidis dum la kongreso, sed mi ŝatintus iom pli aŭdi la temon kongresan, Lingvo kaj kulturo de paco. Maltrafis mi kelkajn tiurilatajn prelegojn pro ekksursoj. Vizitis mi ekzemple la Mortan Maron _ ege impresis min tie la etoso, la ega varmo de la dezerto kaj la kapablo de la sala maro vin porti se ke vi iel ajn moviĝu _ , la Fortikaĵon Masada, en ĝia apudeco, kaj alian tagon la urbojn Betlehemon kaj Jerusalemon. Iom rapide okazis la vizitoj sed ili donis apetiton je revizito estonta.

Pri la politika situacio en Izraelio oni nek en nek ekster la Universala Kongreso multe diskutis/rimarkis. Estintus interese _ espereble iam estonte efektivigeble _ havi prelegon/diskutrondon komunan de izraelaj kaj arabaj esperantistoj. Bedaŭrinde la 85-a UK kun siaj 1200 partoprenantoj el 55 landoj okazis sen la partopreno de araboj.

Por mi la UK estis denove okazo revidi malnovajn geamikojn, amikiĝi kun novaj kaj ekgustumi hebrean lingvon kaj kulturon en lando de mirinda beleco. Nepre revenos tien!!!

Maria Merla

NOTOJ.- 1 Pomarbo estas la nomo de la domo en kiu loĝas la francaj esperantistoj apud Limoges.
Sekvo.
Kajero 47 ~ Kajeroj ~ Kurso de Esperanto ~ Esperanto Hispanio

Muziko:Dekoko, komponita de Fernando Sor en 1830, kadre de sia Dudek kvar lecioj progresemaj por gitaro, verko 31, orĥestrigita kaj komputgiligita de Jesuo de las Heras.
Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon 20-an de septembro de 2000.