La mitoj pri la Hispana Intercivitana Milito

La mitoj pri la hispana milito

Pío Moa estas stranga historiisto: kiel junulo li aliĝis kaj aktivis en kontraŭleĝa politika partio, kiu fontis el plej radikala flanko de PCE (Partio Komunisma de Hispanio), kaj ili eĉ mortigis senkulpulojn pro sia ideologio, la triste fama GRAPO (Grupo Rezista Kontraŭfaŝisma Unua de Oktobro), kiu murdis pli ol 80 homojn. Post enkarceriĝo, li fakiĝis pri historio, kaj li studis la Intercivitanan Militon de Hispanio de alia vidpunkto al tiu, kiun lia politika partio instruis al li. Li iĝis, do, ribelulo kontraŭ ribeluloj, kaj li reserĉis. Liajn eltrovojn li priparolas en tiu libro, Los mitos de la Guerra Civil. Interese estas, ke li senkulpigas neniun, sed tamen, li pruvas, ke mensogo kaj troigo ĉiam akompanis referencon al tiu milito, ne estante la plej malgranda tiu, pri la kvanto da ĝiaj mortintoj: ne miliono, sed nur 150 000. Evidente, tio estas tro da sango, kaj oni devintus eviti tion. Tamen, sesono da tio, kion oni priakuzas Generalon Frankon. Aldone, li notigas, ke ne estas klare, ke kulpas nur unu flanko.

Parolante pri la fama gvidanto de PSOE kaj poste Prezidanto de la Registaro, Largo Kabaljero, en paĝo 67, li citas liajn vortojn: Konsolido de reĝimo postulas faktojn, kiuj vomigas, sed kiujn historio justigos... Socialismo devas veni al perforto maksimuma por forpuŝi kapitalismon. Kaj tiu mesaĝo evidente puŝis la ribelon de 1934, kiu okazigis sangajn eventojn en 26 provincoj, sed kies plej gravaj estis en Asturio, kie la ribeluloj socialismaj venkis dum du semajnoj, devigante la respublikan registaron fari militan operacion komplikan. Je la fino de la ribelo, evidentiĝis, ke pli ol 1 400 homoj mortis, kaj estis detruitaj kelkaj centoj da konstruaĵoj, kiel preĝejoj, kulturaj domoj, la Universitato de Ovjedo, pinakotekoj, bibliotekoj, faktorioj, kaj fervojoj kaj aŭtoŝoseoj estis bojkotitaj preter uzado. Interese estas noti, ke dum ke en la ribelo de Generalo Sanĥurĥo, je 1932, partoprenis nur kelkaj dekstruloj, en tiu ribelo socialisma partoprenis preskaŭ ĉiuj maldekstraj partioj kontraŭ leĝeco desegnita de ili mem. Oni multe kritikis, ke oni me ekzekutis Generalon Sanĥurĥon, sed kiam Fronto Popola venis en povon, ĉiuj gvidantoj socialismaj estis liberigitaj, ofte, kiel en la kazo de Largo Kavaljero, pro manko da evidento.

La libro tuŝas multajn temojn de la milito, kvankam evidente ne ĉiujn. Oni nepre legu ĝin, se oni deziras esti bone informita pri la historio de Hispanio dum la lasta jarcento.


Regreso Kajeroj ~ Kajero 60 ~ Esperanto Hispanio Progreso
Muziko: Adaĝo (lanteto), unua parto de la Simfonio 6-a Petro Ludoviko Ĉejkovski, verko 74-a, dirita La Patosa pro la enkondukaj taktoj de tiu ĉi parto. Mi elektis ĉi tiun funan muzikon pro la granda tristo, kiun mi sentas kiam mi pensas pri tiu tragedio, kiu okazis en Hispanio en la unua trideko de la lasta jarcento, laŭ mi, pro tio, ke homoj ne sufiĉe klerigis sin kaj lernis demarŝi siajn konfliktojn per debata, civiliza maniero, komprenante kaj respektante unu la aliajn.