HEF62

Valensjo estas nun eble la plej esperanta urbo de Hispanio, ĉar multas la eventoj esperantistaj jam okazintaj en tiu bela mediteranea urbo. Ne mirinde, ke sonis ĝia nomo kiel surrogata kongresurbo por la venonta UK se la malsano gripa de Ĉinio ne solviĝas definitive...

La ponto de Kalatrava, fotita de Jozefo Anjo'

Ni vidas en la foto de José Añó unu el la plej modernaj pontoj de Valensjo, Ponto Calatrava, kiu havas similecon al Urbo de Scienco kaj Artoj, vizitita de kongresanoj la trian tagon de la Kongreso de la Hispana Esperanto Federacio.

La mardon 15an de julio komencis la kongreso je la 10-a horo per la disdono de la dokumentoj. Je la 11:30-a horo estis estrarkunveno de Hispana Esperanto Federacio, sed pro tio, ke ne estis alternativa ago por la neestraranoj, oni permesis, ke ĉiu ĉeestis. Mi profitis la okazon demandi al la estraro, ĉu HEF povas publikigi la hispanan version de La Defio de lingvoj, de Klod Piron, kiun mi finpretigas nun kune kun Ismael vila, kiu jam sukcesis prezenti sian portugalan version de tiu libro dum la UK de Fortalezo, lastan someron. Oni respondis, ke oni pristudos la aferon, kaj respondos poste al mi. La ideo estas prezenti ĝin dum la Tutamerika Kongreso en Havano.

Rodrigo Portela gvidis enkondukon en la Hispanan Lingvon, kiun mi bedaŭrinde ne povis ĉeesti ĉar mi estis en la renkonto de la estraro, kiu ankoraŭ daŭris.

Dum la posttagmezo ni kantis en Esperanto kun Sergio Docal, el Usono, kaj poste vane atendis S-inon Mayrim Sandoval, kiu devintus prelegi pri La fortoj de revoj, sed ŝi bedaŭrinde ne aperis. Finfine, je la sesa horo estis la Oficiala Malfermo de la kongreso, momento, kiun prenas la foto, kiun ci povas vidi je paĝo 12a.

La Kordgrupo La amikeco muzikis por ni je la 7 vespere. Poste, estis la interkona vespero.

Merkrede, estis prelego pri Yumeiho Terapia masaĝo, de litova Sigita Staisiumaite, kaj post la kunveno de estraro de HEF kun delegitoj de lokaj grupoj estis la Oficiala Akcepto ĉe la Valensja Urbodomo. Post manĝado oni vizitis la Porcelanfabrikon Lladr, kaj je la 7a itala ĵurnalisto Giulio Gappa prelegis pri Televido: ĉu monda danĝero aŭ neŭtrala komuniko?, kies enhavon oni legos en Kajeroj el la Sudo la venontan numeron.

Ĵaŭde, la 17an je la deka kaj duono, Toño del Barrio (Tonĉjo el la Kvartalo) diris prelegon pri Julio Mangada, kolonelo de la armeo kaj esperantisto. Li estis arda esperantisto, sed la preleganto ne parolis pri lia esperanta, sed ĉefe pri lia cetera vivo: Mangada estis framasono, liberala militisto, naturisto kaj spiritisto, krom esperantisto. En procezo kontraŭ strikantoj de Asturio, li defendis la akuzitojn tiom pasie, ke oni arestis lin poste pro tio. Aliflanke, Aranda kaj Garca Hernndez, la kapitanoj, kiuj komandis la Ribelon de Ĥaka je 1930 por alvenigi la Respublikon en Hispanion, estis subuloj rektaj de Mangada. Oni ne scias, kion farintus Mangada, se li estus je sia posteno tiun tagon, sed bedaŭrinde li estis en Madrido, funebrante filineton sian, kiu mortis la antaŭan tagon.

Abel MOntagut' analizas la fiaskon de la Poemo de Utnoa.

