Gazetoteko Lanti

Ci, leganto, jam ĝuas la unuan numeron de la Gazetoteko Lanti. Multan laboron mi investis en tiu ĉi numero, Kajeroj el la Sudo. Mi ne havis, tamen, problemojn, ĉar mi havis preskaŭ ĉiujn numerojn, kaj tiujn, kiujn mi ne havis, mi prunteprenis de samideano José María Bernabéu, kies sindonemo kaj ĝentileco estas proverbaj inter ni.

Sed por la dua volumo de nia gazetoteko, mi ne nur havas multe da laboro, sed ankaŭ multe da problemoj, ĉar mankas al mi multe da magazinoj. S-ro Bernabéu helpeme pruntedonis al mi sian kolekton, sed bedaŭrinde, laŭ la jaroj, li pruntedonis al aliaj samideanoj, kaj ili malsukcesis redoni ilin al li. Pro tio, mi de ĉi tie alvokas ĉiujn samideanoj kaj kamaradoj, kiuj havas ilin, ke ili sendu al mi por virtualigo. Mi promesas, ke mi resendos. Se, tamen, oni ne fidas min pri tio, almenaŭ fotokopiu kaj sendu al mi la fotokopion. La rezultanta virtualaĵo ne estos tiom perfekta, sed almenaŭ ekzistos.

Jen la numeroj, kiuj mankas al ni:

Jaro numeroj
1949: 4 al 7.
1950: 13 al 16, 18.
1951: 25, 27, 31.
1952: 42 al 46.
1953: 49, 51 al 57.
1954: 61, 62, al 63 mankas la enhavo, nur estas la kovrilo, 64, 65.
1955: 83, 84.
1956: mankas ĉiuj, tio estas, de la numero 85 al 96.
1959: 113, 115.
1960: 120, 121.
1961: 128.
1963: 140 al 143 (tamen mi havas numerojn 141 al 143, sed de 1964!)
1965: 151.
1966: 157.
1968: 168 estas kun difektita kovrilo.
1969: 175.
1970: 177, 178, 181, 182.
1971: 184 al 186.
1972: 192 al 194.
1973: 195, 198, 200.
1974: 201.
1975: 207, 209.

Ĉiujn aliajn de aliajn de 1949 al 1975 mi jam havas. Ŝajnas, ke ne estas problemoj, laŭ la nuna redaktoro de Boletín, pri la bultenoj pli novaj ol 1975, ĉar li mem virtualigos.

Se vi, legantoj, havas unu aŭ pli el la bultenoj de mi referencataj, bonvolu sendu al mi, por ke mi virtualigu. Mi promesas, ke mi redonos al vi. Se, tamen, vi ne fidas pri tio, vi povas sendi al mi fotokopion de la koncernaj bultenoj. La kvalito ne estos sama, sed almenaŭ la kolekton oni havos kompleta. La magazino Boletín estas fundamenta parto de la historio de Esperanto en Hispanio, kaj la gazetoteko celas fini tiun eraran situacion, ke oni ne trovas kompletan kolekton de tiu periodaĵo, kiu estas parto de la historio nia. Tuj post la kompletigo de tiu dua volumo de nia Gazetoteko Lanti, ĉiu esperantisto povos havi la tutan kolekton de Boletín per facila maniero, kaj preskaŭ senpage. Se ne pro hispano, pro esperantisto, oni devus havi la tutan kolekton. Ĝi helpos nin kompreni pri la malfacilaj paŝoj de Esperanto en Hispanio, kaj estas vera juvelo kaj historia kaj literara kaj esperanta.

Al anoj de HALE la dua volumo de nia gazetoteko kostos nenion. Al neano de HALE ni devas peti 15 eŭrojn, por ke ankaŭ ili subtenu nian gazetotekon, kies sidloko en Interreto ŝajne kostos monon. Tamen, de nun ĉiuj povas legi la duan volumon senpage ankaŭ, je la adreso http://www.iespana.es/esperanto/b.htm.

Kial mi ankoraŭ ne enretigis la unuan volumon de nia Gazetoteko Lanti, se ĝi ja estas ĝisdatita kaj kompleta?

La kialo estas komputila: mi ankoraŭ havas problemojn enretigi ĝin, ĉar preskaŭ ĉiu numero, kiel anoj de HALE scias de nun, okupas pli ol unu megabajto, kaj estas limo en la sidejo de niaj paĝoj, ke dosieroj ne okupu pli ol unu megabajto. Kelkaj el la numeroj de Boletin ankaŭ okupas pli ol tiu grando, sed ne estas multaj, kaj mi sukcesis dividi tiujn numerojn en du partojn. Sed pri niaj Kajeroj la problemo estas pli grava, ĉar kelkaj okupas du, eĉ ĝis kvar megabajtojn. Mi bezonas novan sidejon por la unua volumo... Sekve, kiam mi jam trovis ĝin, la tutan volumaron de nia gazetoteko migros al tiu adreso. Sed momente oni povas jam legi kaj printi la tridekok numerojn, kiujn mi jam enretigis je la adreso http://www.iespana.es/esperanto/k.htm.

Vere estas problemo, ke mi ne havas ĉiujn numerojn de Boletin, sed mi enretigas nur tiujn, kiujn mi havas. Jose María Bernabéu Franco pruntedonis al mi ĉiujn, kiujn li havas, por ke mi komencu la publikigon. Sekve, mi petas vian kunlaboradon, legantoj, se vi ankaŭ estas aŭ estis ano de HEF kaj havas tiujn numerojn, kiuj mankas al mi. La estonto dankos vin certe, kaj ankaŭ mi.

Fine de mia artikolo, mi diros, ke esperas mi, ke vi daŭre legos Boletín kaj Kajerojn el la Sudo dum la venontaj 300 numeroj, almenaŭ. J

Elkore,

Jesuo


Regreso Kajeroj ~ Kajero 60 ~ Esperanto Hispanio Progreso
Muziko: Linda ĉieleto, la fama meksika kanto variita de mi mem.