Kion signifas Esperanto por laboristoj

Neeblas komenci, tio estas, sintezi, per mallongaj frazoj la tutan valoron kaj utilecon de la internacia lingvo Esperanto pri tutaj siaj variaj flankoj. Tiom multaj kaj multe da rilatoj esperanto okazigas inter homoj el diversaj kaj foraj landoj, ke ni neniam finus listi kaj prikomenti ĉiujn el ili detale.

Mi nur intencas prezenti Esperanton el mia vidpunkto klasa.

La graveco de ĉiu produkto de homa genro kuŝas sur tiu utileco, kiun ĝi havas por la socio, ĉefe se tiu produkto ne estas alproprigita kiel patrobieno absurda kaj ekskluziva de privilegiita parto aŭ klaso de tiu socio. Estas same, ĉu tiu produkto satigas bezonojn materiajn aŭ moralajn, sengravante ĉu tiun utilecon reprezentas artaĵo, muzikaĵo, teatraĵo, vestaĵo aŭ kilo da terpomoj... El tiu ĉi principo baza kaj ornama ni, laboristoj, devas fokusigi kaj pensi ĉiujn niajn problemojn. El praktika kaj utila vidpunkto ni devas konsideri studi Esperanton. Dum Esperanton uzis nur kvar pseŭdo-intelektuloj por celoj utopiaj, ĝi ne plenumis sian funkcion liberigan kaj revolucian, kiun reprezentas ĝi, same kiel en la pasinto estis la vapormaŝino, printejo, elektriko, kaj tiel plu. Uzi Esperanton por sengravaĵo aŭ kaprica tempo­paso estas malpliigi al sia plej malgranda esprimo sian grandegan utilon. Ĝi estas, unuvorte, kastri ĝian grandan utilecon kaj efikon. Esperanto ankoraŭ ne komencis esti viva, reala, gravega, sed jam plenumas facile kaj larĝe bezonon sencohavan.

Sed, bezono de kio? Simple, de la laborista klaso, kaj pli precize de la internacia proletaro. Ĉiaj kapitalismaj klasoj ne nur ne uzis aŭ promociis Esperanton, sed ili ĉiam rigardis ĝin kun malestimo aŭ malsimpatio. Se ili iam okupis sin pri Esperanto, la celo estis malhelpi ĝian efikon, pro tio, ke ĝi reprezentas valoregan elementon por emancipiĝo de ekspluatata klaso.Tio estas nature: kian intereson povas senti por Esperanto tiuj, kiuj havas Lernejon, Universitaton kaj Akademion? Kian bezonon povas satigi Esperanto al tiuj, kiuj monopolizas artojn, sciencojn, kaj aliajn gravajn konkerojn de homa inteligento?

Aliflanke, kiujn avantaĝojn ofertas ĝi al ni, ekspluatatoj, malestimatoj, al ni, kies tuta intelekta kaj kultura valizaro estas maniero labori, produkti kaj esperi, ĉiam esperi; al ni, kiuj ne sukcesis havi alian universitaton aŭ laboratorion ol fabrikon, uzinon, metiejon? Por ni, do, Esperanto estas grava konkeraĵo, kaj indas, ke ni sciu kiel profiti ĝin.

Ju pli problemoj ne estas naciaj, sed internaciaj, des pli ili ekhavas pli akutan rigardon, pli eksplicita estas la bezono lerni tiun ĉi helpan lingvon. Tiu proceso historia, kiun hodiaŭ travivas homaro, estas metita inter burĝaro kaj proletaro. Tiu ĉi devas sin prepari por venki la batalon en kiun ĝin enigis la terura disigo de la kapitalisma reĝimo. Pro tia lukto je vivo aŭ morto proletaro devas unuiĝi kaj kunrilati al proletaro el aliaj landoj por rezisti kaj venki tiun batalon ĉe ĉiu fronto. El tio ĉi devenas la granda pliiĝo, kiun havas hodiaŭ Esperanto en ĉiu laborista etoso. El tio komencas aktivado, entuziasmo preskaŭ febra, kiun oni vidas hodiaŭ en laboristaj esperantaj vicoj. Kaj ni ne povas, ne devas esti, escepto.

Serio da leĝoj fatalaj, nepardonantaj, devigas nin alfronti gravajn problemojn (tiajn, kiajn hodiaŭ oni jam starigis en multe da landoj) kaj ekbatali en la pli-malpli proksima estonto. Kaj ju pli preparitaj ni estos por solvi tiujn problemojn, ju pli inteligentaj ni estos en la batalo, des malpli da doloroj kaj oferoj ĝi kostos al ni.

Esperanto, metante ni en la konon kaj kontakton kun la ekstera mondo, malpezigas nin de vico de konceptoj kaj antaŭjuĝoj kastrantaj, kiuj sklavigas nin kaj submetigas nin en malestimiĝan ignoron. Esperanto plifaciligas koni tiujn fenomenojn, kiuj regas la socion kies dentorado ni estas.Esperanto permesas al ni supreniri iom post iom la piramidon de scio, kaj el ties alteco povi larĝigi nian horizontojn, novajn pers­pek­tivojn, kiuj al ni portas promesoj pri socio pli homisma, pli justa kaj egaliga ol tiu, en kiu ni vivas, farante nin pli fortaj kaj optimismaj, kaj povi rigardi vivon pli fronte. Lerni Esperanton signifas kreski kulture kaj ideologie, se ni volas diri tion unuvorte: konsciiĝi.

Mi ne scius fini tiujn ĉi liniojn sen antaŭe konstati testimonion de mia omaĝo al grupo esperantista Esperanta Unió de ĉi tiu urbo. Ĝi estas bonega ezkemplo, ĝi estas gesto kuraĝiga, tiu de tiu grupo da gejunuloj kaj infanoj, kiuj, pro sopir' al scio kaj granda entuziasmo, iras al kurso de Esperanto. Ricevu ili ĉiuj el ĉi tiu kolono, mian plej koran kaj sinceran gratulon, kaj ankaŭ via bela ekzemplo servu kiel stimulon al la cetera junularo de ĉi urbo, kie nia hodiaŭa klopodo havu iam belan vekiĝon.

Sabadell, la 28-an de marto de 1932
Profesoro R. Arteu.


Kajeroj | Tremolo, verkita de Sr-o Tomaso Damas la jarcenton 19-an.


Kreita de Jesuo de las Heras la mardon,
30-ande januaro de 2001