Kursoj de Esperanto de KAE-2001

Unue ni elstaras la trian Kurson de Esperanto-2001, kiun KAE organizas en la Aŭtonoma Universitato de Barselono (Belatera), kies daŭro estas 30 horojn, kun Tri Kreditoj de libera elekto por la lernantoj, kiuj bone sukcesas, la profesoro estas samideano Martí Guerrero i Cots. La akcepto de tiu propono denove estis pozitiva: 24 lernantoj aliĝis, la estraro de KAE estas tre kontenta ĉar nia restado esperantista en tiu Universitato de Barselono plifirmigas. Ankaŭ ni gratulas la iniciaton kaj ekonomikan stimulon ricevitan de Esperanta Fonduso kaj HEF interkonsentita ek de la komenco de de tiuj kursoj.

Ankaŭ ni deziras mencii la ceterajn kursojn de la Jaro 2001-2002, organizitaj de KAE en Sabadell kun tri lernantoj (Profesoro Ramón Manau) ĉeestas 4 lernantoj en la koresponda Kurso gvidata katalune (Porf. Santiago Torné) kaj 5 lernantoj en la koresponda kurso gvidata hispane (profesoro Luis Serrano): La KAEn Delegacion de la urbo de Terasa ĉeestas 6 lernantoj (Prof. Ernest Roca) kaj la Delegacio en Hospitalet de Llobregat (Barselono) havas 16 lernantojn (prof. Martí Guerrero i Cots), ni nin gratulas pro la sukceso.

José María Galofré Domingo,
KAE Prezidanto

Al legita artikolo Kajero 53-a ~ Kajeroj Esperanto Hispanio Al legota artikolo
Muziko : Minueto facila , de Fernando Sor.
Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 13-an de januaro de 2002.