La Faraono
Antaŭ tri monatoj ni piednote asertis, ke ni publikigos la mastran verkon de Boleslaŭ Prus. Ni komencas ĉi numere, kaj daŭrigos dum kiam ni povos, espereble dum la tuta libro. La tuto estas trio volumoj kies ĉapritroj estas respektive 25, 24 kaj 18, kiuj rangas inter 4 kaj 10 paĝoj. Mi esperas, ke tiu publikigado utilos al Esperanto kaj al klerigado de laboristoj. Se la sperto sukcesas, ni konsideros pri publikigi perdontajn mastroverkojn esperantajn.
ANTAŬPAROLO
En la nord-orienta parto de Afriko troviĝas Egipto, la patrujo de la plej antikva civilizacio en la mondo. Antaŭ tri, kvar, ec kvin jarmiloj, kiam en la centra Eŭropo la barbaroj vestitaj per maldelikataj feloj sin kasis en kavernoj, Egipto jam posedis altan socian organizon, terkulturon, metiojn kaj literaturon. Sed precipe ĝi plenumis gigantajn laborojn inĝenierajn kaj konstruis kolosajn monumentojn, kies restaĵoj naskas admiron de la nuntempaj teknikistoj.

Egipto estas fruktoporta valo inter la dezertoj libia kaj arabia. Ĝia profundo estas kelkcent metroj, longo 130 mejloj, meza largo apenaŭ unu mejlo. Okcidente la delikataj sed nudaj deklivoj de libiaj montoj, oriente krutaj kaj fenditaj arabiaj stonegoj estas muroj de ĉi tiu koridoro, sur kies fundo fluas Nilo.

Egipto, fruktodona sxnuro afrika. Kun la fluo de la rivero norden la muroj de la koridoro malaltigas, kaj en interspaco de 25 mejloj de Mediteraneo ili subite disigas kaj Nilo anstataŭ flui en mallarga koridoro, dividiĝas en kelke da brakoj sur vasta ebenaĵo, kiu havas formon de triangulo. Ĉi tiu triangulo, nomata Delta de Nilo, havas kiel bazon la bordon de Mediteraneo, kaj kiel pinton, en la loko kie la rivero eliras el la intermonto, la urbon Kairon kaj la ruinojn de la antikva ĉefurbo, Memfiso.

Se iu povus leviĝi dudek mejlojn supren kaj de tie rigardi Egipton, li vidus strangan formon de la lando kaj rimarkindajn sangojn de ĝia koloro. De ĉi tiu alteco sur fono de blankaj kaj oranĝaj sabloj, Egipto havus aspekton de serpento, kiu en potencaj kurboj rapidas tra la dezerto al Mediteraneo kaj jam subakviĝis en gi sian triangulan kapon, ornamitan de du okuloj: maldekstra Aleksandrio, dekstra Damieto.

Ĉi tiu longa serpento, en oktobro, kiam Nilo superversas la tutan Egipton, havus bluan koloron de la akvo. En februaro, kiam la printempaj vegetaĵoj okupas la lokon de la mallevigantaj akvoj, la serpento estus verda, kun blua strio sur la korpo kaj kun multaj bluaj vejnetoj sur la kapo - la kanaloj, kiuj tranĉas Delta’n. En marto la blua strio mallargiĝus, kaj la korpo de la serpento ricevus oran koloron pro la maturiĝo de la grenoj. Fine en la komenco de junio la strio de Nilo estus tre maldika, kaj la korpo farigus griza, kvazaŭ vualita de krepo, pro la sekeco kaj polvo.

Juna faraono, desegnita de Megaera Lorenz La ĉefa trajto de la egipta klimato estas la varmego; en januaro oni havas 10 gradojn super la nulo, en aŭgusto 27; iafoje la varmego atingas 47 gradojn, kio egalas la temperaturon de nia vaporbano. Krom tio, proksime de Mediteraneo, sur Delta, la pluvo falas dek fojojn jare, en Supra Egipto unu fojon dum 10 jaroj.

En ci tiuj kondiĉoj Egipto, anstataŭ esti lulilo de la civilizacio, estus dezerta intermonto, kiaj ekzistas ĉie en Saharo, se ĉiujare ne revivigus ĝin la akvoj de la sankta rivero Nilo. De la komenco de junio ĝis la fino de septembro, Nilo leviĝas kaj superversas preskaŭ la tutan Egipton; de la komenco de oktobro ĝis la fino de majo de sekvanta jaro la akvoj malleviĝas, kaj iom post iom malkovriĝas pli kaj pli malaltaj partoj de la lando. La akvoj de la rivero estas tiel saturitaj de mineralaj kaj organikaj restaĵoj, ke ilia koloro farigas bruna; kiam la akvoj malaperas, sur la superversitaj teroj restas fruktoporta ŝlimo, kiu anstataŭas plej bonajn sterkojn. La ŝlimo kaj la varmega klimato estas la kaŭzo, ke egiptano, fermita inter dezertoj, havas tri rikoltojn dum unu jaro kaj cirkaŭ 300 grajnojn de ĉiu grajno semita.

