La Faraono

ĈAPITRO 13-a

La ekskursoj de la kronprinco, entreprenitaj por trovi la pastron, kiu savis Saran kaj donis al li juran konsilon, havis neatenditan rezultaton.

La pastro ne estis trovita, sed inter la egiptaj kamparanoj komencis rondiri legendoj pri Ramzes.

Homo veturis vespere de vilaĝo al vilaĝo en malgranda ŝipeto kaj rakontis al la kamparanoj, ke la kronprinco liberigis la homojn, kiujn minacis minlaboro, kiel puno pro la atako kontraŭ lian domon. Krom tio li batis la oficiston, kiu volis superforte preni de ili maljustan imposton. La fremdulo aldonis fine, ke Ramzes estas speciale protektata de la dio de la okcidenta dezerto, Amon, kiu estas lia patro.

La simpluloj avide aŭskultis la rakontojn, unue ĉar ili estis tute konformaj al la faktoj, due ĉar la rakontanto mem havis aspekton de spirito: li venadis oni ne scias de kie kaj malaperadis.

La princo Ramzes tute ne parolis pri siaj kamparanoj kun Dagon, eĉ ne alvokis lin. Li sentus honton en la ĉeesto de la feniciano, de kiu li prenis monon kaj de kiu li ankoraŭ multfoje eble postulos ĝin.

Sed kelke da tagoj post la aventuro kun la skribisto de Dagon, la bankiero mem vizitis la princon, tenante ion kovritan en la mano. Enirinte en la ĉambron de l’ kronprinco, li ekgenuis, malligis la blankan tukon kaj prenis el ĝi belegan oran pokalon. Ĉi estis inkrustita per diverskoloraj ŝtonoj kaj kovrita per plata skulptaĵo, kiu prezentis sur la piedo de l’ pokalo kolektadon kaj premegadon de l’ vinberoj, kaj sur la pokalo mem festenon.

—Akceptu ĉi tiun pokalon, alta sinjoro, de via sklavo— diris la bankiero —kaj uzu ĝin cent... mil... jarojn ĝis la fino de la jarcentoj.

Sed la princo komprenis, kion celis la feniciano. Ne tuŝante do la oran donacon, li diris kun severa mieno:

—Ĉu vi vidas, Dagon, la purpurajn rebrilojn en la interno de la pokalo?

—Vere— respondis la bankiero —kiel mi povus ne vidi ĉi tiun purpuron, kiu pruvas, ke la pokalo estas el plej pura oro.

—Kaj mi diros al vi, ke tio estas la sango de l’ infanoj, kiujn oni forprenis de l’ gepatroj— respondis kolere la kronprinco.

Li sin deturnis kaj foriris en pli malproksimajn ĉambrojn.

—Ho Astoret! - ĝemis la feniciano.

Liaj lipoj bluiĝis, kaj liaj manoj komencis tremi tiel forte, ke li apenaŭ povis envolvi la pokalon en la blankan tukon.

Post kelke da tagoj Dagon venis kun sia pokalo en la bienon de Sara. Li havis vestojn, broditajn per oro, en la densa barbo li havis vitran globeton, el kiu fluis parfumoj, kaj sur la kapo li fiksis du plumojn.

—Bela Sara— komencis li —verŝu Jehovo sur vian familion tiom da benoj, kiom da akvo fluas en Nilo. Ni fenicianoj kaj vi, Hebreoj, estas ja najbaroj kaj fratoj. Kaj mi brulas de tia amo al vi, ke se vi ne apartenus al nia plej nobla sinjoro, mi oferus por vin havi al Gedeono (li fartu bone!) dek talentojn kaj mi prenus vin kiel leĝan edzinon. Tiel pasia mi estas!...

—Dio gardu min - respondis Sara— ke mi bezonu havi alian sinjoron, ol la mia. Sed kiel, bona Dagon, venis al vi la deziro viziti hodiaŭ la servistinon de l’ sinjoro?

—Mi diros al vi la veron kvazaŭ vi estus Tamara mia edzino, kiu kvankam ŝi estas filino de Sidono kaj alportis al mi grandan doton, estas jam maljuna kaj ne indas demeti al vi la sandalojn.

—En la mielo, kiu fluas el via buŝo estas multe da absinto— interrompis Sara.

—La mie1o— diris Dagon sidiĝante —estu por vi, kaj la absinto venenu mian koron. Nia sinjoro, la princo Ramzes (li vivu eterne!) havas leonan buŝon kaj vulturan ruzecon. Li bonvolis ludoni al mi siajn bienojn, kaj tio plenigis mian stomakon per ĝojo; sed li ne konfidas al mi, tiel ke de ĉagreno mi ne dormas tutajn noktojn kaj nur ĝemas kaj per larmoj surverŝas mian liton, en kiu, se vi, Sara, kuŝus kun mi anstataŭ Tamara, kiu ne povas plu veki dezirojn en mi...

—Ne pri tio vi volis paroli— interrompis Sara ruĝiĝinte.

