Kajero n-ro 57-a:
La kovrilo

Jen la kovrilo de numero 57-a de *Kajeroj el la Sudo*, januaro de 2003 Ĉifoje estas nur unu kovrila temo: la eseo de Isabel Acevedo pri la militoj de Usono ĉirkaŭ la 20-a jarcento montras tre originalan vidpuntkton: je la fino de la 19-a jarcento temis pri la Milito de Kubo, kaj je la komenco de la 21-a jarcento, Hispanio estas je la bordo de nova milito, tamen nun ne kontraŭ Usono, sed kun Usono (ĉu por Usono?). La Milito de Kubo estis en loko tre proksime al Usono, kaj la Milito de Irako estas tre malproksime. Unu jarcento necesis Usono por iĝi la plej pova ŝtato en la mondo.

Estas aliaj aferoj, kiuj prenis nian atenton en tiuj ĉi tagoj, dum ke ni pretigis la kajeron, sed neniu tiom grava kaj danĝera kiel tiu. Ankaŭ, la artikolo de Isabel Acevedo igas nin, kiel kutime, pensi kaj repensi pri ĉiutagaj aferoj, sed tra nova prismo; pro tio oni ne nur mencias ĝin sole en la kovrilo, sed ĝi komencas en la kovrilo mem. Mi profitas la okazon peti al vi solidarecon kun tiuj, kiuj kondamnas militon, ĉiun militon, kaj ĉefe monavidan militon kiel ĉi tiu. Ni memoru ĉiam tion. Je la jaro 1898 oni ĉie legis kaj aŭdis tiun krion: Memoru la Maine! Nun ni denove diru tiun krion, kiu signifas tute male nun...


Muziko: Danco de la 17-a jarcento, de Gaspar Sanz.
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton 8-an de februaro de 2003.


Al indekso 57-a Kajero 57 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al Mancxeto