Pli bongustan prelegon ni havis sekve, kiam Aŭgusto Kaskero parolis al ni pri kiel kuiri paeljon, kaj poste Abel Montagut parolis al ni pri sia Fiasko de la poemo de Utnoa. Kiel legintoj de tiu libro scias, Utnoa estas la konstruisto kaj estro de ŝipo, kiu savas homojn kaj bestojn de pluvego, kiam maro subakvigas tutan teron, laŭ rakonto de Daa35, eksterterano. Montagut abunde parolis pri sia koncepto pri fiasko, kaj kial li konsideris, ke la verko havis fiaskon dek jaron post sia apero. Tamen, la sinteno de la preleganto estis tiom humura, ke evidentiĝas, ke li parolis tute ironie, kaj la fiasko ne estis en la flanko de la verko, sed de la legantaro kaj, ĉefe, de la recenzistoj. Por ke ni ĉiuj povu juĝi pli bone, li disvendis kelkajn ekzemplerojn de sia verko duonpreze.

Posttagmeze, ni renkontis je la 4a horo por diskuti pri La eŭropo 25membra. Interesa aspekto de tiu diskuto estis, ke ne sole estis reprezentantoj de Katalunio, Eŭskio, Hispanio, Litovio, Francio, Usono, Rusio kaj Italio, sed ankaŭ de Sennacio. Mi mem devis preni tiun taskon, ĉar la aliaj sennaciuloj estis tiumomente en la Kongreso de SAT en Ŝodefon, Svislando. Bedaŭrinde, ne estis klara konkludo de tiu kunveno, kiu baldaŭ iĝis en plendadon, kaj finis per diskuto inter litovino kaj rusino.

Je la 5a posttagmeze kelkaj vizitis la Urbon de la Artoj kaj la Scienco, kie Jozefo Anjo prenis la foton, kiun oni vidas je la paĝo 14a, kaj la aliaj vizitis la urbon private, gvidate de lokaj esperantistoj.

La vendredon 18an de julio estis Kunveno de la Valensja Esperanto Federacio, en kiu Aŭgusto Kaskero informis pri la agado de tiu asocio, unu el la plej antikvaj de Hispanio, ĉar ties Prezidanto, Jos Miguel Bernabu, ne sukcesis veni. La kongreso ĉi jare okazis en Mursjo, kaj venontjare ĝi denove okazos en Kasteljon. Poste oni prezentis venontajn kongresojn, kaj novajn librojn de diversaj aŭtoroj esperantistaj; kaj je la fino de la mateno okazis kunveno de la nova asocio Maldekstro kaj SAT en Hispanio, en kiu, male al tio, kio okazis dum la kunveno de VEF, nur anoj rajtis ĉeesti. Verŝajne, la dua estas asocio ad extra (al ekstero), dum ke la unua estas ad intra (al interno). Posttagmeze estis prezento de tiu asocio, MSATeH, je la 13:30. Mi ne ĉeestis pro tio, ke mi ne volis ĝeni la estraron per miaj demandoj, kaj ĉefe pro tio, ke neniu invitis min, kiel decus de amika asocio, kies rilato al SAT estas komuna, laŭ ties Konvencio de Gotemburgo, kiun ni baldaŭ publikigos en nia magazino kiel daŭrigo de la Statuto de SAT, kiun ni regule publikigas de la Kajero 50a.

Malfermis la Kongreson Kaskero, Garote, Aduriz kaj Manolo Parra. Jen la kongresanaro, escepte de ka fotanto!

Je la 17a horo, ni vizitis la urbocentron. Ni uzis du aŭtobusojn, kiujn la urbestraro metis je nia dispono senpage. La turismaj gvidistoj ne scipovis Esperanton, bedaŭrinde, kaj oni necesis provizi tradukon. Laŭ peto de la Sekretario de HEF mi tradukis samtempe tion, kion nia simpatia gvidistino klarigis al ni, profite al brita kaj litova esperantistoj, sed mi devis rezigni pro la bojkotado de Too del Barrio, Rodrigo Portela kaj Johano del Castillo, kies ridegaĉoj nervozaj estis vere ĝenaj. Mi demisiis pri tiu posteno antaŭ la sekretario de HEF kaj iris kun la alia grupo, kaj Too mem devis traduki la gvidantinon, sed ne samtempe, sed sinsekve, pro kio li perdis la fadenon ofte, laŭ miaj raportoj, li ne ĉion tradukis, kaj finfine perdiĝis, do ne plu traduko eblis. Verŝajne estas multe pli facile ridi pri laboristo ol labori per si mem.

