Akvarelo de Brazil'

Omaro de l' Brazil', amuleto de nia kongreso.

Ĉi tiu kanto venis unufoje dum la malfermo de la kongreso, kantata de baritono. Poste, ni ĉiuj zumis: Brazil’, por mi, Brazil’ por ni! Kaj certe ni konservos la memoron de tiu Brazilo brazila, Brazilo nia, ĉar tie ni vidis rasan integriĝon, mestizan popolon, miksaĵon da kulturoj kaj lingvoj, sub lumo de Esperanto kaj ties Interna Ideo, kiun brazilanoj larĝe havas, se mi povas juĝi laŭ tio, kion mi vidis.

Mi ekskurzis kelkajn semajnojn laŭ la sudo de la lando, interkonatiĝante kun mirindaj lokoj: Igvazu’, Kuritibo, Pato Branko (ĉu preferinde oni diru Anaso Blanka?), kie okazis la Internacia Junulara Kongreso, belega Vitoria, Salvador, iama ĉefurbo..., kaj ĉefe Rio de Ĵanejro, la rivero de l’ januaro. Tie koncentriĝas la esencon de Brazilo, mi kredas: mizero, amaso, densiĝo da homoj kaj konstruaĵoj, sed ĉefe ĝojo pri vivo, kaj praktika filozofio de vivo, kiun difinas la kutima frazo rioĵanejra: Ne graavas!

La trian de aŭgusto finfine mi atingis Fortalezon de duetaĝa urbo Salvador de Bahía.

Fortalezo, la marbordo.

Fortaleza estas granda urbo, kies loĝantaro grandas ĉirkaŭ du milionoj. La kongresejo estis tre for de nia hoteloj, kiuj estis laŭ la marbordo. Atingi la Kongresejon postulis preni taksion, aŭ uzi aŭtobuson, dum dudek minutojn, almenaŭ. La sistemo, kiun uzis ŭtobusoj en Fortalezo, estas iomete kurioza: ili atingas la centran aŭtobusan stacidomon. De tie, oni denove devas vici por preni novan aŭtobuson al sia celo. UEA antaŭvidis tion, kaj mendis aŭtobusoservon por kongesanoj, sed la prezo estis tro kosta, kaj multaj el ni preferis normalan aŭtobuson, eĉ se ĝi postulas pli da tempo. Vere, ni ferias, ĉu ne?

La kongresa temo

La 4-an de aŭgusto okazis la Solena Inaŭguro de la Kongreso, kun prezento de la Kongresa Temo, kiel kutime en lastaj kongresoj, farite de Humphrey Tonkin. Ĉi foje temis pri Diverseco —ŝanco, ne minaco. La temo mem estis prozirgata dum la kongreso de li kune kun Jane Edwards, sia edzino, per tri kunvenoj, kie kelkaj esperantistoj prelegis iomete pri kelkaj koncernaj faktoj okazantaj en siaj landoj, kaj ĝenerala diskutado. La temo turnis laŭ kvin demandoj: Eksprezidanto Tonkin prezentas la Kongresan Temon.

  1. Kiuj estas la bonoj kaj malbonoj de globalismo, kaj la bonoj kaj malbonoj de lokismo?,
  2. Kiuj estas la cefaj demandoj pri socia kaj kultura diverseco en via propra socio?, kion oni faras pri ili, kaj lau kiuj principoj?,
  3. Kion fari pri etnaj kaj lingvaj minoritatoj, kiuj ne havas la rimedojn por defendi sin kontrau la efikoj de globalismo?,
  4. Cu eblas atingi ian ekvilibron inter la avantagoj de globalismo (ekz. edukado, sano, komunikado) kaj la avantagoj de lokismo (ekz., lokaj kutimoj kaj moroj, kaj la sento, ke oni estas membro de difinita socio)?, kaj
  5. Kiun rolon Esperanto kaj la Esperanto-movado povas au devas ludi sur tiu ci kampo?

