José N. Marqués

José do Nascimento Marqués baldaux antaux sia morto

Mia kara José do Nascimento Marqués estis la esperantisto kiu mi ŝatus esti koninta kiam mi interesiĝis pri Esperanto en mia naskiĝ urbo La Plata, apud la jaro 1.960. Eble li estus antaŭpuŝante mian esperantiĝon per tridekjaroj!

Mi nur sciis pri li tridek jarojn poste, kiam mi jam estis esperantisto. Kaj interŝanĝis korespondadon, mi donacis al li materialon kaj vidbendon, kaj li sendis al mi verkojn.

Mi konis lin persone nur poste, en la jaro 1999, en kiu eble estis la unuan e-kunsido de la urbo, registrita en foto kune kun samideano Maurício. Mi promesis verki artikolon pri Esperanto por la loka ĵurnalo, por ke ne plu okazu ke interesato pri esperanto en la urbo restu sen scii pri samideano. Mi ne realigis mian promeson ankoraŭ, bedaŭrinde. Restas en la urbo almenaŭ samideano Javier Valli, mi esperas ke li prenu la flagon lasita de José, kaj daŭru la ĉeeston de nia kara lingvo en mia kara naskiĝurbo.

Mi telefonis al José en Majo 2004, kaj poste li sendis al mi leteron fine de Junio 2004, ke mi legis nur revenante el Argentino en Agosto 2004. El la letero mi kopias lian resuman biografion de la komenco de lia vivo (oni diras, ke la homo sentas kiam morto estas proksima) kaj la artikolo ke, li plendas, plurajn e-revuon ne akceptis publikigi (ĉu pro aserti tion, ke la hispana registaro estis terorista?) inkluzive Brazila Esperantisto.

Ĉar mi scias pri la malfacilo havi akceptadon de artikolojn en e-revuoj (historio ke mi rakontos en alia paĝo) inkluzive en BE, mi tuj decidis publiki la artikolon, tie ĉi sube.

RESUMA BIOGRAFIO DE JOSÉ N. MARQUES

José do Nascimento Marques skribis:

Mi fariĝis Esperantiston je la 15a jaraĝon en 1936 post la perforto de la P.D.E. de la klerika-faŝista diktaturo de Salazaro en Portugalio. Mi ne naskiĝis en Barejro, mi naskiĝis en Galveias, negranda vilaĝo lokita en la provinco Alenteĵo, distrito Portalegre.

Post la unua klasa lernado mia patro portis min al Barejro, lokita en la maldekstra bordo de l’rivero Teĵo, antaŭ Lisbono, al la hejmo de pliaĝa fratino mia en Barejro.

En Barejro mi homiĝis, kaj en ĝi mi estis edukita en la ŝipkonstruejo kie mi eklaboris de 13 jaroj kaj sur stratoj estis lerninta la A.B.C. de l’klasa-laboristaro (hodiaŭ jam forgesita ĉe la Eŭropa laboristaro).

Mi aldonas:

Li forlasis Portugalion persekutita de la terura diktatorado de Salazar, kiu tiom da esperantistoj kaj liberpensuloj mortigis, same kiel Francisco Franco poste faris, sub la silento de la okcidentaj nacioj. 50 jaroj de diktatorado, estas rekordo kiun multaj diktatoroj envias.

Jozefo Lunazi

Relegu ~ Kajero 64-a ~ Kajeroj ~ Venonta
Muziko: Studo 18-a de la verko 25-a, de Fernando Sor estas sufiĉe trista....