Dum la pasinta Kongreso 60-a de la Hispana Esperanto Federacio mi prelegis pri La Sindromo de Babelo, kiun oni povas legi hispane kaj angle en Interreto. Mi publikigos øin æi tie la venontan numeron, sed mi nun antaýmetas la enkondukon, kiun mi verkis ad hoc (aparte por la okazo) æar mi kredas, ke tuþas gravan flankon de esperantismo æiutaga. |
Multajn esperantistojn øenas la venkisma sinteno de neesperantistoj pri la angla. Mia prelego pruvas tion, ke la angla ne sole ne venkis, sed ankaý tion, ke estas objektivaj kialoj por tio ke la angla ne povas esti internacia lingvo, kaj ke la sola afero, kiu povas igi øin monda, estas subpremado, same kiel okazis pri la latina antaý mil jaroj aý la franca antaý du jarcentoj. Dum mia prelego mi uzos argumentojn, kiujn oni povas uzi por kontraýi tiujn stulta¼ojn diritajn de denaskaj aý gurkhaj angloparolantoj.
Mi ankaý volas aserti, ke mi sentas kompaton kaj zorgon kiam mi vidas, ke estas esperantistoj, kiuj hontas pri tio, ke ili estas esperantistoj. Esperanto estas motivo por fieri, ne por honti. Kompreneble, estas æiam lertuloj, kiuj provos pruvi, ke Esperanto estas bona ideo, sed ideo kiu ne sukcesis en sia tempo oportuna aý alia stulta¼o.
Kelkaj el tiuj esperantistoj ne vidas motivon por honto pri, ekzemple, aneco al futbala klubo. Eæ se tio estas sekteca kaj gvidas onin al perforto aý malestimo al anoj de aliaj kluboj. Øi krome implicas apogi homojn malhonestajn, kiuj uzas meregule la monon de la klubo, kiel verþajne okazis al Atlético de Madrido, kaj ankaý se normalaj demarþoj de kluboj estas nemoralaj se ne maljuraj rilate al la aæeto kaj vendo da ludistoj. Aliflanke, estroj de esperantaj asocioj neniam rabas monon de la anoj, ilian honestecon oni ne eblas pridubi, ilia sindonemo kaj malavareco estas kristalklare videbla, kaj la afero de esperantaj asocioj ne baziøas sur malestimo aý sekteco, sed sur la tuta malo. Esperantistoj estas sindonemaj kaj akceptemaj perdifine, kaj ilia plej amata revo estas, ke la tuta homaro kunhavu saman lingvon por interkompreniøo.
Nur se ni fieras pri nia bela kaj efika lingvo, ni povas kontraýargumenti sen time tiujn supra¼ojn, kiujn oni diras per luitaj aý prunteprenitaj pensoj, kiujn oni legis iam ie... Ni kontraýu ilin per pruvoj kaj argumento. Mi provas klarigi pri ambaý per mia prelego, en la hispana lingvo.
Mi ne diras mian prelegon en Esperanto pro du kialoj: al hispana esperantisto multe pli efikas tiujn argumentojn rekte en la hispana, kaj mi ne havis tempon esperantigi la prelegon por æi tiu okazo. Tamen, mi provos klarigi pri øi al eksterlandanoj post la prelego.
Jesuo de las Heras
Muziko: Knabino, kio pri honto?, verkita por kanto kaj gitaro de Fernando Sor.