Sacha Distel

Sacha Distel,

la homo, kiu famigis la kantojn «Skubidu’» kaj «Pluvgutoj falas sur mian kapon», mortis la 22an de julio de 2004, kiam li estis 71jaraĝa.

Li naskiĝis en Parizo la 29-an de ĵanuaro de 1933, de gepatroj Léo Distel kaj Andrée Ventura, tiu lasta pianisto konzerta, kiu karieriĝis je la fama Konservatorio de Parizo. Onklo Ray Ventura gvidis muzikbandon en Francio antaŭ la Dua Mondmilito, kaj famiĝis per sia grupo «La gimnazianoj». Saŝa' kaj onklo Rej estis tre proksimaj, kaj tiu lasta konsideris la nevon kvazaŭ li estu lia vera filo; sekve li edukis lin en muzikon, kaj Saŝa' atestis multajn performojn de onklo kaj bando.

La familio estas parte juda, kaj pro tio la Gestapo arestis la patrinon dum la milito, je 1942, kaj enkampigis ŝin. Sed ŝi sukcesis retrovi sian familion post liberadon de Francio je 1944, ne sen tio, ke la familia tragedio vundis lin dum jaroj.

Komencoj

Dekomence, Saŝa' lernis pianon klasikan, sed li baldaŭ emis la svingan ritmon, kaj je 1947 li ŝanĝis sian instrumenton: li lernis gitaron kun Enriko Salvador’, kiu ludis en la bando de lia onklo. Saŝa' komencis tiutempe ludi en jaza bando de sia lernejo, sed de kiam, je 1948 li ĉeestis la unuan koncerton, kiu Dizi Gilespi, fama jaza trumpetisto, performis en Parizo, li estis mordita de la jaza viruso por ĉiam. J

Je la kvindekaj jaroj Saŝa' volis esti gitaristo unuaranga, kun la nova spirito de libereco, kiu blovis la bohemian najbararon de Sen Ĝermen’. Je 1951 li venkis konkurson por la plej bona amatora jaza gitaristo. Du jaroj poste, magazinoj tiusektoraj konsideris lin la plej bona jaza gitarludanto dum la sekvintaj sep jaroj.

Je 1952, onklo Rej helis lin atingi Novjorko por labori kiel internulo de muzika eldona firmao. La juna muzikisto vizitis multe da jazkluboj de Manhatan’. Kiam li revenis en Francion, li gajnis postenon starantan en la franca muzika scenejo, kie li akompanis Jxuliet’ Greko’ kaj editis la muzikon de Georgo Brasan’. Je 1955 li aperis en la disko de Lajonel Hamton «Nova sono franca», kaj la sekvintan jaron, en «Vespero en Parizo», de Modern Jazz Quartet (moderna kvaropo jaza).

La gitaristo, kiu volis kanti.

Je la fino de la kvindekaj jaroj, lia romanco kun filmstelulino Briĵit’ Bardo’ metis lian vizaĝon sur la koverto de preskaŭ ĉiu ĵurnalo kaj magazino francaj, dum li revis pri multe pli gravaj aferoj. Li sopiris sekvi la paŝojn de Frank Sinatra kiel kantisto. Saŝa' finfine ekkomencis sian kantistan karieron je 1958, dum li aniĝis en jaztriopo ĉe la «Kazino de Alĝerio». Saŝa' prenis la mikrofonon kaj kantis «Skubidu’». La kanto plaĉis multe, kaj iĝis vera himno por adoleskuloj en Francio.

Iom poste je tiu jaro, Saŝa' Distel estis invitata aperi je la «Ed Sullivan Show» (la spektaklo de Ed Salivan) en Usono, kaj tio konfirmis, ke la juna jaza geniulo estis nun inventita lin mem kiel la gvidantan francan melodikantiston de la momento. Je 1959, li ĝojigis la francan rekordkartojn per sukcesoj kiel «ho, kia nokto!», «Personuloj» kaj «Mia bela ĉapelo». Dume, direktoroj de la franca televido vikiĝis al la povo de tiu eleganta homo kun malklara bona aspekto. Saŝa' baldaŭ trovis sin kiel prezentisto de muzikprogramo. Estas facile kompreni, ke lia programo, «Gitaroj kaj kamaradoj», kreita je la komenco de la sesdekaj jaroj, baldaŭ iĝis «Saŝa' Show». Tiu programo ne nur aperigis la grandajn nomojn de la tago, sed ankaŭ provizis la ŝancon al granda kvanto da novaj talentoj.