Sed Egipto ne estas unuforma ebenaĵo, sed lando ondlinia; unuj ĝiaj teroj trinkas la benitan akvon nur dum du au tri monatoj, aliaj ne vidas ilin dum la tuta jaro, ĉar la superakvo ne atingas ĉien. Krom tio, iafoje la superakvo estas malpli granda, kaj tiam unu parto de Egipto ne ricevas la fruktigan ŝlimon. Fine, pro la varmego, la tero rapide sekiĝas, kaj oni devas surverŝi ĝin kvazaŭ po tervazoj.

Ĉiuj ĉi cirkonstancoj faris, ke la popolo loĝanta en la valo de Nilo devis aŭ perei, se gi estis malforta, aŭ reguligi la akvojn, se ĝi estis genia. La antikvaj egiptanoj havis genian sagon kaj kreis civilizacion.

Jam antaŭ ses mil jaroj ili rimarkis, ke Nilo leviĝas, kiam la suno aperas sub la stelo Sirius, kaj komencas malleviĝi, kiam la suno proksimiĝas al la stelaro de Pesilo. Ĉi tiuj konoj igis ilin observi la astrojn kaj mezuri la tempon.

Por konservi la akvon la tutan jaron, ili elfosis en sia lando reton de kanaloj, kelkmilojn da mejloj longan. Por gardi sin kontraŭ troaj superakvoj, ili konstruis potencajn digojn kaj fosis akvujojn, el kiuj la arta lago Moeris okupis 300 kilometrojn kvadratajn kaj estis profunda dek du etagojn. Fine apud Nilo kaj kanaloj ili konstruis multe da simplaj sed efikaj hidraŭlikaj maŝinoj, per kiuj oni povis ĉerpi akvon kaj verŝi ĝin sur kampojn, kuŝantajn unu aŭ du etaĝojn pli alte. Krom tio ili devis ĉiujare purigi la slimplenajn kanalojn kaj konstrui alte vojojn por la militistaroj, kiuj devis fari siajn marŝojn en ĉiuj sezonoj.

Ĉi tiuj gigantaj laboroj postulis, krom konoj de la astronomio, geometrio, meĥaniko kaj arĥitekturo, ankaŭ perfektan organizon. La fortikigo de la digoj, la purigo de la kanaloj, devis esti farata kaj farita samtempe sur granda supraĵo, - aperis la neceseco krei armeon de laborantoj, kalkulantan dekmilojn da anoj, kiu havis difinitan celon kaj komunan direktanton; armeon, kiu bezonis multe da nutraĵoj, multe da helpaj rimedoj kaj fortoj.

Egiptanoj sukcesis krei tian armeon de laborantoj kaj al ĝi ili ŝuldas siajn senmortajn verkojn. ŝajnas, ke kreis ĝin kaj poste preparis planojn por ĝi la pastroj, t. e. la saĝuloj egiptaj, kaj komandis ĝin la reĝoj t. e. la faraonoj. Tiamaniere la egipta popolo, en la tempo de sia grandeco, formis kvazaŭ unu personon, en kiu la pastra kasto estis la penso, la faraono estis la volo, la popolo - korpo kaj la obeo - la cemento.

Do la naturo mem de Egipto, postulante grandan, sencesan kaj regulan laboron, kreis la skeleton de la socia organizo de ĉi tiu lando: la popolo laboris, la faraono direktis, la pastroj preparis planojn. Kaj tiel longe kiam ĉiuj tri konsente iris al la celoj, montritaj de la naturo, tiel longe la socio povis flori kaj plenumi siajn eternajn verkojn.

La kvieta kaj gaja, tute ne batalema egipta popolo, dividiĝis en du klasojn: terkulturistoj kaj metiistoj. Inter la terkulturistoj estis sendube ankaŭ kelke da posedantoj de malgrandaj pecoj da tero, sed la plejmulto luis la terojn de l’ faraono, de l’ pastroj aŭ aristokrataro. La metiistoj, produktantaj la vestojn, meblojn kaj instrumentojn, estis sendependaj; tiuj, kiuj laboris ĉe la grandaj konstruaĵoj, formis kvazaŭ armeon.

Ĉiu el tiuj specialoj, precipe la arĥitekturo, bezonis fortojn movantajn kaj tirantajn: iu devis ĉerpi akvon el la kanaloj dum tutaj tagoj, transporti ŝtonojn el la minejoj tien, kie ili estis necesaj. Ĉi tiujn plej malfacilajn laborojn, precipe en la stonminejoj, plenumis krimuloj kondamnitaj de la jugoj, au militkaptitoj.

La autoĥtonaj Egiptanoj havis kupran koloron de l’ haŭto kaj sin gloris per tio, malestimante same la nigrajn Etiopianojn, la flavajn semidojn kaj la blankajn europanojn. La koloro de la haŭto, ebliganta distingi autoĥtonon de fremdulo, pli multe helpis konservi la nacian unuecon, ol la religio, kiun oni povas akcepti, aŭ la lingvo, kiun oni povas ellerni.