Estis tri kunsidoj pritraktantaj la kongresan temon, kiuj produktis la finan Kongresan Rezolucion, kiun ni legos poste. Mi ne ĉeestis ĉiun, sed el tio, kion mi vidis, mi konstatas, ke en esperantaj etosoj, bedaŭrinde, oni ankoraŭ ne ellasis la kaptilon de naciistoj, kiuj vendas tion, ke kulturo kaj nacia sento estas io inda kaj defendinda ĉiukaze, kaj ke ni ĉiuj naskiĝas kun natura rajto esti aparta, forgesante, ke homaro havas komunan taskon, por kiu oni ne kutime pretiĝas, ĉar oni serĉas malamikojn tie, kie ne estas. Mi eĉ aŭdis hispaninon diri, ke estas absurde, ke valensjanoj volu diversiĝi de katalunoj, kaj samtempe ŝi ne rimarkis, ke estas tiom absurde defendi, ke katalunoj diversiĝu de hispanoj, eĉ pli konsiderante, ke valensjanoj ne estas katalunoj, dum ke ambaŭ ili estas hispanoj.

Malfermo

Carlos Morales, de Kostariko, diris kial li opinias, ke la kongresa temo kongruas kun la ideoj de la porindiĝena movado.

La prezidanta tablo de la 87-a Universala Kongreso

Renato Korseti paroladis pri la Esperanta Movado, kaj poste oni salutis la kongreson nome de pli ol 50 landoj. Menciindas, ke kvankam estis tie pli ol deko da hispanoj, neniu salutis nome de Hispanio. La afero estis tute nepreparita, kaj eble se mi ne malfruiĝintus al tiu okazo, oni certe proponus al mi, ke mi salutu nome de ĝi. Tamen, mi dankas, ke tion oni ne faris, ĉar mi rezignus pri tiu honoro, pro tio, kio okazis lastan jaron en Zagrebo: la gvidantino de tiu akto, malpermesis, ke la salutanto nome de Hispanio finis paroli, kiam li dirontis, ke li protestas kontraŭ tiuj ŝtatoj, kiuj rifuzis vizojn al esperantistoj de malriĉaj landoj kaj sekve ili ne povis iri tien, al Zagrebo. Ekskuzo estis, tiam, ke ne estas la momento. Verŝajne la momento ne estis dum la tuta kongreso, ĉar mi ne vidis, ke iu ajn plendis pro tio. Eble pezis en tiu mallerta decido tio, ke la Esperanto Movado estu neŭtrala kaj sekve ne ĝenu landojn, kiuj povas helpi. Pro tio, estis poeta justeco en tio, ke neniu hispano salutis. Fakte, saluto nome de diversaj landoj estas, laŭ mia plej intima esto, sengrava malspritaĵo. Sed mi ankaŭ opinias, ke ni devus aŭskulti ĉion, kion samideanoj havas diri. Tio estas okazo por ke ni aŭskulti diversajn akĉentojn de esperantistoj —fojfoje eĉ bonan— , kiam ili parolas nian lingvon, kaj cete multe da iliaj paroladetoj estas interesaj pro tio kaj eĉ pro si mem. La kutima ekskuzo de oficistoj de UEA estas, ke se oni dirus ĉion, kion oni deziras, ni estus tie multe da tempo. Mi opinias, tamen, ke ni ferias, kiam ni estas en kongreso de Esperanto. La nacioj, kie ni loĝas, bedaŭrinde ankoraŭ ne komisiis nin partopreni en la kongreso kaj klarigi sian sintenon oficialan, do tempo ne gravas tiom multe. Jes, mi scias, ke se la salono estas granda, oni luas ĝin kaj laŭ la tempo oni pagas ĝin. Sed ni venis de eksterlande kaj pagis multe da mono, ĉiuj el ni, kaj mi opinias, ke ni povas permesi al ni mem pagi por tiu lukso. Ĉar ni estas UEA, ne la oficistoj aŭ la estraranoj. Ni aŭskultu nin mem. Tio estus bona komenco celi tion, ke la mondo aŭskultu nin. Tion sciinte, oni povas peti salutontojn, ke ili ne troigu en siaj respektivaj mesaĝoj. Sed malpermeso daŭrigi la parolon tute malebligas al salutanto montri sian ĝentilecon, transformante ĉarman, kortuŝan agon en groteskan paradon, kiun oni deziras, ke ĝi finu pkej baldaŭ kiel eble. Pro tio mi ĝojas, ke Hispanio ne salutis, kaj estus dezirinde, ke neniu nacio salutu. Des pli multe pro tio, ke de kelkaj jaroj mi ne plu portas la vorton Hispanio en mia identigilo, sed Sennacio, kiu devas esti, laŭ mi, la vera nacio de ĉiu esperantisto kongrua kun la ideo de Esperanto kaj tio, kion ŝtatoj faras (ĉu) nome de ni hodiaŭ en la mondo. Estas ankaŭ ridinde, ke reprezentanto de SAT salutas, sed ne reprezentanto de Sennacio.

