Fransisko Franko

Okaze de la 25 jaroj sen Franko

Inter tiuj eventoj de Diktatoreco de Fransisko Franko kiuj plej ŝokas nin, estas en eminenta loko la rilato kun la Katolika Eklezio kaj ĝia evoluo.

Respublikaj gvidantoj, kiuj miris Francion, provis starigi en Hispanio sistemon inspiritan en la 3-a Franca Respubliko: krei ŝtaton laikan kaj demokratian. Ili fieris, ke la Respubliko iĝis per voĉdonado, kaj ne per sangversado. Tiuj gvidantoj estis intelektuloj, sed sperto politika mankis al ili, kaj fakte el la unuaj 300 deputitoj nur 20 havis politikan sperton. Pro tiu manko da sperto politika, ili atakis la Eklezion. Se antaŭe ili legus kaj lernus La princon, de Nikolo Makjavelo (kies prototipo estis Fernando de Aragono, la Katolika Reĝo), eble ili dividus la eklezion per atako al ĝia plej malforta punkto: ekzisto de malalta pastraro malriĉa, preskaŭ respublika, male al la altklasa pastraro, kiu estas promonarĥa. Sufiĉus al ili plialtigi la salajron de malaltaj pastroj, dignigi ilin ekonomie, por ke tiu divido realigus. Sed ili faris tute male: ili nuligis sian ekonomian subtenon al malalta pastraro, kaj samtempe ili atakis la altan pastran klason. Tion ili faris nome de sia laikismo kaj la rezulto estis, ke kaj alta kaj malalta pastraj klasoj unuiĝis kontraŭ la Respubliko. La atako estis triobla: oni malpermesis al ili instrui, oni ne plu pagis saljron al ili, kaj la Kompanio de Jesuo estis forpelita el Hispanio. Aldone, oni bruligis monaĥejojn kaj preĝejojn kaj oni mortigis pastrojn sendiskriminacie, ĉefe dum la milito.

Hitlero kaj Franko intervjuis en Hendaya dum la Dua Mondmilito Kiam la milita klaso ribelis, sufiĉis ke ili apogis la altan pastran klason por ke larĝaj sociaj tavoloj katolikaj apogis la ribelon.

La nova ŝtato faŝistema protektis la eklezion per la Leĝo de Protekto Religia, kiu malebligis disvastigi aliajn kredojn en Hispanio dum 25 jaroj; privilegioj en instruado per fermo de ŝtataj mezlernejoj, fiskalaj avantaĝoj, kontrolo de publika moralo, kaj eĉ eksterteritoriaj privilegioj. Unuiĝo de Eklezio kaj Ŝtato estis fakto.

La Eklezio apogis la ribelon per deklaracio pri ĝi kiel Krucmilito, kaj eltenado de posicio duba inter rankoro kaj pardono al venkito.

Tamen, ekzistas ekstera fakto, kiu malhelpis ilin unuiĝi: la dialogo kristana-marksista. Tiu dialogo komencis en postmilita Eŭropo kaj ĝi komencis erodi la diktatorecon; kristanoj kaj marksistoj aĉentis tion, kio unuigis ilin, kaj ne tion, kio apartigis ilin. Rezulto estis, ke en Hispanio aperis ruĝaj pastroj, kiuj kompromitis sin kun sia socia situacio. Sekvo estis, ke oni kreis sindikaton Laboristajn Komisiojn, kiu nun estas la ĉefa sindikato en Hispanio, kaj en ĝi partoprenis kristanoj kaj markistoj. Dua rezulto estis, ke ruĝaj pastroj protektis tiun sindikaton, ĉar la ejoj por ĝiaj asembleoj estis preĝejoj, profitante tion, ke Frankismo antaŭe subskribis Konkordaton (tio estas: kontrakto inter la eklezio kaj la ŝtato) kun la Sankta Sidejo, per kiu la polico ne povas eniri preĝejon, sen antaŭa permeso de la episkopo koncerna. Ĉiam, kiam la polico petis permeson al episkopo, li refuzis, kaj sekve eklezio leĝigis neleĝan sindikaton, kio estis paradokso.

Kardinalo Tarncon', emblemo de progresismaj pastroj Alia sekvo, kiun Frankismo ne deziris, estis la elekto de episkopoj. Laŭ la konkordato, Franko prezentis tri kandidatojn, kutime tre reakciaj, al la Sankta Sidejo, kiu devis elekti unu el ili; sed vere la Papo elektis neniun, kaj tamen la postenon provizore okupis ano de progresisma sekcio de la eklezio.