Tamen, kun la tempo, kiam la ŝtata konstruaĵo komencis fendiĝi, en la landon alfluis pli kaj pli multenombre fremdaj elementoj. Ili malfortigis la unuecon; disigis la socion, kaj fine superverŝis kaj dronigis en siaj ondoj la antauajn loĝantojn de la lando. La faraono administris la regnon kun la helpo de konstanta armeo kaj milico aŭ polico kaj multenombraj oficistoj, el kiuj iom post iom formiĝis la hereda aristokrataro. En la teorio li estis leĝdonanto, plej alta juĝanto, pastrestro, eĉ dia filo kaj dio. Li ricevis diajn honorojn ne nur de la popolo kaj oficistoj, sed eĉ iafoje li mem konstruis por si altarojn kaj bruligis incenson antaŭ siaj propraj portretoj.

Flanke de la faraonoj; kaj ofte super ili estis la pastroj; tio estis aro da saĝuloj, kiuj direktis la aferojn de la lando. Hodiaŭ preskaŭ neeble estas imagi la gravan rolon, kiun la pastraro ludis en Egipto. Ili estis instruantoj de l’ junaj generacioj, antaudiristoj sekve konsilantoj de l’ maturaj homoj, jugistoj de l’ mortintoj, al kiuj ilia volo kaj scio garantiis la senmortecon. Ili ne nur plenumis la religiajn ceremoniojn ce la dioj kaj faraonoj, sed ankaŭ kuracis la malsanulojn kiel kuracistoj, influis la publikajn laborojn kiel inĝenieroj, kaj la politikon kiel astrologoj kaj precipe kiel spertuloj en la aferoj de l’ propra lando kaj de giaj najbaroj.

En la historio de Egipto grandan gravecon havas la rilatoj, kiuj ekzistis inter la pastraro kaj la faraonoj. Plej ofte la faraono faris al la dioj malavarajn oferojn kaj konstruis templojn; tiam li vivis longe, kaj lia nomo kaj liaj portretoj, gravuritaj sur tomboj, estis glorataj de unu generacio post alia. Sed multaj faraonoj regis mallonge, kaj de kelkaj malaperis ne nur la agoj, sed eĉ la nomoj. Kelkfoje okazis, ke dinastio falis, kaj la ĉapon de faraonoj (klaff), cirkaŭitan de serpento, surmetis pastro. Egipto prosperis, dum la unuigita popolo, energiaj regoj kaj saĝaj pastroj kunlaboris konsente por la feliĉo de ĉiuj. Sed venis epoko, en kiu la kvanto da regnanoj malgrandigis de militoj, la premata kaj ekspluatata popolo perdis fortojn kaj la alfluo de fremduloj detruis la unuecon de la raso. Kaj kiam en la azia lukso dronis la energio de l’ faraonoj kaj la saĝo de l’ pastroj, kaj la du potencoj komencis batalon pri la monopolo ekspluati la popolon, Egipton ekregis fremduloj kaj estingigis la lumo de la civilizacio, kiu dum kelke da jarmiloj brilis apud Nilo.

Nia rakonto rilatas la XI-an jarcenton antaŭ Kristo, kiam falis la XX-a dinastio kaj post la filo de l’ suno, la eterne vivanta Ramzes XIII-a, ekokupis la tronon kaj ornamis sian frunton per ureus, la eterne vivanta filo de l’ suno Sem-amen-Herhor, pastrestro de Amon.

Monahxino egipta ĈAPITRO I


En la tridek-tria jaro de l’ felica regado de Ramzes XII, Egipto festis du solenojn, kiuj plenigis giajn ortodoksajn logantojn per fiero kaj feliĉo.

En la monato Mehir, en decembro, revenis Tebojn, plenkovrita per multekostaj donacoj, la dio Hongu, kiu dum tri jaroj kaj nau monatoj vojaĝis en la lando Buhten, resaniĝis tie la reĝan filinon Bent-res kaj forpelis la malbonan spiriton ne nur el la reĝa familio, sed eĉ el la citadelo de Buhten.

En la monato Farmuti, en februaro, la sinjoro de Supra kaj Malsupra Egipto, la estro de Fenicio kaj de naŭ popoloj, Mer-amen-Ramzes XII, post interkonsiligo kun la dioj, kiujn li egalas, nomis sia erpatre, t. e. kronprinco, sian dudek-dujaran filon Cham-senmerer-amen-Ramzes.

Ĉi tiu elekto tre ĝojigis la piajn pastrojn, glorajn nomarĥojn, bravan armeon, fidelan popolon kaj ĉiujn kreaĵojn, vivantajn sur la egipta tero, car la pli aĝaj filoj de l’ faraono, naskitaj de la reĝidino de Hiti, pro neklarigebla sorĉo estis posedataj de malbona spirito. Unu filo, de l’ tempo de sia plenaĝeco ne povis pasi, la dua tranĉis al si la vejnojn kaj mortis, kaj la tria freneziĝis de la venena vino, kiun li ne volis ĉesi trinki; li kredis, ke li estas simio, kaj pasigis tutajn tagojn sur arboj. Nur la kvara filo, Ramzes, naskita de la reĝino Nikotris, filino de l’ ĉefpastro Amenhotep, estis forta kiel la bovo Apis, kuraĝa kiel leono kaj saĝa kiel la pastroj. De la infaneco li cirkaŭis sin per militistoj kaj kiam li estis ankoraŭ simpla princo, li diradis:

- Se la dioj, anstataŭ fari min malplej aĝa reĝa filo, donus al mi la ureus’on de l’ faraono, mi sklavigus, kiel Granda Ramzes, naŭ popolojn, pri kiuj oni neniam aŭdis en Egipto, mi konstruus templon pli grandan ol la tutaj Teboj, kaj por mi - piramidon, apud kiu la tombo de ¦eops ŝajnus kvazaŭ rozujo apud matura palmo...

