Enkonduko en muzikon:

Gitaro kaj akordoj

Gitaro havas ses kordojn. La tri plej akutajn oni faras el plastika materialo, najlono, kaj la aliaj tri povas esti faritaj ankaŭ de tiu materialo, aŭ de silko, sed oni ĉirkaŭmetas ĉiun el ili per metala fadeno, kiu pezigas la kordon sufiĉe, por ke ĝia voĉo malaltiĝu. Oni diras, sekve, ke la animo aŭ spirito de tiuj kordoj estas silka aŭ najlona.

La kordoj estas ligitaj al kapo de gitaro per klaviĥoj aŭ kejloj, kiuj estas ruleblaj pecetoj da ligno, kiu ingas en la kapon. Hodiaŭ la klaviĥoj estas metalaj, kaj havas meĥanismon kun dentradoj, por certigi, ke la kordo ne maltensias subite, kiel povis okazi en la istempo. Je la alia fino, la kordojn oni ligas al ponto, horizontala ligna peco kun ses truoj, kiun oni gluas al koverto de gitaro.

La kordojn oni agordigas al tiuj notoj: mi, la, re, sol, si, mi. Oni skribas gitaran muzikon per klavo de sol (g, germankutime), sed oni ludas tiun muzikon unu oktavon pli malalte. Tio signifas, ke gitaro estas instrumento transmetanta, pro tio, ke oni skribas muzikon per malsama tesituro ol ĝi sonas.

Por agordi gitaron, oni bezonas referencan sonon. Oni vendas apartan fajfilon, kiu estas nomita ĉe ludantoj diapasono. Fakte ĝi estas membrano, kiu vibras en cilindreto je frekvenco de 440 fojoj ĉiun sekundon. Tio estas la sono de la noto la, kiu troviĝas je la 3-a kordo premata je la 2-a trasto, la 5-a je la 12-a, la 4-a je la 7-a trasto, kaj unu oktavon pli alte je la 2-a je la 10-a, kaj la 1-a kordo je la 5-a trasto. Sed estas plej facile ludi la 5-an kordon malferme, tio estas, sen premi ĝin ie ajn, kaj alĝustigi per la koncerna klaviĥo ĝis ambaŭ kordoj sonas kohere, tio estas, bele kunaj, pro tio, ke la 5-a kordo malferme sonas unu oktavon pli malalte ol la diapasono.

Akordo de do majora.

Nun ni jam agordis nian gitaron, ni sekve povas formi akordon per ĝi: ni premu la 5-an kordon je la 3-a per la fingro 3-a de la maldekstra mano, la 4-an kordon je la 2-a trasto per la 2-a fingro, kaj la 2-an kordon per la 1-a fingro, kaj ni ni pulsu (frotu per la dika dekstra fingro) la tutan kordaron. Ni aŭdas nun la akordo de Do majora, kiun ni reprezentas per la apuda diagramo. Rigardu, ke tiuj kordoj ne premitaj havas 0-jn sur ili, se ili -aldone- ne sonas, estas X sur ili. Preskaŭ ĉiun kanton oni povas akompani per tri akordoj: tiu de la toniko -aŭ ĉefa noto en la tonalo-, la subdominanto kaj la dominanto aŭ superreganta grado. Ni scias, ke la notoj estas do re mi fa sol la kaj si. Sol estas la dominanto de do. Se ni nombrigas ilin de la 1-a al la 7-a, ni diras, ke la unua grado estas do, la dua grado estas re, kaj tiel plu. Tial, ni povas havi la saman diferencon inter la samaj gradoj -rilate la sono- senrilate al la vera alteco de la notoj, kaj eltiri ĝeneralajn leĝojn muzikajn. Sekvas el tio, ke la plej gravaj gradoj estas la toniko (unua grado), subdominanto (kvara) kaj dominanto (kvina). Por konstrui la akordon de dominanto aŭ dominantan akordon en la tonalo do majora (ja toniko nomigas la tutan tonalon), ni bezonas trovi la kvinan gradon de do, kiu estas sol. Nun ni trovas intervalon de tria, tio estas, sol-la-si kaj de kvina: sol-la-si-do-re. Jen la akordo: sol-si-re, kies akordon ni ankaŭ montras ĉi supre.

La venontan numeron ni prezentos la akordon de subdominanto. Per ili tri ni akompanos nian kanton.


Al legita artikolo Kajero 48 ~ Kajeroj ~ Kurso de Esperanto ~ Esperanto Hispanio Al komenco


Muziko:La kontrabandisto, kanto verkita de Fernando Sor la lastan jarcenton.
Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon 31-an de oktobro de 2000.