Je 1963 li edziĝis al Fransin’ Greo’, skiĉampionino, kun kiu li havis du filojn. La sekvintan jaron li registris unu el la plej famaj kantoj el sia kariero, «La bela vivo». La kanto komencis kiel la dua flanko de simpla disko, sed baldaŭ ĝi iĝis egan internacian sukceson, kiun eĉ Toni Benet kaj Frank Sinatro registris kiel «The Good Life» (fakte, estis ĉirkaŭ 250 versioj de «La bona vivo»). Dume, Saŝa' sukcesis per sia nova kanto «Skandalo en la familio», «Sinjoro Kanibal’», «La bruligo de Rio» kaj «Kanto blua», kiuj donis al li multajn ordiskojn en la venintaj jaroj.

Melodikantisto en Britio

Je la sepdekaj jaroj Saŝa' Distel gajnis favoron inter virinoj en Britio pro siaj elegantaj vestoj, seksema franca akcento, kaj la ĉarmo, kiu iĝis lin la tipa franca amanto. Je 1971 li atingis nombron 1-an kiel la plej disvendatan diskon per sia «Pluvguto obstine falas sur mian kapon», kiun li poste reregistris france kiel «Tuta la pluvo falas sur min». Li kantis ĉe la London Palladium kaj la Teatro de la Princo de Wales, kaj aliaj gravaj ejoj de London.

Tiun tempon li estis pli ofte eksterlande –ĉefe en Britio—ol en Francio. Li iĝis tiom popola en Britio, ke li eĉ havis programon en Televido sabaton nokte. Aldone, li vojaĝis al Usono, kie li performis ĉe gravaj performejoj de Novjorko kaj Atlantic City. Dume, li prograndigis sian francan repertuaron per serio de novaj sukcesoj, kiuj inkluzivis «Accroche un ruban», «Mia unua gitaro», «Mia edzino», «La ŝipo blanca», «Rapidu, karulino, rapidu» kaj «La suno de mia vivo» (franca adaptaĵo de la kanto de Stivi Ŭonder «Vi estas la sunbrilo de mia vivo»), registrita kiel duopo kune kun Briĵit’ Bardo’.

Lastaj projektoj

Post kelkaj jaroj for de la scenjo, Saŝa' Distel revenis je 1983 per disko titolita «Mia gitaro kaj ĉiu tia jazo». Malgraŭ tio, ke kelkaj diris, ke ĝi havas eksmodan ĉarmon, franca televido denove ofertis lin gvidi programon, «La bela vivo», je 1985.

Je 1991 Saŝa' registris novan diskon, «Dediĉaĵoj», kun versioj siaj pri francaj amokantoj de ĉiam. Post du jaroj, li plenumis revon de sia tuta vivo: performi kun his onklo Ray Ventura kaj lia jazgrupo, kaj registri serion da grandaj sukcesoj kun «Les Super-Collégiens», kiu inkluzivis favoratajn kantojn de Henri Salvador, Michel Legrand kaj Stephane Grappelli.

Unu el la projektoj, kiujn li ne plenumis, estis verki muzikteatraĵon pri la vivo kaj kariero de Moris’ Ŝevalje’. Li faris kelkajn provojn komenci la projekton dum dudek jaroj, sed li malsukcesis trovi la monon. Dume, li sukcesis ĉe la londona scenejo je 2001 per la rolo de la bedaŭrinda advokato Bili Flin en la muzikteatraĵo «Ĉikago».

Je aprilo 2003, Saŝa' Distel revenis neatendite per duobla disko titolita «En vers et contre vous». La unua volumo enhavas usonajn klazikajn kantojn, kiel «Mia amuza Valentino», «Kia mirinda mondo» kaj «Ĉiun la vojon» (duope kun Liza Mineli). La dua enhavas novan serion de francaj kantoj, per kiu li gajnis gravan francan premion, SACEM.

Fina kurteno

La kantisto, salutata de britaj ĵurnaloj kiel «la esenca franca melodikantisto» mortis ĉe siaj bopatroj en Rayol-Canadel-sur-mer, je la sudo de Francio, la 22-an de julio de 2004, post kelkjara batalado kontraŭ malsano. La internacia ĵurnalaro agnoskas lin kiel unu el la plej grandaj francaj kantistoj, kune kun Moris’ Ŝevalje’ kaj Ivo Montando.

Relegu ~ Kajero 64-a ~ Kajeroj ~ Venonta
Muziko: Sinjoro Kanibal, de Saŝa' Distel.