Ricevinte tiel deziratan titolon de erpatre, la juna princo petis, ke la patro nomu lin estro de la korpuso Memfi. Lia Sankta Moŝto Ramzes XII-a, post interkonsiligo kun la dioj, kiujn li egalas, respondis, ke li faros tion, se la kronprinco pruvos, ke li scias direkti batalpretan armeon.

Por ci tiu celo estis kunvokitaj generaloj sub la prezido de la milita ministro Sem-amen-Herhor, kiu estis ĉefpastro de la plej granda templo de Amon en Teboj.

Oni decidis:
En la mezo de la monato Misori (komenco de junio) la kronprinco kolektos dek regimentojn, dislokitajn apud la linio, kiu kunigas la urbon Memfison kun la urbo Pi-uto de la Sebenita golfo.

Kun ĉi tiu dekmila korpuso, preta por la batalo, provizita per la tendaro kaj militaj masinoj, la kronprinco iros orienton al la vojo, kiu kuras de Memfiso al Hetem, sur la limo inter la lando Gosen kaj la egipta dezerto.

En la sama tempo, la generalo Nitager, la ĉefestro de la armeo, kiu gardas la pordegojn de Egipto kontraŭ la invado de aziaj popoloj, ekiros de Maldolĉaj Lagoj renkonte al la kronprinco.

Ambaŭ armeoj, la azia kaj la okcidenta, renkontos unu la alian en la cirkauaĵo de la urbo Pi-Bailos, sed en to, pprinco venkos, se li ne lasos sin surprizi de Nitager, t.e. se li kolektos ĉiujn regimentojn kaj sukcesos aranĝi la batalajn vicojn antaŭ la alveno de la malamiko.

En la tendaro de l’ princo Ramzes estos lia ekscelenco Herhor mem, la milita ministro, kaj prezentos poste sian raporton al la faraono.
La limon inter la lando Gosen kaj la dezerto formis du vojoj. Unu estis kanalo por transportoj de Memfiso al la lago Timrah, la alia estis ŝoseo.lo estis ankoraŭ en la lando Gosen, la ŝoseo en la dezerto, kiun ambaŭ vojoj ĉirkauis duoncirkle. De la ŝoseo preskaŭ sur ĝia tuta longo oni povis vidi la kanalon.

Virino egipta Sendepende de la artefaritaj limoj, la najbaraj landoj diferencis unu de la alia en ciuj rilatoj. La lando Gosen, malgraŭ la ondolinia tero, ŝ ebenaĵo, kaj la dezerto konsistis el kelkaj montoj kaj sablaj valoj. La lando Gosen havis aspekton de grandega ŝaka tabulo, kies verdaj kaj flavaj kvadratoj estis desegnitaj per la koloro de l’ grenoj kaj de l’ palmoj, kreskantaj sur la limoj; sur la flavruĝa sablo de l’ dezerto kaj sur ĝiaj blankaj suproj la verdaĵo aŭ aro da arboj kaj arbetoj similis erarvagantan vojaĝanton.

Sur la fruktodona tero de Gosen de ĉiu monteto ŝprucis malhela arbareto de akacioj, sikomoroj kaj tamarindoj, de malproksime rememorigantaj niajn tiliojn, inter kiuj kaŝiĝis malgrandaj palacoj k de kplatetegmentaj domoj, aŭ super la arboj peze leviĝis la piramidaj pordegoj de l’ temploj, kvazaŭ duoblaj stonegoj punktitaj de strangaj signoj.

En la dezerto post la unua vico de iomete verdaj montetoj elrigardis nudaj altaĵoj, kovritaj de ŝtonegaj fragmentoj.

ŝajnis, ke la okcidenta lando, de troo da vivo, kun reĝa malavareco ĵetas trans la kanalo verdaĵon kaj florojn; sed la dezerto, ĉiam malsata manĝegas ĝin en la sekvanta jaro kaj gin cindrigas.

La iometo da verdaĵo, forpelita sur la ŝtonegojn kaj sablojn, sin krampis al la malpli altaj lokoj, kien per kavoj boritaj tra la ŝoseo oni povis alkonduki akvon el la kanalo. Kaj tiel inter la nudaj altaĵoj, najbare de la ŝoseo, trinkis la ĉielan roson kasitaj oazoj, kie kreskis hordeo kaj tritiko, vinberujoj, palmoj kaj tamarindoj.

En tiaj lokoj vivis ankaŭ homoj - izolitaj familioj, kiuj renkontante unu alian en la bazaro de Pi-Bailos povis eĉ ne scii, ke ili estas najbaroj en la dezerto.

