PRI LA VIZITO DE JOHN WELLS
AL TENERIFO (KANARIOJ)

John Wells, fonetikisto kaj esperantisto

Pasas jam antaŭ ni dekjariĝo de la forpaso de nia kara majstro Pr-o Juan Régulo Pérez. Por lin omaĝi postume, nia samideano Pr-o Leandro Trujillo Casañas, Direktoro de la Real Sociedad Económica de Amigos del País de Tenerife (RSEAPT), proponis al ni sian ideon inviti al elstara esperantisto Pr-o Ĝon C. Ŭelz, katedra profesoro pri fonetiko, tre bone konata en la universitataj medioj pri literaturo kaj angla filologio, por prelegi en La Laguna.

Al nia nuna prezidanto, la eldonisto S-ro Antonio Suárez, tiu ideo ŝajnis tre grava, kaj tikla ĉar eble ni bezonus konsiderindan sumon da mono por tion realigi. Do, la solvo povus esti en la impliko, ekzemple, de la Universitato de La Laguna, ĉar tie instruas la Pr-o pri Angla lingvo, S-ro Alejandro F. López de Vergara eĉ eble, al universitata estraro, ĉefe tiu fako pri angla filologio, al kiu povus interesi partopreni en tiu ĉi projekto, kondiĉe ke S-ro Wells prelegu angle pri filologiaj temoj.

Tiu ĉi teamo de “Musketistoj” rapide reagis kaj entuziasmigis al universitatestraro, ĉefe tiu de la Angla Filologio. La teamo interkunsentis kaj jen kiel la Pr-o John C. Wells serĉis en sia tempo taŭgajn datojn por alveni Tenerifen. La unua tago de tiu pasinta Novembro, vespere, rekte el Londono venis S-ro Wells. Li estis flughavene akceptata de tiu teamo, kiu lin kondukis per privata aŭtomobilo ĝis la centra hotelo “Nivaria” (Neĝita insulo) en La Laguna, post lin vidigi kelkajn interesaĵojn pri tiu historia urbo, kiu estas Homa Propraĵo.

Unua Prelego.

La duan de novembro, dimanĉo, je la 11-a matene li prelegis en la ejo de ESTO, en la historia salono ĝentile pruntedonita de la Reĝa Socio Ekonomia de Amikoj de la Lnado (RSEAPT) por tiu ĉi evento.

Solene akceptis lin, nome de la Esperantista Societo, nia Prezidanto, S-ro Suárez, kaj ankau lian esperantan bonvenon faris Pr-o Trujillo per, pli malpli, jenaj vortoj:

Karaj geamikoj, miajn salutojn por vi ĉiuj!

Unue mi bonvenigas Prof. John Wells kaj dankas lian ĝentilecon esti hodiau kun ni ĉi tie, sidejo de la Real Soceidad Económica de Amigos del País*, omaĝe al Profesoro Johano Régulo Pérez en la deka datreveno de lia forpaso, kiu okazis la 27-an de Januaro de 1993.

Kun lokaj samideanoj

Samtempe mi deziras valorigi la fakton, ke du asocioj kiel estas la Esperantista Societo de Tenerife (ESTO) kaj la Real Sociedad de Amigos del País de Tenerife, asocioj tre amataj de Juan Régulo, konsentus organizi ĉi tiun kunvenon. Profesoro Régulo aktive kaj tutkore deĵoris en ambaŭ asocioj dum multaj jaroj.

Pere de simpla sed sincera kaj amika kunveno, kiel estas tiu ĉi, ni deziras palpi la realan ĉeeston de Juan Régulo inter ni, ĉar lia fízica malapero neniam estis definitiva, kontraŭe, li pluvivas, kiel estis lia deziro: en lia verko, en la libroj kaj, kiu estas pli grava, en niaj mensoj kaj koroj.