—Mi ne scias plu, kion mi volas diri de l’ tempo, kiam mi ekvidis vin kaj de l’ tago, kiam nia sinjoro, sekrete observante miajn agojn en la bieno, batis per bastono kaj forprenis la sanon de mia skribisto, kiu kolektis de l’ kamparanoj la impostojn. Ĉi tiu imposto ja ne estas por mi, Sara, sed por nia sinjoro... Ne mi ja manĝos figojn kaj tritikajn panojn el ĉi tiu bieno, sed vi, Sara, kaj nia sinjoro... Mi ja donis monon al nia sinjoro kaj juvelojn al vi, kial do la malnoblaj egiptaj kamparanoj devas malriĉigi nian sinjoron kaj vin, Sara?.. Por ke vi komprenu, kiel forte vi boligas mian sangon, kaj por ke vi eksciu, ke mi volas havi nenion el tiuj bienoj, sed ke mi donas al vi ĉion, prenu, Sara, ĉi tiun oran pokalon, inkrustitan per ŝtonoj kaj kovritan per skulptaĵoj, kiun admirus la dioj mem...

Dirante ĉi tion Dagon eltiris el la tuko la pokalon, kiun ne akceptis la princo.

—Mi eĉ ne volas, Sara - daŭrigis li, - ke vi havu ĉi tiun pokalon en via hejmo kaj donu el ĝi trinki al nia sinjoro. Vi transdonu ĉi tiun pure oran pokalon al via patro, Gedeono, kiun mi amas, kiel fraton. Kaj vi diru, Sara, al via patro sekvantajn vortojn: » Dagon, via dunaskito, malfeliĉa luanto de la bienoj de la kronprinco estas ruinigita. Trinku do, patro, el ĉi tiu pokalo, kaj pensu pri via dunaskito Dagon kaj petu Jehovon, ke nia sinjoro, la princo Ramzes, ne batu liajn skribistojn kaj ne ribeligu la kamparanojn, kiuj jam sen tio ne volas pagi. Kaj vi, Sara, sciu, ke se vi allasus min al intimeco kun vi; mi donus al vi du talentojn, kaj al via patro unu talenton, kaj mi hontus, ke mi donas tiel malmulte, ĉar vi indas la karesojn de la faraono mem, kaj de la kronprinco, kaj de lia ekscelenco la ministro Herhor, kaj de la brava Nitager kaj de la plej riĉaj feniciaj bankieroj. Vi estas tiel bongusta, ke kiam mi vidas vin, mi svenas kaj kiam mi ne vidas vin, mi fermas la okulojn kaj lekas la fingrojn. Vi estas pli dolĉa ol la figoj, pli bonodora ol la rozoj... Mi donus al vi kvin talentojn... Prenu la pokalon, Sara....

Sara sin deturnis kun mallevitaj okuloj.

—Mi ne prenos la pokalon— respondis ŝi —ĉar mia sinjoro malpermesis al mi akcepti donacojn de iu ajn.

Dagon ŝtoniĝis de mirego kaj rigardis ŝin per larĝe malfermitaj okuloj.

- Vi do ne scias, Sara, kiom valoras ĉi tiu pokalo?... Cetere mi donas ĝin al via patro, mia frato...

- Mi ne povas akcepti... - murmuretis Sara.

- Sensencaĵo!... - ekkriis Dagon. - Vi, Sara, pagos al mi por ĉi tiu pokalo alimaniere, dirante nenion al via sinjoro... Virino tiel bela kiel vi devas ja posedi oron kaj juvelojn kaj devas havi sian bankieron, kiu liverus al ŝi monon, kiam ŝi ekdeziros, kaj ne nur tiom, kiom volos ŝia sinjoro?...

- Mi ne povas!... - murmuretis Sara, ne kaŝante abomenon al Dagon.

La feniciano tuj ŝanĝis la tonon kaj diris ridante:

- Tre bone, Sara!... Mi nur volis konvinkiĝi, ĉu vi estas fidela al nia sinjoro. Kaj mi vidas, ke vi estas fidela, kvankam malsaĝaj homoj babilas...

- Kion?... eksplodis Sara, sin ĵetante al Dagon kun kunpremitaj pugnoj.

- Ha, ha! - ridis la feniciano. - Kia domaĝo, ke tion ne aŭdis kaj ne vidis nia sinjoro... Sed mi iam rakontos al li, kiam li estos favora al mi, ke vi ne nur estas fidela al li kiel hundo, sed eĉ ne volis akcepti oran pokalon, ĉar li malpermesis al vi akcepti donacojn... kaj tiu pokalo, kredu, Sara, al mi, sukcese tentis pli ol unu virinon... kaj ne malgrandan virinon...

