Ni, hispanaj SAT-anoj kaj partoprenantoj de la SAT-Kongreso okazanta el la 1a ĝis la 7a de julio 2002 en Alikanto,

Konstatante ke la nunaj respondeculoj de HALE kiel supozebla LEAo de SAT en Hispanio nek partoprenis aktive tiun ĉi kongreson nek la kunsidojn pri LEAoj, kaj

Opiniante ke tiu LEAo ne bone funkcias car ĝi ne plenumas la cefan celon pri kiu SAT klopodas kaj la taskojn asignitajn al la LEAoj,

Petas al tiuj nunaj respondeculoj de HALE ke ili demisiu por ke tiuj SAT-anoj kiuj ne akceptas ilian sintenon povu agadi en HALE kaj daŭre funkciigi ĝin kiel hispana LEAo de SAT.

En Alikanto, la 7an de julio 2002


Kovrilo de la Kajeroj 55-a