Kio estas SAT?

Maltrankviligas min...

Artikoloj tiaj, kia tiu de Jakvo Ŝram maltrankviligas min. Ne pro tio, ke ĝi atakas min —mia memkonvinko pri mia fieco protektas min de tio, ke akraj kritikoj tuŝu min—, sed pro tio, ke ĝi estas pinto de tio, kio kuŝas sube.

Kion mi diris, dekomence, en mia artikolo Tra Eŭropo per Esperanto rilate al SAT? Mi klarigis pri tio, kio okazis, kaj tio estas nerifutebla de ĉeestantoj, se ili estas pli objektivaj ol mia ekskamarado Ĵakvo, kaj ankaŭ mi aldonis komenton (rifuteblan, kompeneble), pri mia opinio pri SAT:

Mi esperis tro de SAT. S de sennacieca ne estis videbla de mi. Oni klarigis al mi, ke sennacieca kaj sennaciisma ne estas same. SAT estas la unua, sed nur aparta fako de SAT estas la dua. Tio ŝajnis al mi ebriiĝo pri vortoj. Sennacieca estas kategorio pri la ideo ne havi nacion. Sennaciismo estas doktrino, skolo aŭ manio pri la unua. [...] Krome, A de Asocio, tio estas, korpo formata de anoj samrajtaj. T de tutmonda. Tamen, la etoso, kiun mi renkontis en Nagykaniŝa estis plenplene eŭropa, eĉ se estis malagasa kaj mongola virinoj tie.

Mi konsideras danĝere, ke oni ne povas kritiki SATon, ĉar tio samrangigas tiun laboristan asocion al Patrio, patrino, aŭ religio. Kion ajn okazu, ne tuŝu ĝin! Se ĝin oni faras, oni estas perfidulo, pekulo, fia, aĉa aŭ kia ajn. Ni ne plu rilatu al li! Herezulo!

Sed..., kio estas herezulo? Eble, ni devus demandi nian amikon Eŭĵen' Adam' (alidirite Lanti-n), kiu estas sperta pri la temo, tiom multe, ke li eĉ verkis libron kun tia nomo. Li estis kontraŭ dogmigo kaj dogmo, kaj li eĉ kontraŭstarigis tradicion kaj racion per artikolo sia. Nun estas kelke da tradicio en SAT, kaj racio jam ne plu diras al ĝiaj membroj, ke Ekzamenoj dum la vivo neniam ĉesas, kiel Renato Korseti memorigis nin laste. SATecon de SAT oni devas pruvi ĉiun tagon, kaj memkritiko neniam oni devas malpermesi en SAT. Laŭdifine. Sed..., kion diris Lanti pri herezo?, li diris, ke Herezeco estas nenio alia ol la kuraĝo pensi per si mem.

