Intervjuo al la Prezidanto de MSATeH

Mi renkontis S-ron Parra Benito dum la Kongreso de HEF en Valensjo.
Ne surprizinde, ĉar li estas Sekretario de la Hispana Esperanto Federacio. Mi petis de li, ĉu eblas intervjui lin kiel Prezidanton de nova asocio hispana esperanta, Maldekstro kaj SAT en Hispanio, kaj li afable konsentis kaj ofertis ĝin tuj. Mi mem devis pretigi la demandojn, do ni interkonsentis renkonti la venintan matenon, je la kafejo de la Kongresejo. La demandojn li respondis klare kaj rekte, kaj liaj respondoj permesas al ni scii pri la sinteno de la homo, kiu direktas tiun novan LEAon hispanan, kiun ni daŭre ofertas nian kunlaboron de ĉi tie.

Manuel Parra Benito, Prezidanto de MSATeH

Nun mi intervjuas la Prezidanton de Maldekstro kaj SAT en Hispanio, S-ro Manuel Parra Benito.
Tio estas la 17-a de julio 2003, matene.

Kiam kaj kial vi esperantistiĝis, Manolo?
Ho! Ĉu vi intervjuas Manolon Parran, aŭ la Prezidanton de SATeH?

Ĉu ne estas same?
Oni devas apartigi. Se vi volas havi du intervjuojn...

Nu, fakte la Prezidanto estas Manolo, do unue kio estas Manuel Parra, kio estas SATeH kaj la rilato inter ambaŭ, ĉu ne?

Do, mi supozas, ke nun vi intervjuas Manolon, ĉu ne?

Jes.
Mi esperantistiĝis en la jaro 1986, en Segovja. Okazis, ke amiko de klubo de montara marŝado konis Esperanton kaj tiam li iniciatis instruadon. Mi aliĝis kaj lernis.

Kial?
Kial? Nu, ĉar Esperanto estas bona ideo por faciligi la interkomunikadon de la homoj.

Ĉu finvenkismo aŭ raŭmismo? Ĉu vi opinias, ke Esperanto havas futuron? Kaj se jes, kia ĝi estos?
Mi pli inklinas al finvenkismo, ĉar la ideo de esperanta komunumo ne tre plaĉas al mi. Fakte jam ekzistas komunumoj diversampleksaj, diverstemaj..., ne necesas ĉi tiu nova komunumo: necesas jam la lingvo. Tial mi pli inklinas al finvenkismo. Tamen, ankaŭ raŭmistoj iel, tiel pravas, ke por ke la lingvo estu funkcikapabla necesas uzi ĝin, kaj por uzi ĝin necesas ĝin kultivi en komunumo de parolantoj, do tiel, iel ili pravas. Pri la futuro de Esperanto, ĝis nun mi pensas, ke jes: kiam mi pensos, ke ne, vi ne plu trovos min ĉi tie!

Mi ne ĝuste certas pri kian futuron Esperanto havas, kian utiligon far la institucioj, la plurnaciaj organoj de la Eŭropa Unio, eble iuj neregistaraj organizaĵoj, eble iuj movadoj kontraŭglobaligaj..., ian utiligon, mi ne scias kian aŭ kiam.

Denove persona demando: kion vi faras profesie, Manolo, kio estas via metio?
Profesie nun mi estas meĥanikisto por helikopteroj, kaj pli koncize mi estas funkciulo por la Dirección General de Tráfico1, kaj mi prizorgas la helikopterojn, kiujn ĝi havas.

Ĉu oni povus diri, ke vi estas policisto?
Ne, tute ne. Mekanikisto ne estas policisto, kaj policisto ne estas mekanikisto! Mi uzas metalajn ilojn, sed ne pafilojn.

De kiam vi deĵoras en HEF?
Mi deĵoras en HEF de la jaro 1995, kiam oni nomis min sekretario.

Ĉu vi atestis gravajn eventojn por Esperanto en Hispanio de tiam? Kaj kiu, laŭ vi, estas la plej grava?
Jes, mi atestis kelkajn. Grava evento estis, ekzemple, la aperigo de la broŝuro Pro Esperanto en kvin mil ekzempleroj. Tiu broŝuro estas okdekpaĝa en la hispana lingvo por disvastigi la bazajn informojn kaj argumentojn pri la lingvo internacia. Ĝi estas ilo neperfekta, multaj homoj argumentas kontraŭ ĝia stilo, tamen ĝi estis grava investo, kaj mi opinias, ke bona investo. Estas aliaj eventoj ne ŝuldataj al mia laboro, sed al alies laboro, sed tiu estas, mi opinias, la plej grava evento, kiun mi atestis.

Ĉu vi havas politikan ideologion? Ĉu vi estas ano de politika partio aŭ sindikato?
Jes, mi membras de antaŭ nelonge en la Komunista Partio de Hispanio. Kaj pri ideologio, pli-malpli jes, ne tre difinita, mi ne havas tre klarajn politikajn ideojn, sed mi klinas al maldekstraj ideoj kaj mi certe neniam voĉodonas al PP, al partio PP, plej ofte al Izquierda Unida2. Mi interesiĝas pri politiko, mi legas diversajn ideojn.

Ĉu vi opinias, ke esperantistoj devas esti politike neŭtralaj?
Ne. Esperantistoj estas homoj. Homoj tute ne devas esti neŭtralaj. Ili devas serĉi justecon, serĉi la idealon, serĉi la veron, kontraŭbatali la maljustecon kaj la malveron, do tio estas neneŭtraleco.

