Sennacieca kaj Sennaciisma

Diferencigi inter “sennacieca” kaj “sennaciisma” ne estas “ebriiĝo per vortoj”, kiel Jesuo skribis en n-ro 53 de Kajeroj el la Sudo. Ĝi necesas por kompreni la rilaton de SAT al la sennaciismo.

La mondo ne havas naciismon aux naciecismon

Sennacieco ne estas “kategorio pri la ideo ne havi nacion”, sed organizprincipo de SAT, kiu distingiĝas de la internacieco. En sennacieca organizaĵo, nacioj kaj nacieco ne estas strukturiga principo – tio estas ĉio. Difini organizaĵon sennacieca povas esti esprimo de distanciĝo disde la nacia fenomeno, sed ne havas jam la kvaliton de politika tendenco. Sennaciismo laŭ la difino de Lanti estas “kultura doktrino, kies ĉefaj celoj estas: 1) Malapero de ĉiuj nacioj, rigardataj kiel sendependaj, suverenaj unuoj; 2) Mondmastrumado k racia utiligado de ĉia energio k materio profite al ĉiuj homoj de nia planedo; 3) Unuecigo je ĉiuj mezuroj k kalkuliloj; 4) Praktikado de sennacieca lingvo (Esperanto) kun la celo, ke ĝi fariĝu la sole uzata kulturlingvo. La sennaciismo signifas la venkon de l’ homeco super la nacieco; Ĝia realiĝo estus la triumfo en la homa cerbo de la racia tendenco super la mistike senta.” Kiel ĉe ĉiu “ismo”, ankaŭ la kompreno pri sennaciismo evoluis. Laŭ mia percepto, tiuj, kiuj hodiaŭ sin nomas sennaciistoj aŭ pozitive rilatas al la sennaciismo, komprenas ĝin kiel tendencon, kiu kunigas a) radikalan kontraŭnaciismon, kaj b) pozitivan orientiĝon al iu universalismo. Kelkaj pli, kelkaj malpli sekvas la ideojn de Lanti, troveblajn ekz. en la Manifesto de la Sennaciistoj.

Kiu konas SAT, scias, ke ĝia Sennaciisma Frakcio dum jaroj ne funkciis, sed restariĝis en Nagykanizsa. Kaj ĝi havas ekzistokialon. Necesas konstati la disvastiĝon de novdekstre influitaj etnonaciismaj kaj diferencismaj starpunktoj en la Esperanto-komunumo, precipe en tiu parto de ĝi, kiun oni false nomas la “neŭtrala” movado. Tiuj starpunktoj plej ofte rilatas al la protektado de etnaj identecoj, etnaj lingvoj kaj la “pureco” de etnaj lingvoj. Kiom ajn malmultaj ili estas, la sennaciistoj de la samnoma SAT-frakcio estas la sola organizita esperantista grupo, kiu kritike rilatas al tiu tajdo de naciismo.

Gary Mickle

Al legita artikolo Kajero 54-a ~ Kajeroj Esperanto Hispanio Al legota artikolo
Muziko : Benata virgulino .
Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon 26-an de aprilo de 2002.