Boleslaux Prus, la verkinto de *La Faraono* _de Kabe_

La faraono,
de Boleslau Prus

Ekde kiam mi esperantistiĝis, mi aŭdas pri tiu mastra verko de traduko, sed tamen nenie mi trovis ekzempleron. Tio ŝanĝis je la lasta eldono de la Kultura kaj Turisma Semajno de Katalunio, kie mi havis la ŝancon meti miajn manojn -kaj okulojn- sur ekzempleron trivoluman de tiu verko. La libroj, iome difektitaj, estis publikigitaj en 1927 de la Esperantista Centra Librejo, de Francio, kaj mi timas, ke ĝi antaŭ longe elĉerpiĝis. Laŭ mia kono, ĝi ne estas reeldonita, escepte de sona versio fare de Pola Radio. Tio estas bedaŭrinda afero, kulpebla sole al fanatikismo de kelkaj esperantistoj, kiuj taksas la tradukinton, Kabe, kiel perfidulon al Esperanto. Mi deziras, ke ĉiu perfidulo (kaj ankaŭ almenaŭ kelkaj neperfiduloj) faru tiom altkvalitan servon al Esperanto, kiel Kazimiro Bein' faris per tiu majstra traduko. Mi ne konas la originalan pole verkitan verkon, sed mi konas pri Esperanto, kaj libro kiu legiĝas sole, tio estas, kiu ne postulas tro da laboro al leganto por bone kompreni sian tekston, ja estas majstra libro, kaj do ankaŭ ĉi-kaze, traduko. Sekve, oni apartigu la konceptojn perfidon al Esperanto kaj literaturan verkon, bonvolu. Oni certe gajnos per tio.

Mi voris la 634 paĝojn de la verko, Jen mia kopio de *La Faraono*kaj mi miris pri la fakto, ke kvankam oni tuj vidas la nomon de la tradukinto sur la koverto de la libro, oni nur metas tien kiel veran aŭtoron B. Prus. Sed kiu estis tiu homo, Prus? Boleslaŭ Prus naskiĝis en pola urbo Hrubieszovo, kelkajn kilometrojn okcidenten de Rusio kaj ĉirkaŭ 300 kilometrojn suden de Bjalistoko. Lia vera nomo estis Aleksandro Gŭovaski, kaj li estis ĵurnalisto kaj grava literaturisto en la pozitivista periodo de pola literaturo post la revolucio de 1863. Inter liaj verketoj, oni trovas Legendon pri Antikva Egipto, La veŝton, kaj La barilorganeton. Liaj plej ŝatataj noveloj estas La pupo, kiu bildigas komplikan burĝan vivon en Varsovio antaŭ ekzakte unu jarcento, kaj La Faraono, per kiu li prezentas funkciadon de ŝtato kaj psikologion de homoj de povo, verkitan en 1897.

Je la komenco de la rakonto, ni trovas junan princon Ramsezon kaj elegantan amikon Tutmozison en militaj manovroj por pruvi ĉu la unua estos granda faraono iam. Ni trovas ankaŭ la Ĉefpastron Herhoron, kiu havas ankaŭ gravan parton en la novelo. Kronprinco Ramsezo havas multe da ideojn favorajn al kamparanoj kaj al popolo. Pro tio malgajigas kaj ĝenas lin, ke kamparano sinmortigas ĉar soldatoj per siaj manovroj detruas lian laboron, kiu sensklavigus lin kaj lian familion. La rilatojn de la princo kaj kamparanoj kaj eksterlandanoj la aŭtoro priskribas tre detale: li amoras kun hebreino Sara kaj kun fenica Kama, Dagon estas lia fenica bankisto kaj eĉ Hiram, fenica princo, amikiĝas kun la princo heredonto.

Por kompreni la etoson priskribita de ĉi tiu libro, oni devas memori, ke en Egiptio tiutempa vivo estis same kiel piramidoj: ĉio venas el supera vertico: estas nur unu faraono, samtempe reĝo kaj dio, kaj sub li estas areto da supernobeluloj kaj pastroj, sub kies tavolo estas cetera nobelularo kaj malalta pastraro. Finfine, estas popolanoj, kaj sub ili sklavoj, kiuj estis pli multnombraj, tiom, kiom eroj da sablo. Ramsezo 12-a, la patro de nia heroo, estis ankaŭ supera pastro, kaj pro tio oni vekigis lin noktomeze, por sciigi al li pri tio, kion la astroj diris. Li tiam interpretis tion, ion oni devas fari. Sed nia kronprincone volis esti religia, sed armea homo. Laŭ li, Egipto ne plu estas grava lando, kaj sekve ĝi bezonas bonajn soldatojn, ne preĝojn. Tial li kreas bataljonojn da eksterlandaj soldatoj, ĉefe grekoj, ĉar ili luktas pli science ol la ceteraj nacianoj. Sekvas al tio, ke kiam la kronprinco iĝas faraono baldaŭ post la morto de sia patro, komencas milito inter la faraono kaj la pastraro.

La libro estas dividita en tri volumoj, kiujn ni povus konsideri kiel tri aktojn de tiutempa teatraĵo: en la unua ni lernas pri la etoso de antikva Egipto, en la dua volumo formiĝas konflikto inter la estonta faraono kaj estanta supera pastraro, kaj en la tria okazas la solvon al tiu konflikto. Mi ne tute ŝatas tiun konkludon, kvankam ĝi estas la plej logika. ©

.

Kajeroj|
Muziko: Polino heroa, de Federiko Ĉopin'.
Kreita de Jesuo de las Heras la mardon,
30-ande januaro de 2001

NOTOJ.
  1. En Blanes. Sekvu.
  2. Pro tio, ni konsideras publikigi ĝin en Kajeroj el la Sudo.Sekvu
  3. Post kiam ni verkis tion, mi trovis elektronikan eldonon ĉe http://esperanto.nu/eLibrejo/, kiun prizorgas Franko Luin.Sekvu