Necese estas ke en la erao de la komuna vilaĝo kaj de la tutmondiĝo; kiam oni forgesas facile la homajn valorojn, estas necese ni diras, ke la altaj kaj humanistaj idealoj de Régulo persistos kaj flifortiĝos pere de nia laboro kaj atesto. Fine, ĉar ni devas doni la vicon al nia invitito, mi dezirus, kun lia bonvolo, legi vin frazon de Régulo, kiu kortuŝis min antaŭ proksime dudek jarojn; kaj diras tiel: “…mi pligrandiĝos en la estonteco kaj renoviĝos en la gloro dume la enloĝantoj de La Lguna daŭrige trapasos la placon de mia nomo kaj dum la homoj kleramantaj vizitos la bibliotekon kaj trafoliumos la libron de mia omaĝo…

Tiu aspiro de Juan Régulo, evidente, jam estas plenumita. Dankon!

Al tiuj vortoj invitito kaj ĉeestantaro forte aplaŭdis. Poste prenis la vorton nia prelegisto, S-ro John Wells, kiu per perfekta kaj klara Esperanto parolis al ni pri sia ekkono de S-ro Régulo, en Barlaston, Britujo, okaze de iuj Esperanto-kursoj al kiuj S-ro Régulo estis invitita. Mallongigite, tiu karesa kaj elkora prelego resumas tiamaniere:

En la 60-aj jaroj okazis ĉiujare tutsemajna kurso de Esperanto en Barlaston, apud Stone-on-Trent, Britujo, sub la gvidado de Marjorie Boulton. Unu jaron ŝi invitis Prof. Juan Régulo Pérez kiel vizitantan instruiston. Tiel profesoron Régulo kaj mi konatiĝis. Frapis min unuflanke lia profunda scio de la literaturo de Esperanto, sed aliflanke lia forte hispaneca prononco.

Post tiam ni ofte renkontiĝis en kongresoj. En la jaro 1974 li eĉ vizitis mian hejmon en Londono. La graveco de Juan Régulo por la historio de Esperanto estas antaŭ ĉio lia eldona agado. Per la eldonejo Stafeto, kiun li fondis, li alportis al la Esperanto publiko ŝlosilajn autorojn kaj verkojn ­Auld, Boulton, Warinĝien, kaj multajn alijan. Dum la 26 jaroj de lia gvidado de Stafeto aperis ĉ. 90 titoloj. Brave li helpis pluporti la torĉon.

Al tiu prelego alvenis ne nur multaj samideanoj de ESTO, ankaŭ kortuŝe partoprenis la filinoj de S-ro Régulo, kiuj interparolis kun S-ro Wells en tre agrabla etoso. Certe Juan Régulo pluvivas inter ni.

Poste ni ĉiuj (ESTanoj kun S-ro Wells) meztagomanĝis kune en la “Casino de La Laguna” belega neoklasika konstruaĵo. Tie Wells ekkonis la kanarian manĝaĵon “Gofjo” (gofio) kun kanaria kocido.

Enkondukante la Duan Prelegon

Dua prelego.

La 3-an de Novembro ni profitis okazon por montri al S-ro Wells la “nekonatan insulon”, montrante al li pejzaĵojn kaj insulon tute malsamajn al tiuj konataj de la turistoj. Li vizitis le oldan kernon de La Laguna, kiu estas Homa Propraĵo, kaj poste, per malnovaj sed belegaj antikvaj vojoj, vizitis Takoronten kaj Saŭzal-on. En tiu lasta belega urbeto li povis miri (timege) la altegajn klifojn nomitaj “La Garañona” (sovaĝa ĉevalino), pli ol 300 metrojn alten en vertikala falo ĝis la maron. Poste ni prenis alian malnovan vojon por al li montri la “Etan kanjonon de La Kolorado” kiu situas en Tacoronte, kaj la bela marbordo “Mesa del Mar”, plata duoninsuleto apuda al fiŝkaptista kvartalo “El Prix”.

