LA MANIFESTO DUDEKJARA
(nefermita letero)

Giorgio Silfer

Karaj geamikoj,

En la adreslisto de la KCE­komputilo mi trovis nur viajn retadresojn, kiel tiujn de personoj aŭ establoj kulturpolitike motivitaj sur la raŭma vojo. Al pli multaj mi volus sendi ĉi tiun leteron, sed eble tion faros "Heroldo Komunikas". Pormomente temas pri pure privata meditaĵo.

Estis la lasta tago de julio 1980 kiam surpaperiĝis la teksto de la dokumento pri kiu oni parolas plej multe en la historio de Esperant(i)o, post la Deklaracio de Bulonjo ĉe Maro. Se la nova PIV estos atenta pri la efektiva lingvouzo, ĝi certe enhavos la kapvorton Raŭm­ kaj de ĝi "raŭmismo". Mi ne scias ĉu la difino estos objektiva. Persone, mi akceptus la sekvan: "Kultura kaj socia tendenco kiu vidas en esperanto ne nur komunikilon, sed ankaŭ artan perilon kaj identigilon. La esperantistaro estas tial sociologie difinita kiel senteritoria lingva kolektivo."

En 1935, dum sia prelego en la Roma UK, Gaston Waringhien rimarkis: "Vi scias, ke multaj laikoj, eĉ favoraj al la ideo de internacia lingvo, konceptas ĉi tiun kiel nuran helpilon por komercaj, sciencaj, diplomatiaj rilatoj, sed rifuzas al ĝi ĉian rolon sur la beletra kampo; eĉ inter niaj vicoj ne mankas personoj por partopreni tiun opinion, kaj vi certe povis, same kiel mi, aŭdi unu aŭ alian el niaj eminentuloj deklari, ke ni ridindigas nin per nia literaturo, aŭ ke niaj poetoj simple endanĝerigas la tutan aferon". Waringhien devis defendi por nia lingvo la rolon de arta perilo, preskaŭ duonjarcenton post la Unua Libro, je pli ol 25 jaroj post la unuaj Internaciaj Floraj Ludoj! Ĉu ni do miru, hodiaŭ, se ni aŭdas unu aŭ alian el niaj eminentuloj (?) deklari, ke ni ridindigas nin per nia projekto de Esperanta Civito, kaj ke la raŭmistoj simple endanĝerigas la tutan aferon? Ni spertas, kontraŭ la rolo de identigilo, la saman antaŭjuĝon kiun spertis niaj beletristoj rilate al la rolo de arta esprimilo.

Sed la lingvo ne estas nur komunikilo. Ĝi estas fenomeno multe pli kompleksa, ol supozas la kultantoj de la Fina Venko.

Raŭmo fiksis revolucian koncepton: la rolo de internacia helplingvo povas sufiĉi por la "standard english", sed ne por esperanto - akorde kun la opinioj de Zamenhof, cetere.

Se en Raŭmo estis formulita nova difino pri la lingvo, dum la sekvaj dudek jaroj laboris pluraj, eĉ multaj homoj por aktualigi la difinon pri la lingvanaro. La transiro de movado al komunumo, kaj de komunumo al civito, markas la ĉefajn etapojn de tiu procezo, almenaŭ laŭ nocia indiko.

Raŭmismo anticipis per jardeko la historion. Depost la Okdeknaŭa ni spertis makrosocie nian pravon. Ene de tri jaroj, per la akcepto de nia literaturo fare de PEN Club (septembro 1993) kaj per la inkluzivo de nia "lingva grupo" fare de la Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj (junio 1996), la makrosocio konsentis pri esperanto kiel arta perilo kaj kiel identigilo.

Paralele al la sociologia maturiĝo de nia diasporo, evoluanta al subjekto de internacia juro, la samon spertas aliaj identecoj: ĝuste ĉi­semajne en Prago la kvara cigana mondkongreso adoptis propran flagon, propran himnon, elektis parlamenton kun membroj el 45 landoj, kaj el ties oficiala sidejo (en Bratislavo) petos de UN la agnoskon pri senteritoria subjekto de internacia juro...

Kiel normale en ĉi tiuj kazoj, la novaĵo vekas kontraŭstaron. La tipo de kontraŭstaro, kiun ni spertis kontraŭ la Manifesto en la 80aj jaroj, kaj kontraŭ la projekto de Karolovaro nuntempe, estas la plej primitiva. Ĝi enhavas la plej grandan eraron kiun oni povas fari en politiko: strebi al la demonigo de la kontraŭulo. Tiun eraron, per si mem tre stultan, faris eĉ homoj kiujn mi konsideris inteligentaj. Ili fakte kontribuas al la disvastigo de la raŭmismo, kaj akcelas la naskiĝon de la Esperanta Civito, male al tio kion ilia blindiga orgojlo esperas.

Ni ĉerpu ĝuste el tiaj atakoj novan energion. La tempo laboras por ni. Kaj ni laboru por la nova Esperantio. La raŭmismo sintezis kaj aktualigis la ideologian elanon kaj de la homaranismo kaj de la sennaciismo. Ne hazarde ni ofte mencias, apoge al raŭmismo, la (nun) faman leteron de Zamenhof al Kofman, kaj ne hazarde la saman leteron tiel glosis Gaston Waringhien: "Tio estas bona argumento por la sennaciistoj, kiuj ĝuste celas konsistigi tiun homan grupon" (en "Lingvo kaj Vivo", 1959, p. 359).

Ankoraŭ unu penson permesu. Survoje al ĉiu promesita lando ŝvebas deŭteronoma malbeno. Neniu miru, ke ĝuste Mozeo ne eniris Palestinon. Kaj estos pli ol nature, se ne ĉiuj el ni sukcesos vidi la promulgon de la Konstitucio de la Esperanta Civito.

Dezirante agrablan daŭrigon de la somero, kore salutas

Giorgio Silfer
2000 07 30


Noto de la redaktoro.- Ni publikigas ĉi tiun artikolon reage al tiu de Laszlo Szilvasi, La 20 jara jubileo de la (t)Raŭma Manifesto, kiun ni publikigis en la lastan numeron.

Al legita artikolo Kajero 48 ~ Kajeroj ~ Kurso de Esperanto ~ Esperanto Hispanio Al legota artikolo

Muziko:Variaĵoj pri franca temo Que ne suis-je de la fougère, komponita de Fernando Sor en 1827.
Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon 20-an de oktobro de 2000.