PROTOKOLO DE LA KUNVENO
DE 27-01-03

  1. Reformo de la Statuto. José Pina Tuells proponas reformi la statuton por ŝanĝi la adreson de la asocio, la Prezidanto diras ke tion oni jam faris en 1997, sed ankoraŭ mankas oficialigi tion je registara oficejo, kion li mem faros tuj.
  2. La estraro kunvenis, diskutis, balotis, kaj decidis je la 27-a de januaro  2003.
  3. Pli demokratio. La Prezidanto proponas, ke la legantoj povu baloti. Li diras ke estas punkto de nia programo. La estraro aprobas ĝin, sed ankaŭ decidas, ke pro tio, ke ĝi implicas ŝanĝi la Statuton, oni devas organizi referendumon. Je la venonta numero de la bulteno ni prezentos la procezon fari tion.

    Jesuo de las Heras diras, ke tio estas diskriminacio rilate tiujn HALEanojn, kiuj per siaj kotizoj subtenas la asocion, dum ke la ceteraj legantoj de Kajeroj el la Sudo ne subtenas la asocion. Sed oni balotas, kaj fine la estraro aprobas tion, ke la Haleanoj havas la rajton baloti kaj kiel haleanoj kaj kiel legantoj.

  4. Afero Sat kaj Hale. La redaktoro de nia bulteno parolas pri la lastaj novaĵoj, kaj lia respondo. Jesuo diras ke Jakvo mensogas kaj insultas lin kaj la asocion, kaj pro tiu sinteno de Jakvo, li petis al SAT, ke decidu La Klonfiktokomisiono, tiel, kiel la artikolo 7-a de la Statuto de SAT postulas, tamen klarigante, ke li ne petas al KK, ke oni eksigu Jakvon, sed nur tion, ke oni forprenu de li tiun povon, kiun li misuzas, nome raportisto pri Kongreso de SAT kaj prizorganto de dissendolistoj. La Prezidanto kritikas parton de la respondo kaj la peton de Jesuo al SAT kaj asertas, ke li prezentos proponon al SAT celante solvi la novan problemon, ke nativa ano de la Ĝenerala Konsilantaro de SAT estis eksigita de la dissendolisto de la Ĝenerala Konsilantaro de SAT.
  5. Jarkotizo. Jesuo de las Heras diras, ke li ricevis 10 eŭrojn en letero por la jarkotizo, sed la jarkotizo estas 6 euroj. Kion fari? Li proponas, ke oni plialtigu la kotizon al 10 euroj, sed la ceteraj estraranoj rifuzis la proponon de Jesuo kaj aprobis la malan proponon de la Prezidanto, ke la jarkotizo malplialtiĝu al 5 eŭroj jare. La kasistino respondas, ke la Asocio ne havos financan problemon en la tuja ostempo, eĉ se la jarkotizo malaltiĝas. La estraro interkonsentas konsideri, ke tiuj anoj, kiuj jam pagis 10 eurojn, pagis la kotizon je du jaroj.
  6. Kiel plibonigi la Asocion? Petro, nia nova Vicprezidanto, demandas al kunestraranoj kiel plibonigi la Asocion. La Prezidanto respondas, ke estas nia devo plibonigi Kajerojn el la Sudo per novaj artikoloj. Jozefo Pina diras, ke Kajeroj defendas punktojn preskaŭ de ekstrema maldekstro, kiel la okupo de domoj neloĝataj. La Prezidanto respondas, ke nia bulteno defendas ideojn, kiuj defendas la laboristojn kaj laboristaron, kaj petas planojn por plibonigi la Kajerojn, sed sen perdi nian respekton al libera esprimado, kvankam tio povas ofendi malamikon de libereco, kaj okaze ankaŭ kelkajn amikojn de ĝi pro miskompreno, timo aŭ troigo.

Je la 27-a de januaro de 2003, en Mursjo subskribas la protokolon,

Prezidanto Cabezos Martínez.

Muziko: Estu vi kun mi, estas ĥorkanto de Johano Sebastjano Baĥ, BWV 508, kiu aperas en la Libreto por Ana Magdaleno, lia dua edzino.

Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 1-an de decembro de 2002.


El Jam pagis Kajero 57 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al Okaze de la Ducentjarigxo de Hector Berljoz'