Prezidento Korseti prelegis la Festparoladon kaj tuj malfermis la kongreson 87-an de Esperanto en Fortalezo, ŝtato Ceará, en Brazilo. Pro ĝia intereso, ni prezentas ĝin kompleta ĉi tie, sed pro tio, ke ĝi estas tre longa, mi dezis uzi tre malgrandan litertipon en la surparpera versio de la dokumento, kaj konsilis la leganton uzi lupeon, se vi povas kaj bezonas:

Parolado okaze de la malfermo de la UK en Fortalezo

Enkonduko

Estimataj oficialaj gastoj, karaj esperantistoj, estas tre bele esti ĉi tie ĉi-matene kun vi. Vi nun atendas de mi la tiel nomatan fest-paroladon. Niaj fest-paroladoj ne evoluis forme tre multe ekde la unua kongreso en Bulonjo-sur-Maro. Profitante la nunajn teĥnikajn rimedojn oni povus tre efike produkti ilin per komputilo. Sufiĉus doni al la komputilo kelkajn informojn: nomo de la urbo, nomo de la lando, numero de la Universala Kongreso, kaj diri al ĝi: “Komencu per la frazo ‘Ne estas sensignife, ke ni kunvenas hodiaŭ ĉi tie en …’”.

Prezidento Korseti prelegas.

Sed, karaj geamikoj, tian paroladon mi ne povas doni al vi. Mi ne povas retorikumi iom ĝenerale pri la beleco de Fortalezo malgraŭ tio, ke ĝi estas urbo bela kaj vidinda. Mi ne povas simple aludi je la mirindaĵoj de Brazilo, kiu ja estas lando mirinda plur-rilate.

Mi sentas la devon kaj ankaŭ la volon paroli al vi pri la veraj problemoj, kiuj estas antaŭ ni, antaŭ la Esperanto-movado, en ĉi tiu momento.

Ĝenerale

Antaŭ ĉio ni diru kelkajn vortojn pri la monda situacio. La nuna mondo estas organizata surbaze de centroj kaj periferioj, kiel ĉiam estis organizata la mondo. La apartaĵo estas, ke unu el tiuj centroj momente havas pli da potenco ol la aliaj centroj. Surbaze de tio pluraj realistoj konkurencas, por deklari, ke la historio de la homaro finiĝis, kaj ke prefere oni estu realisma kaj akceptu la realan situacion. La lingva flanko de tio estas en la admonoj, kiujn ni aŭdas ĉiutage: “Ho ĉesu! La angla jam venkis!”. Tamen similaj admonoj (kvankam tiam temis eble pri alia lingvo) estis aŭdataj ankaŭ en la tempo de Zamenhof, kiel atestas unu el niaj konataj poemoj:

“Ho ĉesu” mokante la homoj admonas
“ne ĉesu ne ĉesu” en kor’ al ni sonas.

Kaj tamen … se la historio efektive estus finiĝinta, kial nun pli ol iam ajn en la pasinteco oni estas devigata provizi sin per armiloj kaj protektoj? Mi kredas, ke la realistoj eraras, kiel ili ĉiam eraris. Ili asertis, ke estas ridinde pensi ke iam sklaveco ĉesos ekzisti, ke estas ridinde pensi, ke la grandaj potencaj landoj liberigos siajn koloniojn, ke estas ridinde pensi, ke lingvo inventita de knabo en nekonata urbeto en orienta Pollando disvastiĝos tra la tuta mondo. Do, mi pensas, ke ankaŭ nun realistoj malpravas, kaj ke la nunaj potenco-rilatoj en la mondo ne estos eternaj. Ĉiukaze, kaj sendepende de la situacio nuna aŭ estonta en la mondo, ni nun kiel antaŭ unu jarcento rifuzas la logikon laŭ kiu fortuloj rajtas altrudi al malfortuloj sian kulturon kaj sian lingvon. Ni estas movado por diverseco en la mondo.

Ne estas mi, kiu diras tion. Aŭskultu kiel bele Zamenhof mem en la dua kongreso en Ĝenevo en 1906-a esprimis tion:

“… al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo – vi ĉiuj sentas ĝin tre bone – estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj”.