La veturado daŭrigis per vizito al la “Pinto de la Malriĉa Nobelido” (Punta del Hidalgo Pobre) kies akre sovaĝaj marbordaj pejzaĵoj estas unikaj.

Tion farite, ni vizitis la montaron de “Las Mercedes”, verda kaj freŝa monto kiu ne bruliĝas eĉ ankaŭ dum la plej varmaj someroj. Tie ni bongustumis meztagomanĝon, per “papas arrugadas” (ĉifitaj terpomoj), seka moruo ­gado- laŭ la kanaria stilo, aranĝitaj kikeroj, fromaĝo, ktp. (Tiu “ktp” estis ankaŭ bongusta).

Post tiu meztagomanĝo ni vizitis la Ĉefurbon, Santa Cruz de Tenerife, sed nek per la aŭtovojo, nek per malnova vojo Santa Cruz-Laguna, sed tra la montaroj kaj kvartalo de “Los Campitos” (La Kampetoj) rigardante, en unu nura vidado, la tutajn urbojn Santa Cruz kaj La Laguna, same ol ĝi estus viditaj aviadile. Kaj same ni vizitis la Plaĝon de “Las Teresitas” (terezetoj) kies vidindejo super ĝi, estas mirinda.

Vespere li pretigis la duan prelegon, kiu okazos en Esperanto kun samtempa tradukado al lingvo Hispana, la venonta tago, en la RSEAPT por esperantistoj, RSEAPT-anoj kaj ĝenerala publiko.

La kvara de novembro, vespere, alvenis raportistino de “Radio Isla”, S-ino Maria Perdomo kiu gvidas radiospacon “Enciklopedio de la Vivo”. Ŝi intervjuis al S-ro Leandro Trujillo kaj poste kaj detale, S-ron Wells. Tiu intervjuo estis elsendita radie la 7-an de Novembro, de la 5-a ĝis la 6-a vespere.

Je la 7ª vespere oni malfermis specialan libromontron dediĉitan al Prof. Juan Régulo, en kiu aperis multaj el liaj eldonaĵoj, fotoj ktp. Kaj je la oka komencis sian prelegon S-ro John Wells, kies titolo estis “De Askio al Unikodo: la internaciigo de la Interreto (Del ASCII al UNICODE: La internacionalización de Internet)” La prelego estis majstre samtempe tradukata al hispana lingvo per nia Prezidanto, S-ro Suárez. Kaj ni diras “majstre” pro tio ke li ne nur estas elstarega esperantisto, eĉ ankaŭ grava eldonisto kiu regas komputadon.

La prelego estis sukcesa kaj ĉiuj ĉeestantoj lernis multe pri la uzado de UNIKODO por atingi en niaj konputilo, je la plej facila maniero, niajn “ĉapeletojn”. La kompletan tekston vi povas trovi en Interreto, vizitante la pagon de la S-ro Wells: http://www.phon.ucl.ac.uk/home/wells/retarevolucio.htm

Poste de tiuj du, por ni gravegaj, prelegoj li vizitis la ceterajn partojn de nia insulo kaj prelegis dufoje en la Universitato de La Laguna, pri fonetikaj aspektoj de la angla lingvo. Tie li prelegis angle (kompreneble) ĉar li estis en la Filologia Fakultato pri Angla Lingvo, kaj Angla lingvo estas lia denaska idiomo.

La vendredon 7-an, dum la radiostacio “Radio Isla” elsendis kompletan informon pri tiu ĉi vizito, la S-ro Wells estis akompanata de Profesoro Alejandro F. López de Vergara, kiu lin alportis al la flughaveno suda “Reĝino Sofia” (Reina Sofía) por reiri Britujon.

La Laguna, 7-an de Novembro de 2003.

Omarajan

Neniam ni forgesos D-ron Régulo Pérez.

Regreso Kajeroj ~ Kajero 61 ~ Esperanto Hispanio Progreso
Muziko: La vento, kanto de Georgo Brasan'.