Pri la 60-a Hispana Esperanto-Kongreso en San Javier (Murcia)

Kiam: de la 22-a ĝis la 30-a de junio 2001.
Kie: Kongresejo: Centro Cívico de San Javier. Parque Almansa.
Kiom: Kongreskotizoj en pesetoj: ĝis la 30-a de Aprilo: 5.000 Poste: 5.500.
Kie pagi: Kotizu pere de BBVA, konto-numero: 0104-0028-86-0300159774; al la 60a Hispana Esperanto-Kongreso; ES-30730 San Javier (Murcia). Kunsendu la pagpruvilon kaj la aliĝilon al la suba adreso. Por bankĉekoj kaj poŝtmandatoj aldonu 10%. La kotizo estas ne repagebla.
Kiu: Kongresa Sekretario: Vicente Sánchez Lumbreras; Saturno 15; ES-30730 San Javier (Murcia); Tel: 968192598; 968191243; 968183338; 968190588.
Retadreso: vsal0001@almez.pntic.mec.es
Kie dormi: Loĝado: San Javier kaj Santiago de la Ribera (Manga del Mar Menor).

NOTO.- La organizantoj de la kongreso ne faros rezervojn por loĝado. Tamen oni sendos al aliĝintoj, kaj eventualaj pentintoj, liston de hoteloj kun telefonnumero, proksimuma prezo, kaj ĉiuj proponitaj servoj. La hoteloj disponos la liston de kongresanoj, por aplikado de favora tarifo. Nun, por orientado, jen kelkaj nomoj de loĝejoj kun proksimuma prezo (P:):

A. Hoteloj:

  1. Albohera (***) Marin 29, S. Ribera. Tel. 968335914. (P: 7.500 _ 10.000).
  2. Lido (**) Conde Campillo 1, S. Ribera. Tel. 968570 00. (P: 5.000 _ 7.500).
  3. Hotel Madrid (*) Zarandona 18, S. Ribera. Tel. 968570504. (P: sub 5.000).
  4. Pensión Manida (**) Muńoz 11, S Ribera. Tel. 968570011. (P: sub 5.000).
  5. Pensión Nenico (**) Principe 8, S. Javier. Tel. 968572901. (P: sub 5.000).

B. Apartamentoj AT Pagán (**) Maestre 4, S. Ribera. Tel. 968570032. (P: 5.000 _ 7.500).

C. Kampadejoj: Camping La Encina, Ctra. La Ribera _ Los Alcázares, tel. 968570133. (P: 2.000 _ 4.000)

NOTO.- Post la 30 de junio, la organizantoj NE garantias loĝadon, tiuepoke ĉar la regiono plenas de turistoj. Faru vian rezervon kiel eble plej frue!

.

Kajero 49 | Kajeroj | Esperanto Hispanio

Muziko: Kaj vivu Hispanio!, de Leo Rozentraeten.


Kreita de Jesuo de las Heras la mardon,
30-ande januaro de 2001