Justeco” diris Zamenhof, kaj ĝuste por paroli pri ĉi tiu justeco inter ĉiuj popoloj, grandaj kaj malgrandaj, ni venis al Fortalezo. La rajto resti malsama, la rajto je diverseco, kiel vi jam aŭdis, estas fakte la temo de nia kongreso.

Lingvaj Homaj Rajtoj

Por esprimi la “sanktan, grandan kaj gravan” ideon, laŭ iom pli nuntempa maniero, ni povas diri, ke “ni laboras por la lingvaj homaj rajtoj de la homaro”. Ĝuste tiu estas la nomo de la granda informkampanjo pri homaj lingvaj rajtoj kaj pri Esperanto kiel garantianto de ili, kiun Universala Esperanto-Asocio nun lanĉas.

Ĝi volas esti ampleksa inform-kampanjo, kiu ree proponu la uzon de la internacia lingvo Esperanto kiel ilo de justeco, eventuale ankaŭ, sed ne nur, kiel ilo de efikeco.

Justeco en la rilatoj inter malsamlingvaj gentoj povas esti atingita, laŭ ni, nur per la uzo de neŭtrala lingvo kiel Esperanto. Mi ne donos kromajn detalojn pri tiu kampanjo, sed vi aŭdos pri ĝi abunde dum la semajno.

Cetere, ankaŭ pri homaj rajtoj ni esperantistoj devas reaserti nian tre fruan malkovron de ili, pli-malpli duonan jarcenton antaŭ la subskribo de la konata Deklaracio pri Homaj Rajtoj. En tiu sama kongreso de la jaro 1906-a estas alia frazo de Zamenhof: “Mi venas al vi el lando, kie multaj milionoj da homoj malfacile batalas por libereco, por la plej elementa homa libereco, por la rajtoj de homo.”

Ĉi tiu Zamenhof, malgraŭ siaj okulvitroj kaj barbo tipaj de la komenco de la pasinta jarcento, estis vera modernulo, eventuale eĉ post-modernulo. Sed ni devas pruvi ke ni ne estas malpli postmodernaj ol li.

Konkretaj Problemoj

Se nun ni moviĝas de la grandaj temoj kaj de la grandaj kampanjoj al la ĉiutagaj, konkretaj problemoj, kiujn Universala Esperanto-Asocio, alivorte ni ĉiuj, devas fronti, mi povus fari al vi longan liston, sed prefere mi tuŝu nur la ĉefajn: *La Esperanto-movado kreskas. Vi devas fidi min, ĝi kreskas. Se ne estus tiel mi ne ricevus petojn pri inaŭgura artikolo de la mongolaj aŭ de la iranaj esperantistoj. Se ne estus tiel, mi ne estus petata daŭre vojaĝi tra Eŭropo jen por inaŭguri la novan sideojn de la Brita Esperanto-Asocio, jen por instrui en universitataj kursoj en Pollando, jen por paroli al hispanaj kongresanoj. Se ne estus tiel, mi ne devus okupiĝi pri la lernolibroj, kiujn oni devas uzi en Zambio aŭ ĉe la afganaj rifuĝintoj, kiuj lernas Esperanton.

Benina infano ricevas diplomon pri Esperanto la pasintan auxguston.

Se ne estus tiel, verŝajne ni hodiaŭ ne estus ĉi tie en Fortalezo, se ne estus tiel artikolo en gazeto de Barato/Hindujo aŭ anonco en maroka ĵurnalo ne instigus dekojn homojn peti informojn pri Esperanto.

Tiu kresko, tamen, enhavas problemojn. Ni kutimis esti ĉefe eŭropa movado kun kelkaj tradicie fortaj landaj movadoj en orienta Azio kaj kun tradicie fortaj landaj movadoj en la plej orientaj landoj de Eŭropo. Nun ni transformiĝis pli kaj pli al vere tutmonda movado. Sed leviĝas inter ni en la ekonomie evoluintaj landoj kaj niaj samideanoj tra la mondo kurteno fera, multe pli fera ol antaŭaj kurtenoj: temas pri ekonomia kurteno.

Ni ankoraŭ ne sukcesis trovi taŭgan manieron por enplekti en la Esperanto-komunumon, en UEA, la esperantistojn, kiuj loĝas en landoj kun malsamaj gradoj de ekonomia evoluo, por doni ekzemplon: de Rumanujo ĝis Zimbabvo. Certe ni pagas la kotizojn por kelkaj per la donacoj de la riĉaj esperantistoj. Sed la grandaj amasoj de tiuj esperantistoj restas ankoraŭ neatingeblaj kaj neatingataj.

