STATUTO de SAT

1. Sub la nomo Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) estas fondita Asocio, kiu celas:
  1. Utiligi praktike la internacian lingvon ESPERANTO por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda;
  2. Kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili foritkan senton de homeca solidaro;
  3. Lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj;
  4. Servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamligvaj asocioj, kies celo estas analoga al tiu de SAT;
  5. Peri kaj ĉiel eble helpi al kreado de literaturo (tradukoj kaj originaloj) spegulanta la idealon de nia Asocio.

SAT, ne estante partipolitika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo, celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj , sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj; per kompraro de faktoj kaj ideoj, per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj.

Unuvorte, SAT celas per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado, helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari ĝuste kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso al forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.


Kajero 49 | Kajeroj | Esperanto Hispanio

Muziko: La linterna, estas duo por gitaro, verkita de Maŭro Ĝuljani la 19-an jarcenton..


Kreita de Jesuo de las Heras la mardon,
30-ande januaro de 2001
.