Nun ni subeniru al pli sengravaj aferoj, al tial, kial mi membriĝis kaj malmembriĝis al Sennacieca Asocio Tutmonda, kio estas afero, kiun amiko Ĵakvo ankoraŭ ne komprenis, kaj ankaŭ ne komprenis aliaj valoraj homoj, kiuj forlasis aŭ forlasas HALEn, pro tio, ke ili erare kredas, ke HALE estas mi: en la jaro 1999 mi ĉeestis la kongreson de Karlovy Vary kiel ne membro de SAT. Mi intencis lerni pri tio, kio SAT estas, kaj se ĝi konvinkus min, mi aniĝus. Premis min iomete la konsilo kaj konsideroj de Marteno Bustin' Benito, kiu eĉ en artikolo sindemandis iam kial redaktoro de bulteno de asocio aliĝinta al SAT ne apartenis al ĝi, sed al UEA. Kvankam mi jam respondis al tio per mia artikolo Uea Delenda Est!, mi decidis je la fino de la kongreso de Ĉeĥio aliĝi al la asocio pro tio, ke mia analizo povas esti malekzakta se farite de ekstere. Mi vidis tie, ke oni povis paroli ree kaj dum tiom longe, kiom oni volas. Mi komentis al apudulo, ke tio ne estas racie, ke oni devus havi regularon por diskuti, per kiu oni ne rajtos trouzi la rajton paroli, kaj oni devus tiel ne rajti paroli pli ol unufoje pri koncerna temo, kaj ne pli ol kelkaj minutoj, ĉar se 166 kongresanoj —tiom multis ni tiam— farus tion, la kongreso neniam finus. Mi ne scias kiel kaj kial, la venontan matenon la Plenumkomitato diris, ke oni akceptis tion, kaj oni faros tion! Mi ne proponis, mi eĉ ne rajtis proponi, ĉar mi ne estis ano de SAT tiam. Eble mi ne ĉeestis la proponon kaj diskuton pri tio, eĉ se mi kredas, ke mi mankis al neniu diskuto de tiama kongreso, ĉar mi ne vidis tiun decidon okazi. Ne ŝatis mi tion, ke komitato povas decidi per si mem tion kontraŭ tradicia kutimo de SAT. Ne mankis anoj, kiuj akre protestis kontraŭ tio, sed ankaŭ ili ne proponis voĉdoni kontraŭ tio denove. Ankaŭ tio ne plaĉis al mi. Je la fino de la kongreso, oni demandis al mi, ĉu mi aliĝos al SAT, kaj mi respondis ke jes. La sekvinta kongreso estis tiu de Moskvo, kaj kvankam mi ja deziris ĉeesti, mi ne povis. Mia veninta kongreso estis tiu de Nagykaniŝa, kiun mi prirakontis mallonge en la lasta numero de Kajeroj el la Sudo.

Nun estas la akuzoj de ekskamarado Ĵakvo:

  1. mi misuzas mian povon kiel redaktoro ataki SATon,
  2. mi mensogas,
  3. mi altrudas al la kongreso mian opinion,
  4. mi ne respektas opiniojn de aliaj SATanoj,
  5. mi manipulacias ideojn malantaŭ SAT,
  6. la tekston de la Konvencio de Gotemburgo montras mian malhonestecon kaj manipulacion,
  7. mi ne vidas, ke kamaradoj de SAT estas toleremaj. Mi kredas, ke mi ne forgesis iun ajn akuzon.

Ne gravas, ke mi estas la akuzato, gravas, ke oni povas eltiri tiom multe da sensenco el simple rajto eksiĝi de asocio, kiu laŭ onia libera opinio ne plu trafas sian celon.

Kaj ni venu al la kerno de la problemo: mi estas ĉiopova redaktoro de bulteno de asocio rilatanta al SAT per Konvencio de Gotemburgo. Pro tio, ne taŭgas, ke mi ataku SATon en ĝiaj paĝoj, sed en tiuj de Laŭte!, Sennaciulo, aŭ alia pli neŭtrala publikaĵo. Mi konsideras, ke Kajeroj el la Sudo estas sufiĉe matura magazino nun, kaj ke oni rajtas diri veron kaj liberan opinion ĉi tie, eĉ la redaktoro, kondiĉe ke ĝi ne mistraktas iun ajn personon. Mi, evidente, faris escepton al tio publikigante la Akran reagon de Ĵakvo Ŝram, ĉar mi kredas, ke estas pli grave aserti la rajton libere sinesprimi kaj kritiki ĉion, kion oni kredas, ke estas maljusta. Tion farante ja okazos eraroj, kaj certe eblas, ke oni kritikas senprave homojn, aŭ —ĉikaze— asociojn, sed jen valoro de liberaj debato kaj diskuto. Se tio ŝajnas perfido al fratoj de sama kredo, mi des pli ĝojas, ke mi ne plu estas en tia kongregacio. Mi, tamen sendas kopion al cititaj magazinojn celante publikigon.

Jesuo

Al legita artikolo Kajero 53-a ~ Kajeroj Esperanto Hispanio Al legota artikolo
Muziko : Rapsodio hungara n-ro 2 , de Franko Liszt, midigita de de Petr Cvkil, kiun mi prenis de La Klasika Midi Konekto.
Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 13-an de januaro de 2002.