Dagon restis ankoraŭ kelke da minutoj, admirante la virton kaj obeemon de Sara, fine li tre amike adiaŭis ŝin, eniris en sian ŝipeton kun tendo kaj forveturis Memfison. Kaj kiam la domo de Sara malaperis post la arboj, Dagon leviĝis kaj etendinte supren la manojn komencis krii:

- Ho Baal, Sidon, ho Astoret!... venĝu al la malbenita filino de Judo mian ofendon... Pereu ŝia perfida beleco, kiel guto da pluvo en la dezerto!... Manĝu ŝian korpon la malsanoj, kaj la frenezo ekposedu ŝian animon!... Elpelu ŝin la sinjoro el la domo, kiel favan porkon!... Kaj kiel hodiaŭ ŝi forpuŝis mian pokalon, tiel venu tempo, en kiu oni forpuŝos ŝian sekan manon, kiam ŝi soifanta almozpetos glason da ŝlima akvo...

Poste li kraĉis kaj murmuris nekompreneblajn, sed tiel terurajn vortojn, ke dum unu momento nigra nubo kovris la sunon kaj la akvo apud la ŝipeto komencis malklariĝi kaj ŝveli en grandajn ondojn. Kiam li finis, ree ekbrilis la suno, sed la rivero ankoraŭ furioze ondis, kvazaŭ movata de nova alfluo.

La remistoj de Dagon ektimis kaj ĉesis kanti; sed apartigitaj de sia sinjoro per la tendo, ili ne vidis liajn procedojn.

De tiu tago la feniciano ne montris sin plu ĉe la kronprinco. Sed kiam foje la kronprinco venis en sian domon, li trovis en sia dormoĉambro belan deksesjaran fenician dancistinon, kies tuta kostumo konsistis el ora ringo sur la kapo kaj el tuko delikata, kiel aranea punto, sur la ŝultroj.

- Kiu vi estas? - demandis la princo.

- Mi estas pastrino kaj via servantino; sendis min Dagon, por ke mi forpelu vian koleron kontraŭ li.

- Kiel vi povas tion fari?

- Jen tiel... sidiĝu ĉi tie - diris ŝi sidigante lin sur la apogseĝo - mi stariĝos sur la fingroj por fariĝi pli alta ol via kolero kaj per ĉi tiu tuko, kiu estas sanktigita, mi forpelos malproksimen de vi la malbonajn spiritojn... For, for - murmuretis ŝi, dancante ĉirkaŭ Ramzes. - Forprenu miaj manoj de viaj haroj la malgajecon... miaj kisoj redonu serenan rigardon al viaj okuloj... la batado de mia koro plenigu per muziko viajn orelojn, sinjoro de Egipto... For, for!... Li ne estas via, sed mia. La amo bezonas tian silenton, ke en ĝia ĉeesto eĉ la kolero devas kunpremi la lipojn.

Dancante ŝi ludis kun la haroj de Ramzes, ĉirkaŭprenis lian kolon, kisis liajn okulojn. Fine laca ŝi sidiĝis ĉe la piedoj de l’ princo kaj apoginte la kapon sur liaj genuoj, ŝi fikse lin rigardis, spiregante per la duone malfermita buŝo.

- Vi ne koleras plu kontraŭ via servisto Dagon?... - murmuretis ŝi, karesante la vizaĝon de l’ princo.

Ramzes volis kisi ŝin je la buŝo, sed ŝi salte leviĝis de liaj genuoj kaj forkuris kriante:

- Ho ne, malpermesite estas ...

- Kial?

- Mi estas virgulino kaj pastrino de la granda Astarte... Vi devus tre ami kaj honori mian protektantinon, antaŭ kiam estus permesite al vi min kisi.

- Kaj al vi estas permesite?...

- Al mi ĉio estas permesita, ĉar mi estas pastrino kaj mi ĵuris resti virga.

- Por kio do vi venis?

- Dispeli vian koleron. Mi tion faris kaj mi foriras. Fartu bone kaj ĉiam restu bona!... - diris ŝi kun penetranta rigardo.

- Kie vi loĝas?... Kiel oni nomas vin?... - demandis la princo.

- Mia nomo estas Kareso, kaj mi loĝas... por kio tion diri. Ne baldaŭ ankoraŭ vi venos al mi.

Ŝi adiaŭis lin per la mano kaj malaperis; la princo duone sveninta ne forlasis la seĝon. Kiam post momento li elrigardis tra la fenestro, li ekvidis riĉan portilon, kiun kvar Nubianoj rapide portis al Nilo.

Ramzes ne bedaŭris, ke ŝi foriris: ŝi mirigis lin, sed ne ravis.

- Sara estas pli kvieta ol ŝi - pensis li - kaj pli bela. Cetere... ŝajnas al mi, ke ĉi tiu fenicianino devas esti malvarma, kaj ŝiaj karesoj lernitaj.

Sed de tiu ĉi momento la princo ĉesis koleri kontraŭ Dagon, tiom pli, ke kiam li foje estis ĉe Sara, venis al li liaj kamparanoj kaj dankante pro la protekto, anoncis ke la feniciano ne devigas ilin pagi novajn impostojn.

Tiel estis apud Memfiso. Kontraŭe en aliaj bienoj la luanto de l’ princo kompensis siajn perdojn.

Legu lastan ~ K65, januaro de 2005 ~ Kajeroj ~ Legu venontan