La 16-an de Misori, la koncentriĝo de la militistaro estis preskaŭ finita. Naŭ regimentoj de l’ kronprinco, kiuj devis anstataŭi la azian e Nitager, jam kolektiĝis sur la vojo super la urbo Pi-Bailos, kun tendaro kaj parto da militaj maŝinoj. Iliajn movojn direktis la kronprinco mem. Li organizis du avangardajn liniojn, el kiuj la pli malproksima devis observi la malamikojn, la pli proksima - gardi la propran armeon kontraŭ atako, kiu estis ebla en lando, plena de altaĵoj kaj intermontoj. Li, Ramzes, en daŭro de unu semajno vidis kaj kontro regimentojn, marŝantajn sur diversaj vojoj, li atente observis, ĉu la soldatoj havas bonajn armilojn kaj varmajn mantelojn por la nokto, ĉu sufiĉos la provizo de panbiskvitoj, viando kaj sekigitaj fisoj. Fine, li ordonisedzinoj, infanoj kaj sklavoj de la armeo, marŝanta al la orienta limo, estu transportitaj per la kanalo; ĉi tio malpezigis la tendaron kaj faciligis la movojn de la vera armeo.

La plej maljunaj generaloj admiris la sciojn, kaj singardemon de la kronprinco, kaj super ĉio lian laboremon kaj simplecon. Sian multenombran sekvantaron, princan tendon, veturilojn kaj portilojn li lasis en Memfiso, kaj en vestoj de simpla oficiro li rajdis de unu regimento al alia, laŭ la asiria maniero, akompanata de du adjutantoj.

Dank’ al ĉio ĉi la koncentrigo de la ĉefa korpuso iris tre rapide kaj la armeoj en la difinita tago venis al Pi-Bailos. Alia estis la afero kun la princa stabo, la greka regimento, kiu akompanis lin, kaj kelke da militaj maŝinoj.

La stabo, kiu kolektiĝis en Memfiso, havis antaŭ si plej mallongan vojon, gi do ekmarsisa, trenante post si grandegan tendaron. Preskaŭ ĉiu oficiro, ili estis junuloj de altaj familioj, havis portilon kun kvar negroj, duradan militan veturilon, riĉan tendon kaj multe da kestoj kun vestoj kaj mangaĵo, kun kruĉoj plenaj de biero kaj vino. Krom tio la oficirojn sekvis multenombraj kantistinoj kaj dancistinoj kun orkestro. Ĉiu, ili estis grandaj sinjorinoj, devis havi veturilon kun unu aŭ du paroj da bovoj kaj portilon.

tiu amaso elfluis el Memfiso, ĝi okupis sur la vojo pli multe da loko, ol la armeo de l’ kronprinco. Oni marŝis tiel malrapide, ke la militaj maŝinoj, kiuj devis sekvi en la fino, foriris dudek kvar horojn pli malfrue, ol estis la ordono. Fine, la dancistinoj kaj kantistinoj, ekvidinte la dezerton - kiu cetere en tiu loko tute ne estis terura - ektimis kaj komencis plori. Por trankviligi ilin oni devis plifruigi la halton, dismeti la taj aranĝi spektaklon kaj poste festenon. La nokta amuzo, en la malvarmeta aero, sub la brilanta de l’ steloj ĉielo, sur la fono de la sovaga naturo, tiel plaĉis al la dancistinoj kaj kantistinoj, ke ili anoncis, ke estonte ili donos spektaklojn nur en la dezerto. Dume, la kronprinco, eksciinte survoje pri la aferoj de sia stabo, sendis ordonon senprokrasdi la virinojn en la urbon kaj plirapidigi la marŝon.

Kun la stabo estis lia ekscelenco Herhor, ministro de la milito, sed kiel simpla spektatoro. Li havis kun si neniun kantistinon, sed li faris ankaŭ neniajn riproĉojn al la stabanoj. Li ordonis porti sian portilon en la fronto de la kolono, kaj konforme al ĝiaj movoj li iris antaŭen aŭ ripozis en la ombro de l’ granda ventumilo, kiun tenis lia adjutanto.

kscelenco Herhor estis homo kvardekjara, kun fortika korpo, ne komunikema. Li malofte parolis kaj same malofte rigardis la homojn el sub la mallevitaj palpebroj.

Kiel ĉiu Egiptano li havis nudajn brakojn kaj krurojn, malkovritan bruston, sandalojn sur la piedoj, mallongan jupon cirkaŭ la koksoj kaj antaŭtukon kun blulankaj strioj. Kiel pastro, li razis la barbon kaj la kapon kaj portis panteran felon sur la maldekstra ŝultro. Fine, kiel soldato li kovris la kapon per malgranda gvardia kasko, de kiu pendis nukotuko, ankaŭ kun blankaj kaj bluaj strioj.

