La Faraono

ĈAPITRO 10ª

Subite la kanto eksilentis, sufokita de la tumulto kaj de la bruo kvazaŭ de multe da kurantoj.

—Idolistoj!... malamikoj de Egipto..!— kriis iu. —Vi kantas, kiam ni ĉiuj dronas en la malĝojo, kaj vi laŭdas la Hebreinon, kiu per siaj sorĉoj haltigis la fluon de Nilo...

—Ve al vi!— kriis alia. —Vi piedpremas la teron de la kronprinco... La morto falos sur vin kaj sur viajn infanojn!...

Gedeon kaj Sara

—Ni foriros, sed eliru la Hebreino al ni, por ke ni prezentu al ŝi nian mizeron...

—Ni forkuru!... —kriis Tafet.

—Kien? —demandis Gedeono.

—Neniam! —respondis Sara, sur kies dolĉa vizaĝo aperis la ruĝo de la kolero. —Ĉu mi ne apartenas al la kronprinco, antaŭ kiu ĉi tiuj homoj falas teren?

Kaj antaŭ kiam la patro kaj servistino povis oponi, ŝi elkuris sur la terason, en sia blanka vesto, kriante al la amaso trans la muro:

—Jen mi estas!... Kion vi volas de mi?...

La bruo ĉesis por unu momento, sed ree eksonis minacaj voĉoj:

—Estu malbenita, fremdulino, kies peko haltigas la akvojn de Nilo!...

En la aero ekfajfis kelke da ŝtonoj, blinde ĵetitaj; unu trafis la frunton de Sara:

—Patro!... —ekkriis ŝi, kaptante sin je la kapo.

La patro prenis ŝin rapide sur la brakojn kaj forportis de la teraso. En la nokta mallumo oni vidis nudajn homojn en blankaj kufoj kaj antaŭtukoj, transirantajn la muron.

Malsupre Tafet kriis ĝis perdo de l’ spiro, kaj la sklavo Negro, kaptinte hakilon stariĝis en la pordo de l’ domo, minacante frakasi la kapon al ĉiu, kiu kuraĝos eniri.

—Donu ŝtonojn por ĉi tiu nubia hundo! —kriis al la popolamaso tiuj, kiuj estis sur la muro.

Sed subite la amaso eksilentis, ĉar el la fundo de l’ ĝardeno eliris homo kun razita kapo, vestita per pantera felo.

—Profeto!... Sankta patro!... —oni murmuretis en la amaso.

Tiuj, kiuj estis sur la muro, komencis desalti.

—Egipta popolo —diris la pastro per trankvila voĉo —je kiu rajto vi levas la manon kontraŭ la propraĵo de la kronprinco?

—Tie loĝas malpura Hebreino, kiu haltigas Nilon... Ve al ni!... mizero kaj malsato pendas super Malsupra Egipto.

—Homoj de malbona kredo aŭ de malforta saĝo —diris la pastro —kie vi aŭdis, ke unu sola virino povus haltigi la volon de l’ dioj? Ĉiujare en la monato Tot Nilo komencas leviĝi kaj kreskas ĝis la monato Hoiack. Ĉu iam okazis alie, kvankam nia lando ĉiam estas plena de eksterlanduloj, iafoje de fremdaj pastroj kaj princoj, kiuj ĝemante en la malfacila laboro de l’ malliberuloj povis de kolero kaj ĉagreno ĵeti plej terurajn malbenojn?... Ili sendube deziris faligi sur niajn kapojn ĉiajn malfeliĉojn, kaj pli ol unu, el ili donus sian vivon, por ke la suno ne leviĝu super Egipto, aŭ Nilo ne superverŝu la landon en la komenco de l’ jaro. Kaj kia estas la rezultato de iliaj preĝoj?... Aŭ la ĉielo ne aŭskultis ilin, aŭ la fremdaj dioj estis senfortaj apud niaj. Kiamaniere do virino, kiu estas feliĉa inter ni, povus altiri malfeliĉegon, kian ne povis alvoki niaj plej potencaj malamikoj?

—La sankta patro diras veron!... Saĝaj estas la vortoj de la profeto! —oni kriis en la amaso.

—Tamen Messu, la estro, de Hebreoj, faris mallumon kaj peston en Egipto!... —oponis unu voĉo.

—Kiu diris tion, eliru antaŭen... —diris la pastro. —Mi alvokas lin, li elpaŝu, se li ne estas malamiko de la egipta popolo...

La popolamaso murmuris, kiel vento fluganta de malproksime inter la arboj, sed neniu eliris.

—Vere mi diras —daŭrigis la pastro —ke inter vi rondiras malbonaj homoj, kiel hienoj en la ŝafejo. Via mizero estas por ili indiferenta, sed ili volas igi vin detrui la domon de l’ kronprinco kaj ribeli kontraŭ la faraono. Kaj se sukcesus ilia malnobla intenco kaj se el via brusto komencus flui sango, tiuj ĉi homoj sin kaŝus de la lancoj, kiel nun ili sin kaŝas post mia alvoko...