Mi petas vin turni nun viajn pensojn al tiuj multaj esperantistoj, kiuj volis esti ĉi tie kun ni hodiaŭ, sed ne povis. Tra la lastaj monatoj mi ricevis serion de kor-ŝiraj komunikoj de esperantistoj el Bulgarujo, el Pakistano, el Nepalo, el multaj afrikaj landoj, kiuj sendis al ni bondezirojn kaj informis pri sia granda revo esti ĉi tie. Ni povis helpi nur kelkajn kaj nur el amerikaj landoj.

Tio cetere ne estas io nova. Nia amiko Zamenhof en la jaro 1910-a, okaze de kongreso en Vaŝingtono, la unua en Ameriko, konstatis: “Nur tre malmultaj el ni povis veni en vian landon, ĉar ni, esperantistoj, ne estas homoj riĉaj…”.

*La Esperanto-movado kreskas ankaŭ alimaniere. Ekzistas amaso da homoj tra la mondo, kiuj renkontas Esperanton ne plu ĉe la tradicia kurso (ĉiun ĵaŭdon vespere je la 6-a en la sidejo de la loka klubo), sed en la mondo de la komputila reto.

Tiuj homoj havas aliajn lojalecojn kaj aliajn bezonojn. Ili apenaŭ komprenas, kial homoj volas renkontiĝi kun aliaj homoj en difinitaj ejoj, al kiuj oni devas vojaĝi en malrapidaj aŭtobusoj tra la urba trafiko. Ili apenaŭ komprenas, kial homoj volas partopreni universalajn kongresojn en foraj landoj kun tedaj festparoladoj, kiujn oni devas aŭskulti ĝis la fino sen eblo simple forviŝi ilin.

Ĉu oni ne povas fari ĉion ĉi sidante antaŭ sia komputilo?

Multaj el ni verŝajne estas tro maljunaj por kompreni ilin, kaj do ni ĝojas ankoraŭ renkontiĝi fizike kaj babili en la haloj de la kongresejo. Tamen ni devas fari ion ankaŭ por ili, malgraŭ tio, ke konceptoj kiel “kotizo”, “aliĝo”, ktp. estas por ili same estingiĝintaj kiel la dinosaŭroj.

Ĉi-kampe, mi fieras raporti al vi, dum la lasta jaro UEA faris pli ol ĝi faris dum la antaŭaj kelkaj jaroj, kaj ni jam laboras peri projektoj, kiujn mi ŝatas citi. Mi citu nur ekzemplojn: la reta membreco, la ricevado de la revuo tra la reto (transsaltante la presejon, la paperon kaj la poŝtiston), la ebleco ŝanĝi vian adreson en la inform-banko de UEA rekte el via hejmo, la klopodo, bonvolu aplaŭdi, ebligi rektan konsulton de via konto ĉe UEA en plena respekto de via sekureco kaj privateco. Temas pri projektoj ankoraŭ ne finrealigataj, kaj pri kiuj miaj kolegoj forte avertis min, ke mi ne menciu ilin, ke mi estu prudenta. Sed mi estas malprudenta.

La ĵus pasinta jaro

Kelkaj el vi aŭdis miajn vortojn ĉe la fermo de la antaŭa Universala Kongreso en Zagrebo.

Tie mi diris esence:

  • -ke mi volas esti la prezidanto de ciuj esperantistoj;
  • - ke tio, kio gravas, en la vivo de Esperanto-organizajoj kaj esperantistoj estas la duopo:
    • - produkti esperantistojn
    • - produkti servojn por esperantistoj.

Vi rajtas demandi min, kio okazis intertempe.

Kiam temas pri prezidanteco de ĉiuj esperantistoj, kio, mi reklarigu, signifas, ke UEA efektive transprenu la gvidon de ĉiuj esperantistoj, mi povas diri ke la afero progresas. Interalie multe evoluis la kunlaboro kun eŭropaj esperantistoj. Kune kun ili ni starigis en Bruselo la tiel nomatan Komunikad-Centron de Eŭropa Esperanto-Unio kaj Universala Esperanto-Asocio, kiu jam en kelkaj monatoj atingis konsiderindajn sukcesojn: ĝi revenigis la Komisionon de Eŭropa Unio al pli sobraj deklaroj koncerne la lingvajn homajn rajtojn de neanglalingvaj eŭropaj civitanoj; ĝi aperigis artikolojn en gazetoj, ktp.

