Du amikoj kongresumas laux Euxropo per Esperanto, kaj ripozas antaux Papo Vojtiuxa en Licxen, Polujo'

Tra Eŭropo per Esperanto

La unuan de julio ni komencis nian feriadon. Ni devis pretigi kelkajn aferojn, kontroli la aŭton ĉe mekanikisto, ŝanĝi monon -bedaŭrinde ankoraŭ eŭroj ne validas-, kaj finfine ni ekis la trian. Post agrabla veturado tra Francio kaj Germanio, ni turismumis iomete en Polujo, tranoktis en mirinda Varsovio, kaj finfine, kvar tagojn poste, ni eniris la landlimon litovan, ĉar dekomence ni celis ĝui la 37-an eldonon de la:

Baltaj Esperanto-Tagoj.

Nia pigra turismado en la lando de la papo malfruigis nin, do ni venis en Kaŭnason la duan tagon Esperanto-baltan. Ni registriĝis, kaj interkonis matene, anstataŭ vespere, kiel kutime. Ni trovis la landon verda, sunbrila kaj la homojn tre gastemaj. Rita kaj Deimante bonvenigis nin, kaj poste ni babilis longe. Ni havis bonŝancon loĝi ĉe tipa litova domo, kie muziko _ kantado _ ne fremdis, kaj kies domanoj estis ĉarmaj kaj bonkoraj.

Ja enriĉigis nin prelegoj, kurso pri la litova lingvo fare de redaktoro de fama magazino La Litova Stelo, Petras Ĉeliauskas, montro pri Yumeiho sistemo pri masaĝado, fare de Sigita Staiŝiunaité, kurseto pri lernigado de Esperanto, fare de Trevor Steel, kaj multaj aliaj aranĝoj, inter kiuj ne estas plej malgravaj koncertoj ĉiutagaj. Ankaŭ antaŭ la kongresejo improvizis dancejon preskaŭ ĉiutage la muziko de samideano per sia akordiono.

Ni devis forlasi Litovion antaŭ ol la fermo de la aranĝo, ĉar ni volis ĉeesti tiun de SAT en Hungario. Ni konstatis, ke ne konvenas deziri fari tiom multe en tiom malmulte da tempo.

Sed por ke vi havu klaran ideon pri tiu mirinda esperanta renkonto ĉijara, ni cedas la parolon al gaja raportistino, Rita, kiu vidas la aferon de interna vidpunkto:

La 37-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj

Tradiciaj Baltiaj Esperanto-Tagoj 37 (BET-37) okazis 7-15 de julio en Litovio. Por pasigi semajnon en amika etoso kaj praktiki nian lingvon alvenis 303 esperantistoj el 18 landoj. En ĉirkaŭaĵo de la urbo Kaunas ili povis ne nur ĝui la belan veteron, sed ankaŭ partopreni abundan programon de la aranĝo.

Koncertoj ne mankis en BET37! Ĉiumatene je la 7-a dezirantoj komune kuradis kaj naĝis en la apuda artefarita lageto. Post matenmanĝo eksterlandanoj povis konatiĝi kun la litova lingvo. Por lernemuloj funkciis paroligaj kaj perfektiga kursoj. La somera universitato estis riĉa je diverstemaj prelegoj. Gastoj kaj lokaj esperantistoj prelegis pri la E-movado, literaturo, sana vivmaniero, ktp. Se iu trovis prelegojn neinteresaj, li/ŝi povis spekti videofilmojn, viziti la libroservon aŭ «krokodilejon», kie troviĝis gaja kolekto da krokodiloj kaj aliaj ekspoziciaĵoj.

Ĉiuvespere okazis prezentado de popolaj metioj (ceramiko, ligna skulptoarto, teksaĵoj ktp.), diversaj koncertoj, instruado de balaj dancoj kaj diskotekoj. La pupteatro speciale por BET-37 preparis spektaklon en Esperanto laŭ litova popola fabelo «La Ora Ovo».

Dum la solena inaŭguro de BET-37 post enkodukaj vortoj de la prezidanto de LitEA P.Jegorovas, estis tralegitaj salutmesaĝoj de V.Adamkus, prezidento de la Litova Respubliko, kaj de L. Zaleski-Zamenhof. Salutvortojn diris reprezentantoj de Brazilo, Finnlando, Germanio, Belorusio, Rusio, Ukrainio, Svedio, Danio, Estonio, Pollando, Latvio kaj Britio. Poste sekvis la koncerto de la Ĉambra orkestro de Kaunas, gvidata de Pavel Berman.

Dikredantoj povis partopreni en loka kapelo la katolikan meson kaj la ekumenan Diservon. Ne restis forgesitaj infanoj, ili havis proprajn programerojn. La etoson multe varmigis aŭkcio kaj diversaj ludoj, kiujn prezentis gastoj el Ukrainio, Rusio kaj Germanio. Ĉiutage eblis ricevi informilon «BETago» kun la plej freŝaj informoj. Dezirantoj ekskursi vizitis la malnovan urbon de Kaunas kaj monaĥejon Pazxaislis, kaj ili havis tuttagan ekskurson al la parko Grŭtas apud Druskininkai, kie estas kolektitaj kaj starigitaj 70 diversaj monumemtoj de sovetaj «idoloj». Survoje ekskursantoj vizitis la urbeton Veisiejai, kie L.Zamenhof loĝis kaj estas inaŭgurita monumento al li.

La kongresanaro

BET-37 finiĝis, sed al la Organiza Komitato daŭre venas kaj kritiko kaj dankvortoj. La unua helpas rimarki erarojn kaj mankojn en nia laboro, kaj la dua ĝojigas niajn korojn, ekz. verso de M.Bronŝtejn:

Mi miras pri trankvila fluo
De nia BETa rendevuo,
Pri tiu plaĉa milda mol'
De la litova elparol' ,
Pri mia vago al la lago,
Pri tro organizita tago,
Pri tiu svaga kaj sen cert'
Dancado mia dum koncert' ,
Pri la biera plejbongusto,
Pri ĉarma manĝhorara ĝusto,
Pri senkapablo de memreg'
Por ne dormeti dum preleg' .

Kaj mi konkludu propramane:
Ĉi tien venis mi ne vane.

Rita Valĉiukaite

Al Graveco de Tablaturo Kajero 52 | Kajeroj | Esperanto Hispanio 74-a kongreso de SAT

Muziko: Hela Sinjorino Mia, litova kanto mezepoka, midigita de Zmitro Sidarowicz, tiel, kiel grupo Kamelot de Belarusio ludas ĝin


Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 11-an de novembro de 2001.