Sur la kolo li havis trioblan oran ĉenon kaj sub la maldekstra brako, sur la brusto, mallongan glavon en multeko. Lian portilon, portatan de ses sklavoj, ciam eskortis tri homoj: unu portis la ventumilon, dua la hakilon de l’ ministro, tria keston kun papirusoj. La lasta estis Pentuer, pastro kaj skribisto de l’ ministro, malgrasa asketo, kiu eĉ dum plej grandaj varmegoj neniam kovris sian razitan kapon. Malgraŭ sia malalta popola deveno, li okupis gravan postenon en la ŝtato, dank’ al esceptaj kapabloj.

Kvankam la ministro kun siaj oficistoj estis en la komenco de la staba kolono kaj tute ne miksis sin en ĝian kondukadon, sed oni ne povis nei, ke li sciis pri cio, kio okazis post li. Ĉiun horon, iafoje ĉiun duonhoron al la portilo de la altrangulo proksimiĝis jen sitro, «servisto dia», jen soldato-marodero, jen komercisto aŭ sklavo, kiu sajne indiferente preterpasante jetis vorton. Ci tiun vorton Pentuer iafoje enskribis, sed plej ofte ekmemoris, car li havis eksterordinaran memoron. Neniu atentis ci tiujn bagatelojn, en la brua amaso de la stabanoj. La oficiroj, grandaj sinjoroj, estis tro okupataj per la kurado, brua interparolado aŭ kantoj, por rigardi, kiu proksimigas al la ministro, tiom pli ke sencese multe da homoj iris sur la soseo. La 15-an de Misori la stabo de la kronprinco kune kun lia ekscelenco la ministro pasigis la nokton sub libera cielo unu mejlon de la regimentoj, kiuj jam preparigadis al la batalo sur la st la urbo Pi-Bailos.

Antaŭ la unua horo matene - nia sesa horo - la altajoj de la dezerto farigis violaj. Post ili elrigardis la suno. La landon Gosen superversis rugo, kaj la urbetoj, temploj, palacoj de l’ riculoj kaj terdometoj de l’ vilaganoj similis fajrerojn kaj flamojn, subite ekbruligitajn en la verdajo.

Baldau la okcidentan horizonton surversis ora koloro. Sajnis, ke la verdajo de Gosen fandigas en la oro, kaj ke en la sennombraj kanaloj anstatau akvo fluas fandita argento. Sed la altajoj de la dezerto farigis pli kaj pli violaj, jetante longajn ombrojn sur sablojn kaj kreskajojn.

La gardistoj, starantaj sur la soseo, povis tre bone vidi la kampojn trans la kanalo kaj la plantitajn tie palmojn. Sur unuj verdis la lino, tritiko, trifolio, la aliaj estis oraj de la maturiganta hordeo de la dua semado. Samtempe el la domoj, kasitaj inter la arboj, komencis eliri al la laboro terkulturistoj, homoj nudaj, kies tuta vesto konsistis el mallonga jupo sur la koksoj kaj kufeto sur la kapo.

Unuj ekiris al la kanalo, por pn de la slimo, aŭ cerpi akvon kaj versi gin sur la kampojn per masinoj similaj al la gruoj de l’ puto. Aliaj, disirinte inter la arboj, kolektis maturajn figojn kaj vinberojn. Oni vidis tie multe da nudaj infanoj kaj virinoj en blankaj, flavaj aŭ rugaj cemizoj sen manikoj. s granmonedola borde la kanalo biĝis rincantaj gruoj kun siteloj de fruktiga akvo, kaj la homoj, kolektantaj fruktojn, aperis kaj malaperis inter la verdaj arboj kiel multkoloraj papilioj. En la deze la ŝoseo jam ŝvarmis la armeo kaj ĝiaj servistoj. Pretergalopis skadro de rajdistoj, armitaj per lancoj. Post ili marsis pafarkistoj en kufoj kaj ĵupoj, ili havis la arkojn en la mano, sagujojn sur la dorso kaj larĝajn hakilojn ĉe la dekstra flanko. La arkistojn akompanis ŝtonjetilistoj, portantaj sakojn kun ŝtonojitaj per mallongaj glavoj.

Cent pasojn post ili iris du malgrandaj infanteriaj taĉmentoj, unu armita per lancoj, la alia per hakiloj. Ambau portis ortangulajn sildojn, sur la brusto havis dikajn kamizolojn, kvazaŭ kirasojn, kaj sur la kapo kufojn kun tukoj, gardantaj kontrau la suno. La kufoj kaj kamizoloj havis bluajn kaj blankajn aŭ nigrajn kaj flavajn striojn: la soldatoj similis grandajn krabrojn.

Post la avangardo iris la portilo de l’ ministro, cirkauata de hakilistoj, kaj post gi en kupraj kaskoj kaj kirasoj, la grekaj taĉmentoj, kies egalaj pasoj similis frapojn de pezaj marteloj. En la fino oni audis la krakadon de la veturiloj kaj sur la flanko de la soseo rapidis longebarba fenicia komercisto, en portilo pendigita inter du azenoj.

Subite de la avangardo algalopis soldato kaj sciigis al la ministro, ke la kronprinco proksimiĝas. Lia ekscelenco forlasis la portilon, kaj en la sama momento aperis sur la ŝoseo areto da kavaliroj, kiuj desaltis de la ĉevaloj. Unu el la kavaliroj kaj la ministro ekiris unu ia, haltis post ĉiuj kelke da paŝoj kaj salutis.