Ĉu vi opinias, ke politika inklino povas malutili Esperanton en Hispanio?
Ne. Tamen, la antaŭa demando havas duan parton: ĉu esperantista organizaĵo devas esti neŭtrala? Mi pensas, ke devas ekzisti neŭtralaj esperantistaj organizaĵoj, kaj estas bone, ke ekzistu ankaŭ neneŭtralaj esperantistaj organizaĵoj, kiel la Katolika Esperanta Asocio, ekzemple, kaj multaj aliaj neneŭtralaj. Ĉu la ekzisto de tiuj neneŭtralaj malhelpas al Esperanto? Eble foje ili malhelpas, sed ne malhelpas kiam restas klare, ke tiaj organizaĵoj ne reprezentas ĉiujn esperantistojn.

Ĉu vi estas membro de SAT?
Ne. Mi neniam membriĝis en SAT.

Kial?
Nur ĉar mi membras jam en pluraj esperantaj organizaĵoj: la loka, la nacia kaj la tutmonda neŭtrala organizaĵoj, kaj nun ankaŭ en alia nacia neneŭtrala. Tio jam estas sufiĉe da, kaj mi ne membras en ĉiuj organizaĵoj, kiuj estas por mi bonaj; estas multaj ankaŭ neesperantaj organizaĵoj bonaj kie mi ne membras!

De kelkaj monatoj ekzistas nova asocio, SAT- en-Hispanio, kies prezidanto vi estas. Kiaj estas la celoj de SAT-en-Hispanio?
Do nun komencas la dua intervjuo: tiu al la Prezidanto de SAT-en-Hispanio. La celo de tiu organizaĵo estas utiligi praktike la internacian lingvon Esperanton por la klasaj celoj de la laboristaro monda kaj disvastigi kaj instrui la Universalan Lingvon Esperanton en ĉiuj laboristaj kaj progresemaj medioj sen atenti pri iliaj politikaj tendencoj kaj nur konsiderante ilian inklinon al demokrataj kaj progresemaj ideoj; lernigadi kaj instruadi la membrojn, kaj aliaj sekundaraj celoj.

Kiuj estas la ĉefaj ñpunktoj de la programo de la nuna Estraro de SAT-en-Hispanio?
Ĉu programo? Programo, programo, programo3... Mi ne konas la programon de la nuna estraro de SAT-en-Hispanio. Eble tial ke la nuna estraro estas provizora kaj ĝuste morgaŭ ĝi ŝanĝos, reelektiĝos, ĉu la sama, ĉu malsama, ĉu parte sama aŭ ne, mi ne scias. Do tial la nuna provizora estraro daŭros ĝis morgaŭ, do tial mi ne konas ties programon. [Li ridetas].

Sed vi rekandidatiĝas, ĉu ne?
Ne, mi ne plu kandidatos al la estraro de SAT-en-Hispanio morgaŭ4.

Dum la intervjuo, la 17an de julio 2003.

Kiaj estas la rilatoj de SAT-en-Hispanio kaj HALE? Ĉu vi antaŭvidas Federacion de LEAoj en Hispanio?
Mi pensas, ke ne ekzistas rilatoj inter tiuj du asocioj nun aŭ ĝis nun, kaj mi ne antaŭvidas Federacion de ili ambaŭ.

Ĉu estas konkreta kialo por tio, aŭ estas nur sinteno, aŭ opinio?
Mi ne scias, ŝajne SAT-en-Hispanio taksas, ke HALE ne plenumas la celojn, kiujn devas plenumi iu laborista Esperanto asocio. Do, tio estas sufiĉa kialo por ne atenti pri tiu asocio, kiu ne plenumas la celojn de SAT en Hispanio.

Vi estas samtempe sekretario de HEF de kelkaj jaroj. Kiom da ili?
Do tria intervjuo kun la sekretario de HEF! De la jaro 1995 ĝis la nuna jaro estas ok jaroj.

Ĉu estas instituciaj rilatoj inter HEF kaj SAT-en-Hispanio?
Ĝis nun tute ne. Ĝis nun la sola rilato estas, ke la bulteno de HEF, Boletín, aperigis artikolojn pri la fondiĝo de SAT-en-Hispanio.

Kion vi opinias pri la estonto de SAT?
Mi ne scias, ĉar mi ne membras en ĝi. Mia rilato al ĝi estas nur per la nova asocio, SAT-en-Hispanio, kiu klopodas ligiĝi al SAT. Mi ne scias, ĉu jam ĝi atingis tiun ligiĝon..., eble jam, eble ne. Cetere, pri la estonto de SAT. mi esperas, ke ĝi prosperos, sed mi ne scias ĉu ĝi prosperos aŭ malaperos.

Vi scias, ke estas nova Prezidanto en SAT nun, Jakvo Ŝram. Ĉu vi konas lin?
Ne persone, sed per legoj de kelkaj retmesaĝoj. Ĉu li estas nova? Mi ne scias, ĉu li estas nova..., eble vi konas lin pli bone ol mi. Mi nur legis de li kelkajn retmesaĝojn, eĉ ne artikolojn.

Do vi ne povas diri ĉu SAT ŝanĝos pro tio, ke estas nova Prezidanto... Ĉu vi konis Ivon, la antaŭan Prezidanton?
Tute ne.

Koran dankon pro via triobla aŭ kvarobla intervjuo, Manolo.
Nedankinde.


Lasta artikolo Kajeroj ~ Kajero 59 ~ Esperanto Hispanio Sekvanta artikolo
Muziko: Puzzle, usona anonimo.