Scienca ejo, fotita de Jozefo Anjo'

Je la sepa horo ni ĝuis kantan koncerton fare de la ensemblo Korpopola Lo Rat Penat. Je la deka horo vespere estis la tiel nomita diboĉpromenado tra la nokta Valensjo. Vere ĝi ne estis diboĉa, sed ni vidis alian vizaĝon de la urbo.

Eble la plej atendata evento en tiu kongreso estis la prezento oficiala de la Granda Vortaro de Fernando de Diego. Ĝi estis verko de unu homo, sed laboro de kelkaj plu, kiu penados por tio, ke la vortaro aperu: Antonio Valn, kiu vizitis la aŭtoron plurajn fojojn, Miĥaelo Gutirrez Adriz, kiu faris interesan komikan enkondukon per moderna fabelo por ni, kaj multaj aliaj, kiuj helpis korekti kaj komposti la vortaron, kaj kiujn mi pardonpetas ne citi ilin ĉi tie. Finfine venis la monento, kiam la antaŭmendintoj povis meti niajn manojn en la verko. Kvankam mi recenzos ĝin la venontan numeron, mi ne povas ne diri nun, ke oni ne devas erari pri ĝi: ne temas pri vortaro de Esperanto, sed de la hispana por esperantistoj. Oni ne nepre uzu ĝin por scii, kiel oni diras konkretan vorton en Esperanto, sed por kontroli, kion tiu ĉi vorto hispana, kiun oni ne komprenas, signifas en Esperanto. La aŭtoro fakte proponas multe da neologismoj en Esperanto per tiu grava verko, sed tio, laŭ mia kompreno, estas granda utilo, eĉ se oni ne adoptas tiun neologismojn, ĉar ili helpas nehispanon kompreni nian lingvon pli bone. Kaj al ne malmulte da hispanoj!

Je la kvara horo posttagmeze, okazis kormola omaĝo de verkistoj al Miĥaelo Gutirez Adriz, kiu, ili diris, helpis ilin en iliaj karieroj verkistaj esperantaj. Oni publikigos memorlibron en interreto, kaj ĝi estos senpaga, plena de artikoloj kaj noveloj de diversaj aŭtoroj dediĉitaj al omaĝito, al kiu oni donis surpaperan version.

Poste estis konkurso gvidata de Too del Barrio, kaj je la 7a, la Solena Fermo de la Kongreso. Kiel postkongreso, ni havis la ŝancon ĝui spektaklon pri aragona ĥoto fare de la Grupo Aragn. La spektalo estis bona kaj vigla, kiel atestas la malfacileco, kiun mi havis preni foton por vi.

Ke vivu la hxoto, ke vivu Aragon'!

Mi esperas, ke plaĉas al ci, leganto, la rakonton, kiun mi faris pri la kongreso de HEF. Mi klopodis trovi artikolojn pri tiuj de SAT kaj de UEA, sed mi ankoraŭ ne sukcesis. Venontnumere, se mi sukcesis, vi legos ilin ĉi tie.


Venonta artikolo Kajeroj ~ Kajero 59 ~ Esperanto Hispanio Venonta artikolo

Muziko: Valensjo, plej fama valensja kanto, komponita de majstro Jozefo Padilla. La vortoj en Esperanto estas de Flix Navarro kaj Sergio Docal. Ni kantu:

Valensjo!, land' belega de la amo, de la lumo kaj florar',
Valensjo!, la virinoj viaj havas la koloron de la roz'
Valensjo!,kiam flaras mi l' odoron de la floroj de l' oranĝ'
volus mi trovi l' amon de la vivo en la valensja kampar'

REKANTAĴO: La blanka dometo,
la oranĝoflorar',
la ĝardeno plena
da migdalarbar'.
La Turja river' arĝenta,
lazura ĉielo,
kaj l' suno de Valensjo
al amo vokas nin.

Valensjo!, kie ĉiu homo kiu serĉas amon trovos ĝin
Virinoj! de Valensjo nur tutkore kaj fidele amos vin.
Pasioj!: se vi donas vian koron en la valensja kampar'
l' animon kaj la tutan koron donos ŝi al vi per kis' de am'

NOTOJ.- 1 Reprezentantoj:Kvankam veras, ke neniu voĉdonis, pro ke tiuj naciuloj venis paroli nome de siaj koncernaj landoj, veras, ke tiuj personoj estas rezulto de ties kulturo, eduko kaj naciaj sentoj, do vere oni rajtas nomi ilin reprezentantoj.