Gilberto

Mi memoras, ke Gilberto ne plaĉis al multe da homoj. Li ĉiam diris tion, kion li pensis, ĉu ĝi estas konvene, ĉu ne. Ĉu ĝi estas politike, ĉu korekte, ĉu ambaŭ.

Mi memoras, ke li iam eldonis la gazeton «Liberecana ligilo», kaj mi memoras, ke li devis ĉesi fari tion, ne pro mallerteco aŭ netaŭgeco de sia laboro tiel, sed pro tio, ke multaj SATanoj obĵetis al lia maniero gvidi la magazinon. Li tion klarigis en sia lasta numero de tiu gazeto, kies eldono estis tute pagita de li mem. Tio ja estis eleganta adiaŭo.

Gilberto, forlasinta amiko nia.

Min iomete skandaligis la vortoj gilbertaj dum la kongreso de Karlovy Vary, je 1999, kiam oni parolis pri mortokondamnito en Usono, kiu estis ankaŭ SATano, kaj kiun oni nepre devus savi de la koridoro de morto, pro multaj kialoj…, nu inter la unutonaj voĉoj subite estis disonanco, kiam Gilberto diris, ke se Billy Waldon vere murdis, tiel kiel diras la sentenco, ne indas, ke ni bleku pri tio, ke oni mortopunos lin. SAT ne estas por defendi murdistojn aŭ krimulojn, sed por pli pozitivaj aferoj. Tio, kio miris min tiam, ne estis la dureco de liaj vortoj, sed la kuraĝo paroli tute libere kaj kontraŭflue per tiu freŝa trankvileco per kiu li diris tion. Fakte, li defiis tiam la regantan dogmon en tiu kunveno, kaj ne estis akra diskuto, kvazaŭ ni ĉiuj subite komprenis, ke li pravas.

Gilberto ĝentile korektis kaj prikomentis la artikolon pri Heitor Villa-Lobos, kiun mi sendis al li antaŭ publikigo en ĉi tiu gazeto. Min surprizis lia modesteco, kiam li protestis, ke li ne estis la plej taŭga persono fari tion, sed tamen li faris.

Kiam ateistoj kunvenis dum la UK de Berlino, Gilberto estis tie. Kune kun sia edzino. Kiam oni komentis kiel ĉiu el ni venis en ateismon, li tute rekte diris, ke li ne venis en ateismon: li naskiĝis atea! Evidente, ni ĉiuj naskiĝis tiel, sed baldaŭ ni forgesis… Necesas esti genio konstati evidentaĵon, same kiel Njuton konstatis, ke ĉio falas surteren…

Se oni legis la lastajn artikolojn de Gilberto en Monato, oni vidis, ke liaj vortoj estas duraj, kaj amuzaj. Se oni legas liajn librojn, oni vidas ŝokajn vortojn: ŝajnas, ke li ne havis tempon esprimi tion, kion li volis, se li devis perdi tempon ĉirkaŭirante la ideon per pli molaj vortoj. Oni vidu, ekzemple, Zé do burro, kie eĉ por traduko li ne havis tempon: la libro estas trilingva, france, portugale kaj esperante. Sed ne tradukitaj tekstoj, sed diversaj tekstoj en la aŭaj lingvoj.

Kiam mi kongresumis en Fortalezo, Gilberto portis min al mia hotelo per tiu aŭtomobilo, kie li verŝajne perdis sian vivon. Tiu estis la lasta fojo, kiam mi vidis karan Gilberton. Mi ne ŝanĝas mian parolon nun, kiam mi parolas pri Gilberto. Mi ĉiam estis proksima al li, kiel oni povas atesti per miaj opinioj, kaj vivmaniero. Al mi vere mankas li, liaj konsiloj, kaj lia ekzemplo. Mi nun ne parolas aŭ sentas pri li male al tiel, kiel mi faris tiel antaŭe. Ne kamarado, ne samideano, ne kunnaciano, ne kunasociano, ne kunhobianto mia esti li. Li estis, simple, amiko mia.

Mi trovas, ke la plej bona omaĝo al Gilberto, ne estas diri belajn aŭ dolĉajn vortojn pri li, sed kolekti momentojn, kiam mi estis kun li, kaj memori pri tio, kion li diris, kaj kiel li diris tion, kion li diris.

Gilberto sopiris al pli bona mondo. Ni faru ĝin. Dum ke ni faras, kritikado al tio, kio ne estas justa, estu la plej grava monumento al kamarado Ledon.


Lasta artikolo Kajeroj ~ Kajero 59 ~ Esperanto Hispanio Venonta artikolo
Muziko: Triste, kanto de brazila Tom Jobim.