—Aŭskultu la profeton!... Gloro al vi, dia viro!... —kriis la amaso, klinante la kapojn.

La pli piaj falis teren.

—Aŭskultu min egipta popolo... Pro via kredo al la vortoj de l’ pastro, pro la obeo al la faraono kaj kronprinco, pro la respekto al la dia servisto, favoro ekbrilos super vi. Iru en paco en viajn domojn, kaj eble antaŭ kiam vi atingos la malsupron de l’ monteto, Nilo komencos leviĝi...

—Tiel okazu...

—Iru!... Ju pli granda estos via kredo kaj pieco, des pli baldaŭ vi ekvidos la signon de la favoro...

—Ni iru!... ni iru!... Estu benata profeto, filo de profetoj... Ili komencis disiri, kisante la vestojn de l’ pastro... Subite iu ekkriis:

—Miraklo!... La miraklo plenumiĝas...

—Sur la turo de Memfiso oni eklumigis la lanternon... Nilo leviĝas!... Rigardu, pli kaj pli multe da lumoj!... Vere, parolis al ni granda sanktulo... Vivu eterne!...

Oni sin turnis al la pastro, sed li malaperis inter la ombroj.

La popolamaso, antaŭ momento ekscitita, poste mirigita kaj plena de dankemo, forgesis sian koleron kaj la pastron, farantan miraklojn. Freneza ĝojo ekregis ĝin kaj ĉiuj ekkuris galope al la rivero, sur kies bordoj jam brilis multenombraj lumoj kaj sonis granda kanto de la kunveninta popolo:

—» Saluton al vi, ho Nilo, ho sankta rivero, kiu aperis en ĉi tiu lando! Vi venas en paco por doni la vivon al Egipto. Ho kaŝita dio, kiu dispelas la mallumojn, kiu surverŝas la herbejojn por doni nutraĵon al la mutaj bestoj! Ho vojo, iranta malsupren de l’ ĉielo por sensoifigi la teron; ho amiko de l’ pano, vi kiu ĝojigas la domojn!... Vi estas estro de l’ fiŝoj kaj kiam vi malsupreniras sur niajn kampojn, neniu birdo kuraĝas tuŝi niajn rikoltojn. Vi kreas la grenojn kaj naskas la hordeon; vi donas ripozon al la manoj de milionoj da malfeliĉuloj kaj por eterne firmigas la templojn.« [Aŭtentika]

En la sama momento la lumigita ŝipeto de la kronprinco albordiĝis, inter krioj kaj kantoj. La samaj, kiuj antaŭ duonhoro volis penetri superforte en la domon de l’ kronprinco, nun falis sur la vizaĝon, aŭ sin ĵetis en la akvon por kisi la remilojn kaj flankojn de l’ ŝipeto, kiu alportis la kronprincon.

Gaja, ĉirkaŭita de torĉoj, Ramzes akompanata de Tutmozis eniris en la domon de Sara. Ekvidinte lin, Gedeono diris al Tafet:

—Mi tre timas pri mia filino, sed ankoraŭ pli mi timas renkonti ŝian sinjoron...

Li transsaltis la muron kaj en la mallumo, tra la ĝardeno kaj kampoj, iris al Memfiso.

Sur la korto Tutmozis kriis:

—Saluton, bela Sara!... Mi esperas, ke vi bone akceptos nin pro la muziko, kiun mi sendis al vi.

Sur la sojlo aperis Sara kun bandaĝita kapo, apogita sur la Negro kaj servistino.

—Kion tio signifas? —demandis la kronprinco kun miro.

—Terurajn aferojn!... —ekkriis Tafet. —La idolistoj atakis vian domon, kaj unu ekbatis Saran per ŝtono!

—Kiuj idolistoj?

—Tiuj... Egiptanoj! —klarigis Tafet.

La kronprinco ĵetis al ŝi rigardon, plenan de malestimo. Sed tuj ekregis lin furiozo.

—Kiu ekbatis Saran?... kiu ĵetis la ŝtonon?... —kriis li, kaptante la Negron je la brako.

—Tiuj de la bordo de l’ rivero... —respondis la sklavo.

—Ĉi tien gardistoj! —kriis la ŝaŭmanta princo. —Armu ĉiujn servistojn de la bieno kaj kontraŭ la kanajloj!...

La Negro ree kaptis sian hakilon, oni vokis la servistojn el ĉiuj konstruaĵoj, kaj kelke da soldatoj de la princa sekvantaro mehanike, ordigis la glavojn.

—Ho Dio, kion vi volas fari?... —murmuretis Sara, sin pendigante ĉe la kolo de l’ kronprinco.