-Saluton al vi, filo de l’ faraono, kiu vivu eterne! - diris la ministro.

- Saluton al vi, sankta patro, kaj vivu longe - respondis la kronprinco, kaj poste aldonis:

- Vi iris tiel malrapide, kvazaŭ oni forsegis al vi la piedojn, kaj Nitagerpli malfrue ol post du horoj estos antaŭ nia korpuso.

- Vi diris la veron. Via stabo marŝas tre malrapide.

-Eunana ankaŭ diris al mi- Ramzes montris oficiron, kovritan de amuletoj, starantan post li- ke vi ne sendis patrolojn en la intermontojn. En okazo de efektiva mimalamiko povus ataki vin de tiu flanko.

- Mi ne estas generalo, sed juĝisto - trankvile respondis la ministro.

- Kaj kion faris Patroklo? br> - Patroklo kun la greka regimento eskortas la militajn maŝinojn.

- Kaj mia parenco kaj adjutanto Tutmozis?

- Li dormas ankoraŭ, sajnas al mi.

Ramzes malpacience piedfrapis la teron kaj eksilentis. Li estis bela junulo, kun vizaĝo preskaŭ virina, al kiu aldonis ĉarmon la kolero kaj la sunbruno. Li havis mallarĝan kamizolon kun blankaj kaj bluaj strioj, samkoloran nukotukon, oran ĉenon sur la kolo kaj multekostan glavon sub la maldekstra brako.

-Mi vidas - diris la princo - ke vi, Eunana, sola zorgas pri mia honoro.

La kovrita de amuletoj oficiro klinigis gis la tero.

-Tutmozis estas maldiligentulo -daurigis la kronprinco. -Revenu, Eunana, al via posteno. Almenaŭ la avangardo havu estron. Poste, rigardante la sekvantaron, kiu jam cirkaŭis lin kvazaŭ elkreskinte el la tero, li aldonis:

-Oni donu la portilon. Mi estas laca, kiel ŝtonrompisto.

-Cu la dioj povas laciĝi!- murmuretis Eunana, kiu staris ankoraŭ post li.

-Iru al via posteno! - diris Ramzes.

- Eble vi ordonos al mi, ho bildo de la luno, nun esplori la intermontojn? - mallaŭte demandis la oficiro. - Mi petas vin, ordonu, ĉar kie ajn mi estas, mia koro flugas post vi, por diveni vian volon kaj plenumi ĝin.

-Mi scias, ke vi estas atentema- respondis Ramzes. -Iru jam kaj observu ĉion.

-Sankta patro-, sin turnis Eunana al la ministro -mi rekomendas al via ekscelenco miajn plej humilajn servojn.

Apenaŭ foriris Eunana, en la fino de la marŝanta kolono eksonis ankoraŭ pli granda tumulto. Oni serĉis la portilon de la kronprinco, sed ne povis ĝin trovi. Anstataŭe aperis, dispuŝante la grekajn soldatojn juna homo, kiu havis strangan aspekton. Li portis muslinan ĉemizon, riĉe broditan antaŭtukon kaj oran skarpon sur la ŝultro. Sed plej rimarkinda estis lia grandega peruko, konsistanta el multaj malgrandaj harligoj, kaj arta barbo, similanta katan voston.

Tio estis Tutmozis, la plej fama elegantulo en Memfiso; eĉ dum la milita marŝado li zorgis pri sia tualeto kaj surverŝis sin per parfumoj.

- Saluton al vi, Ramzes - kriis la elegantulo, superforte dispuŝante la oficirojn. - Imagu, ke via portilo perdiĝis; vi estas devigita sidiĝi en la mia, kiu ne indas tian honoron, sed kiu ne estas plej malbona.

-Vi ekkolerigis min - respondis la princo. - Vi dormas, anstataŭ gardi la armeon.

La elegantulo ekmiris kaj haltis.

-Mi dormas?... - ekkriis li. - Sekiĝu la lango de tiu, kiu diras tiajn mensogojn. Sciante, ke vi venos, mi jam de unu horo vestas min; preparas al vi banon kaj parfumojn...

-Kaj dume la taĉmento marŝas sen komando.

- Mi do devas komandi la taĉmenton, en kiu estas lia ekscelenco la milita ministro kaj tia generalo, kiel Patroklo?

La kronprinco eksilentis, kaj dume Tutmozis proksimiĝinte al li, murmuretis:

- Kian aspekton vi havas, filo de l’ faraono?... Vi ne havas perukon, viaj haroj kaj vestoj estas plenaj de polvo, via haŭto estas nigra kaj fendita, kiel la tero en somero!... La respektinda reĝino-patrino forpelus vin de la kortego, se ŝi vidus vian mizeron... - Mi estas nur laca.

-Sidiĝu do en la portilon. Tie estas freŝaj kronoj de rozoj, rostitaj birdetoj kaj kruco da vino de Ĉipro. Mi kaŝis ankaŭ -aldonis li mallaute- Senura’n en la tendaro...

-Ŝi estas tie?... - demandis la princo.

