Informoj de la Prezidanto

Prezidanto informas

Dum la pasinta okazo de la Festo de Zamenhof, kiu okazis en restoracio de Alikanto, tiel kiel ni promesis antaŭ unu jaro, la redaktoro de Kajeroj el la Sudo disdonis inter la partoprenantoj la plejbonan artikolon publikigitan en nia magazino dum la jaro 2000. Ĉi foje estis la artikolo Malfeliĉaj Malkristnaskoj, de pseŭdonoma Scrooge, kiun ni publikigis en nia numero 45-a. Ni volas plibonigi la aferon: estos la legantoj de nia magazino tiuj, kiuj elektos la artikolon, kiu plej indas premiiĝi zamenhofe. En la paĝo 6-a aperas la manieron baloti por nia plej bona artikolo.

Ni volas plibonigi la kvaliton de nia magazino, kaj tiucele ni aĉetos novan digitalan maŝinon. Ni esperas, ke baldaŭ niaj enspezoj permesos tion al ni.

Oni diras, ke post ŝtormo, venas belvetero, kaj vere post la snajpera ŝtormo ni atendas multe pli belan veteron: HALE jam havas novajn membrojn. Bonvenigon al ĉiuj. Kiam ni publikigis la polemikotajn artikolojn ni atendis reagon, sed ne tian, kaj evidente ne tiom akran. Kiam ni publikigis la artikolon, ni volis atingi kvar celojn:

  1. Protesti kontraŭ la entreprenoj de eventuala laboro.
  2. Helpi laboristojn per argumentoj kontraŭ ekspluatado fare de provizordungaj entreprenoj.
  3. Repensi pri la Historio de Hispanio kaj la malbona agado de faŝismo.
  4. Prezenti praktikan manieron pritrakti liberon pri opinio.

Eĉ se iu haleano ne ŝatas tion, ke ni publikigas artikolon verkitan de aŭtoro faŝista, ni povas esperi, ke ŝli estas sufiĉe inteligenta por scii, ke ne pro tio ni estas faŝismaj aŭ apogas tiun doktrinon. Se ni uzas argumentojn de dekstruloj, oni povas pensi, ke ni aprobas ekspluatadon de homo fare de homo. Tamen ni bezonas kompreni argumentojn de dekstruloj por kontraŭargumenti ilin. Se ni ekskludas tiujn, kiuj ne opinias same al ni, ni uzas dekstrulajn procedojn, kaj ni iĝas dekstruloj. Dum la plej nigraj tempoj por ekspluatatoj kaj maldekstruloj, oni bombadis kaj perfortis, ĉar oni ne povis instruiĝi. Hodiaŭ ne ekzistas tiu senkulpigo. Nun ni povas konfronti argumentojn, kaj klopodi kompreni la verajn problemojn sociajn kaj kunvivajn niajn, kaj ekskludi kaj diskriminacii tute ne eblas, taŭgas aŭ inteligentas. Mi bedaŭras, ke kelkaj haleanoj ofendiĝas pro la sinteno de aŭtoro, sed ili ne donas solidan argumenton, sed dubesencan ofendemon. Ni esperu, ke tio estu kvazaŭ somera pluveto, post kiu venos abunda, fruktodona rikolta tempo.


Muziko: Inventaĵo, komponita de Johano Sebastjan _ Baĥ.

Kajero 49 | Kajeroj | Esperanto Hispanio

Kreita de Jesuo de las Heras la marton, 30-an de januaro de 2001.