Ni ankaŭ dum la pasinta jaro fortigis la tiel nomatajn regionajn komisionojn, kiuj nun gvidas la laboron en la unuopaj kontinentoj. Ĉi tie mi ne povas ne peti aplaŭdon por la Amerika Komisiono de UEA, kiu daŭrigis sian modelan laboron tra la kontinento, kaj eĉ sukcesis starigi oficejon en Braziljo. La oficejo, kies starigo estis ebla danke al la kunlaboro kaj subteno de Brazila Esperanto-Ligo, ankoraŭ pli intensigos sian laboron kaj ankaŭ helpos al UEA pri informado. Kiam temas pri produktado de esperantistoj kaj produktado de servoj por esperantistoj, mi devas diri ke UEA decide interesiĝas pri informado (petu informilojn kaj vi ricevos. Mirinde, ĉu ne?) kaj pri instruado. La efikojn eble ni komencos vidi en la venonta jaro. Sed mi insistos pri tio, kaj daŭre ĝenos ĉiun ajn, kiu hazarde troviĝos antaŭ mi, ke se ni ne produktas esperantistojn, ĉio cetera estas vana.

Carlos Morales parolas pri Indigxenaj dialogoj, fotita de Lucia Marder

Certe ni daŭrigis ankaŭ nian diplomatian laboron ĉe registaroj, ĉe Unesko (kies reprezentanton ni salutas hodiaŭ inter ni) kaj ĉe UN (kiun reprezentas ĉi tie Carlos Morales), sed se vi permesas al mi diri mian opinion, mi diros ĝin per la vortoj de Zamenhof, diritaj en la jam citita kongreso en Vaŝingtono. Bonvolu kompreni lin kaj pardoni lin. Li uzas iom tro malneŭtralan esprimon: “popolaj amasoj”, sed li estis iom tia. Do, li diras: “La celo, por kiu ni laboras, povas, esti atingita per du vojoj: aŭ per laborado de homoj privataj, t.e. de la popolaj amasoj, aŭ per dekreto de la registaroj. Plej kredeble nia afero estos atingita per la vojo unua, ĉar al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta.”

Ĉiukaze, mi ne povas fermi mian paroladon sen du grandaj dankoj:

·
  • Unu estas por la Generala Direktoro kaj por la oficistoj en Roterdamo, Bruselo, Lomeo, kiuj kapablis ne nur elteni min, sed ankau fari multan laboron en tre malfacila situacio;
  • · La dua estas por miaj kolegoj en la estraro kaj por la estraranoj de TEJO, nia junulara sekcio, kaj ILEI, niaj instruistoj, kies eltenkapablo kaj laborkapalo estis tia, ke mi gojas havi ilin kiel kolegojn.

Dankon pro via atento.

Post la prelego salutis diversaj homoj, inter ili la nepo de Zamenhof, Sr-o Louis Zaleski-Zamenhof, Carlos Morales, kiu parolis pri la projekto Indiĝenaj Dialogoj, kaj Patrick Gallaud, reprezentanto de Unesko, kiu legis vortojn de John Daniel, asista Ĝenerala Direktoro pri Edukado, de Unesko.

Resumi la kongreson ĉi tie estas komplika afero, ĉar mankas spacon. Tamen, mi mencios nur du menciendajn aferojn:

ATEO

La kvaran de aŭgusto renkontis membroj kaj simpatiantoj de Ateista Tutmonda Esperanta Organizo.

Ne eskapis mi mem al bato hazarda, de ano de la estraro, kiu sindemandis laŭte, ĉu viro, kies nomo estas Jesuo, povas esti atea. Oni rezoluciis sendi artikolojn kaj kontribuaĵojn al redaktoro por la nova numero de la revuo, Ateismo, kaj ankaŭ oni decidis ŝanĝi la estraron, elektante novan Prezidanton, Claude Nourmont, Vicprezidanton, Neil Blonstein, kaj la aliaj anoj, kasisto, sekretariino kaj redaktoro, restas la samaj, kiujn oni elektis en Zagrebo lastan jaron.