Liaj okuloj, kiuj brilis antaŭ momento, nebuliĝis de volupto.

- La armeo iru antaŭen - diris Tutmozis, - kaj ni atendu ŝin ĉi tie. Ramzes kvazaŭ vekiĝis.

- Lasu min, tentanto!... Post du horoj estos la batalo..

- Ĉu tio estas batalo?...

- Almenaŭ estos decidita la sorto de mia komando.

- Ridu tion - diris la elegantulo. - Mi ĵurus, ke jam hieraŭ la milita ministro sendis raporton al Lia Sankteco, kun peto, ke li donu al vi la korpuson de Memfiso.

- Tio estas indiferenta. Hodiaŭ mi ne povus pensi pri io alia, ol la armeo.

- Terura estas via inklino al la milito, dum kiu oni ne lavas sin tutajn monatojn por perei unu tagon... Brr! Se vi vidus Senuran... Nur ekrigardu ŝin...

- Ĝuste tiel mi ne rigardos - respondis Ramzes per firma voco.

En la sama momento, kiam oni alportis de la grekaj taĉmentoj grandegan portilon de Tutmozis por la kronprinco, de la avangardo algalopis rajdisto. Li deglitis de la ĉevalo kaj kuris tiel rapide, ke sonoris sur lia brusto pentraĵoj de l’ dioj kaj tabuletoj kun iliaj nomoj. Tio estis Eunana kvazaŭ en febro.

Ĉiuj sin turnis al li, kaj ŝajnis, ke tio al li plaĉis.

- Erpatre, plej alta buŝo! - ekkriis Eunana, kliniĝante antaŭ Ramzes. - Kiam lau via ordono dia mi rajdis, kondukante la taĉmenton kaj zorge observante ĉion, mi rimarkis sur la ŝoseo du belajn skarabojn.

Ĉiu el la sanktaj insektoj rulis antaŭ si argilan buleton, tra la vojo, al la sabloj...

- Kio do? - interrompis la kronprinco.

- Kompreneble - daurigis Eŭnana, rigardante al la ministro - kiel ordonas la pieco, mi kaj miaj homoj, honorinte per nia adoro la sanktajn bildojn de la suno, haltigis la marŝon. Tio estas tiel grava antaŭdiro, ke sen ordono neniu el ni kuraĝus iri antaŭen. - Mi vidas, ke vi estas vere pia Egiptano, kvankam viaj trajtoj estas ĥetaj, - respondis Herhor, kaj sin turninte al la proksime starantaj altranguloj, aldonis:

- Ni ne iros plu sur la ŝoseo, ĉar ni povus piedpremi la sanktajn skarabojn. Pentuer, ĉu tra la intermonto, dekstre, oni povas ĉirkaŭiri la ŝoseon?

-Jes- respondis la skribisto de la ministro. -La intermonto estas unu mejlon longa kaj revenas al la soseo, preskaŭ kontraŭ Pi-Bailos.

-Granda perdo de tempo! - interrompis kolere la kronprinco.

-Mi ĵurus, ke tio ne estas skaraboj, sed la spiritoj de miaj feniciaj procentegistoj - diris Tutmozis. -Ne povante, post la morto, repreni la monon, ili devigas min, por puno, trairi la dezerton!...- La sekvantaro de l’ princo maltrankvile atendis la decidon; Ramzes diris al Herhor:

- Sankta patro, kion vi pensas pri tio?

- Ekrigardu la oficirojn - respondis la pastro - kaj vi komprenos, ke ni devas iri tra la intermonto.

Nun eliris la estro de la grekaj soldatoj, la generalo Patroklo, kaj diris al la kronprinco:

-Se vi permesos, princo, mia regimento daurigos la antaŭan vojon. Niaj soldatoj ne timas la skarabojn.

- Viaj soldatoj ne timas eĉ la reĝajn tombojn- respondis la ministro. -Sed kredeble ne estas tie sendanĝere, ĉar neniu revenis.- La greko, konfuzita, foriris.

Anubiso, la dio -Konsentu, sankta patro- murmuretis la princo kun plej granda kolero- ke tia malhelpo ne haltigus en la vojago eĉ azenon. -Tial azeno neniam estos faraono - respondis trankvile la ministro.

-En tia okazo vi, ministro, kondukos la taĉmenton tra la intermonto! - ekkriis Ramzes. Mi ne konas la pastran taktikon, cetere mi devas ripozi. Akompanu min, kuzo -diris li al Tutmozis kaj ekiris al la nudaj montetoj.

NOTO .- Laŭ la tuta libro vi trovos Egipton anstataŭ Egiptio, kaj sekve egiptanon kiel nomon por la loĝanto de tiu lando. Eĉ se la uzo ŝanĝis, mi trovis plej konvene ne ŝanĝi la stilon de Kabe.
Kelkaj rimarkoj al la artikoloj de Marteno Kajero 50 | Kajeroj | Esperanto Hispanio~ Enkonduko en muzikon: tablaturo
Muziko : Atila valso de Antonjo Damas.
Kreita de Jesuo de las Heras la ĵaŭdon 27-an de aprilo de 2001.

Valid HTML 4.01 Transitional