Denove Naturista Vivo

Naturista Vivo, oficiala organo de INOE, pliboniĝas. La lasta numero, la 63-a, surprizas min kaj aliajn legantojn per koloraj fotoj.

La revuo enhavas bonajn artikolojn, kiel Naturismo en Australio aŭ la jura situacio de naturismo en Francio, aŭ la klubo Helios, artikolo verkita de Vladimir Solntzev, estro de la klubo Helios.

La lasta artikolo estas Postparolo de la redaktoro kaj rakontas, ke la jarlibro informas pri 250 membroj de INOE, kaj fakte laŭ la iamaj adresaroj ni havas pli ol 500 membrojn, eĉ la presejo men produktas pli ol 200 ekzemplerojn sed en la aktuala dissendolisto estas nur 135 adresoj, kaj inter ili esas pluraj, kiuj ricevas la revuon donace sed la plej grava problemo estas tamen ke ĝis la hodiaŭa tago nur malpli ol la duono de nia membraro- nur 50 membroj- pagis siajn kotizojn por la jaro 2001. Se la kotizoj alvenus rapide, la apero de la revuo finance estus stabila.

Rosanne kaj Lila sunbrunigxas en havaja strando.

Jozefo Németh, el Hungario, kaj redaktoro de Naturista Vivo skribas pri la problemo, ne de INOE, sed pri la problemo de preskaŭ ĉiu organizaĵo kiu laboras per kaj por Esperanto.

Hale publikigas Kajeroj el la Sudo kaj havas la saman problemon sed en HALE estas alia ebleco: oni povas legi la revuon senpage, en interreto.

Aliflanke, la voluntuloj de HALE pagas, preskaŭ romantike, ĉar ili volas la paperan version.

Mi ne scias tian, kia estas la solvo de la problemo, kvankam mi scias ke kiam en miaj manoj mi havas la revuojn, mi estas feliĉa viro kaj pro tio mi pagas la kotizon.

Mi kunhavas la saman idealon kaj la kotizon de INOE, same kiel la kotizo de HALE, ne estas altaj kotizoj. Ni devas trovi rimedojn kiel acepti anoncetojn ne esperantistajn en nian revuon, aŭ fari fonduson por kapitaligi la organizaĵojn.

Johano Antono, Prezidanto de Hale
kaj membro de Inoe
.


Al legita artikolo Kajero 53-a ~ Kajeroj Esperanto Hispanio Al legota artikolo
Muziko : Honoro al dio, popolkanto ĉeĥa midigita de mi mem.
Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 13-an de januaro de 2002.

RIMARKO.- Pli da informo pri la magazino: