Premio Zamenhof 2000

Malfeliĉaj malkristnaskoj
Kie kaj kie sxi festumos cxi-kristnaske?

Ĉiujare ĝenas min amasaj anoncoj, avertoj kaj reklamoj pri kiom feliĉaj ni devige devas esti pro tio, ke oni konsideras, ke antaŭ du mil jaroj, pli-malpli, la filo de Dio naskiĝis. Post tiu benata tempo ni denove iros al la Batalo por la vivo, piedpremante ĉiun ajn, kiel bezonate, sed kun pli pura koro pro tio, ke ni perdonace ĵus pruvis, ke ni ĝojas pro tio, ke Dio naskiĝis. Nun matematikistoj kaj historiistoj pruvis, ke tio estas mensogo: fakte Kristo naskiĝis kvar jaroj antaŭ Kristo! Sed tio estas nur banala afero, se ni konsideras, ke Kristnasko, same kiel iu ajn alia parto de nia malbenata tempo, tute ne povas esti feliĉa tempo por ni aŭ por iu ajn alia homo. Bestoj atakas kaj mortigas por subteni sin malgraŭ konkurantoj, aŭ por atingi estrecon en sia bestaro, tial ke ĉiu ano agas laŭ ties reguloj. Homo ne povas esti nur besto, kompreneble. Tamen, ĝi estas. La supra virino estas ĉeĉeno, kiu penas forlasi sian denaskan hejmon por savi sian vivon. La suba viro esprimas similan senton, kiam li forlasas sian denaskan hejmon en kosova Serbio. Kian kristnaskon ili havos? Se mizerulo bombadas grandan magazenon en Usono aŭ Britujo, pro tio, ke li ne konsentas pri ties politiko, li estas teruristo mortiginda. Se prezidanto de granda potenco ordonas, ke aviadiloj mortigu mizerulojn en alia parto de la mondo, pro tio, ke li ne konsentas pri la politiko de ties lando, li restas honorinda kaj respektinda. Tion jam Harry S. Truman pruvis en 1945. Tion ankoraŭ Ŭiljam Klinton pruvas en Kosovo kaj Boris Jelcin en Ĉeĉenjo. Kaj ni ĉiuj, per nia silento, estas komplicoj. Tiaj restas niaj kristnaskaj festoj je la fino de la 20-a jarcento. La dio de milito ploras sur eŭropa grundo. Bombe.

Scrooge

Desgraciadas abortidades

Todos los años me molestan masivos anuncios y testimonios sobre cuán felices tenemos que estar porque se considera que hace unos dos mil años nació el Hijo de Dios. Tras esta época bendita de nuevo iremos a la lucha por la vida, pisoteando al que sea, si hace falta, pero con un corazón más puro porque con nuestros regalos acabamos de demostrar que nos alegramos de que Dios ha nacido. Los matemáticos e historiadores han demostrado que es falso: de hecho ¡Cristo nació cuatro años antes de Cristo! Pero eso es un asunto sin importancia, si consideramos que la Navidad, al igual que cualquier otra parte de nuestra época maldita no puede ser feliz para nosotros o para todos los demás. Los animales atacan y matan para mantenerse contra sus adversarios o para obtener el liderazgo de su jauría o similar, de modo que sus individuos acaten sus reglas. El hombre no puede ser sólo una bestia, claro. No obstante, lo es. La señora de arriba es una chechena que intenta abandonar su hogar nativo para salvar su vida. El hombre de abajo expresa un sentimiento parecido cuando deja para siempre su hogar patrio en la Serbia kosovar. ¿Qué Navidades tendrán? Si un miserable pone una bomba en unos grandes almacenes de Estados Unidos o Gran Bretaña porque no está de acuerdo con la política de esos países, se convierte en un terrorista al que hay que matar. Si el presidente de una gran potencia ordena que sus aviones maten a gente miserable de otra parte del mundo porque no está de acuerdo con la política del país de ellos, sigue siendo una persona honorable y respetable. Eso ya demostró Harry S. Truman en 1945. Eso ahora demuestran también William Clinton en Kosovo y Boris Yeltsin en Chechenia. Y todos nosotros, con nuestro silencio, somos cómplices. Esa clase de fiestas navideñas siguen siendo las nuestras al final del siglo 20. El dios de la guerra llora sobre el suelo europeo. A bombazos.

Enero de 2000
Scrooge

Kie kaj kiel li kristnaskumos cxi jare?

Kajeroj | Nigraj okuloj, fama rusa popola kanto malgaja.
Kreita de Jesuo de las Heras la mardon, 30-an de januaro de 2001.