Oni pretigis la skemon de la kunsido pri Ateismo nuntempe, kiu okazis la 9-an de aŭgusto, kun intervenoj de Gavriel Zeevi, Jozefo Lunazzi, Anna Löwenstein kaj Orlando Raola, kiuj parolis pri religiaj tendencoj en Proksima Oriento, Scienco kaj Religio, kaj Ateisma Edukado de Infanoj. Notinde estas, ke la ĉambro, ne malgranda, ne sufiĉis por ke ni ĉiu sidiĝu. La diskuto estis vigla kaj viva, ne mankante la kutima dikredantulino, kiu deziris konverti nin. Ni, tamen, sukcesis trakti ŝin ĝentile, kaj nur detruis ŝiajn argumentojn per klaraj kaj mallongaj vortoj. La etoso estis tre amika, kiel konvenas en esperanta renkonto, kaj ni finis kun la sento, ke la faka asocio ATEO jam finfine relanĉiĝis, komencante vere novan epokon, elirinte finfine de sia stagnado.

MEL

La Muzika Esperanto Ligo nun trapasas malbonan momenton. Ĝia prezidanto kaj samtempe direktoro de la Internacia Ĥoro, samideano Dimitar Terziev, mortis en sia lando du semajnojn antaŭ la kongreso. La lastan jaron, en Kroatio, li direktis ĝin por la lasta fojo.

La Internacia Hxoro estas heredajxo, kiun Dimitar Terziev lasis al Esperanto. Kunigu ni, per nia kant' estas nia unua kanto.

MELanoj kutime renkontas ĉiujn tagojn dum la kongreso por pretigi koncerton, kiujn ni kantas dum la Internacia Vespero, la antaŭlastan tagon de la kongreso. Bedaŭrinde, ni sciis pri lia forpaso ĵusalvenante al kongreso. Post kelkaj provoj solvi la problemon, ni finfine sukcesis organizi la aferon, per gvidado Helen Fantom, kiuj organizis efike niajn renkontojn, kaj Alan Biŝop, kiu tre profesie direktis la ĥoron. La kantoj de ni pretigitaj kaj kantitaj en la Internacia Vespero estis kanono Kantu ni en rond', Bela idealo, komponita de esperantisto Hose' Kaliksto, Mucuripi, kiu estas plaĝo apuda al Fortalezo, kaj Akvarelo de Brazilo, de Ary Barroso kaj vortoj esperantigitaj de Tarsicio Lima, kiun ni vidas en la supra foto.

Dum la kongreso ankaŭ ni intencis revivigi MELn, sed ni ne sukcesis kunveni. Ni faros tion antaŭ la venonta kongreso, espereble. MELanoj, kiuj legas tion, atentu al revuo Esperanto, kie oni diskonigos la estaton de la afero.

Tarsicio Lima kantas.

Tarsicio Lima

Li partoprenis ĉiun muzikan eventon de la kongreso.Li respondecis pri la artisma flanko de la kongreso. Kaj ne nur oficiale. Li ankaŭ kantis kaj akompanis sin en la Malfermo, en la Nacia Vespero, kaj eĉ en la Internacia Vespero, li regalis nin per siaj adaptoj de kantoj, inter ili La espero. Ankaŭ al li ni ŝuldas la esperantan version de Akvarelo de Brazil'.


Antaxua artikoloKajeroj el la SudoSekvanta artikolo


Muziko: Akvarelo de Brazilde Andy Barroso.

Jen la vortoj por kanti ĝin, laŭ Tarsicio Lima:

Ho, prezentu bildojn de konker'
benu la homojn per liber'
Ho, tradici' de mia ter'

Brasil, por mi... Brazil', por ni, Brazil', por ni.

Lasu senfine kanti trobador'
Sub la mildeco de l' lunlumo
de mia amo pri l' trezor'
venu laŭtakte kiel dancistino
en via glora destino
el paco, amo kaj vero
Brazil', por mi, Brazil', por mi...

Ho, via naturo-verd' eternas
tie ripoze mi min sternas
dumnokte sube de lunklar'

Brazil', por ni, Brazil', por ni.

Ha, kiel kantas la fontanoj
el kiuj trinkas karavanoj
feliĉa la kunludantar'

Brazil', por ni, Brazil', por ni.

Ho, bruna Brazilo siastila
Nia Brazilo brazila
Ritmado multperkutila
Brazil', por ni, Brazil', por ni.


Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 12-an de oktobro de 2002.

Antaxua artikoloKajeroj el la SudoSekvanta artikolo