Informoj de la Prezidanto

Estimataj Samideanoj!

Prezidanto de HALE

La libereco, kiu prezidas nian asocion kaj nian propran kritikon, permesas ke en la unua paĝo de nia bulteno Kajeroj el la Sudo aperas la peto de SATanoj, kiuj ne estas HALEanoj, kiuj petas mian demision kaj tiun de la estraro. Tio estas nia sento, tio estas nia ideo: libereco por kritiki eĉ nin mem. Antaŭ kelkaj monatoj aperis artikolo de falangisto kaj komencis kampanjo kontraŭ Hale. Neniu kritikis la argumentojn de la falangisto, sed atakis Halen kiel faŝisman. Ni ne estas faŝismaj, sed ni amas la liberecon kaj ĉiam estas unue la libereco, la malamikoj de la libereco atakis kaj diras aferojn kiuj ne estas veraj.

Kontraŭ la malamikoj de la libereco mi respondas: libereco.

Mi petis la ĉefredaktoron de Kajeroj el la Sudo, ke en la unua paĝo de nia magazino aperu la peton de tiuj esperantistoj, kiuj ne estas HALEanoj.

Alia argumento, kiu uzas tiuj esperantistoj, estas, ke HALE batalas kontraŭ SAT.

En Sennaciulo aperis frazoj de samideano Jakvo kontraŭ HALE kaj mi ne kredas ke SAT batalas kontraŭ HALE. La kritiko estas bona kaj permesas respondi, kaj permesas plibonigi la asocion. Mi ne volas asocion, kiu ne faras kritikon. Kiam ne ekzistas la kritiko, aperas faŝismo.

La frazoj de Jakvo permesas al mi respondi kaj plibonigi la asocion.

Finis jam la periodo prezenti kandidatiĝon, kaj pro tio, ke ne estas alia alternativo, ni rekandidatiĝas. Jen mia programo: 1 pli da demokratio interna en la Asocio, 2 ni organizos kongreson de HALE, kaj 3 ni ne plialtigos la kotizon.

Malmulte da asocioj povas fari tion: senpage lokiĝi la magazinon en Interreto kostas monon, sed ni ne plialtigas la kotizon pro tio. Kaj fine mi klopodos plialtigi la internan demokration.

Haleanoj, ĉiam je via dispono!

Ĝis baldaŭ,

Johano Antono
Cabezos Martínez

Muziko: Variaĵoj pri Mambru' iras en militon, verko 28-a de Fernando Sor.


Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 22-an de decembro de 2002.

Laste datumigita je la 27-a de decembro de 2002.

Al Redaktore Kajero 56 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al Balotado