Postkrizo kaj starigo de aliancoj

La lingvo de la paco devus esti por paco.

Pasis jam sufiĉaj monatoj ekde la konkludo de la Unua Virtuala Kongreso de HALE kaj la tujposta kaj maljusta eksigo de nia asocio, kiel LEAo de SAT, kontraŭstatute kaj surbaze de falsaj kulpigoj de faŝismo –neniam pruvitaj kaj nepruveblaj—. Devigite de la stranga kaj ridinda rezolucio de SAT oni prokrastis la ekaplikon de la kongresaj konkludoj por kontraŭstari la fifamigan kampanjon kontraŭ ni kaj nuligi la eksigon. Post intensa baraktado oni nek sukcesis atingi revokon de la eksiga decido nek punon por Jakvo Ŝram kiel prevarikinton de la Statuto de SAT. Nu, sufiĉu leki niajn vundojn kaj ni ekzamenu la realon kaj niajn eblajn strategiojn. La situacio estas la jene absurda: Dum HALE ne plu estas konsiderata kiel LEAo de SAT kaj ties ĉi plenumkomitato petis al la SATanaro ne havi iajn ajn rilatojn kun “tia faŝisma asocio”, okazas, ke sufiĉe nombra kvanto de HALEanoj plu ĝuas plenrajtecon kiel individuaj membroj de SAT; bone sciante la Plenumkomitato, ke ili apartenas al HALE –INTER ILI Jesuo de las Heras kaj mi mem—sed neniam ili obĵetintas nian duoblan anecon. Aldone tion ĉi, la anstataŭintoj de HALE, t.e. SATEH, realigas taskojn kaj faras politikajn kontaktojn tiajn kiel ili povintus fari kiel HALEanoj —sen ia ajn obĵeto niaflanka (ekzemple, starigi budon informan kadre de la festo ĉiujara de la Komunisma Partio de Hispanio)-; kiucele, do la interesperantista milito? Nepras kaj urĝas potlasi la pravajn rankorojn, la sintenojn senpotencajn kaj la elreviĝojn. Necesas ŝanĝo de aliancoj kaj ekagi por plenumi niajn kulturajn, demokratajn kaj progresemajn celojn. Ni ekapliku la konkludojn de la Virtuala Kongreso.

Konstatinte, ke ene de SAT estas ankoraŭ grava nombro de kamaradoj kiuj, ekde diversaj politikaj sintenoj, koincidas kun HALE je niaj sopiroj al interna kaj pli tolerema etoso, al mondo en paco, sen imperiismoj ŝtataj, klasaj aŭ lingvaj kaj al universala rispektemo pri la homaj rajtoj; la estraro de HALE pere de siaj membroj SATanaj devas starigi kontaktojn kun tiuj E-civitatanoj, humanistaj frakcianoj, vegetaranoj, neperfortemuloj, liberpensuloj, sufiĉaj komunistoj kaj socialistoj, por, se eble, radikale ŝanĝi SATn, kaj se tio malsukcesus, oni esploru kun ili la ŝancon krei novan organizaĵon progreseman, demokratian, esperantistan kaj politike plurecan, sen cenzuro en sia presorgano (male de “Sennaciulo”) kaj ne praktikanta la kalumniojn por gajni internan povon.

Due, aŭ samtempe de la dirito, la estraro de HALE devas rekte kontakti kun grupoj esperantistaj aŭ favoraj al la universaligo de Esperanto, kiel FLE (Flandra Ligo Esperantista), kiu antaŭ nelonge forlasis SATon; la Partio Radikala Transnacia kaj ERA (Esperanto Radikala Asocio) por interŝanĝo de opinioj kaj kunlaboraj akordoj pri niaj komunaj celoj (ekzemple: Esperanto en Eŭropa Unuiĝo, referendumoj por la Eŭropa Konstitucio, ktp).

Resume, por ne tro plilongigi la tekston, mi citos pecon tradukitan el la hispana el la parolado de S-ro Paŭlo Iglesias (fondinto de PSOE) kun dato de 6-a de decembro de 1901, kaj esprimanta miajn dezirojn por HALE kaj SAT:

Ĉiu konscia laboristo, ĉiu proleto kiu sopiras vidi sian klason leviĝi kaj penadas por finigi la ekspluatadon kiun ĝi suferas, devas serĉi la forton por si mem kaj siaj kamaradoj en organizaĵo serioza, kie regu la solidareco, ĉiuj havu la samajn strebojn kaj ke la forto kreata montriĝadu laŭ la postuloj de la cirkonstancoj.

Jozefo Pina Tuells

Legu lastan ~ K65, januaro de 2005 ~ Kajeroj ~ Legu venontan