—Mi volas vin venĝi... —respondis li. —Kiu batas mian propraĵon, batas min mem.

Tutmozis paliĝis kaj balancis la kapon.

Tuttmozis paligxis..

—Aŭskultu sinjoro —diris li. —Kiamaniere nokte vi trovos en la popolamaso tiujn, kiuj plenumis la krimon?

—Tio estas indiferenta por mi... La popolaĉo tion faris kaj la popolaĉo estos punita...

—Tion dirus neniu juĝisto —klarigis Tutmozis. —Kaj vi devas iam esti la plej alta juĝisto...

La princo ekmeditis, lia kunulo daŭrigis:

—Konsideru, kion morgaŭ dirus nia sinjoro, la Faraono?... Kaj kia ĝojo ekregus inter la malamikoj de Egipto, de l’ Oriento ĝis la Okcidento, se ili ekaŭdus, ke la kronprinco, preskaŭ apud la reĝa palaco, atakas nokte sian popolon..?

—Oh, se la patro donus al mi almenaŭ duonon de la armeo, eksilentus por eterne niaj malamikoj en ĉiuj partoj de l’ mondo!... —murmuretis la princo, piedbatante la teron.

—Fine... rememoru la homon, kiu sin pendigis... Vi bedaŭris, ke mortis senkulpa homo, kaj hodiaŭ... Ĉu tio estas ebla, ke vi mem volas mortigi senkulpajn?...

—Sufiĉe jam!... —interrompis surde la kronprinco. —Mia kolero estas kiel kruĉo plena de akvo... Ve al tiu, sur kiu ĝi elverŝiĝos... Ni eniru en la domon... Tutmozis terurita foriris. La princo prenis Saran je la mano kaj suriris kun ŝi la unuan etaĝon. Li sidigis ŝin ĉe la tablo, sur kiu restis ankoraŭ la nefinita vespermanĝo kaj proksimiginte la kandelingon li deŝiris de l’ frunto la bandaĝon.

—Ah? —ekkriis li —tio eĉ ne estas vundo, nur kontuzo. Li atente rigardis Saran.

—Mi neniam pensis, ke vi povus havi kontuzon... Tio tre aliigas la vizaĝon...

—Mi do ne plaĉas plu al vi?... —mallaŭte demandis Sara, levante al li siajn grandajn okulojn, plenajn de timo.

—Ah, ne!... cetere tio pasos. Poste li alvokis la adjutanton kaj la sklavon kaj ordonis al li rakonti la okazojn de la vespero.

—Li nin defendis —diris Sara. —Li stariĝis en la pordo kun la hakilo.

—Vi faris tion?... —demandis la princo la sklavon, fikse rigardante liajn okulojn.

—Ĉu mi devis permesi al fremduloj superforte eniri en vian domon, sinjoro?

La princo karesis la krispan kapon de l’ sklavo.

—Vi agis —diris li —kiel brava homo. Mi donas al vi la liberecon. Morgaŭ vi ricevos rekompencon kaj vi povos reveni al la viaj.

La Negro ekŝanceliĝis kaj frotis siajn okulojn, kies blanko brilis. Subite li falis sur la genuojn kaj frapante la plankon per la frunto, ekkriis:

—Ne forpelu min de vi, sinjoro!...

—Bone —respondis la kronprinco —restu ĉe mi, sed kiel libera soldato. Guste tiajn homojn mi bezonas —aldonis li, rigardante al Tutmozis.

—Li ne scias paroli, kiel gardisto de l’ domo de libroj, sed estas preta batali...

Kaj ree li komencis demandi pri la detaloj de la atako, kaj kiam la Negro rakontis al li pri la apero de la pastro kaj pri la miraklo, la princo sin kaptis je la kapo kriante:

—Mi estas la plej malfeliĉa homo en Egipto!... Baldaŭ eĉ en mia lito mi trovados pastrojn... De kie li estas?... Kiu li estas?

La Kronprico pensas...

Tion la Negro ne povis klarigi. Li diris nur, ke la konduto de la pastro estis tre bonvola por la princo kaj Sara; ke la atakon direktis ne Egiptanoj, sed homoj, kiujn la pastro nomis malamikoj de Egipto kaj kiujn li vane alvokis eliri el la popolamaso.

—Strange!... Strange!... —diris la princo meditante kaj ĵetis sin sur la liton. —Mia nigra sklavo estas brava batalisto kaj homo plena de prudento... Pastro defendas Hebreinon, ĉar ŝi estas mia?... La egipta popolo, kiu ekgenuas antaŭ la hundoj de l’ faraono, atakas la domon de l’ kronprinco, sub la komando de iaj malamikoj de Egipto?... Mi mem devas tion esplori...

Lasta artikolo Kajeroj ~ Kajero 59 ~ Esperanto Hispanio Venonta artikolo
Muziko: Marŝo, de Judo Makabeo, de G. F. Haendel.