Alia sekvo al dialogo inter kristanoj kaj marksistoj estis konvertiĝo de multe da personoj. Dum Frankismo estis ofta, ke kelkaj personoj kompromititaj kun ĝi transformiĝis sian sintenon al vivo, ekhavante kompromitojn, kiujn ili ankoraŭ ne forgesis. Male al hodiaŭa Hispanio, kie multaj junuloj, kiuj ankoraŭ ne havas sendependon ekonomian, kompromitas sin per partoprenado en Ne Registaraj Organizoj (hispane: ONGs), tiuj personoj dum Frankismo akiris sociajn kompromitojn per renonco al socia kaj ekonomia statuso, aŭ danĝerigante ĝin. Ekzemplo estas, ke la konfesisto de Franko, falangisma pastro, havis ĉion: oficialan aŭtomobilon, bonajn manĝojn, politikajn influojn, bonan salajron, kaj tiel plu. Tamen, pro tiuj dialogoj kun komunistoj tagon li forlasis Frankon kaj translokiĝis al marĝena kvartalo de Madrido, kie ne estis lumo elektrika, akvo kuranta, sed ja estis multe da immigrado kaj malespero.

Plej interesa pri tiu dialogo estis teksto de Konferenco Episkopa (asembleo de epikopoj kaj ties surogatoj) per kiu oni studis tekston per kiu la Eklezio petis pardonon al hispana popolo pro tio, ke ili subtenis Frankismon. La tekston aprobis plimulto da tiu Konferenco, sed ne ties du trionoj, kaj pro tio ĝi ne oficialiĝis. Tamen, ili aprobis ĝin en 1971, kvar jarojn antaŭ la morto de la diktatoro Franko. Tio signifas, ke tio, kion senespertaj respublikanaj gvidantoj ne atingis, dialogo inter kristanoj kaj marksistoj, sukcesis per ĉeso de apogo eklezia al Frankismo.

Tamen, ni ne forgesu ke, fronte al progresisma frakcio, estis ankaŭ la alia reakcia frakcio, kiu perdis ĉiun batalon. Unu el tiuj bataloj temis pri la filmo Ĝildo (Gilda). En tiu filmo, Glenn Ford vangfrapis la ĉefrolulinon, kaj ankaŭ estis tre erotika danco de Rita Hejŭez (Hayworth). Reakcia episkopo komencis krucmiliton kontraŭ tiu filmo, kaj la rezulto estis, ke li plenigis la kinejon: hispanoj tiamaj opiniis, ke se la eklezio malpermesis ĝin, la filmo estas bona. Beatinoj ĝenuis kaj krucumis siajn brakojn por ke hispanoj, kiuj vicis por aĉeti bileton por la kinejo, rezignu. La rezulto estis granda ekonomia sukceso por la filmo. La episkopo mortis unu semajnon post la malsukceso de sia krucmilito.

Prezidanto de la Respubliko Hispana, Manuel Azaña, kun tiama fidela Generalo Franko Alia malvenko de episkopoj reakciaj estis bikino. Je la mezaj sesdekjaroj la registaro permesis uzi bikinon. Reakciaj episkopoj lanĉis alian krucmiliton, kiun ili malvenkis. Tio okazis dum la regado de la sama registaro, kiu dudek jarojn antaŭe malpermesis, ke hispanoj kaj hispaninoj naĝis kune en la samaj strandoj, ĉar ĝi male estis ofendo al moralo katolika.

Ni vidas, ke malvenkis la frakcio reakcia kaj venkis tiu progresisma de la eklezio, ĉar estis dialogo inter kristanoj kaj marksistoj. Se tiu dialogo okazigintus de respublikanaj politikistoj en oportuna momento, ili dividintus la eklezion, kaj estas dubinde, ke estus intercivitana milito. Sekvo al eraro de politikistoj respublikanaj estis kvardek jaroj da diktatoreco. Sekvo al dialogo inter kristanoj kaj marksistoj estis subfoŝado de plej forta piliero de la frankisma reĝimo.

Horacio de la Peña


Kajero 49 | Kajeroj | Esperanto Hispanio

Muziko: Variaĵoj pri popola temo Folioj de Hispanio, komponitaj de franca François de Fossa en Meksiko la 19-an jarcenton.


Kreita de Jesuo de las Heras la mardon,
30-ande januaro de 2001